Domo de l’Esperanto. «La Maison de l’E» estas Asocio de Amikoj de E, fondita en 1928, laŭ la iniciato de Archdeacon kaj Warnier, kun la patronado de eminentuloj aŭ gravaj personoj en ĉiuj fakoj de scienco, tekniko, komerco, turismo, aviado, ktp. Kotizoj altaj, minimume mil fr. ĉiujare. Ĝenerala celo: faciligi la int. rilatojn kaj helpi pli fruktodonan interkonatiĝon, malgraŭ la barilo de la lingvoj; propagandi E-n en la medioj speciale bezonantaj komunan lingvon. Organizas senpagajn kursojn, subvencias gazetojn kaj diversajn E-ajn organizaĵojn helpas al la ĝenerala propagando ktp. Ĝen. sekr. estas C. Rousseau.
Radio. 7 apr. 1924, unua E-a disradiado el Paris (PTT). — En 1924: fondo de int. Radio-Asocio; ĝin prez. d-ro Corret, kiu paroladis en diversaj radiorondoj. Post raporto de Daniel Berthelot, membro de F. Instituto, la Komitato de la F Unuiĝo por Radio postulas E-n kiel helpan lingvon de Radio. Eyquem klopodis ĉe Herriot, registarestro, postulante disradiadojn en E. — 12 marto 1925, unua kurso ĉe oficiala stacio (PTT), de Cart, — 19 apr. 1925, la unua Kongreso de Radio-Amatoroj, en Paris, adoptas E-n kiel sian helpan lingvon uzotan apud la naciaj. En 1926 tri radiostacioj dissendis kursojn ĉiusemajnajn
Fondo de Int. Radio-Revuo, ĉefred. Corret, (daŭris unu jaron). En 1927 5 stacioj dissendis E-n (Cart, Corret, Delanoue, Deny, Rousseau). En 1932 13 stacioj (inter kiuj la ĉefaj), dissendis kursojn aŭ sciigojn. En 1933 ĉiusemajne, ĉe la stacio Tour Eiffel, SFPE disradias raportojn pri la turismaj regionoj en F. Ĉefaj aliaj kursgvidantoj ĉe la diversaj stacioj: Avril, s-ino Borel (Borel staciestro en Lyon), Bourdelon, Curnelle, Dubuisson, Favrel, Gicquel, Pinty, Pouchot, f-ino Rameau, Rivier, Rouquie, C. Rousseau, Sedillot, Trotin.
Asocio «Radio-Club E-iste d e France». Fondita (1926) por disvastigi E-n ĉe radioamantoj kaj la francan industrion alilanden. Prez. Mesny, sekr. Favrel, aliaj membroj Archdcacon, Chiron, Corret, Wanier, Arger, Aisberg, Cart, Couteaux, Dubois, Houbart, Selves. Administras Favrel kun ges-roj Gaveau Inaŭguro (20 majo 1927) en la Sorbonne sub prez. de Lallemand, membro de F. Instituto. Ĉiuj gravaj radio-gazetoj represas la komunikaĵojn de Radio Club (ni citu i.a. generalon Cartier). En 1930 ĝi fondis la revuon Radio-E. Red. Favrel kun Mesny, Archdeacon, Corret, Gaveau. Plie Favrel organizas la F Centron pri Informado por Radio kaj E (30 delegitoj en Fr. kaj alilande) La unua kaj dua Naciaj Kongresoj de la «Radio-Clubs», RCEF aprobigis enkondukon de E kiel lingvon por interkomunikiĝo en Radio. En dec 1932, ĝi kreis la urĝbultenon SOS, kies abonantoj promesas agi tuj kaj amase, ĉiufoje kiam necesas influi rapide radiostacion. En 1932 kaj 1933, okupis standon en la Foiro de Parizo. Enspezoj: en 1929, 680 fr. fr. — en 1932, 3032 fr. fr.
Nombra de anoj: 1 jan. 1929 45 1932 512 sept: 1933 1095
Ĝi organizis perkorespondan kurson kiu instruis: ĝis marto 1931 170 lernantojn, sept. 1933 670 lernantojn. Tiujn belajn rezultatojn oni dankas precipe al Favrel: animo de RCEF tuj de ĝia fondo. Tiu Asocio aliĝis al SFPE (1929), eksiĝis (1932), kaj poste ambaŭ asocioj interkonsentis pri akordiĝo (1933).
Turismo. En okt. kaj dec.1900, unuaj artikoloj de Lambert kaj Laisant en la grava «Revue du Touring-Club de France». En apr. 1901, unua kurso farita de Beaufront ĉe la Touring-Club; tuj poste, alia de Carlo Bourlet. En nov. 1901, la sidejo de la Pariza Grupo fiksiĝas en la Oficejo de Touring-Club (sed la kunvenoj okazas en la Sorbonne). Dum kelkaj jaroj Touring-Club alportis gravan helpon al E, kaj ĝia Revuo varbis multajn E-istojn. Post la milito, la agado ĉe la Sindikatoj de Iniciato akompanas la propagandon ĉe la komercistoj. Iom post iom, tiuj sindikatoj interesiĝas pri E, pluraj presigas reklamilojn. En febr. 1932, la Unuiĝo de la Federacioj de tiuj Sindikatoj esprimis diversajn dezirojn por enkonduko de E en sindikatojn, hotelojn, ktp; pluraj sekretarioj ĉeestis kursojn. En 1930 kaj 1931, SFPE organizas kun la Itala Federacio Turisma karavanojn al Italujo. En 1931 la urbo Cannes, la unua, starigis indikajn platojn en E sur siaj vojoj (dank’ al Cresp); poste la urbo Cagnes-ĉemaro (Guerrini). En 1932 la fr. fervojaj Societoj, okaze de la XXIV-a Kongreso en Paris, surmetis afiŝojn aŭ indikajn platojn en E en la ĉefaj limstacioj kaj en Paris; kelkaj konservis ilin depost tiu tempo. En 1932 kaj 1933 la Vojaĝoficejo Globe-Trotter en Paris organizas en sia sidejo kursojn pri E. En 1933 kreo degrupiĝo «E kaj Turismo», por helpi al turismo en Fr. kaj alilande per E. Iniciatinto: Dupuis. Prez A. Baudet, sekr: ĝen. Dupuis, kas. Marseille; alta patronado de subministro por turismo Appel; subvencio de la Norda fervoja Societo. Tiu grupiĝo organizis kolektivajn vojaĝojn propagandajn. En 1933, SFPE organizis karavanon al Köln kaj la bordoj de la Rejno (Petit), kun partopreno de Francoj, Hispanoj, Italoj kaj Katalunoj.
Komerco. La 14 jan. 1899, Canet (stenografisto) gvidis kurson ĉe la «Ecole Pratique de Commerce» en Limoges. En 1904, kreo de Komerca sekcio en la Pariza grupo (Lecaron, Balliman, Peloille); ĝi elektis unu tradukanton en ĉiu departemento, por helpi al la komercistoj: trofrua provo; ĝi ĉesis en 1910. Ĉirkaŭ 1907 kelkaj grandaj magazenoj interesiĝas je E, havas interpretistojn, ktp. Sed neniu vera organizo antaŭ la milito. La 9 febr. 1921, la Pariza Komerca Ĉambro aprobis la raporton de Andre Baudet, kiu rekomendas disvastigon de E kaj ties enkondukon — nedevigan — en la porkomercajn lernejojn. De tiu tempo, la ĉiama propagando de Baudet igis favoraj al E la plimulton de la Komercaj Ĉambroj en Fr., kaj alilande. Kursoj pri E estas farataj en la komercaj lernejoj en Paris, kaj devige en la Lernejo de Supera Instruado por junulinoj. La Komercaj Foiroj (Paris Lyon, Marseille, ktp.) uzas E-n, havas standojn. En 1931, la Pariza Foiro interŝanĝis 248 leterojn en E kun 26 landoj. En 1923, en Lyon, la Scienca Kongreso por pliampleksigo de la int. komercaj interrilatoj, aŭdinte Bobin kaj Privat, voĉdonis (unuanime krom unu voĉo) deziresprimon rekomendante uzon de E. En 1923 fondo de «E kaj Komerco». En majo 1925, en Paris, dua Int. Konferenco por uzo de E en Komerco kaj Industrio; pli ol 400 delegitoj reprezentantaj 10 registarojn, 171 komercajn ĉambrojn, 14 komercajn foirojn, 208 firmojn aŭ privatulojn. 4 feb. 1931, Ĝenerala Kunveno de la Francaj Komercaj Ĉambroj, post kiu pluraj patronadas E-n kaj malfermas kursojn. 2 jun. 1931, kunveno de la prez.-oj de la Fr. Komercaj Ĉambroj rekomendas multigon de kursoj kaj petas, ke oni serĉu rimedojn por faciligi uzon de E en komerco kaj turismo.