Выбрать главу

* * *

La sonĝo finiĝis (сон закончился) kaj la Morto vekiĝinte (проснувшись) ĉirkaŭrigardis kun terura timo (огляделась с ужасным страхом).

Silento regis sur la finrikoltitaj kampoj de la Vivo (тишина царила на сжатых полях Жизни).

Subite ĝi etendis la manon al la falĉilo (резко она протянула руку к косе), kvazaŭ certiĝi pri sia potenca posedaĵo (как будто /чтобы/ убедиться в своей могучей собственности) kaj poste (а потом), kun ironia rideto (с насмешливой улыбкой), ekiris por nova rikolto (отправилась за новым урожаем) — al la Marso (к Марсу).

­

La sonĝo finiĝis kaj la Morto vekiĝinte ĉirkaŭrigardis kun terura timo.

Silento regis sur la finrikoltitaj kampoj de la Vivo.

Subite ĝi etendis la manon al la falĉilo, kvazaŭ certiĝi pri sia potenca posedaĵo kaj poste, kun ironia rideto, ekiris por nova rikolto — al la Marso.