Выбрать главу

Z estis malaltstatura, kun brune­griza barbeto, granda frunto, kaj kalva kapo; li portis pormiopajn okulvitrojn; li misprononcis la siblantajn konsonantojn; jam de ĉ. 1900 li suferis je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj. Li estis pedante ordama en la ordinara vivo, naiva en aferoj, timema antaŭ publiko, malinklina al ĉiuj oficialaj ceremonioj, nature modesta kaj pacama, li penis mildigi ĉiujn konfliktojn; li havis plej profundan senton pri justeco: je la 1a kongreso li memorigis en sia malferma parolo pri Schleyer, aŭtoro de Volapük, kies disĉiploj tamen siatempe akre atakis lin; je la 2a kongreso, li invitigis, pere de Michaux, siajn rivalojn, interalie Peano, aŭtoro de «Latino sine flexione». Sed plej gravaj trajtoj de lia karaktero estas la volo, per kiu li ĉion oferis por siaj idealoj, kaj la pacienca obstino, per kiu li laboris por ilia efektivigo; cetere tiun volon kaj tiun obstinon li ĉerpis el la senmezura amo, kiu puŝis lin alporti, per ĉiuj fortoj de sia korpo kaj spirito, iom da helpo al tiu fizike kaj morale blindiĝanta homaro.

Bibliografio: E. Privat. Vivo de Zamenhof; E. Drezen. Zamenhof; A. Oberrotman. La lastaj tagoj de Dro L.L. Zamenhof; Wiesenfeld, Galerio de Zamenhofoj; Dro Leono Zamenhof. Biografio de Dro L.L. Zamenhof (Universo, 1910); Zamenhof-numero de La Nova Epoko (SAT 1929). (Bonan kompendion oni havas ĉe «Zamenhofa Legolibro» de Kidosaki — J.E.I. -, tekstojn en «Originala Verkaro» de Zamenhof» k. de Dietterle). — G. WARINGHIEN.

Zamenhof Ludoviko Lazaro: Verkaro.

La verkoj de Z dividiĝas en tri kategorioj: 1e la prilingvaj verkoj; 2e la tradukoj; 3e la originalaĵoj.

1e) En la prilingvaj verkoj rimarkindaj estas unue la prudento kaj toleremo de Z. La natura emo de elpensinto al arta lingvo estas plej detale elmontri ĉiujn flankojn de sia elpensaĵo tiel faris Schleyer, provizante sian Volapükon per kompleta gramatiko kaj dika vortaro. Male Z liveris unue nur la minimumon, 16–regulan gramatikon kaj 917-radikan vortareton: «lasante ĉion alian al libera iom-post-ioma ellaboriĝado.» Ĉiam li evitis aldoni al la primitiva fundamento novajn devigojn; li timis ĉiujn troajn precizigojn, kiuj fariĝus katenoj. Preskaŭ sur ĉiu paĝo de Lingvaj Respondoj oni trovas la saman ideon: «nur la uzo iom post iom ellaboros definitivajn regulojn… Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj… Ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus… En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni neniam malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?… Se grandampleksan vortaregon ni volus pretigi teorie kaj «en rapideco», ni tre danĝere enkatenigus nian lingvon… ktp.»

Sed tiu toleremo estis ebla, nur ĉar la bazoj de la lingvo estis firmigitaj kontraŭ ĉia ŝancelo. Tion li atingis, havigante karakteron de netuŝebleco al la tri verkoj Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro, kiun li kolektis en 1905 sub titolo de «Fundamento de E». Por ke iu ajn lingvo povu regule kreski kaj disvolviĝadi estas necese, ke enestu en ĝi ia potenca inertforto, kiu konservas al la plej granda parto de la lingvo oportunan senŝanĝon kaj stabilon, nepran kondiĉon por interkompreniĝado. En la naturaj lingvoj, tiun inertforton prezentas la jarcenta tradicio. En E, kie tia ne ekzistis, Z anstataŭigis ĝin per la Fundamento, kun sia karaktero de «dogma» netuŝebleco. Tiu lingva tabuo estas, post la kreado mem de E, plej genia elpenso de Z. Ĝi certigis al ĝi senriskan evolupovon kaj ebligis al Z tre libere proponi kaj uzi novajn vortojn (ĉirkaŭ 3 mil), el kiuj la plimulto estis poste registrita en la Oficialaj Aldonoj.

2e) La tradukoj prezentas en la verkaro de Z la plej ampleksan parton kaj mi diros eĉ la plej gravan. Lia unua traduko (La Batalo de la Vivo, de Dickens) ĉar ĝi ne estis siatempe eldonita libroforme, ne havis grandan influon. Sed la dua: «Hamleto de Ŝekspir», kiun li publikigis en la «Biblioteko de la L.I. E» renkontis senkomparan sukceson kaj pli efikis por la propagando de la lingvo, ol ĉiuj plej lertaj teoriaj admonoj. Li pruvis la movon marŝante: certe la publikigo de Hamleto ludis gravan rolon en la batalo pri reformoj kaj multe helpis al la venko de la konservativuloj. Bedaŭrinde diversaj cirkonstancoj malhelpis lin daŭrigi tiun fekundan laboron, kaj nur ekde 1906 la fondo de la Revuo fare de Carlo Bourlet donis al li la eblon rekomenci sisteman tradukon de gravaj literaturaj verkoj. Oni miras antaŭ la nombro da tiaj tradukoj aperintaj en la jaroj 1907–08: verŝajne kelkaj el ili estis jam pretaj de antaŭe kaj atendis nur eldoneblecon. Sed tamen lia rapideco estas eksterordinara: se oni memoras, ke li povis labori nur en la vespero, post longa laciga labortago, oni dubos, kiel li tradukis verse la kvin aktojn de Ifigenio en Taŭrido en la daŭro de 4 monatoj (marto-junio 1908). Cetere tiu rapideco ne estis sen malutilo: liaj tradukoj suf­eras precipe pro du difektoj: unue ili estas ne tre ĝustaj, en kelkaj lokoj eĉ ne mankas kontraŭsencoj (oni vidos sube, kiel profunde la anglaj teologoj devis modifi la Z-an Biblion); due ili ne ĉiam estis ŝirmitaj kontraŭ la invado de nacilingvaj idiotismoj (tio estas precipe konstatebla en la traduko de Georgo Dandin). Sed oni devas konfesi, ke tiujn difektojn klarigas ankaŭ aliaj kaŭzoj: unue la metodo de Z, kiu neniam celis ekzaktan «kabinetan» tradukon, sed ĉiam preferis la pli vivan, pli rektan dirmanieron (tio klarigas, ke foje li tradukis ne el la originalo, sed el traduko germana: Hamlet, Fabeloj de Andersen ktp.); due la stato de la lingvo, ankoraŭ juna kaj malriĉa, kiu ne ebligis redoni ĉiujn nacilingvaĵojn per trafa kaj int. esprimo. Tamen kia ajn estas la absoluta valoro de tiuj tradukoj, estas klare, ke ilia valoro rilate al la lingva evoluo estas grandega. Efektive ili pruvis al la kontraŭdirantoj, ke «E povas servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literaturo»; ili kontribuis al la riĉiĝado de la vortaro pro la neceso redoni kelkfoje subtilajn idenuancojn de beletraj ĉefverkoj; ili helpis al la ellaboriĝado de la lingvo, devigante al penado por en tiu aŭ alia maniero nepre traduki tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi»; ili progresigis E-n al «kreskanta elasteco» kaj fleksebleco, memorigante, «ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo» (rimarkinde estas tiurilate la prefero de Z por traduko de teatraĵoj, kies vivaj dialogoj disvolvadis kaj ekzercadis la kvalitojn de la lingvo); fine ili stabiligis kaj fiksis la lingvon, prezentante multegan kvanton de kunmetaĵoj, vortkonstruoj, metaforoj kaj proverboj, komunan trezoron da pretigitaj difinitaj parolturnoj, kiujn leksikologoj zorge kolektis en la Enciklopedia Vortaro kaj en la Plena Vortaro, kaj kiujn aŭtoroj uzadas por la pli granda unuigo kaj kohero de la lingvo. Oni vidas, do, ke oni ne troigus la rolon de la Z-aj tradukoj dirante, ke sen ili E ne ekzistus: ĝi estus pala teoria fantomo, kiel Ido aŭ Occidental. Per siaj gramatikaj kaj vortaraj verkoj Z estis konstruinta la skeleton de la lingvo, sed nur dank’ al sia persista traduko, li vestis tiun ostaron per sukplena, sangriĉa, brilkolora karno. La animon cetere ni serĉu ĉe la originalaj verkoj.