Elzet: ps. de Leono Zamenhof. (v.)
Enciklopedia Vortareto Esperanta. Kun klarigoj en E kaj franca traduko. Verkis Verax kun la kontrolo de specialistoj. 1910, XIX kaj 249 p. «Pli ol 12000 vortoj de ĉiuj sciencoj, artoj, metioj estas tre precize difinitaj en E. Ĉiu trovos en ĝi ĉiujn necesajn terminojn por esprimi siajn pensojn kun klareco en iu ajn fako de la homaj konoj. Ĝi estos la gvidlibro nepre necesa de tiuj, kiuj deziras funde scii E-n.» (Laŭ Scienca Gazeto, 1912.)
Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. — Verkis Eugen Wüster. Eld. Hirt. Ĝis 1933 aperis kvar volumoj ĝis «Korno». «La verko ne estas simpla vortaro, ĝi estas samtempe ĝisfunde detala prilaboro de la tuta, precipe de la Z-a lingvouzo: vortkunmetoj, esprimformoj, sentencoj, proverboj, ĉiaflanka uzo de ĉiu vorto estas klare difinita kaj klarigita plejparte per ekzemploj, tiel ke oni tute ne devas scii la germanan lingvon por povi tre bone utiligi la vortaron. La tuta lingva trezoro, la tuta prilingva vivo-verko de Z, kiu ne konsistas nur el la kruda vortmaterialo sed ankaŭ el la multflanka uzo, delikata nuancigo de la vortoj, estas tie ĉi prezentita ekzakte kaj detale. Kaj ĉe ĉiu vorto, esprimo, „suka“ frazo, sentencmaniera diro oni trovas la indikon de la Z-a trovloko. La ampleksecon montru, ke la vorto kapo okupas pli ol sep dense presitajn kolonojn. Por vortaristoj la verko estas nemalhavebla fonto, por verkistoj ĝi estas neelĉerpebla trezorejo, por literaturamantoj ĝi estas kvazaŭ plej supera kurso, instruanta vere ĝui nian ĉefverkojn beletristikajn.» (Kopar, L.M. 1931, p: 15.)
Enciklopedio de E. estis kelkfoje pli frue iniciatata antaŭ ol realiĝis la nuna eldono. En 1913 P. Stojan proponis Universalan Slipan Enciklopedion (USE), kiu laŭ lia ideo povus esti daŭre eldonata per apartaj slipoj por ĉiu temo. Samtempe estis eldonitaj 5 unuaj slipoj (N1-Slipa enciklopedio kaj ĝia estonteco, N2- Kinematika teorio pri la tempo, N3 — Himno «Espero», N4-Int. transskribo de propraj nomoj kaj NIOI — Kunveno, poemo de L. Levenzon.) En 1917 V. Ŝmurlo eldonis en Petrograd Universalan alfabetan nomaron-adresaron «Ariadna fadeno» (ANA) ĉefe kun nuraj referencoj kiel «unuan provon de enciktopedio de l’esperantismo kun firma kredo ke el tiu … semo kreskos grandega arbo de l’ E. Universala Enciklopedio.» La unuaj paĝoj 1–88 de ANA presiĝis en Riga, pro militaj cirkonstancoj la sekvaj paĝoj de la libro aperis en malpli granda amplekso kaj nur de post la vorto «E», kun enhavo tre malabunda kaj skemeca. N. NEKRASOV.
En Danĝero. Teatraĵo, originale verkita en versoj de R. Unterman. 1911, 96 p. «La lingvan stilon ni trovas meze bona, sed la aŭtoro ne ĉiam uzas vortojn tre ĝuste.» (British E-ist, 7911, p : 214)
Ender Franciszek, polo, ĥemiisto (produktado de fruktovinoj.) Nask. 26 dec. 1858 en distrikto Czortków. Antaŭe Volapükisto poste sub influo de Grabowski, Kabe k.a. fariĝis E-isto kaj fondis filion de PES en Lódz dum 1908, kies prez. li estis multajn jarojn. Trad. Ama Bileto de Balucki kaj A.B.C. de Orzeszko.
Eneido. Epopeo de Virgilius, trad. el la latina Vallienne 1906, 272 p. «Ĉiu verso estas agrable, kaj preskaŭ laŭvorte tradukita.» (Th. C L.I.’ 1907, p: 84.) V. alian opinion, en biografio de Vallienne.
Engholm Stellan, svedo popollerneja instruisto. Nask. 1899 en Stockholm. Konatiĝis kun E en 1920, sed li iĝis aktiva E-isto nur en 1927. Kunlaboranto de L.M. Per sia unua romano Al Torento (1930) li tuj akiris popularecon. Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton. Lia dua romano Homoj sur la Tero 1932) gajnis la premion de la romankonkurso de L.M. en 1931. La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, elkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de E. havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta. Li pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en L.M. Liajn prozajn tradukojn karakterizas klara, flua stilo; la plej gravaj: Per balono al la Poluso (la Andrée-libro, 1930) Gösta Berling de Lagerlöf. TOTSCHE.
Engst Josef, germano instr. de komerco. Nask. 28 febr. 1889 en Tiefenhülen. E-isto de 1911. Prop. precipe en instruistaj rondoj; 1926–29 en la komerca univ. Mannheim.
En la Fino de la Mondo. Rakonto de Tuglas, el la estona trad. Seppik, 1924, 56 p. «Libro de giganta kaj transmonda fantazio, libro de premaj kaj spirretenaj efektoj, potenca, mistera, katenanta, neforgesebla.» (Kopar, L.M. 1924 p : 76.)
En la mondon venis nova sento — la komenca verso de La Espero. (v.)
En Okcidento Nenio Nova. Romano de E.M. Remarque, el la germana trad. de kvar. 252 p. Plej granda libro-sukceso post la milito. «La promesita objektiveco dronas en la rememoroj pri la milito kaj la verko prezentas elokventan akuzon, konfeson. La sangaj epizodoj, la drastaj scenoj, la lirikaj meditadoj efikas nur tie kaj sole tiel, kien kaj kiel la majstra plumo de la aŭtoro metis ilin.» (Baghy, Hungara Heroldo 1930, n-ro 3.)
En Rusujo per Esperanto. Originale verkita de A. Rivier 1911, 130 p. Interesaj priskriboj pri la antaŭmilitaj rusaj cirkonstancoj.
En Svislando. Kvin rakontoj de svisaj aŭtoroj. Trad. E. Ramo 1908, 104 p., kun ilustraĵoj. «Trafe elektitaj rakontoj, tradukitaj en la plej bona, pura kaj klasika E-a stilo.» (P.C., L I, 1909, p: 333.)
Entombigo de la Majstro. Okazis lunde 16 apr. 1917 el la loĝejo ĉe Krolewska 41. (v.) La funebra ceremonio okazis en tre modestaj kadroj. Estis mondmilito, Warszawa estis okupita de la germanoj, do ne povis alveni reprezentantoj el aliaj landoj. Venis nur la personaj konatoj, familio kaj samideanoj el W. Entute eble 150 personoj, el kiuj la plejparto iris antaŭ la veturilo kiel delegitaroj kun 3 florkronoj. Malfermis la procesion la unua florkrono, en la nomo de ĉiuj E-istoj en Polujo, portita de E. Wiesenfeld. La dua, portita de A. Oberrotman, estis en la nomo de UEA. La trian nome de ĉiuj germanaj E-istoj portis majoro von Neubarth, tiutempa havenkomandanto en W. Krom tio akompanis la veturilon Grabowski, Kabe, Belmont, k.a. El la familio sekvis: la vidvino, la filo Adamo kaj filino Lidja. (La alia filino estis tiam en Ruslando.) La procesio iris tra multaj stratoj de W., i.a. ankaŭ tra strato Dzika (v.), kie antaŭ n-ro 9 oni haltis. Sur la tombejo estis jam pli multaj homoj; kelkaj aliĝis ĉe str. Dzika, aliaj venis senpere al la tombejo. Post ĉiuj religiaj ceremonioj, plej solenaj, oni starigis tribunon, sur kiu adiaŭis la mortinton: Neubarth (nome de la germanaj E-istoj), Leo Belmont (polaj E-istoj) kaj Grabowski (tutmonda E-istaro). Poste en la sama ordo la procesio iris al la tombo. La ceremonio daŭris kelkajn horojn kaj estis finita per «La Espero», kantita de la E-istaro. Kelkajn tagojn poste la kinematografejo «Filharmonio» en W. montris filmon pri la tuta ceremonio. E. WIESENFELD.
EPC. v. The Esperanto Publishing Company Limited.
Epstein (Epŝtajn) Felix, germano, bankoficisto. Nask. 3 sept. 1882 en Hamburg. Bibliofilo, kolektanto de antikvaj libroj, studas la historion de la mondlingva movado precipe en la meza epoko. Ano de la fako fremdultrafika de GEA.
Eriksson Bernhard (ps. BEn), svedo, presejo-posedanto en Stockholm. Nask. 21 sept. 1890. Estrarano de SEF 1930–31, prez. de E Distrikto de Dalekarlio 1922–27 kaj de EG Stockholm depost 1929. Redaktanto de Svenska E Tidningen La Espero de jan. 1928. Presis de 1925 ĉiujn E-verkojn aperigitajn de Eldona Societo Esperanto.