Выбрать главу

Tenisson Jaan, estono, antaŭe taj­loro, nun kampulo. Nask. 30 sept. 1864 en Viljandimaa. Kiel paŝtista knabo lernis volapükon. E-isto de 1891. Unu el la unuaj E-pioniroj en Estonujo. Iniciatis la movadon en Narva, kaj en la tuta lando. Eldonis je propra kosto E-aĵojn kaj propagandilojn, subtenis la eldonadon de lernolibroj. Fondis en Narva la unuan E-librovendejon, presejon kaj bibliotekon. Korespondis kun Z. Dum la estona-rusa milito en 1919 brulego detruis lian tutan havaĵon, la E presejon ktp. tiam li transloĝiĝis al kamparo, malaktiviĝis, perdante pro la katastrofo siajn energion kaj bonhumoron.

Tenneson (tenson) Paul, franco, prof. en Paris, mortis sept. 1905. Unu el la kunfondintoj de SPPE (1898 kaj de la Pariza Grupo, 1900. Helpis al de Beaufront, nome pri la ekzamenoj. Postlasis trad. de Molièr: «Le Malade Imaginaire», neniam presita.

Teodorescu (teodoresku) Alex. Pr., rumano, advokato. Mortis sur la batalkampo en 1916. E-isto de 1907, estis daŭriginto de la laboro de Robin ĝis la milito.

Teorio de Esperanto, helpilo por supera E-kursoj. Verkis V. Varankin. 929, 70 p. Enhavo: Enkonduko en la teorion de la int. lingvo; Genealogia klasifiko de lingvoj kaj etimologio de E-a radikaro; Fonetiko de E; Morfologio kaj Sintakso de E.

Teozofio. Religifilozofio, klopodo por Diokono. En 1875 de Helene Blavatsky kaj kolonelo Olcott estis fondita Teozofia Societo en Newyork, kies celoj estas: 1. Formi kernon de universala frateco de la homaro sen distingo de nacio, kredo, sekso kaj kasto. 2. Instigi al kompara studado de religioj, filozofioj kaj sciencoj. 3. Esplori la neklarigitajn leĝojn de la naturo kaj latentajn kapablojn de la homo. En 1411 fondiĝis ankaŭ Teozofia E-a Ligo, kies celoj estas konigi E-n kaj T-u reciproke, uzadi E-n kiel int. lingvon de la T-a Societo. En E aperis kelkaj broŝuroj pri T. kaj la ampleksa romano teo­zofia «Fatala Ŝuldo» de Lionel d’ Alsace. En 1913 aperis organo de TEL; «Espero Teozofia», en 1928 ĝi havis sian 10-an jarkolekton. Pri la agado de TEL en la lastaj jaroj mankas informoj.

Terminaroj, v. Lingva Komitato (parto: Teknikaj Vortaroj) kaj Scienco.

Terricabras (terrikabras) Josep M, kataluno, d-ro kuracisto. Nask. 12 sept. 1878 en Vic, mortis samloke 9 jan. 1928. E-isto de 1907, prez. de la loka EG, membro de la komitato por gastigo de la aŭstro-infanoj post la milito. Prop. artikoloj.

The Esperantist. Kvankam multaj aliaj landoj — eĉ ne tiel gravaj ­ havis jam E-ajn periodaĵojn, Anglujo restis komence retenema. Nur en nov. 1903 H.B. Mudie eldonis la 1-an n-ron de TE. La antaŭparolo estis skribita de la fama publicisto W.T. Stead. Inter la tiutempaj E-aj gazetoj TE okupis altan lokon, enhavante bonajn lingvajn artikolojn (ofte iom danĝerajn) kaj multajn originalaĵojn de konataj E-istoj. Vol. 1. n-roj. 1–1 nov. 1903-dec. 1904-14×IV+224 p. Vol. II: n-roj 15–26, jan: dec. 1905-12×IV — 192 p. 24×19. Pro la bono de la E-a movado en Anglujo Mudie faris la oferon, enkorpigi TE en «The British E-ist» en jan 1906. — P. TARNOW.

The Esperanto-Monthly. Red. William W. Mann kaj de jan. 1914 W.M. Page. Enhavis precipe kursojn kaj materialon por instruistoj (lingvostudoj, rakontoj, poezioj) Vol. I. 1913, IV+192 p. Vol. II. 1914, IV — 188 p. Vol. III. 1915, 188 p. Vol. IV. 1916, IIXIV — 128 p. Vol. V. 1917-13×IV+1 p. Vol. VI. 1918–13×IV+140 p. Vol. VII. 1919-13×IV- 136 p. 24×15. En jan. 1920 TEM estis enkorpigita en «The British E-ist». — P. TARNOW.

The Esperanto Publishing Company Limited estas eldonejo, fondita en februaro 1928 de E. Robertson, E.W. Willcocks kaj C.C. Goldsmith. Nunaj direktoroj la samaj personoj kaj K.R.C. Sturmer. Kapitalo (sept. 1933.) pundoj 565: Dividendoj pagitaj 5%, 3%, 3%. Dum la sesjara ekzisto ĝi eldonis 13 literaturajn kaj du anglalingvajn verkojn, inter ili: Dickens: La Vivo de Jesuo, unu el la plej belaj libroj E-aj. La orvaloro de ĉiuj eldonaĵoj estas ĉ. 38: svfr.

Thevenin Lucien Jacques, franco, fakestro por int. komerco. Nask. 15 apr. 1891 en Nervieux, Loire. E-isto de 1907, aliĝis al EG en St. Etienne en 1910, nun ĝia vicprez. Du jarojn sekr. de Rodana EF. Trad. prozon kaj versojn el la franca literaturo, el kiuj aperis en L’Eclaireur du Soir (Nice), La Tribune E-iste, La Ligilo, Pola E-isto.

Thieme et Cie presejo-eldonejo en Nederlando, eldonis preskaŭ ĉiujn verkojn de H.J. Bulthuis, la tradukon de Odisseias (Manders) kaj vortarojn, gramatikojn kaj laste nederlandlingve la verkon de E. Aisberg: Fine mi komprenas la Radion. La de ĝi eldonitaj libroj estas ĉiuj ampleksaj, belaj kaj tial ĝi atingis famon, malgraŭ ke la tuta eldonita verkaro ne atingis dekon dum la agado. La vendovaloro de tiuj libroj estas ĉ. 60: frsv.

Thilander Harald Josias Eusebius, svedo, presisto, redaktoro. Nask. 25 okt. 1877 en Breared, blindiĝis 13-jara. Lernis la presadon de porblindulaj libroj. En 1908 li iĝis red. de sveda blindula ĉiusemajna gazeto kaj en 1912 red. de la gazeto porblinduta «E-a Ligilo», (ĝis hodiaŭ). Tiujn gazetojn kune kun aliaj gazetoj kaj libroj li pretigas en sia presejo. E-isto de 1900. Fervora aganto, artikoloj kaj vasta korespondado por kaj pri E. Oni nomis lin profeto en la popolo blindulara.

Thitander, nask. Höjer Karin, sve­dino, orgenistino kaj muzikinstruistino. Nask. 4 sept. 1866 en Stockholm, mortis 13 okt. 1927. Blindiĝis en la unuaj jaroj de sia vivo. Jam post 1900 vigle partoprenis la E-propagandon inter blinduloj. Edziniĝis en 1919 je Harald Th., kiun ŝi tiam jam dum preskaŭ du jardekoj helpis en lia E-laboro.

Thilander nask. Järvenpää Varma Elisabet, finnino, masaĝistino kaj manlaboristino. Nask. 1 majo 1899 en Illo. Post blindiĝo ŝi poste rericevis ioman vidpovon. Verkis originalajn E-poemojn kaj tradukaĵojn; premiita de la Floraj Ludoj. Venis Svedujon por lerni blindulpresejan laboron kaj edziniĝis en 1928 je Harald Th.

Thisell, nask. Cederblad Hilda, sve­dino. E-istino jam antaŭ 1898. Multe kaj bone verkis traduke kaj originale dum la unua periodo de E. Artikoloj en L.I., «L’E-iste» k.a.

Tholt (tolt) Pal, hungaro, prof. en Versec. Mortis en? Apartenis al la unuaj pioniroj en H-ujo. En 1904 grupfondo en Versec. Prop. broŝuro en 1905. Artikoloj en E, tradukaĵoj.

Thomas Herbert Moy, (Hometo), anglo, inĝeniero. Nask. 31 dec. 1863 en Brixton London. Ĉefa distraĵo: muziko. Fariĝis E-isto en 1908 kaj ĉefdel. de UEA por Anglujo de 1928. Verkis kaj komponis multajn E-ajn kantojn, el kiuj «La Kongres-Amatino» verŝajne estas la plej bone konata. Kiel kantulo sin akompananta per gitaro estas tre konata inter londonaj kaj alilandaj rondoj.

Thomsen H. Th., dano, tipografisto. E-isto de 1905. Dum multaj jaroj la ĉefa gvidanto de la E-vivo en Oslo. Fondis la unuan E-klubon en Oslo 8 febr. 1906. Pro ekestinta disputo inter la anoj de la gazeta komitato je propra risko redaktis kaj eldonigis la unuan n-ron (1 jan. 1909) de «N E-Gazeto» Norsk E-blad. Kunfondinto de NEL 1911. Disponigis por la E-klubo propran ĉambron en sia hejmo. Aranĝis grandan E-eks­pozicion en 1909. Verkis artikolojn, poemojn lernolibrojn, unu el ili aperis en 10.000 ekzempleroj.

Thomson (toms‘n) Alexander William (ps. Avoto), brito, taksa komizo en fabrikejo de elektraj kabloj. Nask. 15 marto 1896 en Hammersmith, apud London. E-isto de 1911. Fondinto de grupo en Bexleyheath (instruis skol­tojn kaj belgajn rifuĝintojn), 1914. Fondinto kaj prez. de Skolta E-ista Ligo, 1918. Fond. de Psiĥa EL, 1934. Predikis ĉ. 12-foje ĉe E diservo en London. Verkoj: «Rimvortaro E-a», 1918; diversaj artikoloj kaj versoj en E gazetoj.

Thomson L.E., aŭstraliano. E-isto de 1911. Sian pioniran agadon li mem priskribis en artikolo por Enciklopedio, kies ĉefkunlaboranto li estas. v. Aŭstralio.

Tiard (tiar) Marcelle, francino. Nask. 18 jun. 1861 en Paris mortis 1 jun. 1932 en P. Interesiĝis pri feminismo kaj teozofio. E-iĝis en 1903. Senlaca propagandistino dum 25 jaroj. Prezidis grupojn (Nice, Alger), Federacion de Provence, la Int. Teo­zofian Ligon, la Unuiĝon de E-istaj Virino.