Выбрать главу

La prop-aj metodoj akiras pligrandan amplekson: al la malnovaj rimedoj aldoniĝis radio (ekde 1927 regule okazadas radio-paroladoj en la sendstacio de Tallinn), diskonigo de Estonujo eksterlande per eldono de E-aj broŝuroj, subvenciate de la ŝtato; fondo de propra per E-a Turist-Societo «E-a Turista Komisiono» (1930), aranĝinta jam multajn ekskursojn al Svedlando, Laponujo kaj aliloken, kaj la unuan grandan aŭtobusekskurson al Parizo tra diversaj landoj, (1932)

En 1920 ekaperis manskriba E-gazeto Estonia E-ista Revuo ĉe la Tallinna societo; ĝin sekvis en 1922 Informoj de E Asocio de Estonio (hektografita). De 1923 la gazeto aperadas presite. Kreskas la estona E literaturo: la modestajn unuajn lernofibrojn de Vaher, Stahlberg, Rahamagi, ekstere kaj enhave nesufiĉajn, sekvis iom pli altnivelaj eldonaĵoj de J. Rosenberg. En 1926 aperas la unua kompleta lernolibro por memstudantoj de magistro M. Arvisto, 1926 la tre kompleta E-Estona Vortaro de «Vo-Ko» (Vortara Komisiono, laborinta ĉe «Espero» gvidate de Helmi Dresen). «Konversacia kurso de E» de Vaher (1930) atingis jam 3 eldonojn. Granda okazaĵo estis la apero de la unuaj E tradukoj de estonaj aŭtoroj: de «Malbonaj flankoj de la sporto»u de d-ro J. Wilms (trad. J. Vahtkerl) kaj de «Kvin Noveloj» de Fr. Tuglas (trad. H. Seppik). Nunamomente la nombro de la estonaj E eldonaĵoj estas taksata je almenaŭ 60 (eldonkvanto proks. 100.000 ekzempleroj. En 1933 aperis ankaŭ la «Estona Antologio», kolekto de klasikaj verkoj de la estona literaturo en E.

La instruado de E post 1920 tre senteble fariĝis plisukcesa. Okazis post tiu tempo centoj da kursoj diversloke. Dank’ al la disvastiĝo de laŭnaturaj instrumetodoj (kun laŭebla evitado de enua libro-laboro) la E kursoj ĝuas nun jam la famon de ekstreme agrablaj kaj utilaj «tempopasigoj». Pastro Cseh mem instruis en Estonujo kelkajn kursojn (1928, 1929 kaj 1931). Li varbis inter la estonoj fervorajn disĉiplojn, el kiuj Henriko Seppik, Elinjo Pahn kaj Neeme Ruus estas instruintaj eksterlande E-n kun granda sukceso. Krom A. Cseh en Estonujo estas gvidintaj E kurson Julio Baghy el Budapest, Gösta Ahlstrand el Alvkarleö, Karl Tunón el Uppsala k.a.

Jam antaŭ dek jaroj eksperiment-instruis V. Vaher E-n en urba elementa lernejo de Tallinn En 1922 ekinstruis kun daŭra sukceso Elinjo Lübek la lingvon en knabina elementa lernejo samurbe kaj gvidas tie la E lernadon ĝis nun. En 1923 P. Ernits ekinstruis en Valga-j etem. lernejo kaj gimnazio, kun bona sukceso. Dank’ al 2 someraj kursoj de pastro Cseh, aranĝitaj por instruistoj en Tartu, la E instruado penetris en tre multajn kamparajn lernejojn, disportite de la kursanoj. Sekve de tio la Int. Cseh Instituto havas en Estonujo specialan reprezentanton, instr. Joh. Jaanisto en Tartu, kiu observas la evoluon de la Cseh-metodo en la lando.

La registaro kaj ĝiaj organoj jam kelkfoje estas oficiale rekonintaj la E movadon. La Helsinki-an mondkongreson patronadis ankaŭ la estona ambasadoro d-ro Fr. Akel, la Nürnbergan kongreson ĉeestis reprezentanto de la estona klerministerio, en 1924 aperis dekreto de la klerministerio pri laŭdezira instrueblo de E en lernejoj, du jarojn la estona E gazeto ricevis subvencion de la ŝtato, E Turista Komisiono havas oficialan reprezentantlokon en la ŝtata turismokomisiono ktp. En 1925 E estis instruata je ŝtata kosto en la Tallinna instruista seminario, ŝtate subvenciitaj estis ankaŭ la supre menciitaj porinstruistaj Cseh-kursoj (en 1928 kaj 1931). Dum la ŝtate subvenciita kongreso de instruistoj de tremdaj lingvoj en Tallinn (1927) ankaŭ la estonaj E instruistoj oficiale kunsidis en propra sekcio, voĉdonis dum la ĝeneralaj kunvenoj.

E-Asocio de Estonio. Ĉ. 500 anoj. Monata gazeto: «Informoj de E-Asocio de Estonio.» Prez. Vaher, aliaj estraranoj: J. Türn, K. Brauer, Helmi Dresen, E. Lübek, E. Eik, E. Mälson, A. Siitam, d-ro M. Kolomoicev. Societoj aliĝintaj al EAE: «Espero» en Tallinn, prez. J. Türn, en Tartu, prez. J. Jaanisto; en Valga prez. E. Ernits; en Narva, prez. K. Kultman; Akademia E-Klubo en Tartu, prez. prof. d-ro H. Richter; en Sindi, prez. Aŭg. Ots; en Vöru, prez. A. Marju; Rakvere estraranoj Kihlefeldt, Koov, Liiv, Markson kaj Priks; en Viljandi, estraranoj A. Pung ktp. - Laborista E-Asocio. - E-a Turista Komisiono. - E-Instituto de Estonio. Direktoro Vaher, fakestroj Sakaria, Seppik, Türn, Helmi Dresen; Lübek, Eik.

Literaturo. «Informoj de EAE» 1922–32, speciale n-roj 41–44, 48–52.

Rimarko. La artikolo pretiĝis per kunlaboro kaj kontrolo de E-Instituto de Estonio. H. SAKARIA.

Estu homo. De C. Wagner: trad Sam Meyer. 1912, 97 p «Ĝi studas la fundamentajn leĝojn de la homa naturo kaj vivo. Klara, facila, eleganta stilo de la traduko.» (L.I. 1912, p: 453.)

Eterna Bukedo. Trad Kalocsay. 1931, 352 p. Poemoj el 22 lingvoj, 115 aŭtoroj. «Preskaŭ kronologie, iom laŭlingve kaj laŭskole ordigitaj, ili kondukas nin de egipta faraono al grekaj, latinaj, orientaj klasikuloj, ĝis la ĉefaj aŭtoroj. de l’ lastaj jarcentoj, ĝis antaŭmilitaj verkistoj. Grava, rimarkinda, altnivela verko, kiu estos fonto por multaj legantoj de utilaj komparoj, artaj ĝuoj, noblaj pensoj, benaj emocioj.» (G.S., „E“ 1932, p: 85.)

Etiko, I. De Kropotkin, trad. el la rusa. 1926, 236 p. «Filozofia studado pri la deveno de l’ moralaj konceptoj. La valoro de la traduko estas nediskutebla, kvankam la frazoj estas ofte longaj.» (G.S., „E“ 1926, p: 209.)

Etimologia Leksikono de Esperanto. Kompilis L. Bastien 1907, 249 p. La verko enhavas 2.445 radikojn de E kaj la parencajn formojn en la lingvoj latina, franca, itala, hispana, portugala, germana, angla, rusa. La ideo de la verko: montri, kiun lokon okupas E inter la Iingvoj de l’ civilizita mondo.

Etiopujo. (Afriko.). Laŭ UEA-1928 la unua E-isto estis Karlo Ludvik en Addis Abeba en 1925. Laŭ la Dietterle-statistiko E-istoj estis nur en A.A.

Eŭgenino Grandet. Romano de Balzac, el la franca trad. Gasse, 1909, 226 p. Scenoj de la vivo de provinco. «Tiuj, kiuj ŝatas la puran, klasikan lingvon, ĝin legus sen ia plezuro. „Sciencoza“ kaj nenatura lingvaĵo.» (Th. C., LI, 1909, p: 92.)

Eŭgeno Onegin. Romano en versoj de Puŝkin, el la rusa trad. kaj komentis Nekrasov. 1931, 236 p. «Estas verko apartenanta al la tutmonda literaturo. Estas amrakonto, en kiu finfine la amata heroino ne sekvas la voĉon de la naturo, sed sin fordonas al maljuna princo. Nekrasov faris tre diligentan laboron, plaĉe plaŭdas la rimoj.» (Aso, La Socialisto, 1931, p: 116)

Eŭropa lingvo. Gvidantoj de la UŜE-movado (v.) proponas kaj uzas tiun nomon anstataŭ E pro la sekvaj motivoj. Per tiu ĉi nomigo estus pli akcentata la natura deveno de E, ĉar ĉe la amasoj la nomo E ĉiam signifas artefaritan lingvoprojekton. La fakto, ke E estas la sintezo de l’ indo-eŭropaj lingvoj, estis ankaŭ ĝis hodiaŭ bone konata, sed oni ne eluzis, ne akcentis sufiĉe ĝian sciencan enordigon kaj envicigon inter la indo-eŭropajn lingvojn. Ne en la strukturo de E estas serĉenda la kaŭzo de tio, ke ĝi ne akiris ankoraŭ la amasojn, sed en la ĝisnuna malĝusta, erara prop. metodo, ktp. (L. UŜE-EĤO, majo 1933.) «La japana E-istaro konstatas, ke se la opinio pri E kiel »la eŭropa lingvo« estus alprenata de la plimulto de niaj eŭropaj samideanoj, la disvastiĝo de nia lingvo en la Oriento estus grave endanĝerigata.» (El la rezolucio de 21-a Japana E Kongreso, 3 nov. 1933.)