Выбрать главу

Dietterle faris la sekvan resumon pri la rezultoj: «En pli ol 100 landoj, en pli ol 7000 lokoj de la mondo, ekzistas entute 126.576 E-istoj, pri kiuj ni havas fidindan scion. El ili 41.751 estas organizitaj en 1776 grupoj (inter ili 632 fakaj grupoj), el kiuj 693 posedas E-bibliotekon. — La grupoj okazigis dum 1926 2531 kursojn, kaj entute laŭ raportoj 12,014 kursojn. Krom tio ekzistas 16.987 izole vivantaj E-istoj en lokoj, kie ne estas aŭ ne respondis grupo, kaj 67.838 ekstergrupaj E-istoj en lokoj, kie estas grupoj. La ciferoj estas ĉiukaze multe tro malaltaj. Sed tak­sado pri la fakta situacio ne estas devo de statistikestro.»

Oni povas juĝi pri la kompleteco de tiu ĉi statistiko, se oni komparas la ciferojn de la Dietterle-statistiko kun diversaj aliaj ciferoj. La samjara statistiko, efektivigita de CK EU, montris, ke en 1927 en Sovetio troviĝis 16.066 organizitaj E-istoj, formantaj 527 rondetojn kaj ĉelojn. La «Adreslibro de Pollandaj E-istoj» 1931 enhavas adresojn de 3996 pollandaj E-istoj, kiuj loĝas en 551 lokoj, krome adresojn de 64 polaj E-istoj, loĝantaj eksterlande. Laŭ la takso de la redakcio de la Adreslibro en Pollando ekzistas ĉ. 3000 organizitaj E–istoj, aliaj ĉ. 3000 neorganizitaj. Fidindeco de la Dietterle-statistiko en la diversaj landoj dependis ĉefe de la diverskvatita laboro de la E-istoj en la unuopaj landoj. Ekz. la grandan nombron de la E-istoj en Grekujo ne atestas ankaŭ aliaj cirkonstancoj.

En multaj artikoloj de la Enciklopedio troviĝas statistikoj. Ilia valoro kaj fidindeco certe ne estas la sama. Ofte ne estis eble kontroli la ĝustecon de diversaj nombroj. Eĉ la preciza membrostato de la societoj en kelkaj lastaj jaroj estas ofte tre malfacile aŭ tute ne konstatebla.

Oni povas multe konkludi el la suba proksimuma «statistiko» pri E en Ĉinujo kvankam ĝi estas ĉefe nur imagita takso. («Kantona E-Gazeto» jan. 1934.)

1. Adeptoj pli ol   300.000

2. Finis kurson pli ol   30.000

3. Skribas kaj parolas E-e malpli ol   3.000

4. Korekte skribas kaj p. malpli ol   300

5. Verkas aŭ tradukas malpli ol   30

6. Societoj pli ol   50

7. Librejoj   4

8. Bona E-presejo   0

9. Gazetoj   5

10. Rubrikoj en ĵurnaloj pli ol   10

11. E-instrulibroj malpli ol   40

12. Cseh-metodaj kursoj   iomete

Staveley (stejvli) Walter Haydn, anglo, profesia pianisto. Nask. 1 jul. 1876 en Preston. E-isto de 1912. Prez. de la E-societo en P.

Stay (stej) Howard, brito, instruisto. Nask. 24 okt. 1897 en Bournemouth. Instruis E-n al laboristoj, kunlaboris al TEPS kaj «Int. Ped. Revuo», red. «Sennacieca Ped. Revuo» (eliris 4 kajeroj, 1930) kaj «The Labour E-Bulletin», 1931–32. Ptenumkomitatano de SAT, 1930–32. Trad. «La Lab. E-ismo» de Lanti al la angla, 1925; kaj «Manifesto de Sennaciistoj».

Stead (sted) William Thomas, anglo, filantropo, pacifisto, ĵurnalisto. Nask. 5 jul. 1849 en Embleton, mortis 21 apr. 1912 pro submariĝo de la ŝipo Titanic. E-istiĝis pro paroloj de prof. Hartman en Leipzig. En sia gazeto «The Review of Reviews» li energie subtenadis E-n per ĉiumonata paĝo pri E.

Steche (ŝteje) Albert, germano, d-ro de fil., kemiisto. Nask. 9 sept. 1862 en Leipzig. Li fondis fabrikon por oleoj eteraj kaj parfumaĵoj en Groba (Saksujo), kaj por floroleoj naturaj kaj artefaritaj en Grasse (Francujo). Deputito de la saksa parlamento 1909–18; vicprez. de la Unuiĝo de Saksaj Industriistoj 1905–20. Terenoj de propagando: parlamento, Teknika Universitato, komerca ĉambro k.a. Jam en majo 1914 pledis en la parlamento por E. Faris por E oficialajn vizitojn, subtenis finance la laboron de la (tiama) Saksa E Instituto. Dum multaj jaroj estis prez. de GEA, ktp. Modesta homo, helpema amiko, f­idela kunlaboranto. Jam en 1921 aperis listo de 39 gazetartikoloj, kiujn li skribis kaj de 7 oficialaj paroladoj, faritaj en eminentaj rondoj (Detalojn vidu en «La Vendreda Klubo», eldonita de liaj amikoj en 1921.)