Ĉu li povis inventi, per nura logiko, sistemon de nombrado perfekte paralela al la ĉina (ĉina shi «10», san «3» → shisan «13», sanshi «30», sanshi san «33», Esperanto dek, tri → dektri, tridek, tridek tri). Tio eblas. Sed kiu povus aserti, ke li ne legis priskribon pri la ĉina lingvo en la universitata biblioteko de Moskvo aŭ en biblioteko varsovia, kaj ke de tie venis la ideo? Aŭ, se preni alian ekzemplon, vortoj kiel voĉo aŭ ĉielo estas klarigeblaj nur per referenco al la itala. La klarigo per la latina povus eventuale akceptiĝi en la kazo de voĉo, sed ne de ĉielo, kaj plie, la latina c antaŭ e kaj i donas ordinare c en Eperanto, konforme al la tiama elparolo en orienta Eŭropo, kio kaŭzis la formojn cent, paco, facila, ktp. Troveblas aliaj spuroj de la itala, kiel ardezo, dolĉa, ankaŭ, la sufikso eco, aŭ vorto kiel apogi kies g klarigeblas nur per la skriba formo de appoggiare.
Efektive, Zamenhof uzis plej diversajn materialojn. Eble li legis en revuo artikolon pri la nombrado en la ĉina, aŭ en libro pri la latinidaj lingvoj, detalojn pri la abundo de ingenraj substantivoj finiĝantaj per ‑o en la provenca (la provencaj vortoj la fenestro, la roso, la danso estas elparolataj preskaŭ ekzakte, inkluzive de la akcento, kiel la esperantaj respondaj vortoj la fenestro, la rozo, la danco). Alia ekzemplo: en pluraj karibaj kreolaj lingvoj oni diras li samsence kiel en Esperanto. Ĉu li kaj pli estas iaj kompromisaj formoj, aŭ pruntoj el la kreola sekve de legado de artikolo pri tia lingvo? Ni probable neniam havos certecon pri tiuj punktoj, sed tiujn eblecojn estas saĝe memori.
Tial, kiom ajn konvinka povas esti argumentado pri la influo de la jida sur Esperanton, ĝi rezultos nur en iu grado de probableco koncerne faktoron inter aliaj en konverĝa aro, en kiu la reala dozo de la diversaj elementoj restos ĉiam nedifinebla, krom kelkaj kazoj aparte klaraj kiel superjaro, dikfingro, ktp. Cetere, se ni povus pridemandi Zamenhofon, ni ne akirus pli certan respondon: la cerba agado estas grandparte nekonscia, kaj la ellaborado de la «lingvo internacia de doktoro Esperanto» ne estis escepto.
Bibliografio
Albault, André (1961) «Etimologio, pra-Esperanto kaj Mistrala lingvo». Esperantologio, 2, 2.
Gold, David L. (1980) “Towards a Study of Possible Yiddish and Hebrew Influence on Esperanto”. En Szerdahélyi, Istvan (réd.) Miscellaneous Interlinguistics (Budapest: Tankönyvkiadó), 300–367.
Gold, David L. (1982) «Plie pri judaj aspektoj de esperanto». Planlingvistiko 1, somero, 7–14.
Golden, Bernard (1982) «The Supposed Yiddish Origin of the Esperanto Morpheme edz», Jewish Language Review 2, 21–33.
Holzhaus, Adolf (1970) Doktoro kaj Lingvo Esperanto (Helsinki: Fondumo Esperanto).
Piron, Claude (1981) «Esperanto: European or Asiatic Language?», Esperanto Documents №22 A (Rotterdam: Universala Esperanto Asocio).
Silfer, Giorgio (1983) «Hipotezoj pri kriptaj aspektoj de esperanto» Planlingvistiko 2, aŭtuno, 4–10.
Waringhien, Gaston (1959) Lingvo kaj Vivo (La Laguna: J. Regulo).
Forgesita saĝulo: esperantisto Charles Baudouin[21]
«Mian junan aĝon markis admira miro pri Bernheim, kiu, metinte homojn en hipnotan staton, ordonis al ili bruligi al si manon per tuŝo al malvarma forno, kaj la brulvundo sur la haŭto videblis». Tiu frazo, el Suggestion et Autosuggestion, montras, en kio radikas la volo de Charles Baudouin kompreni la homan psikon. Li tiam loĝas en Nancy (Francio), kie li konstatas la terapian efikecon de Émile Coué[22], kapabla resanigi el tre diversaj patologiaj statoj per simpla utiligo de la imago.
En franclingvaj landoj — ĉu ankaŭ en Brazilo? — ĵurnalistoj kaj politikistoj ŝatas uzi la esprimon «Coué-metodo» por signi manieron kaŝi al si la veron pri io negativa. Ili konfuzas imagi kaj kredi. Se vi suferas pro malvarmo, tute ne helpas kredigi al vi, ke estas varme. Io en vi diros: «Vi mensogas, malvarma vi sentas vin». Sed se vi sukcesas meti vin en iom meditan staton, senstreĉan, kaj imagi fajron, imagi, kiel oni sentas sin ĉe fajro aŭ sub varmega suno, retrovi la memoron de fojo, kiam vi estis en varmega atmosfero, kaj lasi vian menson restadi en ĝi, tiam vi povas konsiderinde malpliigi la impreson de malvarmo. En Tibeto joganoj kapablas sidi rekte sur neĝo kaj ĝin fandi, ĝis eta lageto ĉirkaŭas ilin, nur per uzo de tiu potencialo kuŝanta en la homa imago. Tiun metodon aplikis Coué. Li helpis la pacienton imagi sian staton ŝanĝita, kaj tiu imago agis stimule al resaniĝo. Li rimarkis, ke tiun kapablon eblas trejni per ekzercado. Ekzemple, oni povas ekzerci sin malrapidigi sian korritmon batante takton iomete pli malrapidan ol la ritmon efektive perceptatan. Post iom da tempo la koro adaptiĝas al la takto. La koncernajn psikajn meĥanismojn Baudouin esploris. Tiel estiĝis lia doktoriĝa tezo, «Sugestio kaj memsugestio» (1920), en kiu troviĝas la frazo ĉi-komence citita.
La sugestia efiko, kiun Baudouin esploris kaj uzis terapie, efektiviĝas grandparte en tio, kion oni nomas la «nekonscio». Nia konscio kompareblas al komputila ekrano aŭ al la ekraneto de elektrona kalkulileto. En tiuj aparatoj disvolviĝas multaj aferoj, kiuj ne aperas surekrane, kaj kiujn ne eblas kontroli sen detala inspekto al la meĥansimoj, kiuj funkcias ekster nia vida percepto. En kalkulilo fakte estas tri tempoj:
a) sur la ekraneto aperas la ciferoj de la donitaĵoj,
b) okazas ene laboro nevidebla kaj nekontrolebla, tute sendependa de via volo, kaj
c) sur la ekraneto jen aperas la rezulto.
Simile, la sugestia efiko enhavas tri fazojn: en la unua, oni perceptas ion; la dua disvolviĝas en la nekonscio, ekster niaj sentoj, perceptoj kaj volo; la tria estas la rezulto, efektiva, konstatebla. Unua fazo: vi vidas afiŝon (aŭ multajn afiŝojn) kun la vortoj «Trinku Koka-Kolaon». Dua fazo: tiu kvazaŭordono iras sian vojon sub la sojlo de via konscio, tie renkontas memorojn pri plaĉaj spertoj kun tiu trinkaĵo kaj pri aliaj afiŝoj, en kiuj ĝi estis asociita al gaja simpatia etoso. Trie: vi sidas en restoracio, kaj sen pripensi vi kvazaŭ reflekse tuj mendas Koka-Kolaon.
Kompreneble, la realo ne estas tiel simpla. En la dua fazo, la ordona mesaĝo povas renkonti tutan kompleksan reton de ideoj kaj sentoj, en kiu Koka-Kolao simbolas usonan imperiismon, kio, laŭ viaj politikaj ideoj, povos puŝi al forĵeto de la afiŝa influo, sed ankaŭ memoron pri fojo, kiam vi suferis fortan ventrodoloron, kaj iu konsilis al vi trinki tiun brunaĵon, kaj ĝi agis resanige, kio puŝos al akcepto de ĝi. Ĉiu el tiuj elementoj havas propran forton kaj ilia fina efiko, kiu difinos vian agon en la tria fazo, estas la rezulto de tiu ena rivalado, kiun vi absolute ne sentas, kaj pri kiu vi eĉ ne imagas, ke ĝi disvolviĝas en vi. La grava punkto pri tio, kiun utilas memori, kvankam ĝi ne estas plaĉa kaj tial ofte kaŭzas fortan reziston al akceptado, estas, ke ni konas nur parton de niaj motivoj. Unua fazo: vi vidis la vorton Esperanto asociitan al internacia lingvo. Dua fazo: tuta nekonscia procezo okazis en vi. Tria fazo: vi decidas lerni esperanton. Se oni demandos: «Kial vi lernis tiun lingvon?» vi povos respondi sincere kun certeco, ke vian motivon vi konas. Sed apud tiu, konata, povas ekzisti dek aliaj, pri kiuj vi scias nenion, kaj kiuj kontribuis al via fina decido. Eble la persono, kiu unue en via vivo prononcis «Esperanto», elparolis ĝin per buŝo tiel bela, kun voĉo tiel muzika kaj okuloj tiel ĉarmaj, ke la nomo de la lingvo en vi asociiĝis al amemo.
[21]
La franca prononco estas [ʃaʁl bodwɛ̃], aproksimo per la parolsonoj de Esperanto estas /ŝarl boduen’/.