Steche Theodor, filo de St. A., germano, d-ro de fil., lingvisto. Nask. 4 dec. 1895 en Leipzig. Faris festparoladon okaze de la G. E-kongreso en Hamburg, 1931.
Stefan (Olenĉeviĉ S.), sovetiano, instr. de naturscienco. Nask. 1890. Funkciulo de SEU en urbo Ivanovo 1926–30 kaj poste en Aŝĥabad, Turkmena sovetrespubliko en Meza Azio. Spertulo pri instruado de E al infanoj kaj pri organizo de int. lerneja korespondado. Trad. «Ruĝa Talko» de E Pestun (pri fondo de unua soveto en 1905), 1930. Pli frue, en 1920, ludis certan rolon en laboro de Moskva Domo de E.
Stefanĉiĉ Jakob, sloveno, d-ro, advokato en Beograd. Nask. 1885. Eldonis nacilingvajn broŝurojn (1922, 1927), pri politika sistemo laŭ profesioj kaj sindikatoj; propagandisto de libera apermono kun cirkuldevigo (S. Gesel). Iniciatis en la E-movado ideologian, socisciencan direkton de l’ Internacianismo. E-isto de 1912, aktiva de 1927. Estis prez. de JEL. Faris radioparoladojn. Fervora gvidanto de «oratora kurso». Prilaboris en versoj «Servulrajto» laŭ slovena rakonto de I. Cankar «La servulo Jernej kaj lia rajto». Artikoloj en «La Suda Stelo». Ĉefkunlab. de Enciklop.
Steiner (ŝtejner) György, hungaro, ŝparkasoficisto. Nask. 2 aŭg. 1880, mortis 9 nov. 1933 en Györ. E-isto de 1911. Laborado por E antaŭmilite en Sopron, poste en Györ. Kursoj, paroladoj, artikoloj.
Steiner (ŝtajner) Hugo, fervoja ĉefinspektoro pens., registara konsilanto (pro eksterlanda prop. por Aŭstrujo pere de E.) Nask. 26 febr. 1878 en Betz. E-isto de 1911. En 1913 komencis gvidi kursojn, entute pli ol 70; i.a. depost 1927 en la polica lernejo Wien. Fondis grupojn en Korneuburg 1914, en St. Polten 1924. En 1923 fondis la gazeton «Aŭstria E-isto»; red. kaj eld. ĝis nun. En 1924 ĝen. sekr. de AED, prez. 1925–30 kaj de 1933 prez. de AEA. En 1928–29 prez. de E-Unuiĝo en Wien. En 1929 aranĝis gravan Antaŭkongreson en Wien kun inaŭguro de la Int. E-Muzeo, kies fondinto kaj gvidanto li estas. De 1925 ĝis la fino KR-ano, del. ĉe la diversaj UK-j kaj dum la konferencoj Locarno kaj Praha. Kunlaboras por la Int. Konferenco Wien 1934. Je lia instigo la Aŭstriaj Fervojoj permesis E-kursojn por fervojistoj, (1924); permesis la E-n insignon dum deĵoro (1925); akceptigis en la konferenco de la fervojdirekcioj en Bruxelles (1927) alprenon de E por la subskriboj en translimaj vagonoj. Je lia instigo (depost 1928) la Ministerio por Komerco kaj Trafiko kaj aliaj faktoroj eldonis gvidfoliojn pri Aŭstrujo kaj Wien en granda kvanto; en 1929 li mem verkis gvidlibron pri Wien, 64 p. En 1930 faris kvarsemajnan varbvojaĝon por Aŭstrujo tra la nordbohemaj urboj. En 1932 deksemajna varbvojaĝo kun oficiala subteno tra Polujo, Dancigo, Litovujo, Estonujo, Finnlando, Norvegujo, Svedujo kaj Danujo. 48 publikaj paroladoj kun film- kaj lumbildo pri Aŭstrujo en E kaj paroladoj el Radio-stacioj Kaunas, Riga, Tallinn, Helsinki, Kiruna kaj Oslo. Atingis diverseajn sukcesojn por la E-movado en tiuj landoj. Honora membro de UEA, ktp. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.
Steinhauer (ŝtajnhauer) Hugo, aŭstro-germano fervoja ĉefinspektoro. Nask. 1878, , mortis 9 sept. 1926. Propagandis speciale en fervojistaj rondoj, gvidis multajn kursojn, faris multajn paroladojn. Prez., poste hon. prez. de EU-Wien.
Stejskal Stanislav, ĉeĥo, gimn. prof. Mortis 27 dec. 1929 en Praha. Laboris inter blinduloj. Fondinto de SOĈNE, 1922. Redaktinto de dumonata gazeto «Aŭroro» por blinduloj presata per la Braille-a punktskribo (depost 1920).
Stellacci (stelaĉi) Agostino, italo, sacerdoto, prof., eksmilita kapelano kaj nuna kapelano O.N.B. De 1928 gvidis la kursojn de Kampana E-a Instituto. Kunlaboris por «Rivista Italiana di E».
Stengel (ŝtengel) Friedrich Karl, aŭstriano, germano, fakinstruisto, lerneja inspektoro, «registara konsilanto». Nask. 15 okt. 1871 en Wien. Estrarano de AEA. Gvidis preparkursojn por la ŝtata E ekzameno. Verkis lernolibron «Parolekzercaro laŭ bildoj», 1928 trad. aron da poemoj.
Stenografa Instituto Tutmonda. Celo: disvastigo de la uzado de l’ E. Stenografio Duployé-Flageul, kaj de la alfaroj de l’ sama sistemo al la naciaj lingvoj. Fondita en 1933. Delegitoj en pli ol 20 landoj. Organo: «Fluganta Skribilo».
Stenografio. E kiel int. helplingvo faciligas la reciprokan interkompreron. Per ĝia principa uzo oni liberigas ĉiun int. interrilatadon de la tradicia balasto, kaŭzita de la multlingveco. St. kiel skribteknika helpilo simpligas la skriblaboron. Ĝi malŝarĝas la skribanton de la pezeco de la ordinara skribmaniero. E kaj St. estas du raciaj helpiloj de l’ moderna vivo.
La St.-istaro ĉiam montris sin tute favora por E. Ĝi multe helpis ĝian propagandon kaj al ĝi alfaris la diversajn stenografi-sistemojn. La unuaj publikigoj okazis en 1896. «L.I.» publikigis artikolon pri la rilatoj, kiuj ekzistas inter E k St.
Samtempe «Le Grand Sténographe» kaj «La Gazette Sténographique» en Francujo publikigis kurson. La lasta gazeto eĉ publikigis aldonon «L’ Espérantiste» (Praulo de tiu poste publikigita de Beaufront).
En 1897 aperis en Stokholmo la unua lernolibro de E. St., de P. Ahlberg- Stenografio laŭ la principoj de D-ro Julius Brauns E-igita per helpo de V. Brauns el Halmstad, Svedujo.
En 1903 S. de Vries publikigig en Amsterdam la unuan int. revuon por E. St. «La St-isto . En 1904 li ellaboris sistemon: «Resumo de la St-a sistemo de Vries, prilaborita por la lingvo E». Sed ĝi restis nur manuskripto. Samajare de Vries kaj D. Uitterdijk publikigis duonmonatan gazeton «Revuo Int. de S» kaj fondis Int. E St. Societon.
En la sama jaro Pastro Frederiko Schneeberger en Laŭfen (Svislando) aperigis 4-paĝan «Resumo de la E St.» verkita laŭ la sistemo de Stolze–Schrey. Dua kaj tria eldonoj de la sama resumo, kun kelkaj sistemmodifoj, eliris ĝis la jarfino. Schneebeerger ankaŭ fondis la «E St-a Rondo» por St-a kocespondado kaj ekzercado.
La jaro 1905 estas grava en la historio de E St. Schneeberger aperigis sian «Lernolibro de E St. laŭ la unuiga sistemo Stolze-Schrey». La Svisa S. Societo organizis konkurson en germana franca kaj E St-oj.
En la 1-a U.K. en Boulogne s/Mer, Schneeberger postskribis la paroladojn laŭ sia alfaro kaj per tio fariĝis la unua praktikisto de debat-st. en E. Liaj st-aĵoj servis por kompilo de la oficiala raporto de l’ kongreso.
Flavigny kaj Lafaye verkis adapton de Duployé (nur manuskripto).
Aperis samtempe 2 alfaroj por Pitman de Georg Ledger kaj Alfr. Lindridge Manuskripto de Antonio Sobezynski «Universala sistemo st-a, uzebla en ĉiuj lingvoj» fariĝis konata, same modeloj de E. St. de A. Saponjko.
En 1906 Schneeberger eldonis st. gazeton «Flugila Plumo», unue hektografite, poste en litografio, de post numero 4, regule kun ekzercoj en debata st. Li plie publikigis sur bazo de sia praktikado en Boulogne s/M. verkon hektografitan: «Regularo kaj Sigelaro de Kongresa St. (Sistemo Stolze-Schrey)», W. Haŭschildt alfaris la sistemon Scheithauer.
En la 2-a U. K en Genève, Schneeberger, Jak, Schmidt (Bern.) kaj Siegfried Auerbach (Franfurt a/M.) postskribis la oficialajn paroladojn de la kongreso laŭ la sistemo StolzeSchrey.
St. Societo en Szeged (Hungarujo) por la Int. Kongreso de St. en 1907, akceptis favoran decidon. En la kongreso, Schneeberger kaj Cogen (Ninove) ricevis medalon por siaj E. laboroj pri St.