Sonĝo de Somermeza Nokto. Dramo de Shakespeare, el la angla trad. Briggs. 1921, 70 p.
Sonorilo kaj Kanono. «Poemaro en Prozo.» Verkis E. Isaac, el la rumana trad. T. Morariu, 1930, 60 p. «La mallongaj tekstoj temas ofte pri milito kaj paco. Simpla, sed Perfekta verketo ame kaj zorge prilaborita de l’ tradukinto.» (G.S. „E“, 1931, p: 25.)
Soriano Trinidad, hispano, provincdeputito en Sevilla. Lasta prez. de MSPE. Fond. de la EG en Sevilla.
Sös (ŝoŝ) Edmund, hungaro, d-ro, kuracisto de 1891 en Wien. Nask. 25 dec 1863 en Sátoraljaujhely (Hung.), mortis 27 jul 1931 en Wien. Ĉ. 1900 li aliĝis el E, al kiu li dediĉis sin tute ĝis la morto. Estis vicprez., poste hon. prez. de Unua E-Unuiĝo, Wien, estrarano de iama AEL, «Nova Tempo», AED kaj fine vicprez. de AEA. Multajn jarojn ĉefdel. kaj komitatano de UEA. Ano de la loka Kuratora Komitato de IEMW. Pasia amo de la Paneŭropa ideo kaj gvidanto de tiu movado sur E-kampo. Kunlaboris «German-Aŭstria E-isto», «Nova Tempo», «Aŭstria E-isto», «Medicina Revuo», HDE kaj „E“. Verkis (kun Glück) E-lernolibron, 1910, kiu aperis en 7 eldonoj. Trad. «Ŝolandro» de Bonsels, 1924; «Paneŭropa-Manifesto» de Coudenhove-Calergi.
Soubranne (subran) Fr., franco, prof. en Tulle. De 1908 seninterrompe UEA-del.
Southcombe (saŭth’km) Herbert William, anglo. Nask. 21 marto 1859 ĉe Stoke-under-Ham, Somerset. E-isto 9622. Ĉeestis la UK en Boulogne. Verkis: «Tutmondaj Fajro-kutimoj», 1905. Kontribuis al «The E-ist», 1903–4 kaj aliaj gazetoj.
Spatharis Johano, greko, d-ro de la teologio, arĥeologio kaj filologio, eksprofesoro de la Odesa Universitato, nun sekr. de la Salonika Universitato. Nask. 1868 en Ankara. Laboris multe por E, gvidas la movadon en Saloniki.
Spesmilo. (Sm.) Unuo en la int. helpa monsistemo decimala, proponita en 1907 de R. de Saussure kaj la antaŭmilite de E-istoj ĉefe de Ĉekbanko E-ista. 1 Spesmilo = 10 Spescentoj = 100 Spesdekoj = 1000 Spesoj. l Spesmilo estis egala al duondolaro, unu rublo, 2.50 svisaj frankoj ktp.
Spierer (ŝpirer) Lászlo (ps. L. Rereips), hungaro, pentraĵagento. Nask. 7 marto 1906 en Vajszló. E-isto de 1925. Kelkajn jarojn estrarano de HESL-grupo. Tradukanto de hungaraj noveloj por diversaj E-gazetoj. Aparte eliris 4-a n-ro de «E-lingva Novelbiblioteko» kaj «For la Viandon» de V. Rakosi.
Spielmann (ŝpilman) Siegfried Eduard, sviso, d-ro de politikaj kaj ekonomiaj sciencoj, revizoro de int. poŝtmandatoj en pens. Nask. 20 jun. 1870 en Obergosgen. Havas instrudiplomon pri la lingvoj franca, itala kaj angla. Kiel demokrato, li ĉiam partoprenis la land- kaj urbopolitikan agadojn. E-isto de 1910. De 1913 konstanta prop. kaj gvidado de kursoj, ankaŭ de superaj. Deko da publikaj paroladoj por E en Bern kaj en aliaj svisaj urboj. Estis prez. de ES en Bern, ktp. Eksprez. kaj hon. prez. de ILEPTO, kiu sub lia prezido kaj kunlaborado de la fratoj Filliatre kreskis multe. Li varbis kiel kolektivan membron la Internacion de PTT; ktp. Poŝtestro de la UK en Bern, 1913; krome li partoprenis 8 UK-jn. Verkis gvidlibreton kaj gvidfoliaron pri Svisujo; ambaŭ ilustritaj kaj oficialaj, 1923 a) 1925. Redaktas depost 1928 ĉiusemajnan E-Angulon en svisa PTT- kaj doganfaka personara gazeto. Oftaj prop. artikolo.
Spiridoviĉ Efim Feofanoviĉ, blankruso, sovetiano, multajn jarojn ĵurnalisto (de 1918) kaj instr.-lektoro pri Politika ekonomio kaj ekonomia geografio, de 1931 scienca laboranto de Moskva kaj Ĥarkova scienc-esploraj institutoj de lingvoscienco. Nask. en 1891 kiel filo de gelaboristoj. Esploristo pri teorio de int. helpa lingvo laŭ marksisma vidpunkto. Aŭtoro de R-E Vortaro, 1926 kaj 1928; grava studo ruslingva «Lingvoscienco kaj lingvo int.,» 1931, aperinta ankaŭ en japana traduko, kaj multaj artikoloj samtemaj en SEU-gazeto, SR, La Nova Etapo. L K de 1929.
Spirita juvelaro. Katolika preĝlibro. 1912, 292 p.
Spite la vivon! Mezgajaj poemoj originalaj kaj parodiaj de Miŝu Beraru. 1928, 110 p. «Jen nova ĵonglisto de vortoj kaj rimoj, ĉu en originalaj poezioj, ĉu en la parodioj. Lerta, sprita artfajraĵo.» (G.S. „E“, 1928, p: 205)
Sporta Esperantista Ligo. Fondiĝis en 1922. Prez. estis Yrjö Ojander, Helsinki. En UEA-jarlibro aperis informoj ĝis 1927, poste ŝajne tute ĉesis. — (P.B.)
Sporto. La enpenetro de E en la sportan afergvidon kaj aranĝadon de sportaj okazintaĵoj daŭris tre longe. Tio estas komprenebla, se ni konsideras, ke la homoj okupiĝintaj pri E kaj pri sporto estis komence tute alispecaj, kaj ankaŭ la klopodoj de kelkaj fervoruloj, vivteni apartan E–istan sportan asocion aŭ ligon, restis sen daŭra sukceso. Kvankam la ofte naciismaj aŭ eĉ ŝovinismaj burĝulaj sportasocioj ne uzas E-n, eĉ kelkfoje kontraŭbatalas ĝian enpenetron, la laboristaj sportistoj (kiuj precipe depost la milito tre multnombriĝis) rekonas ĝiajn avantaĝojn kaj utiligas ilin. La unua eblo je uzado de E estas la preparaj skribaj laboroj de grandaj int. sportfestoj. Ĉirilate E jam plurfoje pruvis sian taŭgecon; ekz. dum la int. laborgimnastika kunveno en Nürnberg (1929), la dua laborista olimpiado en Wien (1931) kaj la laborista sportfesto en Aussig (Ĉekoslovakujo, 1933). Dum tiuj ĉi festoj estas aranĝitaj ankaŭ interfratiĝkunvenoj de la E-istoj, kiujn ĉiam tre multaj E-istoj partoprenis. Deĵoris dum la festoj ankaŭ multaj E-istoj kiel informantoj, gvidantoj, ktp. Oni jam uzis E-n ankaŭ por sportteknikaj celoj: unua provo dum la Spartakiado en Moskvo (1931). Tamen prezentas grandan malhelpon ĉi-rilate la manko de internaciskale aprobita sportteknika vortaro. Nun jam la Vienaj Naturamikaj E-istoj okupiĝas pri tio. E bone prosperas ankaŭ en la turisma branĉo de sporto. Inter la naturamikoj ekzistas preskaŭ en ĉiuj urboj grupoj E-istaj kaj multaj el ili uzas E-n kiel helplingvon dum siaj eksterlandaj ekskursoj, aliflanke ĉe organizo de vizito de eksterlandanoj en siaj hejmoj. Ni povas konstati tre bonan kontakton ankaŭ inter la Naturistoj (ano de natura vivmaniero: vegetaranoj, nudistoj, ktp.) kaj E-istoj en Francujo, Germanujo, Italujo, Finnlando, Aŭstrujo, ktp. — K. NEBENZAHL.
Sprotte (ŝprotte) Rudolf, germano, mortis. Aŭtoro de AORO, stenografio germana, rusa, hispana, (1908), sistemo propagandita antaŭmilite. Kunverkis int. por uzo en la E, angla, franca, E-lernolibron, 1910.
SSM: Societo Sankta Miĥaelo, v. Katolika Movado.
Stahlberg Hermann, estono, oraĵisto. Nask. 20 sept. 1865 en Tartu, mortis 21 marto 1932 en Rakvere E-isto ekde 1892, longjara korespondanto kun Z. Aŭtoro de 2 lernolibroj kaj de vortaro E — Estona. Tradukis diversajn artikoletojn kaj partojn de la eposo «Kalevipoeg.»
Stamatiadis Anakreon, d-ro, greko, kuracisto-patologo. Nask. 1. sept. 1868 en Firenze (Italujo). Unue ĉefkuracisto, poste dir. de la sanecaj oficejoj sur la insulo Samos. Ekzilita en 1913 pro politikaj intrigoj en Istanbul, li okupis tie gravajn postenojn. Nuntempe li vivas en Athen. Al E li aliĝis en 1904 kaj plenumis pioniran laboron en Turkujo kaj Grekujo. En 1906 li fondis societon en Samos, li atingis gravajn sukcesojn en la oficialaj rondoj, publikigis grekan E-gazeton dum 1909–12 kaj 1925–26. En Istanbul li fondis societon kaj Gazeton «Bizantio» (jul 1921 — jul. 1924). En Athen li fondis E-societojn, en 1929 gazeton L.I. Li verkis kaj eldonis 15 librojn pri kaj en E, la plej konataj estas liaj grekaj E lernolibroj, vortaro 450 paĝa kaj la «Nova Gramatika Libro por la Supera Kurso.» La eldonnombroj estis 1–2000 ekzempleroj. Gvidanto de la oficialaj kursoj en Athen. L.K. kaj ano de la Akademio.