3. Se la grupo uzas klerulan anglan lingvon, la diskuto ĝenerale glate fluas, sed al observanto impresas, kvazaŭ la partoprenantoj teatrus. Ili ne estas si mem. Ili simias [tradukantoj atentu: la vorto estas simias, ne similas] anglalingvajn intelektulojn. Kelkaj pavas per sia nobela angla, dum aliaj hontas pri sia prononco aŭ sia malfacileco trovi la ĝustan vorton. Denaskaj anglalingvanoj ne ĉiam sukcesas kaŝi la dentogrincan reagon, kiun kaŭzas la aĉa lingvajo de tiu aŭ de tiu alia. Fojfoje parolanto nevole igas sin ridinda per fuŝuzo de la lingvo, kiu efikas plej amuze. Tio okazis al dana ministrino s-ino Helle Degn, kiam, dezirante pardonpeti pri sia nesufiĉa kono de la diskutota temo, ŝi diris al la komitato, kiun ŝi prezidis: «I’m at the beginning of my period». Kredante, ke ŝi diras: «Mi estas je la komenco de mia ministreco», ŝi fakte diris: «Estas la komenco de mia menstruo». Kiel vidate, pli ol dek mil horoj da studado kaj praktikado de la angla ne ŝirmas kontraŭ tia politike ege ĝena eraro.
Plej rimarkeblas en tia grupo, kiom diversaj estas la lingvaj kompetentoj. Oni vidas ian eliton, kiu esprimas sin perfekte (ne nur denaskuloj, aliaj atingis en la angla, kvankam ĝi ne estas ilia gepatra lingvo, impresan nivelon, kaj la grupo ilin admiras, kun admiro pli malpli miksita kun envio), sed oni vidas ankaŭ personojn, kiuj impresas, kvazaŭ oni akceptis ilin nur, ĉar dece ne eblis fermi al ili la pordon. Observeblas ankaŭ personoj, kiuj montriĝas ridindaj, ĉar ili disradias fierecon pri sia bonega angla lingvo, dum fakte ilia nivelo tre distancas de tio, pri kio efektive eblus brustoŝveli. Se la diskuto fariĝas tre vigla, se aperas konflikto, se vidpunkto estas atakata kun forto, la neanglalingvano, al kiu tre gravas esprimi sian opinion, aŭ kiun oni ĵus akre kritikis, balbutas, kiel li neniam farus en la gepatra lingvo. Plej senteblas la neegaleco tiamomente.
4. Kun samtempa interpretado, la diskuto neniam sentiĝas natura. Estas malplaĉe aŭdi alian voĉon ol tiun de la parolanto, kaj multajn personojn incitas la devo konstante surhavi aŭskultilon. Miskomprenoj kaj proksimumaĵoj ne maloftas. Multaj parolantoj prononcas tiel fremde, ke la interpretistoj ne komprenas ilin, kio kreas «truojn» en la ĝenerala diskuto. Tio plej oftas, se la parolanto esprimas sin en la angla, kies prononco ŝajnas esti intence farita por spiti la prononckutimojn de la plimulto el la popoloj. Kun sekva interpretado, la fakto devi atendi, ĝis la interpetisto finis traduki, malhelpas fluecon en la diskuto. Ne eblas respondi paf-al-pafe, aŭ eldiri ŝercon esperante, ke ĉiuj samsekunde ridos. Ĉiuj trovas la sistemon ne vere kontentiga kaj akceptas ĝin nur, ĉar ili estas konvinkitaj, ke ne eblas procedi alimaniere.
En multaj internaciaj kongresoj eblas observi alian malavantaĝon. La parolantoj, kiuj igas kunsidon vigla kaj viva, estas tiuj, kiuj perfekte regas sian temon kaj esprimas sin improvize, sen notoj, nur jen kaj jen ĵetante rigardon al sia dir-skizo. Kreiĝas inter tiuj kaj la aŭskultantaro rekta komunikado, precipe okula. Tiuj, kiuj legas sian tekston, estas ege pli malfacile sekveblaj, kaj pli enuigaj. Nu, ofte, kiam kongreso alprenas la interpret-sistemon, la organizantoj admonas la prelegontojn ne improvize vagi ekster la teksto, kiun oni instrukciis al ili antaŭsendi por ke la interpretistoj povu prepari sian tradukon. Rezulte, viglan interesan prezenton anstataŭas legata teksto, nepre pli teda, kelkfoje eĉ dormiga. Krome, en tiaj kongresoj, diskut- kaj laborgrupoj estas dividitaj laŭlingve, ĉar la interpretistoj ne laboras tiunivele. Tiel perdiĝas la tuta profito el interfekundiĝo de ideoj, kiu estas unu el la avantaĝoj de interkultureco.
5. La sistemo, kiu vere disradias al observanto etoson de normaleco kaj natureco, estas Esperanto. Ĉi tie impresas, kvazaŭ ĉiu parolus la gepatran lingvon. Kvankam la prononcmaniero povas tre diversi, la eldiroj ĝenerale estas klare kompreneblaj. La flueco de la parolantoj estas rimarkinda. Ili malmulte stumblas pro ne-tuj-trovo de vorto, ili ne faras komplikajn ĉirkaŭparolojn por esprimi aferojn simplajn, iliaj gestoj estas la samaj, kiel se ili parolas propralingve, ili multe ridas, se ili furiozas, indignas aŭ estas atakataj, ili esprimas sin multe pli verve ol se la grupo komunikas angle aŭ fuŝangle. Sed, ĉefe, aperas neniu malegaleco. Tiun fakton jam emfazis raporto de la Ligo de Nacioj:
«Kio plej impresas, tio estas la egaleca etoso, kiun kreas en tia kunsido la uzo de komuna lingvo, pro kiu ĉiuj troviĝas samnivele, kaj kiu ebligas al la delegito el Pekino aŭ Hago esprimi sin same forte, kiel liaj kolegoj parizaj aŭ londonaj.»[54]
Ĉu tabuo?
Estas strange, ke nek amaskomunikiloj, nek elitoj, nek registaroj tiras la konkludojn, kiuj aperas evidentaj, el tia komparo inter la diversaj manieroj ataki la babelan turon. Estas tiel facile observi ilin! Kion kaŝas tiu tabuo? Ĉu malbonfaremon? Ĉu timon perdi privilegiojn, kiujn, simile al tiuj de hindaj kastoj, pravigas neniu racia motivo? Aŭ ĉu simple mallaboremo, inerteco? Estas vere, ke por simple havi la ideon observi, kiel komunikado fakte disvolviĝas, necesas unue pridubi ĉiaspecajn trompajn mesaĝojn tiel ofte ripetatajn, ke ili transformiĝis al evidentoj niamense, kiel «la angla venkis, ĝia supereco estas definitiva, nenio plu fareblas.»
Necesas ankaŭ dummomente dekroĉi sin de sia rutino por pripensi, kaj lasi, ke nin penetru kompatemo, samsenteco kun suferantoj. La viktimoj de nejustecoj ligitaj al la manko de demokratia rimedo lingve komuniki — kaj ankaŭ tion oni zorge evitas mencii — ja estas ege pli multaj ol oni ĝenerale imagas. Kiom da frustroj, da suferoj, da nejustecoj, da mispaŝoj kun dramaj sekvoj, ĉar ne eblis superi lingvan barilon! La viktimoj de tiaj situacioj ne perceptas sin viktimoj kaj ne konscias, ke la sistemo estas maljusta. Ankaŭ ili sorbis la mesaĝon: «Vi devis nur lerni la anglan. Vi devis nur studi fremdajn lingvojn. Se vi ne sukcesis klarigi vian aferon, kulpas nur vi.» Ili do pasivas, senpotence, kaj la aliaj faras kun ili laŭplaĉe, dum ilin tenas enkore kulposento tute malprava. Idealaj predoj por homoj ekspluatemaj aŭ ŝatantaj la ĝuon, kiun havigas la sento misuzi sian povon.
Kvankam la ideo, ke al la angla ne ekzistas alternativo, aŭ ke tiu, kiu ne sukcesas komprenigi sin, estas la sola respondeculo pri sia situacio, profunde enradikiĝis en la mensoj, ĝi havas nenion komunan kun realeco. Ĝi devus ne havi lokon en demokratia socio. Kiom da jaroj plu ni devos atendi, ĝis la ĉi tie klarigitaj faktoj, nekontestitaj, nekontesteblaj, finfine estos serioze konsiderataj?
La lingva defio
La teksto ĉi-sube afiŝita prezentas en Esperanto eltiraĵojn el la franclingva libro de Claude Piron «Le défi des Langues», kun resumo de la partoj ne reproduktitaj. La leganto de ĉi tiu teksto tiel ricevos ideon pri la enhavo de la libro, kiu ekzistas ĝis nun nur en la franca (Parizo: L’Harmattan, 1994) kaj en la portugala (Campinas SP: Pontes, 2002).
1. Internacia lingva komunikado: Ĉu patologia mastrumo?
Se individuo elektas senkiale agmanieron neutile penigan, elspezas gigantajn sumojn por akiri ion senpage disponeblan, rifuzas apriore informiĝi pri la efikaj rimedoj atingi sian celon kaj evitas pripensi pri tiu stranga maniero agi, oni diras familiare, ke mankas klapo en lia kapo. Se krome lia prefero por senkuraĝigaj klopodoj kaj komplikaj procedoj ricevas nur mezkvalitajn rezultojn, dum najbaro havas elstare bonkvalitajn per simpla kaj agrabla metodo tuj facile aplikebla, oni ne plu hezitos paroli pri masoĥismo. Ni apenaŭ tion konscias, sed la organizado de la internacia lingva komunikado niasocie meritas la saman diagnozon. Ĝi estas patologia.
[54]
Ligo de Nacioj,