Stockholm. Ĉefurbo de Svedujo; 487.675 loĝantoj. 26-a UK 4–11 aŭg. 1934; taŭga atmosfero, akraj debatoj gravaj ŝanĝoj en UEA.
Stockton Samuel D., usonano, instruisto, poste bienvendisto en Oakland (Cal.). Nask. en 1857, mortis 24 jan. 1926. Testamentis 2.500 dolarojn al E-societoj.
Stojan Petro E., ruso. Nask. 22 junio 1884 en Ismail, Besarabio. Li studis en Riŝeljea Liceo en Odessa, poste (fizik-matematikon) en Odessa kaj Peterburgo, fine en 1906–07 en Paris. En 1919–22 li estis prof. de liceo en Serbujo. De 1925 kelkajn jarojn li profesie laboris ĉe UEA por bibliografio. Al E li aliĝis en 1903. Li estas unu el la veraj kompetentuloj pri vortara tekniko. Dum 16 jaroj li laboris por 12 vortaroj, (inter aliaj por la granda rusa vortaro de la Imperia Akademio kaj famaj estas liaj Ornitologia oklingva vortaro, 1911 Rusa-E Vortareto, Ilustrita Vortaro de la rusa lingvo (760 paĝoj kaj 2000 bildoj). En 1930 aperis lia granda «Bibliografio de Int. Lingvo» (v.) Krom tio li eldonis en E multajn valorajn sciencajn artikolojn kaj originalajn literaturaĵojn. L.K. de 1914.
Straaten van, Antonius Gerardus Johannis, nederlandano, lernejestro kaj prof. de angla lingvo en Nijmegen. Nask. 6 dec. 1887 en Vianen. Verkinto kaj gvidanto de la skriba E-kurso eld. de CEPC, unua eld. en 1925, ĉiujare nova eld.; ankaŭ perradie uzata. Verkis N-E kaj E-N vortaron, 1933.
Stranga Heredaĵo. Romano origiginale verkita de H.A. Luyken. 1422, 320 p. Tendencromano kun multaj aludoj al E, mem la heroo de la romano estas eminenta E-isto, kiu havas detektivajn kapablojn. La enhavo: amrakonto, aventuroj, vojaĝpriskriboj.
Stratoj kaj monumentoj. Jen estas la listo de ĉiuj stratoj, placoj, monumentoj, tabuloj troviĝantaj en la tuta mondo honore de Z aŭ E. Tiu ĉi listo tamen ne estas plena. Ĝi nur prezentas tiujn urbojn, pri kiuj mi posedas fidindajn dokumentojn kaj informojn. Ekzistas ankoraŭ aliaj urboj kun stratoj aŭ placoj de Z. Ne povante doni pri ili detalajn informojn aŭtentikajn, mi kontentiĝos per citado de ties nomoj. «Pola E-isto» N 1 de 1934 mencias krome laŭ la «Brazila E-isto» la jenajn urbojn: Castellon de la Plana (Hisp.), Matadespera (Hisp), Vinaroç (Katalun.), Viroflay (Fr.) Sekve ĝi mencias krom la 42 urboj cititaj en la tabelo ankoraŭ 4 urbojn. Laŭ tre fidindaj fontoj mi scias ankoraŭ pri la jenaj urboj: Barnaul (Sovet.), Santader (Hisp.), Tel Aviv (Palestino), Tiflis (Sovet.), Vitebsk (Sovet.). Sekve kune 51 urboj. Se ni kunigos tiun nombron kun la nombro de aliaj urboj, kie E estis iel ajn distingita, entute ni havos 54 urbojn, kie E aŭ Z estas speciale honorata, kaj tio atestas pri la sukcesoj de E en diversaj regionoj.
| Urbo (lando) | Oficiala nomo (ekde kiam) | Antaŭa nomo | Komenco kaj fino ĉe str. |
|---|---|---|---|
| Amiens (Francujo) | Rue Zamenhof (24 VI 1931) | Chemin de la Falaise | Octave Thierce. Sur la kamparo. |
| Aracaju (Brazilo) | Rua Esperanto (23 III 1932) | - | - |
| Arnhem (Nederlando) | Esperantoleen (23 VII 1934) | Velperweg | Velperweg №140; Schaapsdrift №185 |
| Bad Neuenahr (Germanujo) | Dr Samenhof-Platz | - | - |
| Barcelono (Katalunujo) | Carrer del Dr Zamenhof (14 IV 1932) | Carrer 19 | Av. del 14 d’ abril. Carretera de Sarrià |
| Bjalistoko (Polujo) | Ulica Zamenhofa (11 VI 1919) | Ulica Zielona | Rynek Koŝciuszki. Ĉe l’ rivero |
| Bor (Haida) (Ĉ.S.R.) | Zamenhofgasse | - | - |
| Boulogne sur Mer (Francujo) | Place L. Zamenhof (3 II 1931) | Pl. de la Gare | Apud la stacidomo. |
| Bratislava (Ĉ.S.R.) | Zamenhofova ulica. Zamenhof Gasse (1930) | Ne ekzistis | En kvartalo VI. |
| Brzeziny (Polujo) | Rynek im Zamenhofa (13 V 1931) | Rynek | Pilsudskiego. Koŝciuszki. |
| Cagnes sur Mer (Francujo) | Rue Dr. L.L. Zamenhof Auteur de l’Esperanto 1859–1917 (25 XII 1933) | Ne ekz. | Av. de la Gare. Av. des Reynes. |
| Cannes (Francujo) | Rue du Docteur Zamehof Créateur de l’Esperanto 1859–1917 (18 VI 1933) | Rue de la Prairie | Bd. d’Alsace prol. Promenade de la Croisette Nr 63. |
| Cassà de la Selva (Katalunujo) | Carrer de Zamenhof (1932) | - | - |
| Clamart (Francujo) | Rue Zamenhof | Rue de Vanves | - |
| Dancigo | 1. Esperantoweg; 2. Esperantogrund (31 VII 1927) | Ne ekz. | 1. Grenzlauerweg. Esperantogrund; 2. Esperantoweg. La arbaro. |
| Drahovice (Ĉ.S.R.) | Esperanto-Strasse (9 II 1926) | Ne ekz. | Ĉefplaco. Burĝlernejo. |
| Dresdeno (Germanujo) | Zamenhofstrasse (1927) | - | Bebelstrasse. Pirnaer Landstr. |
| Düsseldorf (Germanujo) | Samenhofweg (21 II 1933) | Ne ekz. | Bertastr. Karlsbaderstr. |
| Isay les Moul. (Francujo) | Rue du Dr. Zamenhof Créateur de l’Esperanto 1859–1917 (I 1933) | Ne ekz. | Rue du Chemin Vert. Rue Emile Duployé. |
| Kovno (Litovujo) | Zamenhofo Gatvé (1925) | Pazu gatvé | Vilniaur g. №21. Nemuno kranto g. |
| Krakovo (Polujo) | Ulica Dr .Ludwika Zamenhofa (2 VIII 1931) | Ul. Niecala | Ul. A Potockiego №6. Ĉe la fervojo. |
| Libavo (Latvujo) | Esperanto iela (7 XI 1932) | Jana iela | Kr. Barona ielä. Preĉu iela. |
| Lodzo (Polujo) | Ulica Imienia D-ra Zamenhofa (18 V. 1920) | Ul. Rozwadowska | Ul. Piotrkowska 127. Żeromskiego 86. |
| Malakoff (Francujo) | rue Zamenhof (1934 ?) | (Rue de Clamart) | - |
| Milano (Italujo) | Via Ludovico Lazzaro Zamenhof (1921) | Ne ekz. | Via Giambologna 43. Via J. Brioski 17. |
| Montebeliard (Francujo) | rue Zamenhof (8 VIII 1933) | Ne ekz. | Rue Risler 12. En kampoj |
| Mullhouse (Francujo) | Rue Docteur Zamenhof (7 I 1933) | Ne ekz. | Bd. des Alliés. Rue de la Harpe. |
| Nové Zamky (Ĉ.S.R.) | Zamenhofova ulica | - | - |
| Olomouc (Ĉ.S.R.) | Ulice Dra Zamenhofa (27 VI 1932) | Ne ekz. | Ul. Prostejovska. Ul. u. Botanické Zahrady |
| Rio de Janeiro (Brazilo) | Rua Zamenhof (31 X 1917) | Rua Maria José | Rua Haddock Lobo. Rua Maria Lacerda |
| Realengo (Brazilo) | Rua Esperanto (5 X 1913) | - | - |
| Sabadell (Katalunujo) | Ronda del Dr Zamenhof (1912) | Ronda del Norte | - |
| Saint Raphael (Francujo) | Rue du Docteur Zamenhof Creatur de Esperanto (1859–1917) | Rue de la grande batterie | R. de la Corniche d’or. Av. des chévre feuilles |
| San Feliu de G. (Katalunujo) | Carrer de Zamenhof (29 VI 1914) | San Isidro | Ĉe la promenejo. Ĉe la stacidomo |
| Ŝródborów (Polujo) | Ulica Zamenhofa (1931) | Ne ekz. | Ul. Narutowicza. Ul. Krasinskiego |
| Sotleville I.R (Francujo). | Rue Zamenhof (24 V 1914) | Rue de l’Aurore | Rue Hiacynthe Menager. Bd. 14 Julliet |
| Terrassa (Katalunujo) | Placa de Zamenhof (1912) | P. de Saragossa | Nord. Sant Pere |
| Valencia (Hispanujo) | ? ? ? (5 VIII 1934) | ? | - |
| Varsovio (Polujo) | Ulica Dr. Ludwika Zamenhofa (24 II 1931) | Ul. Dzika | Ul. Nowolipki 6. Ul. Nizka 29 |
| Vendrell (Katalunujo) | Carrer de Zamenhof (1933) | C.de la Baixada | - |
| Vieno (Aŭstrujo) | Zamenhofgasse (7 VII 1929) | Ne ekz. | Rauchgasse. Wilhelmstr. |
| Vich (Katalunujo) | Carrer del Dr. Zamenhof (30 XI.1932) | Ne ekz. | Carrer 14 d’Abril 45. C. Manllen 46 |