Kun «ABF» (Arbetarnes Bildnings–Förbund — Kleriga asocio de laboristoj) SLEA intime kunlaboras kaj dum la vintra sezono 1931–32 la nombro de ties studrondoj de E estis 432; E estis la duaranga temo de ĉiuj ABF-studrondoj, kaj la nombre konstante kreskas. J. J-n.
Sveda Instruista E-Federacio, fondita 9. VIII. 1918 en Gotenburgo de G.H. Backman kaj N. Nordlund, atingis en 1933 la nombron de 300 anoj. Agemaj en ĝi estis la jenaj personoj: Sam Jansson, E. Malmgren, Algot Blid, Linus Andren, F. Ahnfetdt, G. Ahlstrand, G. Otterfors, E. Dahl, O. Svantesson, instruistino Elsa Ozarowsky, k.a. La estraro en 1933: prez. Thorsten Torbjar, sekr O. Rimberth, kas. O. Svantesson. Ĝi aranĝis laŭ iniciato de E. Malmgren en 1929, 1930 kaj 1931 ŝtate subvenciitajn kursojn por instruistoj (la parlamento asignis po 2 900 kr. jare), 1932 kaj 1933 sen tia ŝtata monsubteno.
Esperanta Turista Komisiono, fondita de E. Malmgren en 1929 aranĝis turistvojaĝojn per E al la Baltaj landoj, eldonis gvidlibrojn ktp. Ekde 1932 ETK funkcias kiel estraro de E-a Turista Asocio, kiu komence de 1933 havis reprezentantojn en 50 svedaj lokoj. Estraro estas E. Malmgren, Hj. Lindstedt, G. Gustavsson. ETK aranĝis ĉiujare ekde 1929 turistvojaĝojn inter Stockholm kaj Tallinn (ĉefurbo de Estonujo). La vojaĝoj. okazis ĉiusemajne dum junio kaj julio. Partoprenis meznombre 20 personoj. En 1930 la direkcio de la Stockholma Ekspozicio transdonis al ETK la por-ekspozician propagandon en Estonujo kaj Latvujo. La rezulto estis neatendite bona, speciale rilate al Estonujo. Preskaŭ 1.000 estonoj — kaj el ili la plej granda parto vojaĝis en la grupvojaĝoj de ETK. — vizitis la ekspozicion kaj la ekspozicia direkcio poste letere esprimis specialan dankon pro faritaj servoj N. kaj M.
Sveda E-a Gazetara Informo-Servo (Segis). Iniciatita en 1931 de Oskar Svantesson, Göteborg. Ĝi celas provizi kiom eble plej multajn svedajn gazetojn per artikoletoj pri E kaj ĝiaj progresoj, redakti E-kolonojn en gazetoj kaj fari statistikon pri artikoloj en la sveda gazetaro pri E. En pluraj lokoj tra la lando ĝi havas lokajn kunlaborantojn. Oficejaj kunlaborantoj estas Thorsten Torbjar, f-ino Stina Blomqvist kaj Bertil Magnelson. Plej grandaj ekonomiaj subtenantoj estas SEF, Sveda Instr. EF kaj Thorsten Torbjar. Adreso: Karl Johansgatan 61, Göteborg.
Eldona Societo-Esperanto eklaboris aktive sub la gvido de H. Halldor en 1925. De tiam ĝi eldonis 7 lernolibrojn, 7 lego kaj ekzerclibrojn kaj 11 literaturajn verkojn, inter ili: Per Balono al la Norda Poluso, Gösta Berling kaj Sveda Antologio. La valoro de tiuj verkoj estas en ora valuto kalkulata 66,- svfr. El ĝiaj eldonaĵoj kelkaj gramatikoj atingis kelkdekmilon. ESE estas ankaŭ unu el la plej granda vendistoj de fremdaj eldonaĵoj.
Sveŝnikov N., ruso, dir. de gimn. en Vjatka. Estis la unua rusa E-isto (laŭ atesto de K Ostanieviĉ), kiu skribis leteron en E al Z.
Svislando. (Schweiz, Suisse, Svizzera), politike nomata Svisa Konfederacio, t. e. Schweizerische Eidgenossenschaft, Conféderation Suisse, Confederazione Svizzera.
Ĝeneralaj informoj. Amplekso: 41,295 kv. km. Loĝantaro: 4 milionoj, el kiuj 3,6 milionoj da svisoj kaj 400,000 fremduloj. Parolataj lingvoj: germana 2,85, franca 0,84, itala 0,24, romanĉa 0,043, aliaj 0.027 milionoj. Ŝtata organizo: federacia ŝtato de 22 interne memstaraj landoj (kantonoj). Sendependeco rekonita en la Westfala paco 1648, daŭra neŭtraleco 1815, transformo en federacian ŝtaton en 1848. Konstitucio de 1874 (kun multaj ŝanĝoj sinsekvaj) Reprezento: Federacia kunveno (Bundesversammlung, Assemblee fedérale) kun du ĉambroj: Nacia konsilantaro kaj Konsilantaro de la ŝtatoj. Supera aŭtoritato: Federacia konsilantaro, konsistanta el sep anoj. Tiuj sep konsilantoj plenumas la oficon de ministroj. Ĉiujare estas elektata el ili la prezidanto de la konfederacio. Popoliniciato: Nur por ŝanĝi la konstitucion kaj por nelimigitaj aŭ pli longdaŭraj ol 15 jaroj ŝtatkontraktoj. Nombro de iniciantoj: 50.000. Popola decido (referendumo): Laŭ iniciato de 30. civitanoj.
La kvarlingveco (kio ne signifas, ke ĉiu sviso parolas tiujn lingvojn) kaj la geografia situacio meze de Eŭropo okcidenta igas S-n lando de trapasado de homoj kaj varoj. Bilde prezentita kiel turniĝanta plato de Eŭropo. La strukturo de la lando, altaj montoj, malvastaj valoj kreis homtipon tute apartan. Tio esprimiĝas jam en la ĉefa lingvo, la germana, parolata eĉ inter la kleraj homoj nur en la konata dialekto supergermana, la Schwytzerdütsch, kun nombro de interesaj malnovaj vortoj, ne plu uzataj en la altgermana. Tradiciema, liberecema, iafoje obstina, miksita kun sobre praktika sento, jen proksimume svisaj trajtoj. Influita multe de la franclingva (romanda) parto, tiu ĉi mozaiko kompletiĝas per kritikemo kaj forte esprimita individualismo. Tiu ĉi lasta kvalito manifestiĝas en ĵaluza defendo de rajtoj, ĉu de propra landeto (kantono) ĉu de individua rajto civitana. Tion mokemuloj nomas kelkfoje «kantona spirito» (Kantönlisgeist).
E en Svislando. Unua provo ekplanti E-n en la ŝtonan teron de S. estas parolado de A.P. Dubois, dir. de Komerca Lernejo en Le Locle, 1898 (frato de la fondinto de l’ plej malnova E-grupo svisa, «La Stelo» en Genève, H. Dubois. Laŭ la presitaj dokumentoj estis broŝuro germanlingva, eldonita de Th. Hopt (represo el svisgermana gazeto en Thun), kiun oni povus nomi la ekmarŝo de la movado. Jaro 1903. Tiam jam aperis multobligita periodaĵo «Svisa Espero», kiu informas pri la Svisa E-Societo fondita en 1902. SES estas laŭ aĝo la dua nacia societo E-ista post la franca, la unua, fondita en 1898.
Pioniroj. La speciala karaktero de la lando ne allasis fondon de granda movado. Skeptikaj en iu grado, la svisoj ne tre facile aliĝas al modernaj movadoj kaj estas fakte nur en la kelkaj gravaj urboj, kie ekfloris tio, kion nomi esperantista vivo ni kutimas.