Выбрать главу

Tieder (tider) Zsigmond, hungaro, ĵurnalisto, kunlaboranto de la laboristaj gazetoj «Nepszava» ktp., tiu de multaj enciklopedioj kaj aliaj sciencaj verkoj. Nask. 1887 en Budapest. Prez. de HESL dum 1927–1930. Verkis broŝuron, multajn artikolojn pri E por laboristaj gazetoj; redaktis «Antaŭen», faris kelkdek paroladojn en la sindikatoj.

Tiflisano, ps. de la georgiano Ciklari. Mortis ĉ. 1914 (?). Verkis «Tra la mondo per E», 1909–11, 32 p. Kunlaboris al «La Revuo».

Tihanyi (tihanji) Jozsef, hungaro, kolonelo en pens. E-isto de 1905 (rigardinte E-lernolibron en montrofenestro). Kursoj por oficiroj en Kaposvar, 1911–13. Prez. de Budapesta grupo de HES, 1929–30. (I. «H. He­roldo» 1933, n-ro 3.)

Timuŝ Miĥaelo, rumano, instr. E–iĝis en 1907. Kunlaboris je la organizo de l’ unua E-kongreso en R. Fond. de la Societo de la R. Instruistoj E-istaj «Homaro». Kunlaboris ĉe multaj E-gazetoj.

TLES — Tutmonda Ligo de E-istaj Senŝtatanoj. (v.)

Toki Zenmaro, japano, ĵurnalisto en Tokyô Asahi. Fama J poeto. Dir. de JEI. Nask. 8 jun. 1885 en Tôkyô–si. Vizitis domon kaj tombon de Z dum UK en Danzig kaj faris belan priskribon (J), montrante ĵurnalistan observemon kaj poetan sentemon. (E-a traduko en «La Revuo Orienta», 1929). Klopodas alprenigi latinajn lit­erojn por J. lingvo kaj verkis: «J. Lingvon per Romazi, per Nipponsiki Romazi», 1929.

Tolnai Elek, hungaro, reprezentanto de petrolfabriko. Nask. 25 jan. 1893 en Budapest. Gvidis kursojn, ankaŭ por blinduloj. E-isto de 1914. Kas. de HES 1915–31; nun ĝia kontrolisto. Kunorganizinto de la UK en Budapest. En lia parencaro 9 E-istoj, inter ili lia edzino Boris Rona kaj lia 13-jara filino Agi kiu ofte deklamas aŭ kantas dum E-aj lit. vesperoj. (I. «H. Heroldo», 1930, n-ro 5.)

Tolnai Pal, hungaro, komercisto; frato de la antaŭa. Nask. 23 aŭg. 1891 en Törökbalint. Kvinjara militkaptiteco en Siberio. E-isto de 1926. Ĉefsekr. de la UK en Budapest kaj de HES en 1928–29. Prez. de la buda­pesta grupo de HES, komitatano de UEA. Kursoj, ankaŭ por blinduloj. Lia edzino Rózsi Göndör estas aktiva E-isto kiu gvidis kursojn, tradukis novelojn. (l. «H. Heroldo», 1930, n-ro 5.)

Tolstoj Lev Nikolajeviĉ, grafo, fama rusa verkisto. Nask. en 1828, mortis en 1910. Estis unu el la unuaj eminentaj patronoj de E. Jam 16 sept. 1889, respondante al V. Majnov, T skribis: «Mi opinias la ellernon de komuna eŭropa lingvo (t. e. int. lingvo E) afero urĝe necesa… Mi laŭpove penos disvastigi tiun lingvon kaj, kio estas la ĉefa, konvinkigi ĉiujn pri ĝia neceso.» 27 apr. 1894 T. skribis la famajn frazojn: «Mi konstante opiniis, ke ne ekzistas pli kristana scienco, ol la lingvoscienco, la scienco, kiu ebligas interrilaton kaj solidarecon kun la plej granda nombro da homoj. Mi multfoje vidis, ke homoj malamike interrilatis nur sekve de la mekanika baro kontraŭ la reciproka komprenado. Tiamaniere la ellerno de E kaj ĝia propagando estas sendube kristana agado, akcelanta la estigon de l’ Regno Dia — la agado, kiu prezentas la ĉefan kaj solan mision de homa vivo». Tiu ĉi favora rilato de T. al E ludis gravan rolon por E: la vortoj de T. estis vaste uzitaj por prop. de E. Sed samtempe kun la nomo de T. estas ligita ankaŭ unu tragedia momento en historio de la juna E-movado. En 1895 pro la artikolo de T. «Prudento aŭ kredo» la rusa car-cenzuro malpermesis importon de la sola tiama E-gazeto «La E-usto» en Ruslandon, kaj pro tio la movado suferis gravan krizon. 17 aŭg. 1909 T. denove esprimis sin favore por E sendinte al J. Eydelnanth (Franc.) la nenie ĝis tiam eldonitan «Raporton pri paco», por ke ĝi aperu unue en E (aperis en Int. Socia Revuo). Nelonge antaŭ sia morto T. denove eldiris 24 febr. 1910 sian fidelan simpation por E. Sub influo de T. la tolstojana eldonejo «Posrednik» (Peranto) eldonis multajn rusajn lernolibrojn de E kaj eĉ specialan serion de lit. verkoj sub titolo «Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tols­toj» 1912–16. El la verkoj de T. aperis en E traduko de multaj malgrandaj rakontoj, el kiuj la pli ampleksaj estas: «Sieĝo de Sebastopolo», «Kaŭkaza militkaptito», «Du maljunuloj», «Unu animo en ĉiuj», «Tri mortoj», «La morto de Ivan Iljiĉ», k.a. Estas tradukitaj, sed ankoraŭ ne eldonitaj la romanoj «Milito kaj paco», parte «Anna Karenina», «Renaskiĝo», k.a. — NEKRASOV.

Tomac Stanislav, serbo. Mortis en 1932 en Argentino. Verkis antaŭ la elmigrado post milito lernolibron, gvidis kursojn.

Tomán János, hungaro, arkitekto. Nask. 29 aŭg 1900 en Arad (nun en Rumanujo). E-isto de 1920. Li instruis, organizis, propagandis, en 1927–8 estis prez. de HESL. Li kompilis E-H kaj H-E vortarojn, (536 p.) verkis gramatikojn.

Tooguu Tojosato, japano, kuracisto. Nask. 13 okt. 1894 en Tôkyo-si, mortis 24 jun. 1927 en Odawava; multe tradukis novelojn: Ariŝima: «Deklaracio», 1924; literatureseon: Ariŝima «Senbedaŭre Amo rabas», 1931. «E kurso por kuracisto», 1927.

Torbäj (turbjer) Thorsten, svedo, instruisto en Göteborg. Nask. 13 dec. 1893 en Marshand. E-isto de 1929. Prez. de S. Instruista EF de 1932; Reprezentanto en S. por «Int. Peda­gogia Revuo». Kunlaboranto de S-E Gazetara Informo-Servo.

Torii Atuzirô, japano, instr. en blindula lernejo de Kyôto. Kunfond. de J. Asocio de Blindaj E-istoj, 1928. Verkis en brajla alfabeto kursolibron, 1923 kaj E-J Vortaron. — (Kuw.)

Török Peter, hungaro, gimn. prof.. Nask. 23 jan. 1857 en Hajduböszor­meny, mortis 28 nov. 1929 en Debrecen. Tre diversflanka, krom E li: okupiĝis pri mineralogio, botaniko kaj entomologio. E-isto de 1907. L.K. Estis gvidanto de la E-movado en Debrecen. Verkis lernolibrojn, (la, E-Sintakso int-e premiita), bonan E-H vortaron kaj porĉiaman kalendaron. En manuskripto kelkaj gravaj verkoj. (1. «H Heroldo» 1929. B. n-ro 6.)

Toschi (toski) Umberto, italo, d-ro. kaj prof. de ekonomia geografio, instruas en komerca lernejo de Bologna. Nask. 10 jun. 1897 en Dozza Imolese (Bologna). E-isto de 1912. Sekr. de 7-a itala E-kongreso, 1920, de IEF, 1923–25, de Int. Konferenco por Komuna Komerca Lingvo, Venezia 1924; ktp.

Tóth (tot) Vince, d-ro de la juro, hungaro, polickapitano. Nask. 22 jul. 1894 en Sümeg. E-isto de 1910. Kelk­jara laboro por E ĉe la polico, eĉ kurso. Gvidis la HEI, aranĝis la administracion de L.M. en 1924–26, kunlaboris por la aperigo de «La Tragedio de l’ Homo» (Madách), tradukis la «Kriminologion» de Vámbéry.

Totsche (toĉe) Lajos, hungaro, ŝtat­oficisto financministeria. Nask. 1902 en Budapest. E-istiĝis en 1919, kiam jam aperis en «Hungara E-isto» lia unua noveltraduko. Gvidis kelkajn kursojn. Red. de L M. Verkoj: «De paĝo al paĝo» (1932), tradukoj en la «Hungara Antologio» (1933), traduko de «Vojaĝo en Faremidon» de Karinthy, recenzoj, observoj kaj poemo en L.M. En «De paĝo al paĝo» li kritike pristudis niajn ĉefajn verkistojn postmilitajn. Liaj kriterioj rifuzis la legolibran tradicion de niaj recenzistoj, kies kritikado estis plie lingva, ol literatura. Jam estas tempo taksi serioze la verajn valorojn de nia literaturo, kaj la kritiko mem estu literatura formo: tia estis lia principa sinteno kaj ĝi enhavis ankaŭ lian pretendon, ke nia literaturo jam liveras taŭgan materialon por kultureca kritiko. Lia skizaro certe pravigis tiun pretendon kaj krome starigis sian aŭtoron kaploke de nia eta kritikista elito. Verŝajne lia inspiro al kritika laboro venis el lia funde lirika naturo, kiu «verŝus sangon por poemo», ĉar liaj studoj estas mem literaturaj pecoj, kiuj memorigas pri la diro de Anatole France, ke «la bona kritikisto estas tiu, kiu rakontas la aventurojn de sia propra animo inter la majstroverkoj.» Kunlaboranto de la Enciklopedio. — W.B. JOHNSON.