La tri knaboj embarasite rigardis unu la alian, staris senkonsile, hezitante. Fine la longstatura ekridis.
– Haha, tiu ĉi judo freneziĝis... Certe li estas freneza... Nu, ni iru!
Menaŝe falis surgenuen (упал на колени: genuo – колено), la peltborderitan ĉapelon deprenis (отороченную мехом шляпу снял: pelto – мех, bordero – кайма, borderi – окаймлять) kaj korŝire petegis (и душераздирающе умолял).
– La malgranda Lejzer estas mortanta... li volas vidi Jesueton... la malgranda Lejzer... bonaj kristanoj... kompatu... kompatu min (пожалейте меня)... li estas mortanta... la malgranda Lejzer... malgranda Lejzer mortos kaj li (маленький Лазарь умрёт, а он)... kaj li... "Pacon al homoj sur la tero... Gloron al Dio..." Kristanoj, la malgranda Lejzer...
Menaŝe falis surgenuen, la peltborderitan ĉapelon deprenis kaj korŝire petegis.
– La malgranda Lejzer estas mortanta... li volas vidi Jesueton... la malgranda Lejzer... bonaj kristanoj... kompatu... kompatu min... li estas mortanta... la malgranda Lejzer... malgranda Lejzer mortos kaj li... kaj li... "Pacon al homoj sur la tero... Gloron al Dio..." Kristanoj, la malgranda Lejzer...
La longstatura knabo jam senpacienciĝis (долговязый мальчик уже потерял терпение: «лишился терпения»: pacienco – терпение) kaj urĝigis la eniron en la domon de Averkiev (и торопился войти: «делал неотложным, подгонял вход» в дом Аверкиева: urĝa – срочный, неотложный). La du aliaj hezitis (двое других колебались), eble emociiĝis (возможно, взволновались), kvankam tute ne povis kompreni la situacion (хотя совсем не могли понять ситуацию), kaj tiam malfermiĝis la pordego de Lukjanov (и тогда открылись ворота Лукьянова) kaj sur la sojlo aperis la malgranda Anĉjo (и на пороге появился маленький Аник) kun sia patrino (со своей матерью). Anĉjo tenis ornamitan branĉeton de abio (держал украшенную веточку ели) kaj ekiris al la kontraŭa flanko (и пошёл к противоположной стороне), al la domo (к дому), kie la malgranda Lejzer agoniis (где маленький Лазарь бился в агонии).
– Nu, iru (иди), Anĉjo! Diru al la malgranda Lejzer (скажи маленькому Лазарю), ke Jesueto portis lian abieton al ni (что Иисус принёс его ёлочку нам)!
La longstatura knabo jam senpacienciĝis kaj urĝigis la eniron en la domon de Averkiev. La du aliaj hezitis, eble emociiĝis, kvankam tute ne povis kompreni la situacion, kaj tiam malfermiĝis la pordego de Lukjanov kaj sur la sojlo aperis la malgranda Anĉjo kun sia patrino. Anĉjo tenis ornamitan branĉeton de abio kaj ekiris al la kontraŭa flanko, al la domo, kie la malgranda Lejzer agoniis.
– Nu, iru, Anĉjo! Diru al la malgranda Lejzer, ke Jesueto portis lian abieton al ni!
La virina voĉo sonis akre en la silento (женский голос прозвучал резко в тишине), kaj Menaŝe ekatentis (обратил внимание /на него/ = заметил его). Li rimarkis la etan ludkamaradon de sia fileto (он заметил маленького товарища по играм своего сыночка: ludi – играть, kamarado – товарищ). Senfina ĝojo kaj danko plenigis lian koron (бесконечная радость и благодарность наполнили его сердце) kaj saltante li kuris al la infano (и подпрыгивая, он подбежал к ребёнку). En kriaj frazoj eliĝis la ĝojo el li (в выкриках: «крикливых фразах» вырывалась радость из него).
– Jesueto venas al la malgranda Lejzer (Иисус приходит к маленькому Лазарю)... Ĉu vi vidas (вы видите)?... Jesueto venas al la mortanta juda infano (Иисус приходит к умирающему еврейскому ребёнку)... Anĉjo, la plej bona kristano (самый добрый христианин), portas al li abieton (несёт ему ёлочку)... al la malgranda Lejzer... Ĉu vi vidas?... al la malgranda mortanta Lejzer...