Выбрать главу

Dum la 3-a U.K. en Cambridge — la 16. 8. 1907 — okazis kunsido de «Int. St. Societo» prezidita de Schneeberger.

Fine dum tiu jaro aperis «Lernolibro de la Natura St. Gabelsberger» alfarita de G. Christofel, kun enkonduko en E. metagrafio.

En 1908 Ch. Barit publikigis propran sistemon: «L’ Espero» kaj Rudolf Sprotte du verketojn: «Simpla st. sistemo» (Charlottenburg) kaj «Aoro» St. internacia. Lernolibro por uzo en la lingvoj E., angla, franca, germana, rusa, hispana. (Berlin).

Pastro Aug. Frohus (Poppenburg–Hannovero) publikigis alfaron de la germana sistemo Scheithauer.

La st. eltrovinto Heinrich Roller (Berlin) aperigis verkon «Kompleta lernolibro de E. st. laŭ la Rollera tutmonda sistemo, uzebla por ĉiuj lingvoj».

En 1909 A. Creux elvenigis alfaron por Ido de l’ sistemo Duployé ĉe la eldonejo Duployé en Paris, kun du parto de adapto por nia lingvo sub la titolo. «St. Duployé por E». A. Ruthardt (Mühlacker, Germ.) aperigis sistemon de int. st., ankaŭ aplikska por E. Instruisto W. Wohlrabe Chemnitz, en «Der Unterrichtsleiter», Liegnitz (majo 1909) publikigis kurson de E. St. laŭ la sistemo de «Nationalstenographie» de fratoj Kunowski.

Dum 1910 d-ro A. Schramm eldonis ĉe Heckners Verlag, Wolfenbüttel (Brunsvigo) la E. St. laŭ la sistemo Gabelsberger. Anglo, Josiah Catton, publikigis en London adap­ton de l’ Pitman-sistemo.

En januaro 1911 d-ro A. Schramm, Dresden, komencis publikigi la gaze­ton «Int St. Gazeto Gabelsberger», organo de la «Int. Ligo Gabelsberger», kun «St. Aldono» (laŭ la sistemo G.-Schramm). Redaktoro Karp Wallon, Frankfurt a. M.-Süd.

Emil Stark, Magdeburg, post aliĝo de Schneeberger al la Ido-movado, aperigis en 1911 duan senŝanĝan eldonon de la lernolibro de Schneeberger. Li ankaŭ publikigis anstataŭ la malaperinta gazeto «Flugila Stelo» novan organon sub la titolo «Flugila Plumo»; ĝi ĉesis post kelkaj numeroj.

Ŝajnas, ke 1912 estis rezervita al sola aŭtoro L. Jakab, Budapest. De li aperis tri verketoj: «Lernolibro de la plej simpla kaj plej facila St.» Poste: Komparaj tabelo de la 15 diversaj sistemoj de E. St. kaj E. sono. Statistikoj. Fine: Klopodoj por la E. St. (hungarlingve). Dum la sekvanta jaro K. Ewald publikigis laŭ tiu ĉi sistemo broŝuron «Bildoj el la besta vivo».

Rob. Kreuz, Frankfurt a. M. (Germanl.) en tiu ĉi jaro diskonigis la unuajn provojn de metagrafio Stolze-Schrey-Schneeberger.

Komence de 1913 P. Flageul, Paris, alfaris la sistemon Duployé al E ka instruis ĝin en la E grupo en Vanves.

Je Pasko 1913, Rob Kreuz postskribis la E. alparolojn faritajn en la germana faborista kongreso en Frank­furt a. M publikigitajn laŭ tio.

Majo: A.W. Lyndridge publikigis «Adaptation of Pitman’s shorthand to E». Junio: aperis en «Le Phare Sténographique»: «Sistemo Duployé por E», alfarita de prof. Sepulveda Cuadra, Santiago de Chile. Aŭgusto: en «Le Journal des Sténographes» prezento de la «Adaptation de la Sténographie Duployé à la langue internationale E» laŭ la alfaro de P. Flageul. Saman monaton Rob. Kreuz prove stenografis en la U.K. en Bern. Oktobro: Flageul publikigis la «Petite Méthode de Sténographie Espérantiste»; en novembro, li komencis eldoni «Fluganta Skribilo», St. monata gazeto.

En januaro 1914 «Le Phare Sténographique» organizis st. konkurson kun sekcio por la E. St. Duployé Flageul. 17. 1, Rob. Kreuz 1-a premio (120 silaboj) en konkurso Sachsenhausen. Aprilo: «Fluganta Skribilo» organizis sian unuan internacian konkurson de E. St. 3. 5. Kreuz 1-a premio (140 silaboj) en konkurso Oberursel, 14. 6. 1-a premio (150 silaboj) en Fulda. Samjare alvoko al la E. st-oj por la U. K de Paris, parolado St. Instituto, Milano, Kursoj en Poitiers kaj Praha.

Pro la milito subite ĉesis la agado en tiu ĉi kampo. De 1916–19 «Fluganta Skribilo» reaperis neregule. En 1919 aperis la «Méthode de St. Espér. et de Stén. Franç.» de P. Flageul kaj poŝtkarto kun la alfabeto Aime-Paris-Lefebvre. En la sama jaro kurso en la Centra Oficejo E. en Paris, skriba, en «Le St. Dact. Moderne», Paris.

La 9. 12. Kreuz ricevis 1. premion (175 sil.) en Sachsenhausen.

1920. Januaro: aperis verko de Montagu C. Butler: «Raporta St. E-a, alfaro de l’ sistemo Pitman,» nun uzata en la oficejo de BEA. 16. 5. Kreuz ricevis 1. premion (160 sil.) en Rodelheim. Aŭgusto: La Int. Kongreso de St. (Buisson), Strassburg, decidis akcepti E. samgrade kiel ĉiujn naciajn lingvojn en la int. Kongr. de St. Dum la ferma kunsido komunikaĵo kaj diskutado okazis en E.

1921. 3. 10 Kreuz 1. premio (175 sil.) en Hochst a/M.

A. Lefebvre, Paris, publikigis sian alfaron «Provo de St. Int. laŭ la principoj de Conen de Prépean, Aimé–Paris».

1922. 7. 5. Kreuz ricevis 1. premion (160 sil.) Bergen-Enkheim.

1923. Starigo de la Int. Asocio de E. Stenografistoj (IAES). La unua cirkulero estis dissendita la 5. aprilo, Rondiranta gazeto la 4. 4. kaj dum julio aperis la 1-a n-ro de «Int. St-isto», oficiala organo de IAES, kies konstitucia kunveno okazis la 9. 9.

La Konsilantaro de IAES estis elektita dum eksterordinara kunveno, la 9. 3. 1924. Prez. P. Flageul; Vicprez. Cogen, Warden, Chrapusta; Gen. sekr. Marchand; Help. sekr. Bengough, Polaĉek, Leffler; Kasist. Lefebvre; Arĥiv: bibl. kaj ĉefred de I.S. Demarcy; Administr. F-inoj Bonnet kaj Colijn, s-roj Bredall, Omelskyj kaj Popov.

Flageul komencis publikigi sian alfaron de Metagrafio al E. (finita en 1926).

Depoin reprezentis IAES en la Int. Kongreso de St. en Lausanne.

Le Stén. Illustre enhavis alfabeton Duployé-Flageul.

La 4. 8., dum la franca kongreso pri St. en Charleville estis voĉdonita deziresprimo por E. La «Almanach Sténographique» enhavis adresaron de 114 E. St-oj el 25 landoj. En la jarlibro de la E. Movado (eld. UEA) aperis artikolo kun specimeno de E. sistemoj. Pluraj kursoj estis organizitaj. Kreuz, Genève, stenografis la ĉefparoladojn en la 17 UK., publikigitajn en la oficiala dokumentaro.

En majo 1925 la int. Konferencoj por la uzado de E. en Komerco kaj Industrio kaj en Sciencoj puraj kaj aplikitaj, unuanime akceptis deziresprimon prezentitan de IAES pri disvastigo de E. inter st-oj. La eltrovinto Grandjean, Paris, skribis publike E. diktadojn per sia St. maŝino «Sténotype».

Saman monaton okazis la unua int. konkurso de E. maŝinskribo, organizita de l’ «Association Descartes»: F­ino E. Mitchell, f-ino Gabriel, s-roj Gavrin kaj Triouleyre.

Kreuz organizis fakan kunvenon de E. St-oj dum la U.K. en Genève.

T. Mori, Kioto (Jap.) eldonis organon «La Studo St-a».

W. Wingen, Urbparlamenta stenografo, Köln, starigis alfaron de sistemo Palm.

En majo 1926 la Pariza Foiro organizis int. konkurson de maŝinskribo en E. F-ino O. Piau venkis.

«La Revue Sténographique Belge» publikigis serion da artikoloj de Cogen-Ninove.

La franca kongreso de St. en Bour­gés akceptis deziresprimon similan al tiu, akceptita en 1925 de la teknikaj konferencoj.

R. Kreuz kaj M.C. Butler stenografis la paroladojn dum la 18. U.K. de E. en Edinburgh.

Prof. Dyba, Berlin, aperigis original-sistemon «Ĉies». IAES fiksis regularon por konkursoj de St. kaj maŝinskribo. Cogen alvokas per cirkulero por fondo de belga societo de E. st-oj.

La st. fak-organo «Fach-Beilage» (novembro) publikigis dokumentan resumon: Regularo de Debata St. (metagrafio) por E. Laŭ Stolze-Schrey, de Robert Kreuz, Genève. Dum la sarna monato Felix von Kunovski, kunaŭtoro de la germana National-sténographie» eldonis «Internacional-stenografio», sistemo de st. int. por ĉiuj lingvoj. Gvidilo en E, reviziita de Markaŭ, Potsdam. — En decembro «Deutsche Kurzschrift», Duisburg, resumas siajn ĉefajn artikolojn en E.

Dum marto 1927, la komitato de la germana skolo Arends decidis ellaborigi alfaron por E.