Выбрать главу

Zamenhof Adamo, filo de Z, ĉefkucacisto de la okulpavilono de hebrea hospitalo en Warszawa. Nask. 11 jun. 1888. Multe skribis pri sia specialeco. — E.W.

Zamenhof Aleksander, (ps. AZO aŭ A.Z.), d-ro, la plej juna kaj plej amata frato de Z, kuracisto. Nask. en 1877, mortis kiel kolonelo de la rusa armeo en 1916 en Dinaburg. E­isto de la unua jaroj de E. Kunlaboranto de IMR. — E.W.

Zamenhof Felikso, (ps. FeZ, aŭ Zef), farmaciisto, frato de Z. Nask. 6 nov. 1868 en Bialystok, mortis 9 dec. 1933 en Varsovio. Estis varmkora amiko de la orfoj. Unu el la unuaj en la familio de Z, kiu lernis E-n. Kiel juna knabo li konatiĝis kun la ideo de sia frato, do la aŭtoro de E havis iun, kun kiu li povis konversacii en la nova lingvo. F. Z helpis ankaŭ al la disvastigo de la Unua Libro, post ties aperigo okupiĝis pri la administra flanko de la afero: li pakis, adresadis kaj dissendadis la broŝuron laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Partoprenis la lokan kiel ankaŭ la int. movadon dum sia tuta vivo. Ĉeestis multajn UK-jn, estis ano de ICK. Ekde la unuaj jaroj li laboris sur la literatura kampo kaj jam en «La E-isto» (Nürnberg) aperis liaj versaĵoj. Poste ofte li aperigadis siajn originalajn — plejparte humorajn — versaĵojn, ĉefe en «La Revuo», «Ondo de E», «Pola E–isto», L.M. Dediĉe al 1a UK en Boulogne, li verkis la poemon «La Homa Doloro». Du poemoj ankaŭ en «Fund. Krestomatio». — E.W.

Zamenhof Klara, edzino de Z. Nask. kiel f-ino Silbernik 6 okt. 1863 en Kowno, mortis 6. dec. 1924 en Varsovio. Senhezite fordonis sian tutan doton por la eldono de la Unua broŝuro, 1887. Estis ĉiama kunlaboranto kaj helpanto de la edzo, ofte plenumis liajn administrajn kaj sekretariajn taskojn. Ankaŭ post la morto de Z aktive partoprenis la movadon. Dank’ al ŝia kunhelpo, fondiĝis la E Rondo «Konkordo» en V. Ĉeestis ĉiujn UK ĝis la Viena 1924, kiu estis ŝia lasta renkontiĝo kun la E–istaro. — E.W.

Zamenhof Leono, (ps. Lozo, aŭ Zetel), polo, d-ro, frato de Z, kuracisto de malsanoj de gorĝo, oreloj kaj nazo. Nask. 31 okt. 1875 en Varsrovio, mortis 7 febr. 1934 en V. Ampleksa faka verkado: ekz. «Historio de medicino» kun biografioj, aforismoj kaj anekdotoj (en pola lingvo): E-isto de 1898. Partoprenis en ĉiuj okazaĵoj de la loka E-movado. Fondinto de ES «Konkordo» en V. Kelkan tempon estis vicprez. de PES. L.K. kaj korespondanto de la Akademio, ĉefkunlaborinto de L.M. Red. de «P E-isto», 1908–13. Li verkis multajn originalajn poemojn. Kiel apartaj libroj eliris liaj tradukoj: «Aspazio» de Swietochowski; «Protesilas kaj Laodamia» de Wyspianski; «Mia Liro» (kolekto) kaj aliaj. — E.W.

Zamenhof Lidja, plej juna filino de Z, Cseh-metoda instruistino de E. Nask. 29 jan. 1904. Ŝi lernis E-n kiel 9 jara knabino. Fininte en 1925 la universitaton (jura fakultato), ŝi fordonis sin tute al E. Ŝi fariĝis sekr. de ES «Konkordo» en Varsovio, aranĝis ofte paroladojn kaj kursojn. Ekde la UK en Vieno, 1924, ĉiun UK ŝi ĉeestis, faris prop. vojaĝon kaj gvidis en diversaj landoj multajn kursojn. Literatura agado: la tradukaĵo de la ampleksa libro pri Bahaismo: «Baha’ u’llah kaj la «Nova Epoko» de Esslemont, «Parizaj Paroladoj de Abdul Baha»; originale verkita: «Homo, Dio, Profeto». El ŝia pure literatura agado estas menciinda ŝia traduko de «Iridiono» de l’ klasika pola aŭtoto Krasinski, kiel ankaŭ noveloj de B. Prus, kaj «Quo Vadis», de Sienkiewicz. Kunlaboranto de multaj E-aj gazetoj («P. E-isto», L.M., k.a.). Kunlaboranto de la Enciklopedio. — E.W.

Zamenhof Ludoviko Lazaro: Vivo. Kiu povus pli bone rakonti la vivon de Z, ol li mem? Tial mi ne faros alion, krom kopii leteron, kiun Z sendis al Michaux, prez. de la Bulonja Grupo la 21. feb. 1905, kaj kiu ne estas ĝis nun publikigita.

Kara sinjoro — Vi petas, ke mi donu al Vi detalojn pri mi kaj mia vivo. Tre volonte mi tion ĉi faros, kiom mi povos, sed bedaŭrinde mi povos fari ne tre multe. Jen estas la kaŭzoj: por la estontaj generacioj mia biografio eble estos ne seninteresa, ĉar efektive mia tuta vivo, de la plej frua knabeco ĝis nun prezentas unu konstantan kaj seninterrompan serion da diversaj bataloj: a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiun reciproke interkonsentigi estis ofte treege malfacile, kaj tio ĉi multe min turmentadis b) ekstere mi ofte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar neniam miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj. Krom tio mi tre multe da jaroj havis grandajn kaj tre turmentajn klopodojn kun la akirado de mia pano kaj tiu ĉi batalado pri la pano tre venenis mian vivon. En la lastaj jaroj mi fine atingis tion, ke pano jam al mi ne mankas; sed ho ve, la longa batalado min tre lacigis, kaj nun, ne havante eĉ plenajn 46 jarojn, mi jam sentas min kiel homo 60-jara.

Mi naskiĝis en Bialystok la 3/15. de Decembro 1859. Mia patro[1] kaj avo estis instruistoj de lingvo. La homa lingvo estis por mi ĉiam la plej kara objekto el la mondo. Plej multe mi amis tiun lingvon, en kiu mi estis edukata, t.e. la lingvon rusan; mi lernadis ĝin kun plej granda plezuro; mi revis iam fariĝi granda rusa poeto[2]. Mi kun plezuro lernadis ankaŭ diversajn aliajn lingvojn, sed ili interesadis min ĉiam pli teorie ol praktike; kaj ĉar mi neniam havis la eblon ekzerciĝadi en ili, kaj ĉar mi ĉiam legadis nur per la okuloj, sed ne per la buŝo, tial mi libere parolis nur en tri lingvo (ruse, pole kaj germane), la lingvon francan mi legas libere, sed parolas ĝin tre malmulte kaj malbone; krom tio mi en diversaj tempoj lernis iom ankoraŭ ĉirkaŭ 8 aliajn lingvojn, kiujn mi konas tamen nur tre malmulte kaj nur teorie.

En mia infaneco mi amis tre pasie la lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon; sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke mian amon oni pagas per malamo, ke ekskluzivaj mastroj de tiu lingvo kaj lando nomas sin homoj, kiuj vidas en mi nur senrajtan fremdulon (malgraŭ ke mi kaj miaj avoj ka praavoj naskiĝis kaj laboris en tiu ĉi lando), ĉiuj malamas, malestimas kaj premegas miajn fratojn; mi vidis, ke ankaŭ ĉiuj aliaj rasoj loĝantaj en mia urbo sin reciproke ĉiuj malamas kaj persekutas… kaj mi multe suferis de tio ĉi, kaj mi komencis revadi pri tia feliĉa tempo, kiam malaperos ĉiuj naciaj malamoj, kiam ekzistos lingvo kaj lando apartenantaj plenrajte al ĉiuj siaj uzantoj kaj loĝantoj, kiam la homoj ekkomprenos kaj ekamos unuj la aliajn.

En la jaro 1869 mi eniris en la Bialistokan realan gimnazion; sed post du monatoj mi devis eliri pro grava malsano (en mia infaneco mi tre ofte estadis malsana); en 1870 mi eniris denove kaj mi lernis kun grandaj sukcesoj (mi devas rimarki, ke en la tuta 9-jara daŭro de mia gimnazia lernado, kiel en Bialystok, kiel poste, en Varsovio, mi estis ĉiam la unua en mia klaso; la instruantoj rigardadis min kiel treege kapablan kaj miaj kolegoj profetadis[3], ke mi havos en la vivo ĉiam la plej grandajn sukcesojn; tio ĉi tamen poste tute ne plenumiĝis kaj mi longe devis batali ĝis mi ellaboris al mia familio modestan panon. En 1873 miaj gepatroj transloĝiĝis Varsovion, kie mia patro ricevis la oficon de instruisto de germana lingvo en la reala gimnazio. Mi restis 5 monatojn dome por lerni la lingvojn latinan kaj grekan, kaj poste mi eniris en la Varsovian 2-an filologian gimnazion, kiun mi finis en la jaro 1879. Tiam mi forveturis Moskvon kaj eniris tie en la medicinan fakultaton de la tiea universitato. Miaj Moskvaj kolegoj estis reprezentanto de tre multaj plej diversaj rasoj, kaj tio ĉi fortikigis en mi la celadon al unuigita homa familio. Baldaŭ la financa stato de miaj gepatroj fariĝis tre malbona, ili ne povis jam tenadi min en Moskvo, kaj tial en 1881 mi revenis Varsovion, eniris tie en la universitaton, kiun mi finis en la komenco de Januaro 1885. Mi forveturis tiam en la vilaĝon Vejseje, por komenci kuracistan praktikon. Praktikinte tie en la daŭro de 4 monatoj, mi konvinkiĝis, ke mi por la komuna medicina praktiko tute ne taŭgas, ĉar mi estas tro impresiĝema kaj la suferoj de la malsanuloj (precipe de la mortantoj) tro multe min turmentis. Tiam mi revenis Varsovion kaj decidis elekti por mi specialecon pli trankvilan, nome la malsanojn de okuloj. Mi laboris en la daŭro de 6 monatoj en la okulista apartaĵo de unu Varsovia malsanulejo, poste mi lernis kelkan tempon en la klinikoj de Vieno (Aŭstrujo) kaj en la fino de 1886 mi komencis okulistan praktikadon en Varsovio. Tiam mi konatiĝis kun mia nuna edzino, Klaro Zilbernik el Kovno (ŝi tiam gastis ĉe sia fratino, loĝanta en Varsovio). La 9-an de Aŭgusto 1887 mi edziĝis. Al mia fianĉino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado. Kaj mi demandis ŝin, ĉu ŝi volas ligi kun mi sian sorton. Ŝi ne sole tute konsentis, sed ŝi donis al mia tuta dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis, kaj tio ĉi donis al mi la eblon, post longa vana serĉado de eldonanto, fine eldoni mem[4] miajn unuajn kvar broŝurojn (lernolibro de Esperanto en lingvoj rusa, pola, germana kaj franca). Baldaŭ poste mi eldonis la «Duan libron», «Aldonon», «Neĝan Blovadon» kaj «Gefratojn» (verkitaj de Grabowski), Tradukon de «Dua Libro» kaj «Aldono», Mezan Vortaron Germanan, plenan vortaron rusan, anglan kaj svedan lernolibron, Princinon Mary, Adresaron ktp., kaj mi ankaŭ donis la necesan monon por la eldono de la verkoj de Einstein kaj H. Phillips. Mi ankaŭ donis multajn anoncojn en la gazetoj, dissendis grandan nombron da libroj ktp.

вернуться

[1]

Marĝene: kiu ankoraŭ vivas.

вернуться

[2]

Marĝene: en la infaneco mi skribis diversajn versaĵojn kaj en la 10-a jaro de mia vivo mi skribis 5-aktan tragedion.

вернуться

[3]

Marĝene: sen ia envio, sed tre bondezire, ĉar neniam mi havis inter la kolegoj ian malamikon.

вернуться

[4]

Marĝene: en julio 1887.