Rousseau (ruso) Celestin, (ps. Aspido), franco, farmaciisto. Nask. 22 sept. 1861 en Le Portel (apud Boulogne-sur-Mer). Paroladisto ĉe la Societoj de Ruĝa Kruco; komitatano de diversaj farmaciistaj societoj en Francujo kaj korespondanto de eksterlandaj societoj. Plurfoje raportis ĉe Int. Kongresoj de Farmaci-societoj pri la Unueco de la Sciencaj Nomenklaturoj. Verkis plenan liston de la drogoj de 16 naciaj farmakopeoj kun E-a traduko. E-iĝis en 1902. Fondis grupon en Levallois-Perret. Estis komitatano de la Societo E-Croix-Rouge. Adm. de SFPE (1912–22). Sekr. de ISAE. Organizis kun Rollet de l’ Isle la Int. Konferencon por la Scienco, Paris, 1925. Vicprez. de la Pariza grupo. Ĝen. sekr. de «La Maison de l’ E», de la fondo (1928). L.K. 1924. Sekr. de la Sekcio pri teknikaj vortaroj. Skribis en «Scienca Revuo», en «Int. Medicina Revuo», k.a. Verkis: «Poliglota Vade-mecum de Int. Farmiacio», 1911, kies unu volumo ekzistas en ĉiuj Universitataj bibliotekoj en la mondo, kaj en kiu E estas la ĉefa lingvo. — L. BASTIEN
Rousseau (ruso) Theophile, franco, prof. de matematiko. Nask. en 1876, mortige vundita apud Verdun 11 apr. 1916. E-iĝis en 1905. Allogita de la homfratiĝo, li ankaŭ komprenis, ke E devas esti enkondukata en la ĉiutagan vivon, ke nur utiligo de E por int. servoj povas reteni la aliĝintojn, kaj al tiuj celoj li dediĉis sian tutan laboron, reagante kontraŭ la pure predikema tendenco. Jam en 1905 li klopodis por la apliko de E al la turismo; li propagandis ĉe la hotelestroj, kaj instigis eldonadon de gvidfolioj kaj gvidlibroj. Precipe li iniciatis la E-Oficejojn, kiuj, kun la konsuloj proponitaj de Carles, estis kondukontaj al kreo de UEA. En 1906, li kaj Hodler fiksis la novan programon de la gazeto «E» (v. Berthelot), kiu estis fariĝonta la organo de tiuj institucioj. En 1907 li opiniis, ke por defendi E-n kontraŭ skismaj pereigaj atencoj, estas necese grupigi ĝiajn uzantojn. Tiam naskiĝis ideo pr int. organizaĵo, kiu post kelkaj monatoj konkretiĝis en UEA. Ĝis la milito li alportis al UEA kaj al la gazeto E plej ageman kunlaboradon. — L. BASTIEN
Roux (ru) Alice, francino, prof. de germana lingvo ĉe liceoj por junulino. Nask. 24 apr. 1868 en Monestier-Clermont (apud Grenoble). E–iĝis en 1895, leginte en revuo artikolojn de Lombard. En majo 1897, ŝi aliĝis al la EK de Louhans (v. Chavet), kaj dum multaj jaroj propagandis. En Francujo ŝi estis la unua E–istino kaj la unua profesorino.
Roux (ru) Emile, franco, beletristikisto, antaŭe licea prof. en Grenoble. Unu el la kunfondintoj de SPPE (1898) kaj el la unuaj kaj plej fervoraj propagandistoj. Post du paroladoj en Grenoble, dank’ al la apogo de Lacroix gvidis la unuan publikan kurson en Fr. (jan 1898). Paroladoj kaj artikoloj en diversaj urboj kaj en Svisujo.
Roux (ru) Marcel, franco, sekr. Nask. 3 majo 1903 en Lyon. Sekr. de lab. grupo. Organizinto de la 7-a SAT-kongreso. Prop. artikoloj. Kunlaboris al «Sennaciulo».
Rowe (roŭ) Frederic Geach anglo. Nask 5 nov. 1841 en St. Agnes. E–istigita de J. Rhodes, 1902. Ĉeestis la int. E-kunvenon en Havre, 1904. Fondis grupon de Nottingham, 1905. Verkis E-ajn kantojn.
Royer (rŭaje) Cecile, francino, ŝtatoficistino. Nask. 25 jan. 1876 en Nuits–Saint-Georges (apud Dijon). De 1903 gvidis multajn kursojn kaj varbis multajn anojn. Estis vicprez. de la sekcio «Latina Kvartalo». Sekr. de Presa E-a Societo (1906–14). Direktis «Juna E-isto». Sekr. kaj kas. de diversaj francaj ES-j. Artikoloj kaj noveloj. Kun J. de Bloch tradukis: «Estonta Milito», 1907.
Rublov Sergej, ruso, sovetiano, inĝ., kemiisto en farbo-industrio (pigmentoj por ole-farboj). Nask. 14 jan. 1901 en Odessa. E-isto de 1919. En 1921–29 unu el la gvidantoj de la E-movado en O. En 1925–2 membro de CK SEU. De 1925 membro de la Lingva Komisiono de SEU, de 1929 LK. Lia ĉefa scienc-esplora laboro pri E estas kvanta kaj kvalita analizo de E-aj radikoj. La kvanta analizo estas farita en 1926–27 per grupo da E-istoj, sub lia gvidado, kaj la rezulto publikigita en la almanako «Kvardek Jaroj», 1927. La kvanta analizo donis bazon por verkado de la lernolibro «E-Rondeto», aperinta en rusa (eldonkvanto 90 miloj), ukraina, germana, franca kaj bulgara lingvoj, entute en 15 eldonoj. De 1931 li preparas grandan Strukturan Vortaron de E, kiu resumas la kvalitan analizon de E-aj radikoj. Trad. «La kemio de universo» de Fersman, 1925; «La vojo al scienco de estonto», 1928; kunlaboris en la trad. de la romano «Ruĝa stelo» de Bogdanov 1929; kaj de la versaĵoj «Per voĉo plena» de Majakovskij 1930. Multaj artikoloj en revuoj.
Rudnicki Stanislaw, polo, oficisto. Nask. 7 majo 1877. Fervora disvastiganto de l’ bicikla sporto. E-isto de 1906, UEA-del. 15 jarojn. Organizinto de la 8-a UK, ĉefsekr. de la 23-a UK, ambaŭ en Krakovo.
Ruĝa Kruco. Laŭ la konvencio de Genève (1864) la vunditoj kaj malsanuloj sur la militkampo ne estas rigardataj kiel malamikoj kaj oni deklaris la neŭtralecon ankaŭ de la kuracistoj kaj flegistoj. La insigno de tiuj ĉi helpaj organizaĵoj fariĝis laŭ la blazono de la urbo Genève la ruĝa kruco kaj iom post iom en la tuta mondo fondiĝis R.K. societoj kaj funkcias ankaŭ int. organizo de la R.K.
La iniciatinto de aplikado de E ĉe la R.K. estis la propagandisto de E en la franca armeo, kapitano Bayol. Antaŭ la 2-a UK li eldonis libreton pri utileco de E por flegado de diverslingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo. Post tio E komencis penetri en la naciajn societojn de R.K. Ekz. en 1907 en la urbodomo de Antwerpen Van der Biest legis referaton pri E por anoj de Belga R.K. Samjare en la franca societo de R.K. oni fondis nacian komitaton por prop. de E. En 1909 admiiiistracio de la germana R.K. en Königsberg proponis al sia subularo lerni E-n. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto «E et Croix Rouge». En 1911 por ruĝkrucanoj estas aranĝitaj E kursoj en Dresden; same en Kovno de Devjatnin.
Dum la 4-a UK en Dresden, 1908 je unua fojo reprezentis sin la Int. Komitato de la R.K. per A. Moynier, kiu ĉeestis eksperimenton de ekzerca flegado de diverslingvaj vunditoj; ordonoj, demandoj k.a. estis farataj sole en E. Partoprenis 50 portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj en la korto de la Saksa R.K. La sama estis ripetata dum la 5-a UK en Barcelona 1910. En 1916 Justin Godart, honora ano de UEA, franca ŝtata subsekretario de la saneca fako (nun ministro) cirkulere rekomendis la lernadon de E al la militistaj flegistoj kaj tiucele mendis 10.000 erojn de la lernolibro de E-Ruĝa Kruco de Bayol.
Post la milito la 10-a Int. Konferenco de la R.K. 1921, kiun prezidis G. Ador kaj partoprenis preskaŭ ĉiuj registaroj de la mondo, havis tre solenan karakteron. Ankaŭ E havis rolon tie. La ideoj de la dummilite mortigita apostolo de E ĉe R.K., kapitano Bayol, estis prezentata al la deligitara komisiono. Ĝi diskutis proponon de finna delegito d-ro Wang kaj favore raportis al la plenkunsido. La 7 apr. la konferenco unuanime voĉdonis la jenan rezolucion: «Konstatinte la fakton, ke la lingva malfacilaĵo multmaniere malhelpas la realigon de l’ int. idealo de la R.K., ĉu por savhelpo sur batalkampoj, ĉu inter militkaptitoj aŭ eĉ en la kongresoj de la R.K., la konferenco instigas ĉiujn ruĝkrucajn organizaĵojn, ke ili disvastigu la lernadon de la helplingvo E inter siaj anoj, kaj speciale ĉe la junulaj sekcioj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj al int. kompreniĝo kaj kunlaborado laŭ la celo de la R.K.» Laŭ tiu ĉi rekomendo la nova statuto de la hispana R.K., adoptita la sekvintan jaron, jam enhavas unu paragrafon pri la devo lerni E-n. — I. ŜIRJAEV.