Выбрать главу

Fiŝer Andreo, ruso, d-ro, kuracisto en Orel, Tiflis, fine ĉefkuracisto en akuŝista instituto en Leningrad. Nask. 1855 en Orel, mortis 27 majo 1930 en L. E-isto de 1892 kaj de tiam senlace laboris por ĝi. Kunfondis kaj prezidis multajn jarojn la Kaŭkazan ES-n. Partoprenis multajn UK-jn. Tradukoj en libroformo: Kanto de triumfanta amo, 1908, Anjo, 1910 Fantomoj, 1912, ĉiuj tri de Turgenev, Portreto de Gogol, 1911, Tri noveloj de Puŝkin, 1923. Kompilis legolibron, 1910 kaj Historieton de E, 1911, kaj lernolibron por armenoj. Kunlaboris je „E“, La Bela Mondo, Universo, Danubo, Literaturo, Juna E-isto, La Ondo de E.

Flageul (flaĵöl) Pierre, franco, oficisto en la nacia monfabrikejo, kaj, flanke, prof. de stenografio. Nask. 4 okt. 1878 en Maumusson (apud Nantes). Li tre interesiĝas pri stenografio, gvidis kursojn, fondis societojn, kunlaboris al mulfaj sten. gazetoj, adaptis la sistemon Duployé al la skribo Braille, kaj poste al E. Li gvidis kursojn E-ajn en Paris kaj la ĉirkaŭo, faris konstantan propagandon en la sten. medioj per multaj artikoloj, per paroladoj, kursoj, proponoj favoraj al E en francaj kaj int. kongresoj. Li verkis, skribis kaj presis mem multajn lernolibrojn, propagandilojn, kaj eldonis gazeton Fluganta Skribilo (v. Stenografio). Ĵus estas fondita nova Societo «Stenografa Instituto Tutmonda» (STT), kiu celas disvastigon de la Stenografio Duployé-Flageul. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

Flandra Esperantisto. Organo de FLE, fond. en 1929; formato 27×18 cm Red. jan van Schoor.

Flasch (flaŝ) Hellwig, Brunhilde, aŭstro-germanino, d-ro, prof. en Wien. Nask. 15 marto 1896 en Suczawa (tiam Bukovino). Ŝtata ekzamenkomisionano por E, de 1928. Kunlaboranto de A ŭ. E-isto kaj antaŭe de AKLE-Informoj. Originalaj poemoj kaj tradukaĵoj.

Flatauer Otto, germano, direktoro kaj posedanto de du privataj komercaj lernejoj en Berlin. Nask en 1880, mortis 4 jan. 1928. Enkondukis E-n kiel laŭplanan fakon en siajn lernejojn. Artikoloj, ĉefe en la taggazeto Berliner Tageblatt. Provis krei mondoteatron per E.

Floretoj. Porinfanaj rakontoj, trad. de la Vendreda Klubo en Winschoten. 1931, 64 p. «Ok fabeloj, arte ilustritaj, diklitera, klara preso, modela aranĝo». (Butin, HDE, 1931, n-ro 14)

Flourens (fluran) Jeanne, (ps. Roksano), francino, komercistino. Nask. 4 aŭg. 1871 en Vias (apud Montpellier), mortis 13 jul. 1928 en Marseille. E-iĝis en 1903, kaj ne ĉesis propagandi ĝis la morto. Fondis grupon en Beziers, gvidis kursojn, varbis la estrojn de la lokaj gazetoj, en kiujn ŝi enpresigis regulajn artikolojn por E. En 1922 ŝi translokiĝis al Marseille, kie ŝi daŭrigis la laboron kaj direktis E-Hejmon. Sed precipe kiel verkistino ŝi estas konata; ŝi skribis sennombrajn prop artikolojn, kaj ankaŭ multajn aliajn ĉiuspecajn en E-aj gazetoj, precipe literaturaĵojn, tradukojn kaj pri la modo. Plie ŝi verkis kaj publikigis aparte: Duonsurda, komedieto, 1907. La Fianĉiniĝo de Sovaĝulineto; komedio, 1909. La Senlaca Sinofero, 1911. La Morgaŭa Virino 1912. Eltiraĵo el la memorskriboj de Tolstoj 1911. L.K. de 1910. L. BASTIEN.

Flower (flaŭer) Isaac, anglo, vestaĵ-tranĉisto. Nask. 31 marto 1901 en London. E-isto kaj SAT-ano de 1923. Sekr. de lab. EK en London, 1923–29, de BLEA ĝis 1929. Poste loĝis en Göteborg (Sved.), Haarlem (Ned.) kaj Mecklenburg (Germ.), laborinte ankaŭ por E. Reveninte al L gvidis kursojn kaj en 1932 fariĝis sekr. de la brita SAT-organizo. Artikoloj en S-ulo.

Fluganta Skribilo. Gazeteto stenografia laŭ la Duployé-sistemo. Red. P. Flageul (Issy). Eld. de 1913. Trimonata.

Flugel John Carl, anglo prof. en Londona Universitato. Nask. 13 jun. 1884 en Liverpool. Verkisto pri psikologiaj temoj. Prelegis ĉe Somera Universitato, UK Genève, 1925.

Foehr (for) Karl, germano, dir. de komerca kaj industria altlernejo en Kothen-Anhalt. Nask. 25 marto 1860 en Stuttgart, mortis 21 apr. 1930 en Freiberg. E estis lernofako en lia altlernejo. Paroladoj, vizito de UK-j.

Foiroj. v. Komerco.

Fokso-Nukso. Memorinda, instrua kaj averta rakonto de Ignat Herrmann, trad. Moraviaj E-Pioniroj. 1932. 65 p «Majstroverketo pro la lerta kombino kaj evoluo. Traduko laŭdinda.» (Butin, HDE, 1933, n-ro 1.)

Folioj de la Vivo. De Rusinol, el la kataluna trad. Sabadell. 1910 (?), 104 p. «Tute interesaj kaj tradukindaj skizetoj. La stilo estas facila. Bona, klara estas la traduko.» (Th. C., L. I, 1910, p: 46.)

Foltánek Rudolf estas librejo en Wien kun E-fako. Ĉefdeponejo de F. Hirt por Aŭstrio kaj Hungarujo.

Fonografo, v Gramofondiskoj.

Font Cantallops (kantalops) Bartolome, hispano, katolika pastro. Nask. 20 okt. 1871 en Llumayor, Baleares. Stariginto de la vilaĝo San Serriol, kie strato nomiĝas E ka placo Z. Fondis la grupon EK Palma (1907).

Font-Giralt Joan, hispano, pastro, prof. en la Seminario-Kolegio de S. Maria del Collel. Gvidanto de la katolika E-movado. Prez. de IKUE; red. kaj eld. de Espero Katolika, de 1932. Ĉeestis plurajn UK-jn kaj aliajn kongresojn. Bona oratoro.

Forel August, sviso, kuracisto, mondfama scienculo. Nask. 1848, mortis 27 jul. 1931 en Yvorne. «Lia plej konata libro La seksa problemo… Diri la veron sen ĉirkaŭfrazo, sed kun luma pureco, honesta malkaŝemo kaj scienca tekniko, tamen scianta resti homa kaj simpatia, jen la maniero, en kiu F sukcesis verki tiun libron. En la scienca mondo eĉ pli konsiderataj estas liaj laboroj pri la homa cerbo, kiun li volonte komparis kun tiu de la formikoj. Gvidanto de la kontraŭ-alkohola movado… Li verkis egalbone france aŭ germane. Fidela membro de UEA, al kiu li regule pagis sian kotizon. F. subtenis nian movadon, en kiu li vidis grandan ilon por forigi malsaĝajn barilojn inter homoj kaj popoloj.» (P., „E“, 1931, p: 137.)

Forge Jean, ps. de verkisto Jan Fethke, poto, filmreĝisoro. Nask. 26 febr. 1903 en Oppeln. Kiel politeknika studento li ankaŭ laboras en redaktejo de Danzig-a taga ĵurnalo. Poste en Berlin li estis reĝisora asistanto ĉe la fama Universum Film A.G. (UFA) kaj redaktoro de fakrevuoj en Paris, Warszawa kaj Berlin. De 1928 aperas liaj filmoj, inter ili la plej sukcesaj: «Transe de la strato» kaj «Vojaĝo de Panjo Krause en feliĉon.» E-isto de 1919. Fininte siajn gimnaziajn studojn, li estis redaktanto de E Triumfonta. F. aktive partoprenas la polan E-movadon. En 1931 varbis por E la negron Kola Ajayi kaj preparis lian grandsukcesan prelegvojaĝon. Komence de t932 gvidis sukcesajn Cseh-metodajn kursojn en Svedlando. Lia unua romano, verkita dum la knabaj jaroj, aperis en 1921 germanlingve. Liaj plej gravaj E verkoj estas Abismo (1923) kaj Mr. Tot aĉetas mil okulojn (1931) tradukitaj en kelkajn lingvojn. En la unua, kiu estas priskribo kaj profunda analizo de animkonfliktoj, jam aperas la plej granda forto de la Forge-aj verkoj, la originala formo, la figuroj mem parolas pri si kaj pri siaj problemoj; la formo kaj la inventema rakontmaniero donas al tiu verko gravan signifon en la E-a literaturo. Lia dua verko: Saltego trans Jarmiloj (1924) estas rakonto pri revojaĝo al la pasinto, malgraŭ ĝiaj specialaj humoro kaj aliaj allogaĵoj ne atingas la nivelon de la ĵus citita verko. Ankaŭ la tria, plej nova verko: «Mr. Tot aĉetas mil okulojn» estas fantazia aventur-romano, tamen la absoluta arto de la karakterizado, la pure literaturalingvo kaj la bona konstruo de la romano levas ĝin alte el la amaso de la similspecaj romanoj. El tiu romano malaperis la iama trouzado de la sufiksoj, kiu cetere pleje estas konstatebla en la «Saltego». — F. SZILAGYI