Выбрать главу

Atentinda estas la disvastiĝo en Japanujo, kaj komprenebla, ĉar la sciencistoj de tiu lando devas publikigi siajn verkojn en angla lingvo, kies lernado estas malfacila kaj longa. En la medicina kaj meteorologia fakoj, la progresoj estas rimarkindaj.

Inter la verkoj de sciencistoj aŭ teknikistoj publikigitaj de dudek jaroj estas citindaj:

«Medicina teknika vortaro» de Briquet,

«Arkitekturo Arkeologio, Konstruo kaj Arto» de Azorin,

«Farmakopea vortaro» de Japana Hermesa rondo,

«Maŝinfaka esperanta vortaro prielementa» de Wüster,

«Komerca Vortaro en Esperanto» de Kreuz-Mazzolini,

«Leksikono Japana-esperanta de Kemio kaj Farmacio» de Japana Rondeto de Fakistoj,

«Juristisches Wörterbuch Deutsch–Esperanto» de Liebeck ktp.

ISAE publikigas trimonatan Bultenon, kiu estas ankaŭ organo de la «Sekcio de Teknikaj Vortaroj». Ĝi entenas arlikolojn pri diversaj temoj, kaj plej ofte tradukojn. En ĝi aperis «Scienca Fundamenta Esperanta Terminaro» de Rollet de l’ Isle, kiu entenas ĉiujn sciencajn vortojn jam uzit­ijn de E-istoj, kaj kiuj rilatas al elementaj konoj de ĉiuj sciencoj. Plie aperas de kelkaj jaroj «Scienca Gazeto» publikigita en Usono, kiu donas diversajn artikolojn kaj sciencajn sciigojn.

ROLLET DE L’ ISLE.

Scott (skot) Herbert Moore, usonano, advokato (ĝis 1926 muzikinstruisto). Nask. 19 aŭg. 1884 en Mounds­ville, West Virg. E-isto de 1906. Konsilanto ĉe fondiĝo de EANA, 1908, ekzamenestro diversajn fojojn. Kunlaboris al «La Revuo», 1908–14; «The E Monthly», kunlaborinto aŭ kunred. de «Amerika E-isto» post 1907. En 1928 eldonis «Filatelan Terminaron» (E, angla, franca, germana). Nun verkas Praktikan Konkordancon de Klasika E ampleksanta ĉiujn verkojn de Z, Kabe kaj ĉ. 60 aliajn ĉefverkojn.

Scougal (skugl) Andrew Edward, skoto, ĉefinspektoro de lernejoj kaj kolegioj en Skotlando. Nask. apr. 1846, mortis 4 nov. 1916. Prez. de Skota EF kaj de Edinburgha ES. Varme propagandis la enkondukon de E en la lernejon.

Sébert (seber) Hippolyte franco, generalo kaj scienculo. Nask. 30 jan. 1839 en Verberie (apud Compiegne), mortis 23 jan. 1930 en Paris. — Oficiro de kolonia artilerio, sendita en Nova-Kaledonion, faris tre valoran esploradon de tiu kolonio kaj organizis la ekspluatadon de ĝiaj arbarol. Post la franca-germana milito de 1870, li ludis gravan rolon en la kreado de nova artileria materialo. Li fondis kaj direktis la Centran Laboratorion de la Maristaro kaj la eksperimentan kampon de Sevran-Livry, por provado de la pulvoj. Li partoprenis en la kreo de la senfuma pulvo, kaj en la perfektigo de torpedoj. Li kreis mult­specajn aparatojn, kiuj ebligis la determinadon de la balistikaj leĝoj ka aliaj kondiĉoj de la uzado de la artileria materialo. Pri tiuj sciencaj eksperimentoj li publikigis multajn verkojn. — En 1890, pensiiĝinto, li sin dediĉis plene al sciencaj kaj indus­triaj laboroj. Fariĝis direktoro de la artileria fako kaj poste prez. de la tre grava Societo «Forges et Chantiers de la Méditerranée», kaj konsilanto de aliaj industriaj societoj. En 1881, en. sekr. de la fama Kongreso por Elektro, kiu komencigis en Francujo la gravan movadon por elektro industria. Prez. de multaj sciencaj societoj. En 1896 membro de la Scienca Akademio. — Krome li fariĝis, en la sciencaj medioj, kuraĝa por­batalanto de du aferoj, kiuj alportos al la intelekta progresado de la homaro gravan helpadon: scienca bibliografio kaj E. — Li diskonigis la «Universalan Bibliografian Repertorion», per kiu la ellaboraĵoj de la homa penso estas metataj je la dispono de ĉiuj. Prez. de la Bibliografia Instituto de Bruxelles, fondis kaj direktis ĝian Parizan filion. — E-iĝis en 1898, esplorinte por trovi por la Bibliografio la plej taŭgan int. lingvon kaj ĝis sia morto li senlace penadis por konigi kaj defendi ĝin. En 1901 li legis raporton pri ĝi en la Scienca Akademio, kaj ĉiam klopodis en tiu Societo, preparante la efikan agadon de Rollet de l’ Isle. En 1905 li fondis kun Javal la E-istan Centran Oficejon, vastan organismon de int. propagando, de defendo de E–istaj Institucioj kaj de instruado (v. Chavet). Ne nur li ne ŝparis tempon ka laboron, sed li dediĉis por tiu celo tre gravajn sumojn, kaj estis mecenato de E. — De la kreo de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, li prezidis kaj direktis tiun organizon, kaj ĉeestis preskaŭ ĉiujn Kongresojn. — Varbis multajn scienculojn, kaj kreis kaj prezidis du jarojn la Int. Sciencan Asocion. — Apud Z, Sébert estas la homo, kiu per sia fortega personeco plej multe faris por la sukceso de nia movado. — Krom artikoloj aŭ raportoj aperintaj en «Oficiala Gazeto», kaj en diversaj E-aj gazetoj, li publikigis france bonegajn broŝurojn pri E. — L. BASTIEN.

Segaŭa Sigenori, japano, prof. de angla lingvo en kvara nacia kolegio, Kanazawa. Nask. 22 feb. 1897 en Kanazawa-si. Sukcesis akiri premion ĉe lit. konkurso por E knaboj de «La Revuo Orienta». Prez. de Hokuriku EF. Prez. de XVIIIª J E-Kongreso. Ĉeestis UK en Antwerpen, 1928.

Se Grenereto… Originale de Kenelm Robinson. 1930, 158 p. «Tre sprita, ofte satira, inklina al novemo, kun rigardoj al E-ista vivo kaj literaturo. La ironiaj rakontoj de la unua duono estas pli perfektaj, ol la historio, kiu okupas la alian parton. ­Atentinda verkajo.» (G.S., „E“, 1930, p: 182)

Seidl (sajdl) Ferdinand, aŭstriagermano, laŭ konvinko kosmopolito, komerca oficisto kaj ĵurnalisto. Nask­. 19 aŭg. 1901 en Wien. Artikoloj kaj poemoj en turismaj gazetoj. Red. de «La Socialisto», kunlaboranto de «Sennaciulo». Mortis en 1934.

Sekretaj Sonetoj. «Al gefianĉoj kaj junaj geedzoj por instruo kaj instigo». Originale de Peter Peneter: 1932, 96 p., kun ilustrajoj. Erotika verko, «sovaĝruĝa ciklo», kiu pentras «la ardan amon trans ĉemizo.» Aldone: «komplezaj klarigoj», kvazaŭ erotika faka vortaro. Senriproĉa lingvo, tre bona verstekniko.

Seksa reformmovado. Plej gravaj postuloj de la Universala Ligo por Seksa Reformo estas: liberigo de la geedzeco kaj de la eksedziĝo de eklezia kaj ŝtata kuratoreco, reguligo de nasko en senco de respondeca infanproduktado, eŭgenika influo al la posteularo, ĝusta prijuĝo de interseksaj varioj, seksa punleĝo punante nur efektivajn atakojn al la seksa libereco, laŭmetoda seksa edukado kaj klerigado, ktp. La ligo uzas E-n kie oficialan lingvon apud la ĉefaj lingvoj, fama seksologo d-ro J.H. Leunbach dum la kongresoj de la ligo parolis E-e. Unu el la fondintoj de la Ligo, A. Forel estis amiko de E.

Sekspsikologio. Originala studo de S. Ziegler. SAT, 1926, 54 p. «Nova sistemo sintezi per kurboj la sinsekvan evoluon de l’ diversaj elmontroj de l’ sekseco dum la vivo. Tro konciza priskribo». (G.S., „E“, 1926, p: 181.)

SEL: Skolta E-ista Ligo. (v. Skolta movado.)

Seleznjov (seleznev) Ivan, ruso. Mortis en 1904. En 1902 pere de E li vojaĝis tra Bohemujo kaj Francujo kaj la unua pruvis al Parizanoj, ke E povas esti parolata kun la sama facileco, eleganteco kaj rapideco, kiel iu ajn nacia lingvo. Kune kun Čejka kaj Krumpholc li fondis en 1902 kaj redaktis «Revuo Int.» Li kunlaboris en multaj E-gazetoj, tradukis «Bolesĉjo» de Gorkij. (v. pri li la artikolon de Bourtet en BIL, p: 307.)

Selzer (selcer) Bernhard, aŭstriano, privata oficisto en Wien. Nask 1902 en Podwoloczyska (nun Polujo). E–isto de 1922. Sekr. de AED, 1929. Trad. «La mortado» de Nothnagel, 1930. «La juda ŝtato» de Herzl; kaj «Anhelli» de J. Slowacki (manusk.).