Выбрать главу

Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj Prilaboris Zawada. 1931, 208 p. Kun 4000 nomoj, troveblaj ankaŭ laŭ fakoj kaj inklinoj.

AEA: Aŭstria E-Asocio, v. Aŭstrujo.

AED: Aŭstria E-Delegitaro, v. Aŭstrujo.

AELA: Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj, fondita de Literatura Mondo. Celo: doni belajn, bonajn kaj malkarajn librojn al la membroj de la Asocio. Fondjaro 1933. Membronombro en la unua jaro 960. Kotizo sv. fr. 13.50 por frualiĝintoj kaj 17,- por ceteraj plus sendkostoj. La membroj ricevis en 1933 ses librojn kun 1800 paĝoj, inter ili ankaŭ Enciklopedio de Esperanto; en 1934 10 librojn kun 2400 paĝoj. Per tiu sistemo la prezo de la donataj libroj trioniĝis. v. Literatura Mondo.

Aelita aŭ la Marso formortanta. Romano de Alekseo Tolstoj, el la rusa trad. de L. Pil 1928, 200 p. «La vigla fantazio de la eminenta verkisto venkas la spacon, la tempon kaj flugigas nin per sia raketa aerŝipo sur la Marson. La stilo estas senriproĉa.» (Jobo, Hungara Heroldo, 1929, A. 2.)

Afriko, v. Alĝerio, Egiptujo, Etiopio, Kanarioj, Madagaskaro, Madeiro, Maroko, Sudano, Sudafriko, Tunizio.

Agache (agaŝ), Alfred, franco, urbarkitekto. Nask. 24 febr. 1875 en Tours. Efektivigas artan plivastigon de urboj: Dunkerque, Rio de Janeiro, k.a. Faris prelegojn kaj verkojn pri tiu temo. Faris multajn paroladojn pri E en diversaj landoj, precipe en Brazilo.

Aglutina karaktero de E. Aglutini: formi vortojn, kunmetante memstarajn vorterojn, kiuj konservas ĉie sian propran signifon. (Plena Vortaro).

«Kiel en la lingva grupo nomata finna aŭ uralo-altaja, vorteroj senŝanĝe preskaŭ kaj meĥanike aliĝas aŭ pli bone algluiĝas unu al alia, tute neŝanĝinte siajn formojn, tiel ankaŭ en nia racia E, pura tipo de aglutina lingvo, apartaj elementoj de vortoj, gluiĝante, formas tutan vorton. Pro tia principo de algluado, kiun nenia alia lingvo tiel plene posedas, E fariĝas tre simpla, facila kaj multe pli riĉa ol iu ajn natura lingvo. Ekz. la vorto „pralingvo“ formiĝas el tri apartaj vorteroj: „pra“ (prefikso), „lingv“ (radiko), kaj „o“ (sufikso). Tiuj ĉi vorteroj, gluiĝinte formis novan vorton, tute ne perdinte memstaran signifon kaj neniom aliformiĝinte. Oni ne povas diri tion saman pri la procedo, kiun sekvas en la vortkonstruo la Hindo-Eŭropaj lingvoj. En ili la vorteroj, formante novajn vortojn, ŝanĝiĝas kaj perdas sian memstaran signifon. La vorteroj ne gluiĝas en ili, sed alfandiĝas, por tiel diri unu al alia, aliformigante kaj ricevante novajn ecojn de la fandaĵoj.»

v. Ekstereŭropa karaktero de la E-a morfologio. — STAMATIADIS. NOVA GRAM. LIBRO.

Agoriĉ A., serbo, oficisto de ŝtatkontrolejo, nun en Niŝ. Verkis en 1925 lernolibron kaj red. litografitan gazeton Antaŭen.

Agourtine (agurtin), Leon, franco, ĵurnalisto. Nask. 27 apr. 1895 en Bialystok (Polujo). E-iĝis en 1911. Faris prop. broŝurojn en rusa kaj franca lingvoj. De 1922 sekr. de la gazetara Komisiono de SFPE.

Agren (ogren) Arvid, svedo, telefonriparisto en Eskilstuna. Nask. 25 jun. 1887 en Vastmanland. E-isto de 1906. Kunfondinto de Klubo E-ista de la laboristoj en Stockholm. Prop. kaj kursgvidado.

Aguilar Blanch (agvilar blanĉ) José, hispano, urba konsilanto, okulkuracisto, mortis. Prez. de la Valencia Grupo. Estis amiko de Z.

Aguilo Valenti Juan, hispano, d-ro jurista; estis vicurbestro de Palma. Nask. 22 jun. 1884 en Palma, Baleares. Kunfondinto kaj sekr. de EK Palma.

Ahlberg (alberg) Per, svedo. Nask. 21 nov. 1864 en Vestergoetland. Unu el la unuaj svedaj E-istoj, agema propagandisto ĝis la Ido-skismo. De 1908 propagandis Ido-n, de 1928 Novialon.

Ahnfeldt (anfelt) Fritiof, svedo, popollerneja instruisto Nask. 9 majo 1888 en Tving. E-isto de 1921. Del. de UEA de 1923. Prez. de distrikta unuiĝo E-a. Faris prelegojn pri E, ankaŭ en radio; aranĝis prelegvojaĝojn por eksterlandaj propagandistoj kaj interpretis tiujn, ktp.

Aibara Susumu, japano, oficisto de Tokia Filio de la Sekr‑ejo de Ligo de Nacioj. Nask. 14 jul. 1900 en Kanazawa-si, mortis 20 dec. 1931 en Tokyo-si. En 1921 fondis E-grupon en Keio Universitato kaj prezentis al la Univ. kursofinan tezon pri Bahaa Movado kun resumo en E. Konsitanto de JEI. Multe verkis por japanoj artikolojn pri Hungarujo. Estis honora membro de Hungara Turana Asocio.

Aisberg Eŭgéne (ps. Glacimonto; Sam O’var), ruso, inĝ. Nask. 10 sept. 1905 en Odessa. Ĉefred. de fakaj revuoj pri radio kaj televido. Loĝas en Paris de 1925. Verkis multajn teknikajn kaj popularajn librojn. Fondis la unuan eŭropan revuon pri televido kaj la francan Asocion de Televido. Dir. de la franca radiofako de la Int. Instituto de mikrofonaj studoj. E-iĝis 1919. Faris multajn prelegojn, gvidadis kursojn, organizis ekspoziciojn. En 1925 fondis kun Corret la Int. Radio-Revuo, (14 numeroj) La Babiladoj pri Radio, kiujn li verkis por tiu revuo, estis poste eldonitaj en 13 lingvoj.

Aiza Roman, hispano, staba kolonelo. Mortis. Dua prez. de Hispana Societo por prop. de E. Kunfond. de Grupo Valencia, 1903.

Aiziere (ezjer) Jules, franco, instruisto. Mortpafita dum la mondmilito. Sekr. de la Int. Asocio de Instruistoj. Prez. de la Unuiĝo de la Federacioj, kiu kunfandiĝis kun SFPE, 1910. Gen. sekr de SFPE, 1912–19.

Aizpuritis Ateksandrs, latvo, gimnazia dir., antaŭ la mondmilito instruisto ĉe Moskva Instituto de E. UEA‑del. de 1922. Verkis int. krestomatieton kun laŭartikola vortaro en latva kaj 5 aliaj lingvoj, 1912.

Ajayi (aĝaji) Kola, (kristana antaŭnomo: Nathaniel), yoruba-negro, angla ŝtatano, aktoro, E-a prelegisto. Nask. 23 apr. 1906 en Warri, (Nigerio). Restadis longe en Usono. E-istiĝis 1931 en Bydgoscz. (Fratoj Fethke.) Depost 1932 prelegas en E pri Afriko antaŭ ne-E-ista publiko. Li havis en Polujo 45 prelegojn en 22 urboj antaŭ 8100 personoj, radio‑kantadon; en Ĉeĥoslovakujo 33 prelegojn en 21 urboj antaŭ 12400 p. (apr.-majo 1933), du radioprezentadojn; en Jugoslavujo ĉ. 25 prelegojn (jun‑sept 1933).

Akademio, la supera komisiono de la Lingva Komitato (v.).

Akbar. Romano de Van Limburg Brouwer, trad. el la holanda J.C. kaj J.R.G. Isbrücker kaj J. Ziermans, 1923, 256 p. Orienta atmosfero, homarama tendenco, senriproĉa stilo.

Akita Tokuzo (ps. Akita-Ujaku), japano, verkisto, socialisto. Nask. 1883 en Aomori-ken. Studis anglan literaturon en Waseda Universitato. Vizitis Sovetan Rusujon 1927. E-isto de 1913. Gvidanto de J proleta E movado. Liajn dramojn junuloj tradukis: Danco de Skeletoj, 1927.

AKLE: Aŭstria Katolika Ligo E-ista v. Aŭstrujo.

Aktarĝiev Georgi, bulgaro, ĵurnalisto korespondanto de Wolff-agentejo; antaŭe ŝtata oficisto. Nask. 18 okt. 1868 en Tirnovo, loĝis en Sofia, mortis 30 jul. 1933 en Sofia. Unu el la plej malnovaj kaj aŭtoritataj E-istaj en B. E-isto de 1898. En 1904 redaktis la kvaran jarkolekton de Rondiranto. Gvidis kursojn faris paroladojn. Estis prez. de BEA 1910–12, 1920–27 (BES), kaj ankaŭ post 1930 ĝis la morto.

Aktuaroj (asekur-matematikistoj). La int. organizo de la aktuaroj plurfoje okupis sin pri E kaj en 1931 aperis faka vortareto en E, angla, franca kaj germana lingvoj.

Akuzativo kun infinitivo. En ĉi tiu frazkonstruo apud la rekta komplemento staras infinifivo, kiu signas la agon de l’ rekta komplemento. En E la AKI estas uzata nur post la verboj de perceptado (vidi, aŭdi, senti); ekz. mi vidis lin fali; mi aŭdis lin paroli, ktp. Ĉi tiu formo propre ne estas «klasika», tamen, mem Z rekte konsilas ĝin anstataŭ la peza predikata adjektivo: mi vidis lin falanta; mi aŭdis lin parolanta.

Ĉe aliaj verboj AKI ŝajnas kontraŭa al la E-a lingvospirito. Do frazoj, kiel ekz: mi esperas lin veni; mi kredas lin sukcesi; ŝajnas evitindaj.