Выбрать главу

Gravan moralan subtenon ricevis la ideo int. lingvo kaj de E per la apogo de eminenta filozofo Ernest Naville (ĝenevano), membro de la «Intnstitut de France». Estis li, kiu en «Bibliothèque Universelle» (1900) verkis artikolon tre favoran pri E, kiun poste prezentis generalo Sébert, al la Akademio de Sciencoj. Naville je pluraj okazoj montris sian favoron al E kaj precipe kuraĝigis pioniron de nia movado Edmon Privat gimnaziano fervorplena.

Nomoj, kiuj distingiĝis en la movado, estas du nedisigeble ligitaj: Edmond Privat kaj Hector Hodler. En la unua tempo de E en S., ni vidas aperi nomojn de E. Failletaz (unua prez. de SES), de profesoro Hug (Fribourg), de Th. Renard (Genève), en kies domo loĝis D-ro Z, de S. Feierabend (Bern). Nomo preskaŭ forgesita estas tiu de Jean Borel (Vaumarcus), kiu estas la fondinto la E-eldonejo en Berlino (Möller & Borel) nuna firmo Ellersiek. Jean Borel verkis la plej uzitan germanan gramatikon («Vollstandiges buch»). Aliaj pioniroj estas: René de Saussure (Genève), Jakob Schmid (Bern), Ed. Stettler (Bern), la fratoj Stroele, (el kiuj Georges Stroele estas la talenta recenzisto de «Esperanto»). En laboristaj rondoj kaj ĉefe en Zürich la nomo de Karl Jost restas kiel pioniro kaj kiel plej energia kontraŭulo de Ido. Inter instruistoj en germanlingva parto de S. estas Heinrich Fridor (Zürich).

Periodaĵoj. De 1902 aperas «Svisa Espero» kun kelkfoja interrompo. Plej ofte posedaĵo — kaj sekve riskaĵo — privata, ĝi konis «luksan tempon», kiam René de Saussure eldonis ĝin. Sur kreta papero ­ kun koloraj bildoj, arte aranĝita laŭ la gusto de la tiama tempo, tiu ĉi periodaĵo konkludigus falsan situacion. Estis la tempo de oferemo – granda. Oni kredis, ke sufiĉas ioma puŝo kaj la venko estas proksima. Inter tiuj, kiuj oferis multan monon por la gazeto, ni citu Karl Jost, kiu dum jaroj eldonis ĝin kun multa monperdo. — Sed en S. aperis alia periodaĵo, kiu en sia speco estas pruvo por ekzistebleco kaj ĝia malo, de speciala revuo. Estis la «Scienca Revuo», lerte redaktita kaj pagita de René de Saussure. Dum sep jaroj aperis tiu ĉi revuo por fine iri en la manojn de firmo Hachette. Kaj ĉesis aperi en 1914 — «Esperanto», la organo de UEA estas ankaŭ svisa produktaĵo — se ne laŭ preseja vid­punkto — almenaŭ laŭ deveno. Fondita de Paul Berthelot, Hertor Hodler akiris ĝin en 1905 kaj faris ĝin la centra organo de la praktikuloj. Ĝi estas unika periodaĵo jam pro sia migrado: presita komence en Francujo, poste en Svislando, poste en Ĉeĥoslovakujo, en Germanujo, en Belgujo, kaj fine denove en Francu­jo, kio ravigas la proverbon. «Oni revenas ĉiam je sia unua amo.»

Presaĵoj svisaj. La fakto, ke S. estas lingve ano de la najbaraj landoj, ne kuraĝigis la eldonistojn. Kaj sekve ne estas multaj verkoj, kiuj aperis en la lando mem. Aperis lernolibroj de svisaj aŭtoroj kaj en S.: Hopf («Anfangsründe»), Jost («Lehrbuch»), Perlet («Lehrbuch»), Schmid («Briefe»), Privat («Manuel»). Inter svisaj verkistoj E-aj Privat estas la plej konata, («Tra l’ silento», «Karlo», «Kursa Legolibro», «Ginevra», «Esprimo de sentoj», «Historio de E», «La Vivo de Z» k a.). Se ne aperis multaj verkoj kaj rimarkindaj, tamen S. havas la honoron esti la centro por la praktika agado, el kiu fluis la ĉefa dokumento de la movado: la «Jarlibro de la E-Movado», kiu evoluiĝis de simpla libreto de 24 paĝoj al dika volumo kelkcentpaĝa. Unika estas ŝlosilo de E en la 4-a, kutime forgesata lingvo de S., latinida idiomo kun etruskaj restaĵoj, parolata en Grizono.

Universala Esperanto-Asocio. S., por multaj ne-svisoj idealo de intergenta kunvivado harmonia, estas denature destinita doni hejmon al la centro de la E-Movado. Tion d-ro Z mem jam antaŭvidis kaj la faktoj pravigis lin. — Fondita laŭ ideoj de ne-svisoj, UEA montras tiom da tiaj trajtoj svisaj, ke oni ne povus ja paroli pri ĝi, ne pensante al la lando de la sidloko. Estas feliĉa kuniĝo de multaj faktoroj, kiuj igis la urbon Ĝenevo centro de la movado, kiel ĝi fariĝis centro de aliaj tre gravaj movadoj internaciaj ka fine sidejo de interŝtataj organizaĵoj, Ligo de Nacioj, Int. Labora Oficejo. (Pri UEA v. apartan artikolon).

E-istoj en Svislando. La jam aluditaj ecoj de S kaj la centrigo de la movado, kaŭzis, ke en S. vivas daŭre aŭ por certa tempo, alilandaj E-istoj. Multaj samideanoj alilandaj studis en S. kaj iuj konatiĝis kun E dum studado tie ĉi. La centrigo de la movado alvenigis konatajn E-istojn, kiuj por certa tempo aŭ daŭre restas tie ĉi, inter ili Renaud Richez, Andreo Cseh, Petro Stojan, Robert Kreuz k.a.

Kongresoj. En S. okazis tri UK-j: la 2-a en Genève, 1906, la 9-a en Bern, 1913, la lasta antaŭmilita kongreso, la 17-a en Genève, 1925. Prezidis la duan kongreson pastro Schneeberger kaj estas fiksita dum ĝi la kreo de la Konstanta Kongresa Komitato. Oni fondis sub la impulso de generalo Sébert la Sciencan Asocion E-istan, kiu konis poste tre belan, evoluon. La naŭan kongreson prezidis konata pioniro Jakob Schmid. Ĝi estis la fino de la bataloj pri reformoj, esprimita per deklaro de fido al la Lingva Komitato. Fine la 17-an kongreson en Genève, prezidis d-ro E. Privat. Inter la serio de kongresoj la Ĝeneva estis la plej bela kaj plej harmonia. Dum ĝi estas inaŭgurita la Somera Universitato, ideo de Privat.

Fremdaj E-istoj. S., turisma kaj restada teritorio altiris ankaŭ fremdajn E-istojn, ĉu por studi, ĉu por ripozi kaj restadi pli longe. Aro inter tiuj samideanoj okupas hodiaŭ gravajn postenojn en siaj landoj kaj ĝojige estas konstati, ke ĉiuj memoras kun plezuro la tempon pasigitan en S.: Devjatnin, Evstifeieff, d-ro Ostrowski el Yalta, f-ino Sarapova el Kostroma, s-ino Umanski el Odessa, fidela anino de La Stelo en Genève, d-ro Schacht (Ĉernauti), I.H. Krestanoff, Pirdop, infanoj de d-ro Zamenhof, d-ro Emiljan Loth, Pabjanice kaj multaj aliaj.

Skismo. La jena priskribo ne estus kompleta, ne menciante ion pri la skismo kaŭzita en 1907 per la apero de Ido. En S. ĝi kalkulis aron da fervoraj, por ne diri fanatikaj defendantoj. Inter la kondukantoj ni citu pastron Schneeberger, parlamenta stenografo, eks-prezidinto de la Svisa E-Societo, la komerciston Anton Waltisbühl en Zürich, fine la idistan pratotipon Albert Nötzli en Zürich. Aliaj konataj personoj, malpli inter la E-istoj sed en publika vivo estis la fratoj Wenk en Basel, el kiuj unu revenis al E per solena deklaro okaze de la naŭa kongreso en Bern. La diskutoj kaj disputoj kun la idistoj fariĝis plej akraj en Zürich kaj ĉefe inter du personoj: Notzli kaj Karl Jost. Rerigardante, oni povas diri, ke la forblovon de la idisma danĝero oni dankas en germana S. al la persista, obstina kaj preskaŭ fanatika laboro de Karl Jost. Hodiaŭ la idisma movado iam konsiderinda pro la nomo de kelkaj favorantoj kaj timinda pro la batalforto de aliaj, estas komp­lete disblovita. GEORG AGRICOLA.

Sygnarski Mieczyslaw, polo, instr. Nask. 30 nov. 1889. Unu el la plej fervoraj propagandistoj de E inter instruistoj kaj en lernejoj. 117 prelegoj ekde 1920. Gvidas kursojn; de 1931 pli ol 800 lernantoj. Verkis lernolibron por gimnazianoj, de la ministerio aprobitan, trad. romanon «Kiu kulpas» de Reytan.

Szentmáriay (sentmárjai) Dezsö, hungaro, ĉefapelacia juĝisto. Mortis en? Prez. de HES, 1908–11. Tre multon klopodis ĉe oficialaj faktoroj por E.

Szilágyi (siládji) Ferenc, (ps. Silabo, Silag, Sife, Fersil, F. S), hungaro, d-ro jura, redaktoro, E-instruisto. Nask. 1 febr. 1895 en Budapest. Estis oficisto, longtempe senlabora. Estis ĉefsekr. de la Lit. Societo «Vaj­da Janos». Kuulaboranto de diversaj hungaraj gazetoj. E-isto de 1924. (1. H. Heroldo, 1930, n-ro 5.) Komence li agadis en la oficista grupo de HESL de 1929 en HES altnivelaj lit. vesperoj kaj konstanta kursgvidado.). En 1932 li komencis instrui laŭ la memverkita lumbildmetodo (v.) kaj de la sama tempo gvidas sukcesajn kursojn en Svedlando; dum unu jaro 20 kursoj kun ĉ. 500 kursanoj, kaj 32 prelegoj plejparte pri Hungarujo. Kunlaboraĵoj en «H. Heroldo», «HDE», «Litova E-Revuo», «Pola E–isto», «Sveda E-Gazeto» kaj «L.M.», kies red. li estas. Verkoj: «Poemaro el Hungarlando» (poemtradukaĵoj), 1929; «Pentroarto en la Malnova Hungarujo», traduko de riĉe ilustrita verko de Genthon, 1932; «Trans la Fa­beloceano», originalaj noveloj kaj poemoj, 1932; sprita lernolibro, 1932; kunlaboro al «Hungara Antologio», 1933. Kunlaboris ankaŭ al la «Sveda Antologio»; lia novmetoda gramatiko aperis en 1935. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.