Senalkohola kulturo. Sociaj, sanecaj, etikaj-moralaj kaj religiaj, ekonomiaj kaj aliaj motivoj klarigas la laboron, por la savo de la alkoholmalsanuloj (drinkemuloj). Ĉefaj rimedoj: eduko de la junularo, forigo de la trinkkutimoj, progresigo de la senfermenta fruktutiligo, kreo de senalkoholaj societa vivo kaj kulturo ktp. Al la diversmaniere organizita movado E prezentas rimedon, plifaciliganta int. interrilatojn, kunlaboron, inform- kaj gazetservon. — Jam en 1911 laŭ alvoko de sanitara konsilisto d-ro Karl Briegleb, Worms, estis fondita «Tutmonda E-ista Bontemplana Asocio» (TEBA), prez. fariĝis la iniciinto; sekr. A. W Bodger. Antaŭe jam ekzistis (ne plu laŭ detaloj konata) E-ista kontraŭalkohola societo, kiun prezidis rektoro Boirac, Dijon. Oficiala organo de TEBA estis «La Bontemplano», aperinta ĉe A. Stark, Magdeburg de 1908 kiel aldono al «Germana E-Gazeto». La ĝis 1920 dusemajnan, de 1911-12 semajnan gazeton, plej ofte 8-paĝan, laŭ formato 14×21, redaktis G. Brockhot, Bomlitz, kiu de 1913 eldonis kaj redaktis novan oficialan gazeton (E kaj germanlingvan) «La Int. Abstinenta Observanto», 8-paĝan, 15×22 formatan, favoratan de la tiama mondtemplano Ed. Wawrinski, amiko de E. — Post la tiun agadon ĉesiginta mondmilito montriĝis, precipe en Balkanaj, Baltikaj kaj Skandinavaj landoj ĝojiga vigliĝo. Laŭ tio la partoprenantoj de la fakkunveno de la abstinuloj dum la 21-a UK en Budapest 1929, decidis la fondon de «Int. E-ista Laborkomitato por senalkohola kulturo» (IELK p. s. a. k.) kun prez. samtempe del. por Nederlando A. Bramkamp-Weber, Schevenirgen, sekr. del. por Aŭstrio, W. Mudrak, Wien. IELK (poste nomita IEL Komunumo) disvastigas E-n inter tutmonda abstinularo, servigas E-n al la int. kontraŭalkohola movado, helpas kunigon de ĉiuj samcelaj fortoj kontraŭ la alkoholkapitalismo, IELK, helpe de siaj delegitoj, precipe de d-ro A. Skatariĉ, Zagreb, instruistoj J. Jodal, Holbak, F. Ahnfeldt, Torskors, B. Gluchowski, Warszawa, J. Polaĉek, Breĉlav, Wr. Chandler, Sidney, instigis kaj aranĝis kursojn de E aperigis artikolojn por E kaj per E-ajn tekstojn, raportojn (tradukojn) en la nacilingva fakgazetaro, klopodis por E ĉe landaj kongresoj, partoprenis ĉe ekspozicioj ktp. — Inter bontemplanoj laboras por E precipe Werner, f-ino G. Spiess, Danzig, d-ro K. Briegleb, Worms, majoro Watson, Letchworth, Anglujo (mortis en 1932), prof. d-ro J. Longo, Mödling k.a.; ekzistas E-rubriko en la oficiala int. organo, E-kursoj en landaj gazetoj; fincelo estas restariga de TEBA. — En IELK kunlaboras ankoraŭ d-ro St. Kadiev, Slivan, Bulg. A. Kurmis, Riga, P. Roose, Brügge, s-ino A. Berger, Wien, «La Juna Batalanto», Luxembourg, K. Nohara, Chofu, Jap., R. Banham. Melbourne. Organon de IELK anstataŭas cirkuleroj kaj publikigoj en la favora E-gazetaro. IELK kunlaboras laŭeble kun parencaj movadoj precipe kun la movado por sentabaka kulturo, vegetara, porpaca, ktp.
Literaturo. «La alkoholdemando», la fama verko de d-ro Bunge, trad. de Briegleb, en «La Bontemplano» 1912. «Grava popolhigiena kaj socia demando», originalo de H. Salokannel, 1926; plue presaĵoj, varbfolioj. W. MUDRAK.
Senbedaŭre amo rabas. De Ariŝima, el la japana trad. Tooguu. 1931, 103 p. «Tiu ĉi profundanaliza libro atestas pri renkontiĝo de l’ orienta kaj okcidenta penso. Iom peza stilo.» (Totsche, L.M., 1932, p: 96)
Senior (sinjor) Watson, anglo, mezurilinspektoro en Edinburgh. Nask. 7 febr. 1868 en Dewsbury. Prez. de Unuigita Soc. de Inspektistoj de Pesiloj kaj Mezuriloj. E-isto de 1910. Prez. de ES en E.
Sennacieca Asocio Tutmenda (SAT). Tutmonda organizo de lab. E-istoj, celanta praktike utiligi E-n por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda. Fondita en 1921. (v. Laborista movado.) BRUIN.
Sennacieca Revuo. Klasbatala gazeto, fondita en 1921. (v. p: 182; v. Laborista movado.)
Sennaciismo. Tiu tendenco en la laborista E-movado naskiĝis en la kadro de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). La nova ismo restis dum pluraj jaroj ne precize difinita kaj iuj rilatis al ĝi proksimume kiel al la malpreciza «interna ideo» de Z. Iom post iom la kompreno pri S. formuliĝis per artikoloj de E. Lanti en la organoj de SAT (artikoloj plejarte represitaj en «Vortoj de k-do Lanti» kaj ampleksantaj 23 paĝojn de la libro). En 1928 la aŭtoro publikigis broŝuron: «La Laborista E-ismo», en kiu unu tuta ĉapitro estas dediĉita al la difino pri la nova termino. Ĝis tiam, en la senpartieca organizo, la S-a tendenco tie renkontis kontraŭstaron. Sed en 1929 okazis krizo en SAT kaj la S. fariĝis en la manoj de la opoziciuloj ilia ĉiama argumento por ataki ties gvidantojn. Tiuj opoziciuloj asertis, ke la S. estas porimperiisma kaj sekve «kontraŭrevolucieca». Tiu subita, neatendita atako havis kiel rezulton, ke Lanti en 1931 aperigis anonime 3000-ekzemplere broŝuron: «Manifesto de la Sennaciistoj», kiu poste estas tradukita en kelkajn lingvojn kaj jam aperis en 2000 ekzempleroj en franca lingvo. En tiu Manifesto troviĝas jeno, kiu iel povas pravigi la riproĉon de la pure marksistaj internaciistoj: «Kio karakterizas la S-n, tio estas ĉefe ĝia agnosko pri la grandega rolo, kiun ludas en la mondo la artefaremo. Tia kapablo faris el la homo la reĝon super la aliaj animaloj. La homo adaptas la naturon al si, dum la besto devas adaptiĝi al la naturo. La sennaciistoj sekve ne neas la grandan forton, kiu kuŝas en la volo de l’ homo. Ili sendube scias, ke li ne povas liberiĝi el sia propra pezo, aŭ salti for de sia ombro. Tamen la limigita spaco, sur kiu agas la homo, estas relative larĝa. Lia volo sekve povas fari grandajn verkojn. Tial ni kredas, ke la «fatalaj leĝoj» de la historio estas nur relativaj.» La plia sekva cito pliprecizigas komprenon pri la nova ismo: «La sennaciistoj batalas kontraŭ ĉio nacieca; kontraŭ naciaj lingvoj kaj kulturoj, naciaj kutimoj kaj tradicioj. Por ili E estas ilia ĉefa lingvo kaj la naciajn ili konsideras nur kiel helpajn. Ili rifuzas partopreni en iu ajn nacibatalo kaj agnoskas kiel necesan kaj profitdonan al la ekspluatata klaso nur la klasbatalon kun la celo forigi la klasojn, la naciecojn kaj ĉian ekspluaton.» (Sama verko.) Tial ke la hereza doktrino trovis kontraŭstaron en SAT, la sennaciistoj grupiĝis en «Frakcio» ekster la de ili tamen fervore subtenata organizo kaj eldonas pli-malpli regule la «Sennaciistan Bultenon». Laŭ SAT-fontoj.
Sennaciulo. Klasbatala gazeto, fondita en 1924. (v. p: 182; v. Laborista movado.)
Senŝtatanoj. (Anarkiistoj.) En 1924 kelkaj anarkiistaj SAT-anoj, kiuj opiniis, ke SAT estis tute sub influo de la Komunista Internacio kaj ne prezentis al ili sufiĉe da eblo por propagandi siajn ideojn, starigis propran organizon, la Tutmondan Ligon de E-istaj Senŝtatanoj (TLES). Ĉe ĝia starigo kelkaj anarkiistaj SAT-anoj transiris al ĝi. En la postaj jaroj fondiĝis TLES-grupoj, i.a. en Amsterdam, Berlin, Lyon, Mannheim, Paris, Stockholm. En 1925 TLES eldonis monatan gazeton «Libera Laboristo», kiu aperis malregule kaj mortis en 1931. TLES ne akiris multan influon. Ŝajne la nombro da anarkiistaj E-istoj ne estas sufiĉe granda por bone vivigi propran organizon.
Laŭ G.P. de BRUIN.
Sentabaka kulturo. La tiucela movado pro sanecaj, sociaj, ekonomiaj, k.a. motivoj propagandas kaj progresigas tabakabstinencon, precipe inter junularo kaj protektas la nefumantojn. Al ĝi utilas E por int. kunlaboro kaj informservo. «E-ista tabakkontraŭula asocio», de 1929 nomita «Verda Kruco, laborkomunumo por S.K.» estas fondita dum la UK en Wien, 1924, laŭ instigo de d-ro A. Hloucha, Wien kaj W. Mudrak, elektita afergvidanto. Kunhelpis ĉefe: M.T. Gueritte, s-ino E.L. Osmond, prof. F. Grimm, E. Koblische, B. Gluchowski, R. Horner (mortis en 1927), O. Bünemann, d-ro I. Joó, E. Urbach, A. Neupert («La Junularo»), «Libero». La Verda Kruco havas geinteresulojn en proks. 20 landoj la adreso: Wien, I., Judenplatz 8. Dum la V-a kaj VI-a Int. Kongresoj kontraŭ Tabako en Praha, 1927, kaj Paris, 1929, estas aranĝitaj referatoj en kaj per E. La ĝenerala faka movado gajnis anojn alie ne atingitajn kaj taŭgan materialon por la nacilingva fakgazetaro. Literaturo: «Verkfolioj por S.K.», «La tabako kaj la juna idaro» (de Grimm), ambaŭ elĉerpitaj. — W. MUDRAK.