Выбрать главу

— Frato (брат)! Venkitaj ni estas post la batalo (побеждены мы после битвы). La promesita eterna vivo fine realiĝis (обещанная вечная жизнь наконец сбылась: reala – реальный)!

— Eĉ kontraŭe (даже наоборот)! La batalon ni gajnis (битву мы выиграли).

— Mi ne komprenas vin (я не понимаю тебя). Kial do ni estas ekzilitaj (почему же мы изгнаны)?

Frato! Venkitaj ni estas post la batalo. La promesita eterna vivo fine realiĝis!

Eĉ kontraŭe! La batalon ni gajnis.

Mi ne komprenas vin. Kial do ni estas ekzilitaj?

— Ĝuste pro tio (именно из-за того), ĉar la homon ni levis al enviinda alteco (потому что человека мы подняли на завидную высоту: envii – завидовать). La homo estis kreita (человек был создан), kiel la bestoj (как звери). Nur tiam fariĝis vere la Homo (только тогда возник: «сделался» по-настоящему Человек), kiam mi donis al li el la frukto de la scio (когда я дал ему /есть/ от плода познания). Mi estis la sendependa volo (я был независимой волей: dependi – зависеть) kaj mi estis ankaŭ la ĉion reganta pasio (и я был также всемогущей «всеповелевающей» страстью). Kion valoras la homo sen mi (чего стоит человек без меня). Li estas nur movebla pupo (он – только марионетка: «движимая кукла»: movi – двигать, шевелить), kiun lia majstro laŭplaĉe puŝetas tien kaj reen (которую его хозяин как угодно подталкивает туда-сюда: plaĉi – нравиться, fari laŭplaĉe делать/поступать по своему усмотрению). Li ne estas plu sinjoro de siaj propraj agoj (он больше не хозяин: «господин» своих собственных поступков) kaj li ne estas plu sklavo de la pasioj (и он больше не раб своих страстей). Kiu ne estas reganto pri propraj pensoj (кто не является повелителем собственных мыслей: «о собственных мыслях») kaj ne estas sklavo de la pasioj (и не является рабом страстей), tiu estas jam mortinta (тот уже умер). Ili ambaŭ donas la forton por progresi (они обе дают силу, чтобы развиваться) kreante novan (создавая новое). Penso unuiĝinte kun pasio (мысль, объединившись со страстью) faris miraklojn (творили чудеса) kaj donis valoron al la vivo (и давали ценность жизни).

— Ĝuste pro tio, ĉar la homon ni levis al enviinda alteco. La homo estis kreita, kiel la bestoj. Nur tiam fariĝis vere la Homo, kiam mi donis al li el la frukto de la scio. Mi estis la sendependa volo kaj mi estis ankaŭ la ĉion reganta pasio. Kion valoras la homo sen mi. Li estas nur movebla pupo, kiun lia majstro laŭplaĉe puŝetas tien kaj reen. Li ne estas plu sinjoro de siaj propraj agoj kaj li ne estas plu sklavo de la pasioj. Kiu ne estas reganto pri propraj pensoj kaj ne estas sklavo de la pasioj, tiu estas jam mortinta. Ili ambaŭ donas la forton por progresi kreante novan. Penso unuiĝinte kun pasio faris miraklojn kaj donis valoron al la vivo.

— Sur la Tero denove regas vivo (на Земле снова царит жизнь). Vivo en plena harmonio de la Amo (жизнь в полной гармонии Любви).

— En harmonio de la eterna stulteco (в гармонии вечной глупости: stulta – глупый). Rigardu al la Tero kaj ĝuu la plorindan aspekton (посмотри на Землю и насладись плачевным видом: plori – плакать). Jen: Nero trovas ĉielan feliĉon (вот: Нерон находит райское блаженство: «небесное счастье») banante la piedojn en la rivereto (моя: «купая» ноги в ручье: bani – купать), kiel la plej simpla kamparano (как самый простой крестьянин); Shakespeare (Шекспир), kiun admiris la tuta mondo (которым восхищался весь мир), kun cerbo malvarmiĝinta (с ослабевшим умом: «остывшим, охладившимся мозгом»: varma – тёплый) nun rigardas la ludon de la sunradioj sur la sablo (теперь смотрит на игру солнечных лучей на песке).

— Sur la Tero denove regas vivo. Vivo en plena harmonio de la Amo.

— En harmonio de la eterna stulteco. Rigardu al la Tero kaj ĝuu la plorindan aspekton. Jen: Nero trovas ĉielan feliĉon banante la piedojn en la rivereto, kiel la plej simpla kamparano; Shakespeare, kiun admiris la tuta mondo, kun cerbo malvarmiĝinta nun rigardas la ludon de la sunradioj sur la sablo.

Kio estas ĉi tiu vivo (что такое эта жизнь = что это за жизнь)? Kiso (поцелуй), unutona komplimento (однообразный комплимент), enuiga jugo de la ĉiela graco (наводящее скуку ярмо небесной благодати: enui скучать)? De tempo al tempo oni ĵetas sin teren antaŭ la dia lumo (время от времени /люди/ бросаются на землю перед божественным светом). Jen la imperio de la "perfekta amo" (вот империя «совершенной любви»), kie oni ne povas krei (где нельзя творить), ĉar oni devus antaŭe detrui ion (потому что нужно было бы прежде уничтожить что-нибудь). La amo estas nur tiam belega poemo (любовь – только тогда прекрасная поэма), se la muzikon mi komponas al ĝi (если музыку я пишу к ней: komponi – компоновать; сочинять музыку). Disharmonio kaj ĉiam disharmonio (дисгармония и всегда дисгармония)! Jen la sola faktoro al la perfekteco (вот единственная причина совершенства: «к совершенству»: faktoro – фактор, движущая сила). Nur nun mi vidas (только теперь я вижу) ke mi estis sur tiu ĉi kotglobo (что я был на этом грязном шаре: koto – грязь) — la dio (богом).