Выбрать главу

Sigelmarkoj. Por fermi la leterojn oni uzas la glumarkojn aŭ sigelmarkojn. La kolektado de glumarkoj estas agrabla pasio, ĉar inter ili ekzistas veraj perloj de la malgranda grafiko. Plej ofte la glumarkoj aperas en diversaj koloroj kaj sur divers­koloraj paperoj, kun dentumita aŭ tranĉita rando. La glumarkojn la kolektantoj surgluas kiel la poŝtmarkojn en albumojn aŭ sur egalajn paperfoliojn (kartonojn), ĉar tie ili pli efikas. Inter la glumarkoj oni distingas 2 ĉefgrupojn: a) glumarkoj kun dato; b) glumarkoj sen dato. La unua grupo estas pli valora kaj havas pli multajn kolektantojn ol la dua. ­La glumarkojn kun dato oni kutimas aranĝi laŭ datoj kaj urboj. Ekz.: 1906 Genève, Paris, Reichenberg, Wien; 1907 Antwerpen, Berlin, Budapest, ktp. Oni povas aranĝi ilin ankaŭ laŭ grupoj (int. kongresoj, naciaj kongresoj en aboca vico, foiroj, fakaj kunvenoj, ktp.), sed la laŭjara divido estas pli bona, ĉar tiel la serĉita glumarko estas pli facile trovebla. La unua glumarko kun dato aperis en 1906 por la 2-a UK. Ĉe kelkaj kongresoj la eldonita nombro de la diversaj glumarkoj estas grandega. Ekz. 1917 Girona 156, 1920 Barcelona 209. La nombro de la glumarkoj kun datoj ĝis nun atingis 1700: La glumarkon sen dato oni povas dividi jene: 1. propagandaj; a) naciaj laŭ aboca vico, b) mult­lingvaj, c) E-lingvaj; 2. glumarkoj de firmoj, librovendejoj; 3. de gazetoj; 4. de libroj; 5. de urboj; 6. de komercaĵoj; 7. de societoj, grupoj; 8. de personoj; 9. de Z; 10. helpmonoj; 11. la ceteraj simplaj glumarkoj, kiujn oni denove povas dividi laŭ formato jene: a) kvinpintaj; b) rondaj; c) elipsoformaj; d) triangulaj; e) kvarangulaj; f) kvinangulaj; g) sesangu­laj; h) brikformaj: I. vertikalaj kaj II. horizontalaj. La nombro de glumarkoj sen dato estas pli ol 2000: En «Germana E-isto», 1912 aŭg: dec., «Normanda Stelo», 1913–14, kaj en «E Kolektanta» aperis parteto de katalogo pri glumarkoj. D-ro Mobusz akiris tie multan meriton. En «Tutmonda Kolektanto», 1931 n–ro 6. aperis listo de glumarko kun dato, kaj katalogo pri tiuj glumarkoj de d-ro Jozefo Takács estas jam prespreta. — J. TAKÁCS.

Silbernik Aleksandro, hebreo, bopatro de Z. Mortis 27 marto 1906 en Varsovio. Ne estante riĉa homo (en Kowno-Kaunas li havis sapfabriketon, en kiu li persone laboris ĝis la 74-a jaro kaj ŝarĝita de granda familio: 9 gefiloj) li ebligis al Z eldoni la unuajn broŝurojn pri E. Ankoraŭ dum 15 jaroj monhelpis sian bofilon. Malgraŭ la maljuna aĝo li tute ellernis E-n.

Silbernik Joseph, usonano, bofrato de Z. Mortis 30 aŭg. 1925. Longan tempon estis ĉefdelegito de UEA en New York.

Silva Etelvina, portugalino. Nask. 2 jun. 1855 en Lisboa. Parolas ses lingvojn. Laboris multe en Lisboa ES, al ŝi oni dankas la sukceson de E-festo en La Nacia Teatro (1918), kiun ĉeestis la respublika prez.

Silva Venancio, brazilano, d-ro, kuracisto. Hon. vicprez. de BLE. Bona oratoro. Tradukis al E «Parizino» kaj «Manfredo» de Byron.

Silvestriev Ilia, bulgaro, subkolonelo de la armea rezervo. Nask. 25 marto 1883 en Plovdiv, loĝas en Sumen. Propagandis senlace, gvidis multajn kursojn, aplikis unua la rektan instrumetodon en E kursoj en B. Estis prez. de BEA en 1908–10 kaj en 1928–30.

Simeonov Dimitr, bulgaro, oficisto. ­Nask. 7 aŭg 1898 en Gradec, loĝas en Sofia. Kiel sekr. de la enlanda organizaĵo de 1921 ĝis 1924 plifortigis ĝin finance kaj helpis multe por la vasta diskresko de la movado. Kapabla organizanto, sindona aganto. Agis aparte por E en vegetaranaj rondoj.

Simon Otto, aŭstro-germano, prof. por matematiko kaj fiziko ĝis 1907 en Ung. Hradisch, poste en la Nova Komerca Akademio en Wien; nun pens. E-isto de 1902 post legado de franca revuo de Ch. Meray. Faris pioniran laboron en Aŭstrujo; multaj kursoj, artikoloj kaj paroladoj. Estis ĉiama membro de Germana EA (ekde la fondiĝo en 1904); pro «samdirektiĝo» Hitler-a li eksiĝis en 1933. Fondinto de la Ligo de Germanlingvaj EG en Aŭ., 1908. Post la milito gvidanto de la laborista E–movado, estis prez. de ALLE, 1924–33. Ano de la ŝtata ekzamena komitato de 1925. LK ekde 1905. Kunlaboris je L.I., «La Revuo», «Marto», «Tra la Mondo», «Danubio», «Germana E-isto», «Informaj Raportoj», «La Socialisto» (kies eldonanto li estis). Aŭtoro de prop. broŝuro, 1911, Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Simonyi (ŝimonji) Zsigmond, hungaro, d-ro, univ. prof. lingvista. Nask. 1853 en Veszprém, mortis 22 nov. 1919 en Budapest. Vicprez. de Prop. Komitato por L.I. (1918–19). Klopodis enkonduki E-n en la Universitaton. (I. «H. E-isto», dec. 1919.)

Simose (ŝi-) Kentarô (-roo), japano, kuracisto, ĉefo de J-a armeo. Mortis. En 1890 lernis Volapükon kaj en 1892 E-n. Dua J-a E-isto. — (Kuw.)

Sinclair Upton-romano: Jimmie Higgins. El la angla trad. K. Fröding. 1931, 372 p. «Longa, klasbatala romano, kies komenco iom tedas pro tro seka politikaĵo, sed kies ĉiu ĉapitro pli kaj pli absorbas… Temas pri la poioma kontraŭvola evoluo de malpatriota usona laboristo al fervora frontsoldato, kiu tamen ene ĉiam retenas siajn idealojn. Ĝi donas instruan bildon pri la tiamaj konfliktoj en Usono inter militistoj kaj pacifistoj.» (The British E-ist, sept. 1934.)

Sinha Lakŝmiswar, hindo, instruisto de ped. manlaboroj en Santiniketan, Bengalio. Nask. 6 jun. 1905 en Rarisal, Orient-Norda Hindujo. Sendita al Svedujo en 1928–29 studis la pedagogian slojdon. En 1928 dum restado en Stockholm fariĝis E-isto, faris ĉiujn ekzamenojn de SEI. Laŭ iniciato de E. Malmgren en sept. 1929 komencis prelegvojaĝojn. En Svedujo li veturis pli ol 10000 kilometrojn, faris pli ol 200 prelegojn antaŭ ĉ. 30000 homoj, dufoje ankaŭ en radio. (L. detalojn en Jubilea Mat­rikulo» de SEF) En aŭtuno 1930 rondvojaĝo kaj prelegoj en Estonujo kaj Latvujo. (Detaloj en HDE.) Poste dum du monatoj prelegvojaĝo en Polujo. 40 prelegoj en 22 urboj antaŭ ĉ. 8000 p. En aŭg. 1931 devis reve­turi en Hindujon, kie laboris por E pere de artikoloj, fariĝis ĉefdel. de UEA. En aŭtuno 1933 venis denove en Svedujon. Verkoj: «Sivaĝi,» originala historia drameto, 1928 «Bengalaj fabeloj» 1930; kaj broŝuro pri interhoma interkompreno, 1931.

Sinjoro Laŭdata. Kompilis Niŝimura. 1932, 200 p. Dediĉaĵoj apudpaĝe kun japanlingva traduko, okaze de la liberiĝo de O. Deguĉi (v.) kaj je la festo de lia atingita 60-a vivjaro, verkitaj de diverslandaj E-istoj.

Sinjoro Tadeo aŭ lasta armita posedopreno en Litvo, pola epopeo. Verkis A. Mickiewicz en 1824, trad. al E Grabowski. 1918, VIII. kaj 304 p. Majstra priskribo de la pola nobelaro. «Elektinte unu el la plej karakterizaj pecoj de la pola literaturo, li liveras al ni mirindan ĉefverkon. Traduki ĉi tiun dekmilversan poemon estis titana laboro. G. povis liveri fidelan tradukon de l’ originalo, ĝin sekvante preskaŭ laŭverse.» (N.K., «L.I.», 1914–20, p: 341.)

Sinjoro Vento kaj Sinjorino Pluvo. De Musset, el la franca trad. Champion. 1907, 123 p., kun ilustraĵoj. «Ĉarma rakonto. Facila stilo.» (L.I. 1907, p: 284.)

Sinmura Iduru, japano, prof. de lingvoscienco ĉe Imperia Univ. de Kyoto. Lia grava studo pri etimologio de japanaj vortoj. Membro de J Imp. Akademio. Ĉeestis la 4-an UK en Dresden. Prezidis la 13-an JE Kongreson.

Sinpak Au, ĉino, licenciato de filozofio, prof. Nask. 1892 en Canton. Studis en Lyon, Francujo, 1922, revenis en Canton, 1925. Ekpropagandis en Canton kaj Fatshan, 1914, en Peking, 1917. Delegito de Int. Edukista Konferenco, Genève, 1922. Prof. de E en Ku-ang Tung Universitato, 1925. Revivigas la movadon en Canton kun Wu, Hsu kaj Kenn. Dir. de EI, 1928. Fondis gazeton «Kantona E-isto», gvidis radian kurson, rondiran kurson ktp. Verkis lernolibron. L.K.