Slovakujo. v. Ĉeĥoslovakujo.
Smarius, F.C.D., nederlandano, fabrikanto. Nask. 5 okt. 1887 en Tilburg. E-isto de 1911. Daŭra laborado por E. Vizitis plurajn UK-jn.
Smeták Francisko, ĉeĥo, inĝ., prof. ĉe komerca akademio en Hradec Králové. Nask. 23 sept. 1898 en Holice. E-isto de 1913. Instruas oficiale E-n kiel nedevigan fakon en sia lernejo de 1923 seninterrompe.
Smital Walter, aŭstro-germano, biblioteka oficisto, lernis E-n dum la militkaptiteco en Siberio. Estis prez. de E-delegitaro de Wien kaj en sekr. de AED kaj de IEMW. Kunlaboris en la aŭstraj kongresoj en Salzburg, Graz, kaj Wien (1927). Aranĝis E-ekspozicion en prunksalonego de Nacia Biblioteko okaze de solena malfermo de IEMW. En 1925 li gvidis la duan E-kurson en Radio–Wien kaj poste dum pluaj 7 jaroj estis preleganto tie. Gvidis kursojn ankaŭ en instruista seminario, ktp. Bonega tradukanto de paroladoj. Helpis fondi «Aŭstria E-iston»; multaj artikoloj kaj recenzoj.
Smith Albert Edward, anglo, sekr. de akcia kompanio. Nask. 21 jan. 1864 en Kettering. E-isto laŭ Z A de 1903. De 1911 sekr. de la grupo en K. De 1907 del. de UEA. Sekr. de Mezlanda Fed. ĝis 1918, kaj poste prez. de Sudmezlanda Fed.
Smulders J.N.J., nederlandano, kuracisto. Pioniro de katolika E-movado. Red. de la «N Katoliko» kaj de Katolika Espero». Aŭtoro de diversaj broŝuroj, ankaŭ pri organizo.
Snejko Dimitrij, sovetiano, blankruso, kuracisto. Nask. 24 sept. 1903 en Orŝa. E-isto de 1918, Membro de CK SEU, aktiva E-funkciulo en Blankrusujo, multe laboris por organizo de kolektiva E-korespondado. E-radiodisaŭdigoj el Minsk k.a. Verkoj: skizoj pri historio de laborista E-movado, anatomia vortaro, lernolihro de E por blankrusoj, vortaroj E-B kaj B-E (ankoraŭ ne eldonitaj). Lastatempe li multe laboris por organizo de medicinista sekcio de SEU.
Socialdemokratio. v. ISE, Laborista movado, Marksismo.
Socialismo: ĝia ideologio kaj realigo. — De S. Chazan. 1933, 48 p. «Kontraŭ la revolucia socialismo, li estas adepto de la evoluismo, emfazante, ke la sociatismo estas ne nur ekonomia, sed ankaŭ morala problemo, por la efektivigo oni bezonas ĝeneraligon de l’ altruista moralo.» (xy, «Lingvo-Libro», 1934, p.: 26.)
Societo de Amikoj (Kvakeroj.) «La Religia Societo de Amikoj» troviĝas plejparte en Amerlko kaj Britujo. Kiel Kristanoj ĝiaj anoj rifuzas partopreni ian ajn militadon. Ili ne ĵuras, ĉar Kristo tion malpermesas. Ili ne partoprenas eksterajn sakramentojn, kredante, ke Kristo ordonis nenion tian. Ĉe siaj religiaj kunvenoj troviĝas neniu pastro, neniu preĝlibro aŭ ceremonio: ĉiu ĉeestanto, viro, aŭ virino, kunvenas en plena egaleco, kaj la sola kunvenestro estas Jesuo Kristo. La elstara diferenco inter la Amikoj kaj aliaj Kristanoj estas (a) ili pli forte akcentas la individuan respondecon; (b) la kredo, ke Dio senpere parolas al ĉiu homo; (c) la celo reveni al pura Kristanismo de la primitiva eklezio sen postaj aldonaĵoj. Diversaj libretoj pri la Societo aperis en E: precipe «La Fundamentoj de la Kvakerismo» (Stephens, trad. Butler). Ekzistas Kvakera E-ista Societo. Sekr. J.T. Harrod, 66 Kineton Road, Olton, Birmingham. — M.C. BUTLER.
Societo Sankta Miĥaelo. v. Katolika Movado.
Söderberg (söderberj) Karl Ludvig, svedo, fil. magistro, instruisto de angla lingvo. Nask. 6 jan. 1903 en Smedjebacken. E-isto de 1929. Fariĝis E-isto post prelego de H. Seppik. Vicsekr. de Univ. E Pacifista Ligo. Estis estrarano de ES de Upsala, ktp. Artikoloj. Direkciano de SEI de 1934. Prelegisto en E ĉe sveda radio de 1934.
Sohrmann (zorman) Arthur, germano, popollerneja instruisto. Nask. 31 jul. 1871 en Unkersdorf apud Dresden. E-istiĝis post la Dresdena UK 1908. Sukcese prop. en instruistaj rondoj. Jam en 1910 li gvidis en sia vilaĝo Weinböhla kursojn por infanoj. Prez. de G. Asocio de E Instruistoj, 1919–24.
Sokrato, kvarakta tragedio de Ch. Richet, el la franca trad. en ritma prozo J. Couteaux, 1914, 101 p. Oni volis prezenti ĝin dum la X-a UK, sur la p.: 5. ni eĉ legas: Estas ludita dum la Deka UK de E (Paris, aŭgusto 1914) de la jenaj geaktoroj.»
Soler Valls (soler valjs) Fernando, hispano, ĉeftelegrafisto. Nask. 15 marto 1873 en Albaida (Valencio). Gvidis multajn kursojn. Verkis gramatikojn (ankaŭ por infanoj). Prop. artikoloj. Kunlaboris al «La Suno Hispana».
Solls F.X., kanadano, katolika pastro en seminario, en Montreal. Nask. en 1832, mortis 29 majo 1903. Aliĝis al E en 1895 kaj faris pioniran laboron, liaj varbitoj fondis grupon, gazetojn, kies laborojn li aktive partoprenis.
Solomon Gladys Gladstone, anglino. Aŭtoro de facila legolibroj: «E por Infanoj» kaj de alilingvaj lerniloj.
Solovjev (solovjov) Miĥail, ruso, juĝisto (de 1900 en Rusujo, de 1926 en Jugoslavujo en Novi Sad). Nask. 26 okt. 1874 en Odessa. Estis prez. de Amatora Fotografa Societo en O. instruis jurajn sciencojn en gimnazioj ktp. E-isto de 1889, sub n-ro 411 laŭ ZA. Prez. de ES en Kiŝinev de 1913. Prez. de ES en Odessa. UEA-del. en K. kaj O., poste en Petrovaradin, Jug. Verkis lernolibron kun du vortaroj. En «La E-isto» de Trompeter li aperigis anekdotojn, versaĵojn, tradukaĵojn, ekz. en 1892 «Tri Palmoj» de Lermontov; tiu ĉi versaĵo kaj la «Plendo» estis elektitaj de Z por la Fund. Krestomatio. Poste aperis de li versaĵoj originalaj kaj tradukaĵoj de Heine, Majkov, Lermontov, V. Iliĉ, Puŝkin en «La Revuo», LM, «Bizantio», HDE, «La Suda Stelo» kaj «Konkordo».
Solzbacher (solcbaĥer) Wilhelm, germano d-ro de politikaj kaj ekonomiaj sciencoj, verkisto, ĉefsekr. de MOKA, vivas en Luksemburgo. Nask. 1 febr. 1907 en Honnef a. Rh. Estrarano aŭ komitatano de IKA, Internacio de Militkontraŭuloj, kaj aliaj societoj. Tradukisto kaj estro de la tradukservo en multaj int. kongresoj. Paroladoj en 9 lingvoj en 20 eŭropaj landoj kaj en Ameriko. Verkoj diverslingvaj, i.a. pri Rathenau, 1933. E–isto de 1921, varbita de MOKA. Ekursoj en Honnef, Bonn regule pagita de la urbo), Köln. Depost 1923 estrarano de MOKA, nun ĝia ĉefsekr. kaj red. de «La Juna Batalanto». Kunlaboris al «Katolika Mondo». Publikigis centojn da artikoloj kaj raportoj pri E kaj faris multegajn varbparoladojn. Kunlab: de la Enciktopedio.
Someraj Universitatoj okazadas dum ĉiu UK ekde 1925. Iliaj programoj estas pure «humanismaj» (filozofio pedagogio, folkloro, ktp.). Dum la UK 1924, en plenkunsido estis decidite, ke estonte, por pliriĉigi la programon de la UK-oj, estu organizota t.n. S.U.-oj. La venontan jaron, jam en Ĝenevo en 1926 la antaŭtagon de la UK okazis solena malfermo de la S.U. en la ĉefsalono de la Ĝeneva Universitato. La unuan kaj samtempe malferman lekcion havis fi-ino Won Kenn: pri Konfucio. Rektoro de la unua S.U. estis prof. Cart. Post la Edinburga UK 1926 okazis aldona decido: ke prelegantoj povas esti nur profesiaj profesoroj (aŭ almenaŭ homoj kun univ. diplomoj). La prelegoj okazadas regule ĉiujare en la sama urbo de la UK. Viziti ilin rajtas ĉiu kongresano senpage. La kongreskarto servas kiel enirbileto. — E. WIESENFELD.
Sonfilmo. Ĉefa motivo por utiligo de E: filmo en nacia lingvo estas limigita je la koncerna lingvoteritorio. Ankaŭ kelkaj gravaj film-fakuloj, ekz. Laemmle kaj Chaplin rekonis la valoron de E tiurilate. Tamen okazis ĝis nun nur kelkaj provoj. En 1929 okaze de la E-kongreso Nordamerika (9–14 jul.) la Paramount Filmkompanio farigis parolfilmon; ĝi konsistis el triminuta dialogo kaj saluto al la mondo de E (H. Hetzel kaj s-ino C. Chomette). Dum la 22-a UK en Oxford en 1930 la Paramount Kompanio prezentis E-an parolfilmon. En 1933 okaze de la skolta mondtendaro en Gödöllö por la granda ĵamborea sonfilmo oni faris sceneton, sur kiu diverslingvaj skoltoj parolas frazon en Propra lingvo, poste unu (P. Balkanyi) diras, ke ili ĉiuj komprenas unu la alian en E kaj ili vivukriante faldas la verdstelan flagon de SEL: Dum la UK en Stockholm 1934 oni prezentis la sonfilmon «Morgaŭ ni komencos la vivon.» La lilmon oni fabrikis originale en germana lingvo kaj poste oni aldonis E. lingvan parolon, sub la gvidado de Jean Forge. La prezentado havis gravan sukceson.