Выбрать главу

Stancliff (stanklif) Fenton, usonano, instr. pri klasika pianoludo. Nask. 12 jul. 1895 en Meadville, Penns. Daŭra prop. laboro. Laŭ lia instigo Heywood Broun, fama «kolonskribisto» por ĉeno da 25 gravaj ĵurnaloj divers­loke de New York ĝis San Francisco, verkis artikolon pri E; disvastigo pli ol 1,500.000 ekzempleroj, 2 okt. 1931. Multe studis la vortoftecon en E, artikolo „E“ nov. 1932, kalkulis la tutan tekston de «Hura», pretigis ankaŭ aliajn statistikojn pri vortofteco. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

Standardo Esperantista. Estas akceptita de la 1-a UK en Boulogne sur Mer en 1905: verda tuko, kiu havas en la supra maldekstra angulo kvadraton kun verda stelo, kaj en la stelo estas litero E. La aŭtoroj de la S. estis Michaux, Sergeant kaj Duchochois, gvidantoj de la EG en Boulogne. Kelkan tempon antaŭ la kongreso ili vizitis la komerciston Gras (Faid­herbe strato 14). D. petis kreton kaj sur la vendotablon desegnis kvarangulon, poste oni sin demandis, kio estas farota. D. volis verdan standardon kun trikolora strio, S. sugestis, ke estus pli bone ne naciigi la standardon kaj M. insistis, ke ĝi havu stelon. S. rememorigis, ke prefekta dekreto en la departemento postulas, ke societaj standardoj portu distingan signon, do laŭ li estas necese skribi literon E meze de la stelo. La S estis tuj mendita ĉe la firmo, ĝi estis longa je unu metro kaj duono, larĝa je unu metro, la blanka kvadrato estis kvindek centimetra. Kelkajn tagojn poste, dum la unuaj tagoj de aŭg. jam flirtis la S. en la urbaj stratoj, sur multaj domoj, ĉe la fasado de la teatro, kaj de la Granda Kafejo, la kongresa akceptejo. La 9 aŭg. estis sur la tagordo de la kongreso ankaŭ la S. Ostrowski estis la oratoro, kiu prenis ĉe la balustrado de la teatro unu el la standardoj kaj diris: «Ni ne serĉu; la standardo, kiu nin kondukos al la venko, kiu nin gvidos estonte kaj flirtos en ĉiuj landoj de la mondo, jam ĝi estas.» La kongreso unuvoĉe akceptis tiun proponon. Z subskribis du el la unuaj standardoj; unu estis donacita al Michaux, la alia al Sergeant, kiu konservis la standardon dum 23 jaroj, poste donacis ĝin al la E-Muzeo en Wien. Laŭ «Norda Gazeto» 15. aŭg. 1931.

Staniĉiĉ Paja, d-ro, advokato en Zanun (Jugosl.). Socia publika aganto, eldonis nacilingvajn librojn pri la nova monteorio de S. Gesell. Verkis en 1913 E-broŝuron pri la temo kaj en 1926 aperis de li traduko de «Oro kaj Paco» de Gesell.

Starr Mark, brito ekskarbminista instruisto en lab. edukado. Nask. 27 apr. 1894 en Shoscombe, nun loĝas en Usono. Verkis kelkajn librojn pri ekonomio kaj socia historio. Prizorgis en Brituio skriban E-kurson, E-fakon en «Daily Herald», instruis kursojn. Kunlaboris al SAT-gazetoj.

Statistiko. Havigi fidindajn ciferojn pri la disvastigo de E en la tuta mondo: jen estis unu el la taskoj de la E-ista Centra Oficejo. La subaj detaloj estas prenitaj el la kajero «Internacia Muzeo», 1910, eldonita ankaŭ de ECO, kaj ili montras la nombron de la grupoj kaj gazetoj de 1888 ĝis 1909.

JaroGrupojGazetoj
18881-
188932
189033
189172
1892131
1893151
1894191
1895182
1896242
1897302
1898373
1899323
1900263
1901263
19024412
190311321
190418626
190530836
190647445
190772161
1908126699
19091447106
Nombro de la libroj:
188929
189488
1899123
1904211
19091330

Post la milito la plej grava eksperimento pri E-ista statistiko estis tiu de d-ro Dietterle, dir. de la Germana E-Instituto. La ciferoj montras la staton en 1926 kaj la detalaj tabeloj kun klarigoj aperis sur paĝoj 133–156 de „E“ 1928. (Ties kelkaj eraroj estas korektitaj en niaj finstudoj.) En la suba ciferaro la unua kolono montras, en kiom da lokoj ekzistas E-istoj, la dua kolono montras, kiom da grupoj ekzistas entute kaj la tria kolono montras la tutan nombron de la E-istoj.

Eŭropo:LokojGrupojE‑istoj
Albanujo2-6
Aŭstrujo483967696
Belgujo98263359
Britujo4901447855
Bulgarujo121351744
Ĉeĥoslov.11141168967
Danujo6917990
Estonujo8216784
Finnlando17215825
Francujo5001015237
Ĝibraltaro1-4
Germanujo108744130868
Grekujo631968
Hispanujo173473591
Hungarujo122473052
Irlando331343
Islando12-24
Italujo199435341
San Marino1-1
Latvujo110301994
Jugoslavujo52101498
Liĥtenŝtejno1-1
Litovujo7618780
Luksemburgo2-2
Malto4-7
Monako1-1
Nederlando177516649
Norvegujo1225380
Polujo199514690
Portugalujo16279
Rumanujo96151912
Svedujo155281436
Svisujo135391821
Turkujo7-49
USSR425951479
Azio:LokojGrupojE‑istoj
Brita Hindujo12-17
Br.N.Borneo1-1
Cejlono1-1
Cipro1-1
Ĉinujo291476
Filipina ins.2-4
Hindo-Ĉinio1-1
Japanujo111816903
Koreo2-2
Makao1-1
Malajo-ŝtatoj1-1
Mongolujo1-10
Ned.Hindujo22-87
Palestino62252
Rodos-insulo1-7
Persujo8169
Setlementoj1-1
Siamo1-1
Sirio2-3
Afriko:LokojGrupojE‑istoj
Abisenujo1-1
Acoroj ins.4-6
Alĝerio5-26
Angolo6-10
Egiptujo67104
Ebur-bordo1-1
Fernando-Po1-1
Gvineo hisp.1-1
Kanariaj ins.3225
Kaplando4-5
Kapverdaj ins.1-1
Kongo belga5-5
Kongo port.1-1
Liberio1-1
Libio1-1
Madagaskaro1-1
Maroko10140
Maŭricio1-1
Natalo1-4
Nigerio1-1
Ora Bordo1-7
Oranĵo-ŝtato1-1
Orient-Afriko port.216
Rodezio3-4
Som.-bordo it.1-1
St.Heleno1-4
St.Tomaso1-1
Sudano fr.1-1
Transvalo7147
Tunizio4-4
Ameriko:LokojGrupojE‑istoj
Argentino373445
Barbadoso1-1
Bermudo-ins.1-7
Bolivio3-5
Brazilo47171182
Ĉilo333
Dominika r.1-5
Ekvadoro7-1
Gujano ned.1-6
Gvatemalo1-1
Honduraso1-1
Jamaiko2-1
Kanado28458
Kolombio7-11
Kosta Riko2-14
Kubo43-20
Kurasao1-1
Meksiko1-1
Nikaragvo11288
Novlando1-3
Panamo1-1
Paragvajo1-12
Peruo1-3
Porto-Riko4-5
Salvadorol-1
St. Vincent-ins.2-4
Trinidad-ins.1-6
Urugvajo93416
Usono215474845
Venezuelo3-8
Aŭstralio:LokojGrupojE‑istoj
Aŭstr. Feder.69101087
Nov-Zelando7210325
Fiĝi-ins.2-2
Havajaj ins.1-1
Nova Gvineo1-2
SumeLokojGrupojE‑istoj
Eŭropo65481502109690
Azio2051917832
Afriko776306
Ameriko431767331
Aŭstralio145111417
Entute72011786126576