Выбрать главу

«La London Rondiranto» ankoraŭ vivas; nun proks. 25-jara.

L. pri la temo: L.I. 1902, n-ro 3, 1903, n-ro 8; kaj la artikolojn de L. Cogen en «Belga Sonorilo», okt. 1902 kaj jan. 1904. — I. ŜIRJAEV.

Rook (ruk) Mary Helena, anglino, telefonistino. Nask. 29 dec. 1896. E–istiĝis en 1917. Instruis E-n en Morley College, London, 1918–19. Ano de la administra komitato de BEA ktp.

Roome (rum) George William, anglo, instr. Nask. 27 nov. 1864, en Sheffield. E-istigita de Geoghegan en 1888. Prez. de EF de Yorkshire. Prez. de TAGE.

Rosa Pavel, slovako, oficisto de Ĝenerala pensia instituto en Bratislava (ĈSR). Nask. 9 okt. 1906 en Senica n. M. E-isto de 1923. Aktiva laboranto en la loka movado. Tradukas el la ĉeĥoslovaka literaturo.

Rosals Joan, kataluno, librovendisto. Nask. 15 apr. 1877 en Barcelona, mortis 15 apr. 1917 en B. E-isto de 1904. Diversaj postenoj en kelkaj grupoj, prez. de Katolika Ligo de K-aj E-istoj kaj red. de ĝia organo ĝis sia morto. Kursoj dum multaj jaroj, paroladoj, artikoloj. Senlaca pioniro.

Roscoe (rosko) Norman Keith, anglo, asekuragento. Nask. 24 febr. 1891 en Cambridge. E-isto de 1918. Loĝis en Japanujo, 1915–31, deĵoris ĉe la brita ambasadorejo en Tokio.

Rosenberg Anders, svedo, popollerneja instr., poste, gimnastika dir., akvo-kuracisto kaj higienisto. Nask. 19 jan. 1861 en Tygelsjo. E-isto de 1907. Del. de UEA. Prop., kursgvidado, kelkaj libretoj.

Rosenberg Jakob, estono, komercisto. Nask. 9 febr. 1881 en Soosaare. E-isto de 1905. Fondinto kaj estrarano de la unua ES en Estonio «Revela E-ista Grupo» 1907–1913. Kunfondinto de la unua ES en Tartu «Dorpata E-ista Societo». Gvidis la unuan E-kurson en Tartu en 1911, poste gvidis multajn kursojn en Tallinn. Verkis kaj eldonis du legolibrojn (1911 kaj 1931), E-Estonan kaj Estonan-E Vortarojn (1912, 1923), «Estona Stelo». (1913) kaj kelkajn societajn ludarojn.

Rosenstock (rozenŝtok) Leon, d-ro, advokato. Nask. 28 jun. 1887 en Krakovo. Ĉefsekr. de la UK en 1912. Aperigis E-ajn tradukaĵojn en «P. E-isto», «Universo», «La Revuo» k.a. Laŭreato ĉe Katalunaj Floraj Ludoj.

Rosický Václav, ĉeĥo, d-ro fil. prof. Nask. 28 sept. 1850, mortis 8 febr. 1929 en Praha. Estis prez. de BUE depost ĝia fondo ĝis kuniĝo kun ĈAE.

Roskes-Dirksen Catharina J., nederlandanino. Nask. 23 febr. 1885 en Rotterdam. E-istino de 1907. Propagandis kaj gvidis kursojn. Kun sia frat­ino Julia Isbrücker ŝi verkis lernolibron. Landa sekr. de la Vegetara Ligo E-ista de 1921. Verkis vivokantetojn kaj aliajn kantojn. Ŝi estas premiita kaj menciita de la Floraj Ludoj en Katalunujo en 1926–27–28.

Rotach (rotaĥ) Georg, sviso, komerca oficisto. Nask. 16 nov. 1894 en Herisau. Stenografo laŭ Stolze-Schrey, adepto de la ekonomisocia ordo laŭ Silvio Gesell. E-isto de 1930, prez. de ES Bern de 1931. Kursgvidado. Uzo de E en sia profesio: li skribas al UEA-delegitoj petante ilin viziti la klientojn eksterlandajn, kiuj ne respondas al leteraj demandoj kaj ofertoj.

Rotario. «Rotary International» (RI), int. organizaĵo fondita 23 febr. 1905 de adv. Paul Harris el Chicago. Fine de okt. 1933 ĝi havis 3619 klubojn kun 147.000 membroj el 60 landoj. En la regularo de RI la sesa celo havas paragrafojn pri int. frateco kaj kompreniĝo tre simile al interna ideo de E. En la komenco ĉefe disvastigata en Usono kaj Anglujo ĝi estis preskaŭ nura usona-angla movado, sed de 1925 RI forte kreskis tut­monde, kaj la diverslingveco kaŭzis malfacilaĵojn ĉe la ĉefoficejo kaj ĉe la jarkunvenoj.

En 1927 kelkaj E-istoj R-anoj komencis propagandi E-n kaj la R–klubo de Perth Amboy, Usono, prezentis proponon al la R-kongreso en Ostende, ke ĝi akceptu E-n kiel oficialan helplingvon por R-kluboj. Dum 1928–30 la ĉefaj R-revuoj, ekz. «The Rotarian», Chicago, kaj «The Rotary Wheel», London, aperigis artikolojn kaj parte regulajn paĝojn pri E kaj multaj paroladoj okazis en diversaj R-kluboj.

La jarkunveno de R-Asocio de Grandbritujo kaj Irlando (RIBI) en majo 1929 en Bournemouth deklaris sin por alpreno de E kiel int. lingvo por R. Intertempe (1929) fondiĝis R-a E-Amikaro, kiu eldonas la gazeton «Mondamikeco», red. de la unua prez. Douglas P. Boatman. Direktanta Komitato sidis en Britujo de 1929 ĝis 1930, en Francujo de 1931 ĝis 1932, en Germanujo de 1932 ĝis 1933 kaj nun estas en Nederlando. (Prez. d-ro Meihuizen, 39; Rijnkade, Arnhem; sekr. Arn. Bloemendal, Binnensingel, 6, Deventer; kas. Heinatus, Apeldoorn.)

En sept. 1930 okazis en Den Haag la ĝis tiam plej granda regiona konferenco (3000 pers.), efektive la unua vere int. R-kongreso. Sir Charles Mander donis tie favoran raporton pri E, kaj pastro Andreo Cseh faris du paroladojn. La konferenco decidis meti la lingvan demandon kiel diskuttemon al la int. R-kongreso en Wien 1931. «The Rotary Wheel» ĉefrevuo de RIBI faris longan referaĵon kaj finis per jenaj vortoj: «Mankis nur unu aĵo por fari ĝin perfekta konferenco, la kapablo paroli unu kun la alia.»

En Wien 16 jun. 1931 Mander malfermis la diskuton pri lingva problemo, kelkaj E-istoj R-anoj (Warnier, Arnhold, Appelbaum) faris interesan demonstracion pri la valoro de E kaj la kongreso konstatis, ke «la problemo pri la lingvaj malfacilaĵoj, ĝiaj rilatoj al la sesa celo de RI kaj ĝia solvo estas aferoj tre gravaj kaj ili koncernas al RI.» La kongreso decidis, ke la Int. Serva Komitato (ISC) esploru, 1. kiu helpa lingvo estas la plej praktika, kaj 2. kia procedo estos la plej efektiva por certigi la alprenon kaj disvastiĝon de tia lingvo ĉe ĉiuj nacioj.

ISC kunvenis en Zürich, 16-17 sept. 1931 kaj unuanime interkonsentis, ke 1. int. lingvo estas ĉef-faktoro en la laboro por int. bonvolo kaj kompreniĝo. Inter la konataj helplingvoj E estas la lej praktika pro la simpleco kaj facila lernebleco, ĝia relative granda literaturo, vasta uzado, organizita anaro tra la tuta mondo, uzata kaj alprenita de granda nombro da mondorganizaĵoj 2. la plej bona vojo por certigi la rekonon kaj disvastiĝon de E inter ĉiuj nacioj estas kunlaborado kun lernejaj aŭtoritatuloj kaj ĝi proponas, ke ĉiuj R-kluboj estu atentigataj pri la valoro de E kaj pri la graveco enkonduki E-n kiel fakon devigan en ĉiuj lernejoj kaj universitatoj. En nov. 1931 la demando estis submetata al speciala komitato por plua esplorado kaj la direktoraro de RI rekomendis al ĉiuj R-kluboj studi kaj diskuti la aferon en siaj kunvenoj same kiel en la distriktaj kaj tutlandaj konferencoj.

En la jarkunveno de RI en Boston, Usono, 26–30 jun. 1933, en kiu parto­prenis 8456 R-anoj el 2021 kluboj de 57 landoj, oni decidis: «rajtigi la delegitaron, se ĝi trovas ion konsilinde, formuli planon por efektivigi aŭ almenaŭ progresigi la organizadon de mond-konferenco por decidi, kia lingvo estu universale uzota kiel help­lingvo kaj por oficiale kuraĝigi ĉiujn landojn dekreti aŭ rekomendi instruadon de la elektita helplingvo en la lernejoj.»

Eminenta franca Rotariano Maurice Duperrey, vicprez. de RI (1933–34) sekvis kurson de Andreo Cseh kaj estas konvinkita pri la valoro de E. — André Baudet, eks-prez. de la Komerca Ĉambro en Paris, estas honora membro de la R.K. en Paris.

Noto. La artikolon tralegis kaj kompletigis G. Warnier. — A. ARNESSEN.

Rotkviĉ Ivo, kroato, juristo. Nask. 23 okt. 1901 en Bjelovar. E-isto de 1921. Ĉefa kunlaboranto de d-ro Ma­ruzzi. Longjara sekr. de la zagreba societo. Unu el ĉefaj organizinto de 1a unua jugoslava E-kongreso (1923) kaj Jug. E-Ligo, kie li sekretariis dum pluraj jaroj. Kunlab. en la Sud­slava E-Servo. Kelkjara red. de «Konkordo» kaj kunred. de la «Balkana Konkordo». Bona oratoro: multaj paroladoj pri E en diversaj urboj. Rekordulo en gvidado de kursoj en Jug. Multaj artikoloj en naciaj gazetoj. Speciale okupiĝas pri lingvistikaj problemoj. Kun Maruzzi verkis kroat–E-vortaron. Tradukoj en diverslandaj E-gazetoj. Kiel apartaj libroj ĝis nun estas eldonitaj: «Aŭtuna vespero» (de M. Ogrizoviĉ), «Pangea» (de R. Herceg) kaj granda romano «Cezaro» de M. Jeluŝiĉ). Nuntempe vicprez. de la J.E.L. kaj Zagreba societo.