Multaj registaroj investas gigantajn sumojn en la instruadon de la angla kun ege elrevigaj rezultoj: meznombre, nur unu studento el cent kapablas taŭge uzi la lingvon post sesjara studado, kaj la nivelo de la instruistoj estas multloke mizera. Kiam vi aŭdas la ĉefon de la programo starigita de la Universitato de Malajzio por trejni instruistojn de la angla diri: «Multaj instruistoj de la angla ne kapablas konversacii angle»[95], kion vi povas atendi, des pli, ĉar tiu juĝo validas por multaj landoj? Kaj la kaŭzo ne kuŝas en mallaboremo, netaŭga organizo aŭ fuŝa pedagogio. Ĝi radikas en la enorma kaj nereduktebla kvanto da refleksoj necesaj por regi la lingvon. Ĉu ne pravigeblus anstataŭigi tiun vere neefikan investon per io multe malpli kosta, kio povus reale savi la mondon el la plago de lingva handikapo? Tio postulus nur aŭtentan volon, kaj interŝtatan kunordigon similan al tiu, kiu plej sukcese organiziĝis en relative mallonga tempo por elimini variolon.
Tamen, la volo solvi la problemon ne povas aperi sen ŝanĝo en la maniero pensi. La nuna Monda Lingva Ordo estas vertikala, kun hierarkio de lingvoj, je kies supro staras la angla. Tie estas, kie troviĝas la potenco. Tial la nuna situacio elvokas la siatempan «kuregon oren», kun terura konkurado por atingi la supron, kaj neniu kompato por tiuj, kiujn la sistemo suferigas. Esperanto favoras horizontalan situacion, en kiu ĉiuj lingvoj estas egalaj, dum la komunikilo relative facile akireblas por ĉiuj.
Lingva handikapo ne estas malbeno, antaŭ kiu ni starus senpovaj. La sperto de la Esperanto-komunumo pruvas la malon. Tiuj, kiuj volas, ke oni ignoru ĝin, pretekste, ke ĝi estas io netaŭga, danĝera, neebla aŭ ia ajn, prenas sur sin tre seriozan respondecon, ekstarante tiel kontraŭ objektiveco, kaj do kontraŭ justeco. Se ekzistas rimedo kuraci loĝantaron je endemia malsano, kia aperus administranto pri publika saneco, kiu subpremus ĉian provon disvastigi la kuracilon, tiel tenante milionojn da homoj en doloro aŭ malforteco, ĉar, sen eĉ ekrigardo al la fakliteraturo kaj al la rezultoj de pilotprojektoj aplikantaj la kuracilon surterene, li antaŭdecidis, ke tia traktado estas nulvalora? Ĉu tia sinteno akordas kun la spirito de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj? Aŭ, se preni alian ekzemplon, ĉu estas granda diferenco inter persono, kiu deklaras Esperanton neuzinda aŭ neserioza antaŭ ol kontroli la faktojn, kaj oficisto, kiu forĵetas rifuĝinton petantan politikan azilon antaŭ ol aŭskulti lin? Preskaŭ ĉiuj rajtoj cititaj en la Universala Deklaracio postulas lingvan rimedon komuniki. Ni konsideru ekzemple artikolon 19-an, pri libereco de esprimado, kiu «inkluzivas (…) la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn (…) senkonsidere pri la landlimoj». Kiel eblus efektivigi tiun rajton sen lingvo taŭga por facila, flua, senkaptila komunikado, per kiu eblas rilati kun la partneroj aŭ kontraŭuloj en plena egaleco? Tiuj demandoj meritas almenaŭ iom da konsiderado.