Strombol Alfred, italo, d-ro. Estis prez. de Ĝenova EU, kaj IEA, red. de «I. E-isto», ano de ICK. Verkis prop-ilojn, lernolibron (1911) kunlaboris je E-gazetoj. Ampleksa laboro.
Struska Hans, aŭstro-germano, lernejdir. iama en Wien. Estis Volapükisto, en interrilato kun Schleyer. Laboris por E en Organizo de Ofichavantoj-Wien kaj en la landa organizo en diversaj funkcioj.
Struvelpetro. De Hoffmann, el la germana trad. Applebaum. 1921 24p. Beletaj rakontoj, komikaj bildoj. Porinfana verko, tre disvastigata en Germanujo. Sed peza traduko.
Stuart-Menteth (Stjuat mentith’) Charles Granville, anglo, instruisto de angla lingvo. Nask. 26 nov. 1868 en Malvern. E-istiĝis 1902. Verkis: Angla kaj E-a Etimologio, kaj multajn gazetartikolojn.
Studentoj. Tuj post la ekesto de E ĝi trovis adeptojn inter la studentoj. Z mem jam kiel studento laboris por la solvo de la int. lingvo kaj liaj kolegoj estis samtempe ankaŭ la unuaj E-istoj.
En la antaŭmilita movado la studentoj havis sufiĉe gravan rolon, sed apartan organizaĵon dum daŭra tempo ili ne havis, ankaŭ la gazeto «La E-a Studento» (1906), »The E Student» (1908), ktp. havis nur efemeran vivon. Mem la E-istaj societoj tre atentis la propagandon inter la studentoj kaj tiucele aranĝadis ofte specialajn kursojn. Kelkloke ekzistis apartaj grupoj kaj kluboj kaj jam en 1909 oni fondis Int. Studentan Ligon en Praha.
Post la milito komenciĝis nova periodo tiutempe estis kreataj la unuaj katedroj de E en diversaj universitatoj (v.), kiuj pligrandigis la nombron de la studentaj E-istoj kaj plirapidigis la fondon de apartaj studentaj E kluboj. En 1926 la Int. Studenta Ligo en Warszawa havis 16 klubojn, kiel siajn anojn, sed la kunlaboro inter ili ne estis kontentiga.
Gravan instigon donis al la movado la studenta fakkunveno dum la UK en Budapest en 1929, kie oni decidis fondi novan studentan E-istan ligon. La preparajn laborojn faris la St. E–ista Klubo en Zagreb kaj tiel ekestis kaj funkciis dum du jaroj la Studenta Tutmonda E-ista Ligo (STELO), sed ĝi limigis sian laboron nur al konsiloj, moralaj helpoj kaj kelkaj praktikaj servoj. Dum la UK en Kraków, 1931, oni akceptis la projekton de la prez. Lapenna Ivo, ke ĉiujare la studentaj fakkunvenoj dum la UK komisiu al unu el studentaj kluboj por funkcii kiel centro por la E-istaj studentoj. Kiel centro estis elektita la Klubo en Zagreb, (Primorska 11), kiu plenumas tiun devon ĝis hodiaŭ. La taskoj de la centro estas: l. kunligi la E-istajn klubojn, 2. helpi al novorganizotaj kluboj. 3. eldoni duonjaran raporton, 4. funkcii kiel reprezentanto de la studentaj E organizaĵoj en ĉiuj int. rilatoj. I. GODEK.
Stumblo v. ritmo.
Sturmer K.R.C., anglo, denta teknikisto. Nask. 16 apr. 1903 en Poole. Kvara infano de kulturburĝaj gepatroj, loĝas de 1917 en London. Varbiĝis al E en 1922 per parolado de s-ino Blaise. Eklaboris por E en Sudlondona E Klubo, de 1925 por LE Klubo, kies vicprez. li estis en 1927. Konsilanto de BEA de 1928. De 1929 vicĉefred. de «Int. Language» kaj ĉefred. de 1930. Kunaranĝanto de UK en Oxford, 1930. Ano de BLEA de 1932. Li faris multon por seriozigi nian kritikadon per sentimaj recenzoj. La pikeme titolita novelo, «Por Recenzo» (1930), kaj liaj dise aperintaj noveletoj estas esence psikologiaj. En ili la agado estas ekstreme simpla. La kvietaj gestoj kaj paroloj de la figuroj valoras nur kiel signoj pri eventoj, kiuj okazas anime. Surface ilia societa vivo aspektas konvencie korekta, sed sube regas sentkonflikto, amo, ĵaluzo, envio kaj izoliga diverseco: sub civilizita glacitavolo la akvoj kirliĝas senripoze. Per Sturmer la influo de modernaj romanistoj anglaj kaj francaj atingis nian literaturon. Skizoj kaj noveletoj estas la literatura formo plej taŭga al lia talento, ĉar lia vivkoncepto estas kalejdoskopa, ne kinofilma, kaj ĉar pli kontinua sintezo trostreĉus lian teknikan paciencon. Tiun opinion cetere li pravigis ankaŭ per la publikigo de sia Notlibro (1934).
W.B. JOHNSON
Stuttgart. Urbo en Germanujo, ĉefurbo de Württemberg kun 375.000 loĝantoj. 12-a kongreso de SAT, 6–11 aŭg 1932 kun ĉ. 245 partoprenantoj el 12 landoj. Malaprobo pri propono fari el SAT iun Internacion. Ŝanĝo de statuo tiel, ke LEA-oj havu reprezentanton en la ĝenerala konsilantaro. BRUIN.
Styler (stajler) Albert Edward, anglo, instruisto de lingvoj. Nask. 28 dec. 1865 en Feckenham, mortis 25 jun. 1928 en Eastbourne. Aŭskultis prelegon de Mudie 31 okt. 1913 kaj du monatojn poste eldonis originalan skizaron: En la Montoj. En 1914 aperis En la Dolomitoj (plejparte poemoj), kaj bona traduko de In Memoriam (Tennyson).
Subjunktivo. Ĝi estas identa kun la ordona modo. Oni uzas ĝin ĉiam kun la konjunkcio KE, en kazoj, kiam la ĉefpropozicio esprimas celadon aŭ neceladon, helpon aŭ malhelpon, devigon aŭ malpermeson por io (deziri, voli, pretendi, peti, postuli, proponi, ordoni, instigi, helpi, lasi, konsenti, permesi, konsili, necesi, bezoni ktp. kaj ĉies ĉi malo).
Ĉar la konjunkcio „por ke“ enhavas ĉiam la sencon de celado, post ĝi oni devas uzi ĉiam S-on.
Post esperi oni devas uzi futuron, same post timi. Tamen ĉe Zamenhof oni renkontas post timi S-on kun ne: «Mi timas, ke vi ne malsukcesu». Ĉi tiun frazkonstruon eble oni povus klarigi per la subkompreno de DEZIRI. «Mi time deziras, ke vi ne malsukcesu».
Multaj diras, ke en E. ne ekzistas S; laŭ ili la ordonan modon postulas ne la verbo de l’ ĉefprop-o, sed la senco de l’ dependa prop-o. «Mi volas, ke vi iru» diras simple: «Mi volas, iru.» Sed ĉi tiu rezonado fiaskas ĉe la mal-verboj.
«Mi malpermesas, ke vi iru» certe ne diras: «Mi malpermesas, iru!» Kaj vere, Sentis eĉ proponas, ke oni diru: «Mi malpermesas, ke vi iros.» Sed tio estus tia rompo de la vivanta tradicio de l’ lingvo, ke ŝajnas nepre preferinde rekoni la ekziston de l’ S. Tamen aliflanke, por ne erarigi pri tio, ke la S en E estus uzata same larĝe kiel en aliaj lingvoj, pli bone estas ne uzi en E la nomon S, sed nomi ĝin volitivo aŭ efikeca modo.
KALOCSAY
Noto de M.C. Butler. Kelkaj diras, ke ĉar -u montras deziron, oni ne rajtas diri: ,Mi malpermesas, ke vi -u.» Tamen mi mem preferus uzi tion, ol … ke vi iros.» Ĉu oni nepre devas diri: «Mi malpermesas vian iron». (kiel diras Bailey)?
Sub la neĝo. De J. Porchat, taglibro de juna loĝanto de la Jura montaro, el la franca trad. J. Borel, 1908, 144 p., dua eld. 1923. «Modela stilo, verketo tre uzata kiel unua legaĵo.» (BIL, p: 361.)
Sudafriko: Kaplando, Transvalo, ktp. La unuaj pioniroj en K. estis W. Way kaj H. Clark. En 1908 en Wellington estas fondita. EG. Pioniro en T. estis W. Coquelin (1901) kaj A.F. Whiteside (1905) en Johannisburg kaj H. Carter en Pretoria, fondinta tie en 1906 la unuan EG. La centro de la movado estas Pretoria, kie fondiĝis ES en 1908. Dum 1926 tie okazis 12 E kursoj, gvidataj de James kaj s-ino R. Spero. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 en K. troviĝis E-istoj en 4 lokoj kaj en T en 7 lokoj. UEA-del. en 1933 en Beaufort West, Cape Town, East London kaj Johannisburg.
I. ŜIRJAEV
Sudano, Afriko. Ankoraŭ en 1897 en Segu estis E-isto Ch. de Troismonts. Dum pluraj jaroj faris prop-on A. Depuis en Tomouctou kaj Avid, radiotelegrafisto kaj UEA-del. en Bamako. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 1 loko. Laŭ la ICK-raporto en 1930 «S-ro Marin ankaŭ en tiu ĉi lando povis kunigi dekon da indiĝenaj adeptoj. Li sukcesis fari paroladon en la Gordon–Kolegio en Ĥartum.» Izolaj E-istoj nun estas en diversaj lokoj. En Atbara stariĝis grupo konsistanta el araboj, sirianoj kaj koptoj.» (1933.) — I. ŜIRJAEV.