Выбрать главу

Kion tio signifas por la profundo de la psiko? Tio transdonas kaŝitan mesaĝon, jene: «Ne fidu vian spontanan, naturan tendencon, kiu igas vin ĝeneraligi lingvan trajton, kiun vi rimarkis. Ne fidu vian logikon. Ne fidu la racion. Ne fidu viajn refleksojn, vian instinkton. Ne fidu vin mem. Obeu nin, eĉ se nia sistemo estas absolute neracia, malsaĝa.»

Por la infanoj ja la lingvo estas esence komunikilo. La unua ŝtupo en ilia pensado do estas: «Se oni komprenas min, estas en ordo. Lingvo ja estas farita por ke ni interkompreniĝu». Sed la reagoj de la medio pli kaj pli sendas la mesaĝon: «Lingvo ne estas io elpensita por interkompreniĝi. Lingvo estas kampo, en kiu oni lernas konformigi sin al la arbitraj, neklarigeblaj postuloj de la grandularo.» En lingvo estas tabuoj, kiujn neniu povas pravigi. Se infano, kiu volas esprimi la ideon «li venis» diras «er kommte», «il a venu», «he comed», oni atentigas ĝin, ke ĝi devus diri «er kam, il est venu, he came». Se tiam ĝi demandas: kial? Ne eblas doni al ĝi racian respondon. Oni povas nur diri: ĉar estas tiel. Kaj tio subkomprenigas, ke la lingvo estas io regata de nekompreneblaj leĝoj, neniam klarigataj, kiuj radikas en la pratempo. Respekto al la praavoj aŭ al la dioj, kiuj donis la lingvon, estas pli grava ol logiko, ol racio, ol tendencoj spontanaj, instinktaj, do ol individua homa naturo.

Esperanto fuŝas ĉion ĉi. Ĝi naskiĝis antaŭ ne tre longe. Tio estas sakrilegio. Lingvo ne rajtas esti juna. Lingvo estas io sankta transdonita de la praavoj aŭ de la dioj, ne io, kio povas estiĝi nuntempe. Kaj oni diras, ke tiu lingvo ne havas esceptojn, tio estas krimo! Se oni povas sekvi sian naturon, sian logikon por esprimi sin, kio restos el la aŭtoritato de la prauloj? Tial Esperanto kaŭzas terurajn timojn en la profundo de la psiko. Ĝi riskas perdigi al nia gepatra lingvo ĝian mitan, sanktan, fean karakteron. Ĝi reletivigas ĝin, dum viglas emocia bezono, ke la gepatra lingvo estu io absoluta. Necesas ĉiarimede haltigi ĝian disvastigon. Kaj necesas ĉiarimede agi, por ke oni ne esploru pri ĝi. Oni eble vidus, ke lingvo ne estas tio, kion ni kredas, kaj tiel oni subfosus la bazon de la sociaj rilatoj. La afero estas tro emocia, por ke oni akceptu trankvile, objektive, science studi ĝin. Kaj trankvile, objektive studi la reagojn al ĝi.

Monstro

Krome, Esperanto aperas kiel monstro, ĉar oni diras, ke ĝin kreis unu viro. Alivorte, ĝi havas patron, sed ne patrinon. Ĝi estas la monstra produktaĵo de iu soleca perversulo. Al tiu ideo kontribuas multaj difinoj, troveblaj en vortaroj, enciklopedioj, prilingvaj libroj aŭ Esperantistaj informiloj, laŭ kiuj «Esperanto estis kreita de Zamenhof en 1887». Fakte, Esperanto ne kreiĝis en 1887. En 1887 aperis semo de lingvo, kiu dum multaj jaroj antaŭe kreskis kaj transformiĝis en la menso de Zamnhof kaj sur liaj kajeroj. Post tiu longa procezo, kiu estas komparebla al la procezo per kiu laŭgrade kreiĝas semo en planto, la projekto publikiĝis, tio signifas, la semo estis ĵetita. Sed tiu semo povis iĝi io vivanta nur, se grundo akceptis ĝin. Kaj tiu grundo estas la patrino de Esperanto, tio estas la komunumo de tiuj unuaj vastkoraj idealistoj, kiuj akceptis la semon, kaj provizis ĝin per la medio, en kiu ĝi povis kreski, transformiĝi kaj fariĝi io sufiĉe vivkapabla por vivteni sin sendepende de iu ajn individuo.

Esperanto, kia ni uzas ĝin nun, ne estas la verko de Zamenhof, ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis surbaze de la projekto de Zamenhof per jarcento da konstanta uzado inter homoj ege diversaj. Ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis tute nature, per uzado, per verkado, per alterno de proponoj kaj kontraŭproponoj, plej ofte nekonsciaj. Ĝi ne estas monstro, kiun estigis iu homo sola, ĝi havas patron, jes ja, mirindan patron, patron, kiu sukcesis meti en ĝin nekredeble taŭgan vivpotencialon, sed ĝi havas ankaŭ patrinon, kiu flegis ĝin ame, kaj kiu, multe pli ol la patro sola povis, donis al ĝi vivon.

Faktoj estas pli obstinaj ol paroloj

Vi vidas, ke la psikologiaj aspektoj de Esperanto, kaj de la monda lingvoproblemo, estas multe pli kompleksaj ol oni unuavide imagus. En la psiko de la plej multaj individuoj troviĝas terura rezisto al la ideo mem de lingvo internacia. Pro tiu rezisto, preskaŭ neniu en la politika, socia kaj intelekta elito akceptas serene esplori la aferon. Kaj tamen ĝi progresos. Similaj kazoj de rezisto al io pli bona, pli oportuna, pli demokratia abundas en la historio. Plej tipa ekzemplo estas la rezisto en Eŭropo kontraŭ la ciferoj, kiujn ni nun uzas, la hindaj-arabaj ciferoj: ankaŭ ilin la intelekta elito (kaj ne nur ĝi) sentis sakrilegio kontraŭ la romaj ciferoj ĝis tiam uzataj. Mi estas konvinkita, ke Esperanto estos ĝenerale akceptita iam. La patologio ne eterne estos pli forta ol la kuracaj fortoj, ankaŭ kiuj agas en la socio. Inter tiuj kuracaj fortoj estas la pli kaj pli bona kompreno de la fenomeno Esperanto fare de lingvistoj, ekzemple, kaj de multaj aliaj personoj. Estas ankaŭ la postuloj de la realo. Kiel diris Lincoln, oni povas kaŝi la veron al parto de la publiko dum parto de la tempo. Oni ne povas kaŝi la veron al la tuta publiko dum la tuta tempo. Esperanto, se oni komparas ĝin al ĉiuj aliaj rimedoj intergente komuniki, estas objektive la plej bona, per tre granda distanco, por ĉiuj kriterioj. Faktoj estas pli obstinaj ol ideoj. La rezisto plu daŭros kaj estos akra, jes ja, certe, eĉ se nur ĉar oni povas percepti ion nur kiam oni estas tiurilate preta, tiel ke, nuntempe, multaj homoj simple ne aŭdas, kion vi diras pri Esperanto: ilia menso ne estas preta, do viaj frazoj preterpasas sen penetri ĝin. Jes, la rezisto plu estos forta. Sed, kredu min, ĝi ne povos superi. La faktoj venkos. Vero venkos. Esperanto venkos.

Kial mi kredas je Esperanto?[5]

Ĉio povas esti elmetata al objektiva, scienca analizo. Eĉ io tute subjektiva. Do ankaŭ tiu demando. Rimarku, ke, kvankam la kialoj de mia kredo je Esperanto estas subjektivaj, la fakto, ke mi kredas, estas objektiva. Ke mi tenas min ĉe tiu opinio, kaj ne alia, tio estas objektiva fakto. Se iu sciencisto el ekstere observos min, li konstatos, ke mi kredas je Esperanto. Tiun objektivan fakton mi proponas, ke ni provu science, objektive analizi.

Kion tio signifas, «kredi je?»

Tio signifas, ke por mi Esperanto estas io ekzistanta, ne projekto, ne ideo, sed fakto. Fakto socia, fakto lingva, fakto historia. Sed tio signifas ankaŭ, ke mi ne estas indiferenta rilate al tiu fakto, por mi tiu fakto havas valoron. Krome, kiam mi diras, ke mi kredas je Esperanto, mi volas diri, ke mi kredas je ĝia estonteco, mi kredas, ke ĝi ne estas nur efemera, portempa, supraĵa okazaĵo en la historio de la lingvoj. Tio signifas ankaŭ, ke mi kredas je ĝia boneco, je la fakto, ke ĝi estas pli bona solvo al la problemoj de interkultura komunikado ol iu ajn alia nuntempe observebla.

Rimarku, ke kiam mi diras tion, mi ne diras, ke mi pravas. Pri tio, ĉu mi estas prava aŭ ne, mi scias nenion. Mi nur konstatas la fakton de mia kredo je Esperanto, kaj trovas ĝin interesa (eble ne por vi, sed por mi jes; se ĝi ne interesas vin, sciu, ke mi ne ofendiĝos, se vi ĉiuj foriros).

Kial mi trovas ĝin interesa? Ĉar ĝi estas io speciala, io aparta, mi diru, io malofta en nia socio. La grandega plimulto el la homoj sur nia planedo aŭ ne konas Esperanton aŭ, se ili aŭdis pri ĝi, ili ne kredas je ĝi, tio signifas, ke ili ne kredas je ĝi kiel je io valora, io kun ŝancoj ŝanĝi la mondon. Ŝanĝi la mondon, ĉar ankaŭ tio estas parto de mia kredo. Mi kredas, ke Esperanto estas por la homaro io same grava, kiel estis la apero de la skribo. Ekde kiam homoj ekskribis, multego ŝanĝiĝis en la homaro. Mi ne bezonas tion klarigi, vi ĉiuj jam scias. Miaopinie, la apero de Esperanto havas la saman gravecon. Ĝi povas ŝanĝi la mondon. Eble mi malpravas, sed tio estas mia firma opinio.

Nun, ni aliru la demandon «kial?»

Oni povas fari pri tio diversajn hipotezojn. Mi prezentos al vi kelkajn. Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas naiva. «Kredema kiel infano», diras PIV en sia difino pri la vorto naiva. Estas tute klare, ke io en mi estas infaneca. Mi ege ŝatas ludi. Mi ŝatas fantazii, uzi ĝisekstreme mian imagon. Mi ŝatas kredi je bono kaj belo, kaj tio estas karakterizo de multaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe travivis por elreviĝi. Mi ŝatas raviĝi, miri, admiri. Kiam mi vidas belan floron, aŭ papilion, kiam mi aŭdas kanton aŭ muzikon, kiuj tuŝas mian koron, aŭ renkontas iun, kiun mi amas aŭ pretas ami, mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro, de raviteco, kiu kreas en mi grandan feliĉon, plenon de kontentiĝo, kiu al mi ege plaĉas. Mi ŝatas ĉokoladon, kiel infano, kaj tiom da aliaj aferoj! Eble mia rilato al Esperanto radikas en tiu fakto, ke mi neniam tute plenkreskis. Verŝajne estas io vera en tiu hipotezo.

вернуться

[5]

Revuo «Esperanto», marto 2002.