Amiens. Speciala tabulo klariga ne ekzistas. Nur la strataj tabuloj portas la surskribon: Rue Zamenhof, 1859–1917.
Arnhem. Ambaŭflanke de la fervojo troviĝas tabuletoj kun jena teksto: Atentu, Fervojo. Post la transiro fermu la barilon.
Bjalistoko. Sur la domo, kie naskiĝis Z (angule de la str. Zamenhofa Nr 24 kaj de la str. Biala Nr 4) troviĝas ekde 7 VIII 1927 tabulo el nigra marmoro kaj oraj literoj kun la jena dulingva (pola kaj E-a) teksto «EN TIU ĈI DOMO NASKIĜIS LA 15 XII 1859 LA AŬTORO DE LINGVO INTERNACIA ESPERANTO Dr. L.L. ZAMENHOF.
La fenestro de l’ ĉambro, en kiu naskiĝis Z, troviĝas sur la unua etaĝo, eliras sur la korton plej dekstra (lasta) la malfermita. Ŝtuparo ekstera gvidas el la korto al tiu subtegmenta ĉambro. Nuntempe loĝas en tiu domo samideano, kiu gardas memorlibron, en kiun enskribas siajn nomojn la vizitantoj de tiu domo.
Boulogne. Estas tiu placo, kie dum la unua UK loĝis Z ĉe A. Michaux.
Bratislava. La strat-tabuletoj en tiu urbo estis en tri lingvoj: slovaka, germana kaj hungara. Fine de 1933 oni forigis la hungaran surskribon.
Dancigo. Tabulo enmetita en ŝtonaron (nigra kun helaj literoj, en lingvoj E-a kaj germana):
Esperanto Grund
Jubilea kverko plantita de la partoprenantoj de la XIX Universala Kongreso de Esperanto en Dancigo kaj Zoppot por la memoro de la 40 jara ekzisto de la Internacia lingvo Esperanto 31 julio 1927.
La radikoj de la kverko estis dum plantado superŝutitaj per tereroj el ĉiuj landoj. Speciale tiajn alsendis la E-istaro. — La strato kaj la placeto situas en la fama Schmierauertal.
Drezdeno. Tabulo germanlingva (50×30 cm.) Ludwig Lazarus Zamenhof, Arzt, Erfinder der Weltsprache Esperanto, geb. 1859, gest. 1917. (Signifas: L.L.Z., kuracisto, inventinto de la mondlingvo Esperanto, nask. 1859, mort. 1917.)
Kaŭnas. La strato, kvankam modesta, estis elektita pro tio, ke tie loĝis la patro de s-ino Klara Z. Ankoraŭ nun troviĝas tie, apoteko, apartenanta al s-ino Kotzin, fratino de s-ino Klara Z.
Krakovo. Sub la strata tabuleto (en la komenco de la strato) troviĝas tabulo kun pollingva teksto: «Na Pamiatke Swiatowego Zjazdu Esperantystów Rada m. Krakówa uczilla twórce Esperanta, oznaczajac te ulice jego nazwiskiem. Sierpien 1931.» Signifas: Je memoro pri la UK de E. La konsilantaro de la urbo Krakovo honoris la kreinton de E, signante tiun ĉi straton per lia nomo. Aŭgusto 1931.)
Lodzo. Sur la angula domo de la str. Nr 1 troviĝas ekde sept. 1930 tabulo dulingva (pola kaj E-a) kun la jena teksto: AL Dr L.L. ZAMENHOF, AŬTORO DE ESPERANTO, NASK. EN BIALYSTOK EN 1859 J. MORTIS EN WARSZAWA EN 1917 J. IV TUTPOLA KONGRESO DE ESPERANTISTOJ EN LODZ, SEPTEMBRO 1930.
Milano. Speciala tabulo ne troviĝas sed el la kvin strat-tabuletoj tri portas la plenan nomon de la strato, nome. «Via Ludovico Lazzaro Zamenhof, fondatore della lingua Esperanto 1859–1917.»
Nové Zámky. La stratnomo estas en slovaka kaj hungara lingvoj.
Olomouc. Klarigaj tabuloj estas fiksitaj ĉe la komenco kaj la fino de la str. En la parko troviĝas E-arbo kaj apud ĝi E-memorŝtono, sur kiu estas gravurita E-lingve la historio de tiu arbo (plantita 15 V 32).
Sotteville. Sur kelkaj strat-tabuletoj estas menciite: Rue Zamenhof, Auteur de Esperanto.
Varsovio. Sur la domo Nr 9, angule de str. Pawia [kie Z loĝis dum 17 jaroj — v. Dzika 9.) troviĝas blank-marmora tabulo (1 m × 70 cm) kun la jena pola teksto: W TYM DOMU MIESZKAL Dr LUDWIK ZAMENHOF UR. 1859 ZM. 1917 TWORCA MIEDZYNARODOWEGO JEZYKA ESPERANTO. Internacia Esperanta Postkongreso Varsovio 9 VIII 31 (Signifas: En tiu ĉi domo loĝis Dr L.Z. nask. 1859, mort. 1917. Kreinto de internacla lingvo E.-Intern. E. Postkongr. ktp.)
Ne la tuta strato Dzika estas alinomita je Z-a, nur ĝia unua duono. La resto portas ĝis nun la nomon Dzika kun ŝanĝita numeroj.
Vieno. Sur la dom-muro de Hotelo Hammerand (VIII, Florianigasse 8) troviĝas marmora malhela tabulo kaj oraj literoj kun la jena teksto germanlingva: Dr Lazar Ludwig Zamenhof 1859–1917 dem die Menschheit die Hilfssprache ESPERANTO zu verdanken hat, wohnte in den jahren 1886 und 1887 in diesem Hause.
(Signifas: Dr L.L.Z. 1859–1917, al kiu la Homaro dankŝuldas la helplingvon E, loĝis en la jaroj 1886 kaj 1887 en tiu ĉi domo.)
Monumentoj:
Sur la Tombo de Z en Varsovio (v. Monumento de Z.)
Franzensbad (Františkovy Lázně) — Ĉ.S.R. — troviĝas en la parko, el artefarita ŝtono, inaŭgurita en 1914, en majo dum Kongreso de Aŭstrujaj E-istoj.
Bergen-op-Zoom, Nederlando. Staras ekde 1 III. 1932 en la popolparko. Sur la frunta parto, malsupre estas nigra tabulo kaj sur ĝi per blankaj literoj E-lingve: «HONORE DE Dro ZAMENHOF AŬTORO DE LA LINGVO ESPERANTO 1859–1917.»
Bjalistoko. Estis inaŭgurita en 1931 post la UK en Krakovo: Turo Babel (ankoraŭ ne finita).
Tabuloj de (krom la jam cititaj inter la stratoj Z-aj):
Ĝenevo, ĉe str. Rue du Vieux College 10, marmora griza 60×45 cm, E-lingva teksto: «EN TIU DOMO LOĜIS EN 1905 L.L. ZAMENHOF INICIATORO DE LA LINGVO ESPERANTO.»
Berno, — malkovrita en 1925.
Aliaj tabuloj:
Budapest. En la amuzpalaco estas alfiksita sur la muron granda marmortabulo kun E-a kaj hungara teksto: «La XXI-a Universala Kongreso de Esperanto al la memoro de Grafo Stefano Széchenyi. Internacian honoresprimon al la «plej granda Hungaro», kiu pledis por kompilado de Internacia Lingvo en la Hungara Scienca Akademio la 27 novembro 1842. Budapest, 1929, 2–9 aŭgusto. — En la skolta parko staras malgranda memorŝtono kun E-a surskribo je la memoro de la E-ista Skolta Tendaro 1931.
Nový Bohumín (Ĉ.S.R.) estis inaŭgurita 4 XI. 1934 memorŝtono en la urba parko. La ŝtono havas stelon kaj surskribon en ĉeĥa, pola, germana kaj E-lingvoj: «Per E al interfratiĝo de popoloj!» La monumento estis starigita de Regiona Ligo E-ista en Čes. Těšín.
Varsovio, ĉe str. Hoza 42. Enmurigita inter la fenestroj de la unua etaĝo, super la pordego, tabulo el blanka marmoro kun granda verda stelo kaj nigraj literoj. Teksto pola: «W TYM DOMU MIESZKAL Inz. Antoni GRABOWSKI NIESTRUDZONY KRZEWICIEL IDEI JEZYKA MIEDZYNARODOWEGO GENIALNY TLUMACZ «PANA TADEUSZA» I IN. ARCYDZIEL LITERATURY POLSKIEJ NA ESPERANTO. VI Wszechpolski Zjazd Esperantystów, Warszawa 5 VI 1933 r.» (Signifas: En tiu ĉi domo loĝis inĝ. A Gr. senlaca pioniro de la ideo de L.I. genia tradukinto de «Sro Tadeo» kaj al. ĉefverkoj de la pola literaturo je E. VI tutpola Kongreso de E-istoj, Varsovio 5 VI 33.)
Noto. En la kunmeto de la materialo kunlaboris G. Avril, O. Bujwid, S. Comella, C. Cresp, D. Dalmau, V. Haignere, T. Indra, J. Kailer, S. Kamaryt, A. Klein, A. Kudela, V. Lluis, P. Meazzi, Mizes, L. Moitié, W. Pfeiffer, J.B. Robin, P. Tarnow, kiuj preskaŭ ĉiuj estas delegitoj de UEA. — E. WIESENFELD.
Strazds Kriŝjanis, latvo, posedanto de lanteksejo. Nask. 1891. E-isto de 1913. UEA-del. en Jelgava de 1922. Verkis kaj eld. la unuan pli ampleksan lernolibron por latvoj, 1924 (BIL’ 2808a).
Streĉita Kordo. Originala poemaro de Kalocsay. 1931, 189 p. «Post la «Parnaso de l’ Popoloj» ne aperis poemaro tiel interesa por poeziamanto, tiel grava laŭ stila kaj arta vidpunktoj. Plej admirinda estas la varieco en la poemformoj.» (G.5.„E“, 1931, p. 144).
Strejčková Marie, ĉeĥino. Nask. 9 febr. 1891 en Brno. E-isto de 1927. Precipe aktiva en radio, ofte parolas en Radio-Brno, unuan fojon en apr. 1931, de kiam E-disaŭdigoj el Brno restis oftaj.
Stroele (strole) Georges, (ps. Goso) sviso prof., (duagrada instruisto). Nask. 18 febr. 1879 en Couvet. Ano de socialista partio, laboras por instruistajasocioj ktp. Dum jaroj estro de la loka grupo. Gvidis multajn kursojn. Prez. de la Ekzamena Komitato de SES. L.K. Ĉefa recenzanto en „E“ (UEA). Tradukaĵoj en „E“, en „La Revuo“, ktp. Kunlaboranto de la Enciktopedio.