Выбрать главу

m) Terminologiaj problemoj

Post funda ekzameno de la problemo estis decidite ne inkluzivi ĉi tiun kriterion. Estas ja ege malfacile taksi la influon sur la diversajn lingvajn reĝimojn de tiu aspekto de internacia komunikado.

Ĉe UN la manko de preciza kaj stabila terminologio okazigis gravajn problemojn en la ĉina sekcio en la kvindekaj jaroj. «Vi tradukas, ni kreas lingvon», diris tiusekcia reviziisto al la aŭtoro de ĉi tiu esplorraporto en 1960. La sama tipo de malfacilaĵoj ree aperis, kiam oficialiĝis la araba en la jaroj sepdekaj.

Ĉe Eŭropa Unio similaj malfacilaĵoj, kvankam malpli seriozaj, verŝajne okazis pri la terminologio de la nederlanda, se konsideri la malsamecojn, kiujn prezentas la belga kaj la nederlanda versioj de tiu lingvo, kaj ankaŭ la nestabileco de ĝia leksiko en la tempo, kiam la fondantaj ŝtatoj subskribis la Traktaton de Romo, sed ne eblis ricevi precizajn informojn pri ili. Ankaŭ la moderna greka estis malstabile fiksita lingvo, kiam Grekio aliĝis al la Unio, kaj estus interese scii, kiel la greka tradukservo alfrontis la situacion. Tre verŝajne la aliĝo de la ekskomunistaj landoj kreos iujn terminologiajn problemojn.

Se interŝtata institucio alprenus Esperanton, ĝi devus establi por ĉi tiu lingvo relative ampleksan terminologian servon. Jes ja, en multaj sferoj politikaj, sociaj, sciencaj kaj teknikaj la terminologio de Esperanto estas pli malnova ol tiu de la araba, de la ĉina aŭ aliaj lingvoj, kiel la hebrea aŭ la svahila; krome la strukturoj de la lingvo ebligas solvi terminologiajn problemojn pli facile ol en multaj lingvoj (Esperanto havis ekvivalenton de «software» antaŭ ol la Konsilio de la franca lingvo elpensis «logiciel»). La esperanta terminologio tamen prezentas multajn mankojn koncerne la manieron precize nomi diversajn erojn de maŝinoj, aparatoj, laboriloj kaj aliaj ekipaĵoj, sinsekvojn de teknikaj procedoj, fajnajn detalajn konceptojn en la kampoj industria, inĝeniera, medicina, farmacia kaj multaj aliaj. Same la esperanta terminologio ankoraŭ ne estas fiksita por iuj detalaj subdividoj de kategorioj de produktoj komerce interŝanĝataj aŭ por diversaj kvalitaj precizigoj ebligantaj ilin karakterizi. Tradicio de proksimume jarcento ekzistas por ellabori tiun terminaron per konsento inter fakuloj, kaj sufiĉus ĝin oficialigi kaj disvolvi, sed la plenumenda laboro ĉi-rilate estus konsiderinda. Ĝi tamen ne superus tion, kion la ĉina sekcio de UN devis fari en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj.

Noto pri la kunsidoj en Esperanto

La observoj faritaj kadre de ĉi tiu esploro facile pruviĝos ĝustaj por la tri unuaj sistemoj (la kelklingva, la ununacilingva kaj la ĉiulingva), kies funkciadon estas facile analizi. Sed pri Esperanto multaj fontoj estas partaj kaj partiaj. Multaj rigardas tiun komunikilon projekto, kvankam temas fakte pri lingvo efektive uzata. La plimulto el la legantoj verŝajne eĉ ne scias, ke ĝia funkciado povas esti objektive kaj science pristudata. Tial ĉi tiu noto.

Fakte Esperanto, kvankam limigita al tre marĝena frakcio de la homaro, estas ĉiutage uzata en ĉiuj regionoj de nia planedo. Ekde januaro 1985 ne pasis eĉ unu tago, en kiu ĝi ne estis uzata ie en la mondo kiel lingvo de internacia renkontiĝo, staĝo, kunsido aŭ kongreso.[44]

Ĉi tiu studo baziĝas por la parto rilata al Esperanto sur la observado de kunsidoj okazintaj sub aŭspicioj de jenaj organizoj aŭ institucioj: Universala Esperanto-Asocio, Literatura Foiro, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Kultura Centro Esperantista, Japana Esperanto-Instituto, Internacia Esperanto-Muzeo kaj Internacia Kultura Servo. La studo estis farata en du periodoj, la unua en 1986–87 en Pekino, Tokio, Lokarno, Sanfrancisko kaj Zagrebo, kaj la dua en 1993–94 en Barcelono, Novosibirsk, La Chaux-de-Fonds kaj Vieno. Neformalaj kunvenoj en Otavo, Oslo, Budapeŝto kaj Helsinko konfirmis la observojn faritajn en la strukturitaj konferencoj. Nur la kunsidoj, en kiuj partoprenis personoj kun almenaŭ kvin malsamaj gepatraj lingvoj, estis prenitaj en konsideron.

Koncerne la skriban uzon de la lingvo, la esploro baziĝas sur korespondaĵoj, dokumentaro kaj publikigaĵoj de kelkaj el la antaŭe menciitaj institucioj, precipe Kultura Centro Esperantista kaj Universala Esperanto-Asocio.

La temoj pritraktataj en Esperanto en la koncernaj organizoj estis ege diversaj, de tre ĝenerala ĝis tre specifa, same kiel en la organizoj, kiuj lingve funkciis laŭ alia aranĝo.

Bilanco de la kvar sistemoj

En la nunaj kondiĉoj ne eblas ricevi precizajn ciferojn por ĉiu ĉi-supre prezentita kriterio. Por multaj la donitaĵoj ne estas objektive kvantigeblaj. La ĉi-subaj ciferoj estas do simplaj pritaksoj rezultantaj el la observado de la lingva funkciado de diversaj institucioj, aŭ, ekzemple por datumoj, kiel la tempo necesa por akiri la uzotan lingvon, el enketoj realigitaj ĉe specimenoj statistike reprezentaj de partoprenantoj en internaciaj kunsidoj.

La poentoj pri ĉiu kriterio estas atribuitaj laŭ skalo de dek unuoj, laŭ la graveco de la malavantaĝo: 0 indikas, ke la malavantaĝo ne ekzistas en la koncerna lingvoreĝimo kaj 10, ke ĝi estas plej serioza. La skalo prezentiĝas jene: 0 nula, 1 apenaŭa, 2 neglektebla, 3 neforta, 4 modera, 5 meza, 6 konsiderinda, 7 grava, 8 grandega, 9 giganta, 10 ekstrema.

La analizo de la kvar sistemoj rezultigas la sekvantan tabelon:

KriterioSistemo kelklingvaSistemo ununacilingvaSistemo ĉiulingvaSistemo interlingva
a) daŭro de antaŭa lernado (individuoj)8803
b) antaŭa investo de la ŝtatoj9950
c) antaŭa investo de la organizo80100
d) neegaleco aŭ diskrimino6500
e) kosto de interpretado70100
f) kosto por dokumentoj60100
g) tempo por pretigo de dokumentoj6060
h) perdo aŭ misformo de informoj5460
i) graveco de lingva handikapo5601
j) komprenproblemoj dum legado3401
k) trudoj kaj malagrablaĵoj8380
l) onta pliigo de malavantaĝoj50100
Sumo de la malavantaĝoj7639655

La ciferoj ĉi-supre prezentitaj estas pritaksoj, kiujn la plimulto el la legantoj sendube juĝos apenaŭ fidindaj, ĉar sen bazo sufiĉe objektiva. Tial estas interese rimarki, ke, se oni anstataŭigas ilin per duuma notacio (1 = la malavantaĝo ĉeestas; 0 = la malavantaĝo forestas), la plej avantaĝa formulo restas la kvara, kvankam tiu kalkulmaniero ege malfavoras ĝin. Efektive, se nur ses monatoj da Esperantolernado donas komunikan kapablon, kiu necesigas ses jarojn por alia lingvo, doni la saman poenton, 1, al ĉiuj reĝimoj, kiuj trudas lingvolernadon, estas falsi la realon. Sed tiu kalkulmaniero almenaŭ nuligas la pravan kritikon pri subjektiveco en la pritaksado. Tiu observo restas valida, eĉ se oni forprenas la investadon de la ŝtato (kriterion b) de la kolumno «ĉiulingva» por transigi ĝin en la kolumnon «interlingva» (tion povus pravigi la fakto, ke, se ĉi-lasta sistemo estus alprenita, la ŝtatoj povus senti sin devigitaj organizi lernejan instruadon de Esperanto).

вернуться

[44]

Ne elĉerpa listo de la kunvenoj, kiuj disvolviĝas en Esperanto, estas trovebla ĉe: http://www.eventoj.hu/kalendar.htm¤.