Sintakso. Artikolojn rilatantajn al S. oni trovas sub la sekvantaj titoloj: Artikolo, Akuzativo kun infinitivo, Da, Duobla Akuzativo, Kazo post kiel, Kondicionalo, Pasivaj participoj, Sintaksaj Elementoj, Subjunktivo, Verboj transitivaj kaj netransitivaj, Verbotempoj en dependaj propozicioj, Verbotempoj kompleksaj, Vortordo.
Sintaksaj elementoj. La terminologio de la SE ne estas unuece fiksita. La suba klasifiko estas provo de unuecigo.
Konsiderante la vortojn laŭ ilia speco, oni nomas ilin parolelementoj (substantivo, pronomo, adjektivo, verbo, adverbo, numeralo, artikolo, prepozicio, konjunkcio, subjunkcio, interjekcio).
Konsiderante la vortojn laŭ ilia funkcio en la frazo, oni nomas ilin frazelementoj. Oni distingas la sekvantajn frazelementojn:
1. Subjekto: tio, pri kio oni asertas plenumon de ago aŭ havon de stato (voli estas preskaŭ povi; la hundo bojas; sia estas pli kara ol najbara; du estas duono de kvar; kiu venis?
2. Predikato: vorto esprimanta agon aŭ staton asertatan pri la subjekto. Ĝi povas esti
a) predikato memstara (la arboj floras),
b) kopulo, kiu bezonas kompletigon (la kampo estas verda; li iĝis soldato).
3. Objekto: vorto esprimanta ion, al kio la ago rekte direktiĝas (mi vidis homon).
4. Adjektivo: vorto esprimanta la cirkonstancojn, inter kiuj okazas la ago. Ĝi povas esti
a) adverba (ŝi bone fartas),
b) akuzativa (iri Parizon)
c) prepozicia, t. e. enkondukita de prepozicio (li batas per martelo).
RIM. Ekzistas funkcio, kiu povas esti esprimita jen en formo de objekto jen en formo de prepozitiva adjekto (oni sciigis tion al li; oni sciigis lin pri tio). Tian adjekton, kiu estas transformebla en objekton rektan, oni povas nomi nerekta objekto.
La supraj funkcioj (1. 3. 4.) rilatas al la predikato. Al ĉiu el ili povas rilati frazelementoj, kiujn oni povas nomi karakteriziloj.
Tiaj karakteriziloj estas.
5. Epiteto — adjektivo, pronomo, numeralo karakterizanta substantivon (bela vetero; du homojn; nenia sciigo).
6. Apozicio: substantivo karakterizanta substantivon: reĝo Henriko — Napoleono, franca imperiestro.
7. Suplemento: ĉia alia karakterizilo rilatanta al ia frazelemento escepte de la predikato. Suplementojn povas havi stubstantivo (la domo de la patro), adjektivo (plena de homoj), adverbo (malproksime de la domo), nepredikata verbo (morti por la patrujo). Laŭ la formo ili povas esti:
a) akuzativaj (longa tri metrojn),
b) prepozitivaj (amo al la patrino)
c) adverbaj (eksterordinare bela),
d) infinitivaj (kutimo fumi).
8. Predikativoj: vortoj karakterizantaj frazelementon helpe de predikato (aŭ kopulo). Ili povas karakterizi la subjekton (ŝi estas bela); tio estas la subjekta predikativo. Krome ekzistas adjekta predikativo, kiu karakterizas samtempe la subjekton kaj la agon (ŝi dancas nuda). Predikativo estas komuna nomo de vortoj predikataj, kiuj povas esti:
a) predikata substantivo (li iĝis prezidanto),
b) predikata adjektivo (la kampo estas verda). La predikata adjektivo alprenas formon adverban, se la frazo estas sensubjekta, (estas varme).
c) predikata infinitivo: (voli estas povi),
d) predikata prepozitivo (li estas de meza kresko).
(Atributo ŝajnas termino evitinda, ĉar en diversaj lingvoj oni ĝin komprenas jen epiteto, jen predikativo.)
Komplemento estas ĉia funkcio, escepte de la subjekto kaj predikato. La objekton oni povas nomi ankaŭ komplemento rekta, la adjektojn komplementoj cirkonstancaj. La ceteraj (epiteto, apozicio, suplemento, predikativo) estas komplementoj akcesoraj. — KALOCSAY.
Sirio, Azio. Laŭ UEA-1928 la unua pioniro estis Gabriel Haddad en 1909. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 Eistoj troviĝis en 2 lokoj. Laŭ la ICK–raporto «precipe elstara estas ankaŭ en 1929 la laboro en S. sub la gvidado de Zeine-nour-udin en la Amerika Universitato en Beirut. Tri novaj kursoj okazis tie.» «La grupo de la Amerika Univ. de Beirut daŭrigas sian laboron.» (1932.) (Ŝajnas, ke sub liaj influoj, la samideanoj en Beirut perdis sian intereson.» UEA-del. en 1933 en Damas.
Sivaĝi. Historia drameto. Originale de Sinha, 1929, p. 68. «Ĝi estas iom stranga por nia okcidenta teatraĵa koncepto kaj rakontas lukton inter du hindaj maharaĝoj, kvazaŭ bona kaj malbona spiritoj.» (G.S., „E“, 1930, p :7.)
Sjögren (ŝögren) Carl Wictor, svedo, asekura oficisto, urba konsilanto en Sundsvall. Nask. 12 jan 1879 en Karlstad. E-isto de 1904. Del. de UEA de 1910 ĝis 1929. Kunfondinto de Amika Rondo en S., 1927. Prelegoj, artikoloj, kursoj. Organizis kursojn de eksterlandaj E-istoj.
Skanderbeg, heroo de Albanujo. Kompilis Cuk Simoni, 1929, 144 p. Historia verko pri la «savinto» de la albanoj kontraŭ la turka invado en 15-a jarcento. La unua E-lingva verko aperinta en Albanujo.
Skeel-Giorlin Frederik, dano, lingvisto, tradukisto, interpretisto, instruisto. Nask. 11 feb. 1876 en Kopenhago (?), mortis 14 okt. 1910, akcidente dronis en la rivero Meuse en Belgujo. E-isto de 1893 (?). La unua vera E pioniro en Danujo. Fondis en 1906 «Societo de Danaj E-istoj», en 1908 kune kun Schröder kaj Bendix «Konversacia E-ista Klubo» en 1908. Centra Dana E-ista Ligo (ankaŭ kune kun Schröder). En 1907 la gazeto «Politiken» alvokis lin al Kopenhago por gvidi kursojn por 400 lernantoj. Kunred. de «Helpa Lingvo» de la apero ĝis 1907, kiam ĝi aperis sub nomo «Dana E–isto», ĝia ĉefred., 1907–09. En apr. 1910 vojaĝis Parizon alvokita de Sébert, sendita de Centra Oficejo al Bruxelles por gvidi la E propagandon en la mond-ekspozicio tie, laboris en la «Bibliographe Internationale» kaj fariĝis red. de la bulteno de la kongresoj okazontaj dum la ekspozicio. Verkis E-D Vortaron, 1904, lernolibron, 1906. Tradukis verkon de Couturat (Pour la langue int.), frazlibron de Carlsberg, fabelojn de Andersen ktp.
Skizo pri Filozofio de la Homa Digno. De P. Gilles, trad. E. Lanti, 1934, 148 p. «La aŭtoro, kun granda kaj foje ne tute filozofia fervoro, unue atakas kaj reĵetas la fatalismon, kiun li tute erare identigas kun la Marksismo… Inter la polemikoj la aŭtoro iom neklare skizas la proprajn teoriojn pri la libera socio de estonteco, sen mono kaj sen ŝtato. La stilo estas malfacila.» (I. Farrand, «The B. E-ist» aŭg. 1934.)
Skizoj pri Teorio de Esperanto. Verkis E. Drezen. Libro dulingva (E kaj rusa). Ekrelo 1931, 84 p. «La libro prezentas al ni skize ĉiujn lingvajn demandojn de E, ĝi traktas el ĝenerala vidpunkto gramatikon, fonetikon, morfologion, sintakson, semantikon, etimologion, parolas pri la evoluo kaj ŝanĝo de lingvoformoj, konsideras la diversajn vojojn de la lingvoprogreso. Ĝi enhavas multajn interesajn kaj aprobindajn opiniojn pri ĉi tiuj punktoj.» (Kopar, «L.M.», 1932 p: 111.)