Выбрать главу

Sufiksoj neoficialaj. El la diversaj sufiksoj aplikitaj en la teknika lingvo tri havas ŝancojn eniri la komunan lingvon: oza, signifanta materian multhavecon por anstataŭi la pezajn -plena, -riĉa; iva, signifanta kapablon, do estanta la aktiva paralelo de l’ pasiva ebla (voliva: volkapabla; elvokiva: elvokkapabla); izi, en la Veraxa senco: apliki ion al io science aŭ metie, apliki metodon de eltrovinto (ŝtonizi vojon, salizi koloidsolvaĵon, pasteŭrizi lakton, faradizi nervon). Krome tre ofte oni renkontas enda (farenda: kion oni devas fari). Pli kaj pli ĝeneraliĝas la sufikso -io por landnomoj (Germanio) kaj scienco anatomo-anatomio. KALOCSAY.

Noto de M.C. Butler. Mi ne kredas, ke -i- estas sufikso. Kaj certe «anatomo» deriviĝas de «anatomio» (-iisto, mallongigo -o) kaj ne inverse. Valorus aldoni kelkajn teknikajn sufiksojn -it, hiper-, k. c., pri medicino, botaniko, ĥemio, k.s.

Supera Kurso de Esperanto. de Dreher, 1925, 68 p. Bona kaj lerte aranĝita lernilo kun interesaj legaĵoj.

Supereco de E super la naciaj lingvoj. Kun nur 2635 radikoj (uzataj en la Fundamento de E) estis eble al d-ro Z starigi riĉan materialon por sia vortaro, kiu tradukas pli da ideoj, ol enhavas la nacilingvaj vortaroj mem; kaj dum en ĉiuj naturaj lingvoj, precipe la novlatinaj, estas neeble dispartigi la vortojn en apartajn lingv­erojn, en la lingvo E la dismembrigo de ĉiu vorto en memstarajn elementojn fariĝas ebla. Tiu ĉi ebleco devenas de tio, ke la nombro de la radikoj, unusignifaj gramatikaj signoj kaj afiksoj estas limigita kaj esprimas ideojn precize difinitajn. (Estas vere, ke en la nuna momento la oficiala Akademia vortaro de Esperanto entenas 4184 radikojn. Laŭ Petro Stojan E havas pli ol 10.000 elementojn, kiujn oni povas klasigi jene: Finaĵoj 12. — Afiksoj 53. — ilataj vorto 205. — Radikoj 10.000, dum la Enciklopedia vortaro de Eugen Wüster entenas ĉirkaŭe 18.000 radikojn kaj 45 000 derivaĵojn.)

Ĉe tia lingvo kompreneble oni ne bezonas paroli pri devenigo de vortoj, sed nur pri vortfarado, ĉar la nombro de la elementoj estas limigata al tia minimumo, kiun posedas E.

Efektive tiuj elementoj enhavas ne nur la gramatikon kaj la sintakson, sed ili igas tute superfluaj la mil regulojn kun sennombraj esceptoj kaj la specialan sintakson, kiun oni bezonas en la naturaj lingvoj.

STAMATIADIS, Nova gram. libro.

Sur Sanga Tero. Romano originale de J. Baghy. 1935, 240 p. Daŭrigo de la «Viktimoj». Kruele reala prezento de la teruraj jaroj en 1918–20 en Siberio, traplektita per personaj travivaĵoj kaj rememoroj.

Sussmuth (susmut) John Joseph, usonano, inĝ., fabrikisto de teksaĵoj, inventisto de teksindustriaj maŝinoj, aŭtoro de teknikaj libroj. Nask. 13 marto 1883 en Oberaltstadt, tiam en Aŭstrujo, nun en Ĉeĥoslovakujo. Legas facile dekduon da lingvoj. E–isto de 1899. (N-ro 5191 laŭ Z A). En 1900 fondis la klubon «Unulinveco» en Sodertalje, Svedujo, kiu poste fariĝis la Societo Int. de E–istoj, antaŭiranto de UEA. Faris prop. vojaĝon por SIDE tra Germanujo kaj al Moravujo, kie li helpis starigi la gazeton «Revuo Int.» En 1902–05 instruis klasojn en Buda­pest, Hungarujo, estis sekr. de la loka grupo kaj kunfondinto de la gazeto «La Verda Standardo», kies eldonanto kaj red., A. Marich estis lia lernanto. Fariĝis L.K. en 1905. De 1907 loĝas en Usono. En 1921 estis kunfondinto de la «Dol. 100.000,oo E Service Corporation», kun oficejo je 500 Fifth Ave, New York. En 19 fondis la «Hudson County E Society», estis ĝia prez. por multaj jaroj kaj en 1923 aranĝis EANA kongreson en Union City. Vicprez. de EANA, 1921–23, sekr. de 1929. Verkis lernolibrojn en sveda kaj angla lingvoj, multegaj artikoloj pri E en diverslingvaj gazetoj. Kunlaboris por multaj E gazetoj. Red. de «Amerika E–isto». Red. de la Almanako de EANA de 1930.

Sutherland (suth’erland) George Arthur, skoto, fizikisto. Nask. 6 febr. 1891 en New Deer. Estro de kolegio Dalton Hall, en Manchester kaj speciala prelegisto en Universitato de M. Specialaĵo: akustiko de aŭdejoj. Iniciatis diversajn E grupojn. Prelegis pri mundlingva ideo kaj la sukceso de E.

Suzuki Masao, japano d-ro med., vicprof. de fiziologio en Med. Fa­kultato de Tiba. Nask. 8 sept. 1899 en Nagoya. Fondis en 1924 «Eskulapidan Klubon» E-istan en Med. Fak. de Imp. Univ. de Tokyo. Ĉeestis 23-an kaj 24-an UK-jn. Inspektoro de JEI. Kun aliaj trad. en E: Hayas­hi kaj Tamura, «Farmakologia Praktiko por Studentoj», 1925. Verkis: «Pri ĥemia terminaro», (J), en «La Revuo Orienta», apr. 1926.

Svanbom, K. Otto, svedo, paroĥa pastro, preposto en Söderfors. Nask. 13 febr. 1870 en Malarp. Unu el la pioniroj de E en Svedujo, kunfondinto de Klubo E-ista en Upsala, 1891. Fervore propagandis dum la unua periodo kaj daŭre per paroladoj, kursoj kaj verkado por la E-aj gazetoj.

Svantesson Oskar Vilhelm, svedo, popollerneja instruisto. Nask. 2 jun. 1904 en Tadene. E-isto de 1924. Kas. de S. Instruista EF, iniciatinto de S-E Gazetara Informo-Servo. Kursoj.

Sveda Antologio. Redaktis Sam Jansson, Björne Backman kaj Arne Lenner. 1934, 228 p. Tiu ĉi jam aperinta I-a parto reprezentas la epokon inter 1850 kaj 1910, la aperonta II-a parto la postmilitan epokon. La elekto speciale favoris al la verkoj, en kiu estas io speciale sveda… Jam aperintaj verkoj ne troviĝas en la antologio, kaj ofte tradukitaj verkistoj ricevis malpli multan lokon. (Laŭ «Lingvo Libro», 1934, p: 35.)

Svedujo. Unu el la landoj, kie la «forta voko» de d-ro EsPeranto plej frue redonis eĥon kaj kie lia «nova sento» trovis daŭran revibradon.

En 1889 aperis en Varsovio la unua lernolibro de Z, tradukita por svedoj de G. Henriclundquist, juna studento el Ystad, kun vortareto E-S de tiu sama. Jam antaŭe la lernolibro germana, eldonita en Nürnberg, varbis kelkajn svedojn, inter ili (31. III. 1889) teologian studenton ĉe la universitato en Upsala, A.F. Runstedt, kiu eldonis en 1890 lernilon en formo de flugfolio. Alia teologia studento en Upsala, S.A. Lundstrom, varbita en 1890, fondis en okt. 1891 la unuan societon: Klubo E-ista en Upsala, kiu estis dum kelkaj jaroj ve­ra centro tutmonda de la juna E–movado. Ĝia dua prez., studento Valdemar Langlet, pioniro kiel turisto en E-ujo, vizitis en la somero de 1895 siajn korespondantojn en Rusujo kaj aliaj landoj. Dum lia vizito ĉe Vladimir Gernet en Odessa, la du junuloj decidis, pro la ĉeso de la «Esperantisto» kune fondi novan gazeton nome Lingvo Internacia (LI), kiu komencis aperi en dec. 1895 en Upsala. Sub la direktorado de Gernet prizor­gis en Upsala la redaktadon kaj administradon Langlet kaj Paul Nylén, K.I. Holm kaj Alfred Sandborg k.a. Inter la pioniroj oni ankaŭ nomu O. Zeidlitz, Otto Svanbom, S.E. Krikortz kaj krom ili B.G. Jonsson en la nordo, G.H. Backman en la sudo de la lando.

En 1897, kaŭze de la dekjara ekzisto de E, la E-istoj laŭ iniciato de Gernet fondis per mondonacoj la «Kapitalon de d-ro Z» por eldonado de lernolibroj kaj vortaroj en diversaj lingvoj. Per voĉdono oni decidis transdoni al la societo «Espero» en Peterburgo la administradon kaj tiu societo komisiis al Nylén en Upsala prizorgi la presadon (de angla lernolibro kaj prop. broŝuroj ktp.). En Upsala estis presata ankaŭ «Jarlibro E-ista 1897», eldono de Societo Espero en Peterburgo.

En aprilo 1898 fondiĝis Klubo E–ista en Stokholmo, kies sekr. estis P. Ahlberg ĝis la Ido-skismo en 1909. En 1906 Sveda E-ista Societo estis fondata en Stokholmo de reprezentantoj de la kluboj en Stockholm, Upsala, Falun, Eskilstuna, Karlshamn, Sodertalje, Malmö kaj izolaj E-istoj el diversaj partoj de la lando (de 1 jan. 1910 nomata «Sveda E-Federacio» SEF). Unua estraro: prez. red. V. Langlet, sekr. policisto P. Ahlberg, vicprez. d-ro S. Krikortz, kas. inĝ. Engelbrekt Olson. Gazeta organo «Esperantisten».