Выбрать главу

Ano de l’ ringludo. De Ŝimunoviĉ, el la kroata trad. F. Janjiĉ, 1926, 86 p. «Romaneto kun kavalireca karaktero. Duobla amo de patro kaj filo al la sama junulino.» (G.S., E, 1926, p: 209.)

Anstataŭa Edzino, romano de aŭstralia verkistino E. Maxwell, trad. el la angla M. Sampson, 1931, 212 p. «Ĝi tuj komenciĝas per edziĝo, sed fiktiva, kaj dece finiĝas per edziĝo, ĉi tiu reala kaj feliĉa. E ludas rolon en la romano. Bona lingvo.» (G.S. E, 1931, p: 97.)

Antaŭen E-istoj. Se oni ne kalkulas la folieton EIE aperinta ununumere en Valparaiso en majo 1901, AE estis la unua E gazeto en Sudameriko kaj ĝis hodiaŭ la sola, kiu tiel longe (13 jarojn) kaj tute regule aperis. La unua n-ro eliris en julio 1903 kaj ĝi finiĝis verŝajne en 1916. Paperformato 23–25×16–17 (presformato ĉiam la sama) IV-12–20 p. Ĝi enhavis propagandon, en- kaj eksterlandan kronikon, bibliografion, literaturon, lingvajn demandojn ktp. I’. TARNOW.

Antaŭen kun kredo. Literatura jarlibro de Pola E-isto por 1911. 203 p. «Interesa, bela, bonstila libro. La nomoj de Kabe, Grabowski, k.a. atestas jam pri pura E-a stilo.» (M. Ŝidl., Ondo de E, 1912, p: 106.)

Antologioj en E. La A-oj en E celas konigi per reprezentaj pecoj la literaturon de unuopaj nacioj, precipe de la malgrandaj. Ĉi-rilate ili estas tre gravaj parte per la akcelo de la E-a kulturo, kiu ja sinteziĝas el la diversaj kulturoj naciaj, parte el la vidpunkto de propagando: montrante la eblojn, kiujn E prezentas al siaj adeptoj por intelekta plezuro kaj riĉiĝo, kaj al ĉiuj nacioj por la konatigo de siaj kulturtrezoroj. La unua A. estis la Pola Antologio de Kabe (1905), ankoraŭ eta ĝermo. Vastaj A-oj, redaktitaj laŭ la supre skizitaj vidpunktoj, aperis en la lasta tempo: Kataluna Antologio (1925; dua eldono: 1931); Bulgara Antologio (1925), Belga Antologio (du volumoj, 1928); Estona Antologio, unua parto (1932); Hungara Antologio (1933). La lasta estas la unua A. eldonita de la AELA (v), kiu prenis en sian programon eldoni ĉiujare A-on de alia nacio. Preskaŭ prespreta estas la Ĉeĥoslovaka Antologio, krome en preparo estas A-oj sveda, pola, itala, hispana, jugoslava ktp. KALOCSAY

Anttila Werner, finno, instruisto de rusa kaj germana lingvoj, poste oficisto de eldonaj societoj, nun pensiumita. Nask. 14 jun. 1869 en Hausjarvi. Kunfondinto de EAF. Estinta L- K. Verkis lernolibron, 1906, vortarojn (E-F kaj F-E, 1905; F-E, 1911, 241 p. E-F, 1913, 90 p.)

Antwerpen. (Anvers) Grava havenurbo en Belgujo, 427 247 loĝantoj. 7-a UK 20–27 aŭg. 1911, 1733 partoprenantoj el 42 landoj; oni provis novan formon de la organizo: rajtigitaj delegitoj. — 20 a UK, 3–11 aŭg. 1928, 1494 partoprenantoj el 36 landoj. 20-jara jubilea festo de UEA; ĉefa temo: E en radio.

Aoro. Sistemo de int. stenografio, de R. Sprotte, 1911, disvastigita antaŭmilite.

APA, mallongigita nomo de la int. societo «All Peoples’ Association» (Asocio ĉiupopola), fondita en 1930 kun celo interkonigi la popolojn de la mondo kaj fortigi la amikecon inter ili. Ĝi faras nenian distingon de raso, rango, kredo, koloro aŭ politika partio kaj deziras kunlabori kun ĉiu organizaĵo, celanta mondamikecon kaj int. kunlaboron. La membreco ne konfliktas kun la devoj de civitano aŭ kun lojaleco al la propra lando. APA klopodas interkonigi la popolojn per kontakto persona, per la preso, per radio, per korespondo, kaj per interŝango de univ. profesoroj, studentoj kaj ĵurnalistoj; kaj sentigi al alilandano, ke li estas en hejma atmosfero, kie ajn li troviĝas. Centro: 99 Gower Street, London, W.C.I. Fondinto: Evelyn Wcench, red. de «The Spectator». Subkomitato estis starigita por konsideri la helplingvan demandon. E estas unu el la lingvoj studataj (parolataj) ĉe la lingvovesperoj de la London-a filio.

Applebaum (apl’baŭm), Jakob David, hebreo, komercisto. Nask. 14 nov. 1877 en Mszoznow, Polujo. Rotariano, pacifisto. E-istiĝis 1910. Prez. de Lancs. kaj Cheshire Federacio, 1915–20. Multaj oficoj en BEA. Iniciatanto kaj Sekr. de Z-a Monumento. Trad. Struvelpetro, Barono Munchausen, k.a.

Arabeno Michele, italo. Nask. 31 marto 1872 en Genova. E‑isto de 1911. Vizitis de la sepa UK en Antwerpen ĉiujn aliajn. Ĉe la kongresoj tre konata sub nomo: Onklo Miĉjo. UEA-del. kaj subtenanto de 1913. Tradukis novelojn, rakontojn, sonetojn, monologojn kaj Devoj de la Homo de Mazzini, kiu libro estas eldonita en 100 000 ekzempleroj pagita per monkolekto kaj disdonita tra la mondo en 1922. Pro tiu ĉi traduko li ricevis prof. titolon.

Arabujo. En 1905 en Aden prop-is Cap. H.E. Jacob. En 1907 kaj 1908 aperis lernolibro por araboj (de Muusbah, 43 p. kaj de Haddad, 56 p.) I. ŜIRJAEV.

Archdeacon (arŝdik’n), Ernest, franco. Nask. 28 marto 1863 en Paris. Unue fariĝis advokato. Dum sia tuta vivo interesiĝis pri ĉiuspecaj sciencaj problemoj, eltrovis plej diversajn perfektigojn en fotografarto, kartografio, ktp. Li staras inter la unuaj apostoloj kaj praktikantoj de la interkomunikigaj sportoj: sfera balono (1885), aŭtomobila veturado, aviado. Dank’ al lia kuraĝigo kaj malavareco, Serpollet, kiu estis eltrovinta la multotubetan vaporkaldronegon, povis konstrui la unuan praktikan vaporveturilon, kaj ambaŭ vojiris de Paris al Lyon (500 Kilometroj) en dekunu tagoj! Tio estis la unua vojaĝo en aŭtomobilo, naskiĝo de nova tempo. En 1896 A. kunfondis la Aŭtomobile-Club, kiu estis energie antaŭenpuŝonta la uzadon de aŭtomobilo. A. serĉis alian progreson diskutatan, li konstruis diversajn aparatojn por aerveturado, kaj, jam en 1904 aldonacis duone premion da 50 000 fr. por la unua eksperimentisto traflugonta unu kilometron ronde; tiun premion gajnis Farman la 13 jan. 1908: naskiĝo de nova tempo. A. serĉis alian progreson diskutatan por helpi al ĝia triumfo, kaj E-iĝis en 1908. Li verkis sennombrajn artikolojn en multaj E-aj kaj francaj ĵurnaloj kaj revuoj. Fariĝis prez. de la Pariza Grupo, poste de SFPE (de 1925). Malavare fondis kun Warnier la Domon de E, kiu celas helpi al la propagando per ĉiuspecaj rimedoj, precipe per monoferoj. Kreis multajn premiojn por kuraĝigi la lernantojn ktp. Klopodis por unuigi ĉiujn aktivajn E-istojn. Ĉiama propagandisto per paroladoj, artikoloj, personaj klopodoj, li altiris aŭ helpis altiri al E multajn valorajn aliĝantojn el altaj medioj. Verkis prop. libron, 1910. LK, 1932 L. BASTIEN.

Argentina Esperantisto. Organo de AEA, fondita en 1917; formato 25×17.

Argentino. (Suda Ameriko). La unua E-isto estis E. Gosta en Buenos Aires en 1899, sed la propagando komenciĝis nur post 5 jaroj, kiam la lingvo ree estis enportita, kredeble el Peruo. La pioniroj estis d-ro C. C Dassen (1904) kaj Jos. Olivares, Enr. Brusses kal J. Juameda (1905) en Chacabuco. Artikoloj aperis de Juameda kaj Olivares en la gazetoj «Revista de Menorca» kaj «El Mentor». En 1906 en Buenos Aires estis fondata E societo kaj poste ankoraŭ du grupoj. En 1909 estis aranĝataj kursoj en la lernejo «Presidente Roca» kaj en Cordoba estis fondata societo. En 1913 multe laboris por E en Bahia Blanca Delfi Dalmau, konata kataluna E-isto. En 1916 oni fondis Argentinan E Asocion kaj de tiam la movado ĉiam progresis. Grandan helpon alportis kelkaj influaj homoj kaj precipe urbkonsilistoj de Buenos Aires altiritaj al E en 1925. Unu el ili, Remigio Iriondo petis de la urbo subvencion de 2000 pesetoj por AEA. De 1917 aperis (neregule) la A E-isto. En amatora «Radio Revista» aperis regule kursoj de E kaj ofte interesaj artikoloj pri la E movado; red. de la fako estis M. Gomez. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E‑istoj estis en 37 urboj. AEA etendis sian agadon ĉefe pere de siaj korespondaj kursoj ankaŭ al aliaj sudamerikaj landoj. Laŭ la ICK-raporto 1930 «AEA sukcese interesigis oficialajn rondojn. Ankaŭ kelkaj sciencaj asocioj enkondukis E-n kiel helpilon por siaj celoj.» Laŭ la raporto en 1931 «AEA daŭrigis sian kutiman viglan laboron. La revolucio kaj la registara ŝanĝo iom interrompis progreson de diversaj entreprenoj.» Laŭ la raporto en 1933 «la ekonomia situacio malfavoris pli vastan agadon.» En 1933 UEA-del. estis en 12 lokoj. I. ŜIRJAEV.