La virina voĉo sonis akre en la silento, kaj Menaŝe ekatentis. Li rimarkis la etan ludkamaradon de sia fileto. Senfina ĝojo kaj danko plenigis lian koron kaj saltante li kuris al la infano. En kriaj frazoj eliĝis la ĝojo el li.
– Jesueto venas al la malgranda Lejzer... Ĉu vi vidas?... Jesueto venas al la mortanta juda infano... Anĉjo, la plej bona kristano, portas al li abieton... al la malgranda Lejzer... Ĉu vi vidas?... al la malgranda mortanta Lejzer...
Menaŝe ekprenis la infanon (взял ребёнка), levis al si (поднял к себе = поднял на руки) kaj kure klopodis atingi sian domon (и бегом постарался достичь своего дома = и скорее побежал домой: klopodi – хлопотать, заботиться; стараться). El la tri betlehemanoj tiu (из троих вифлеемцев тот), kiu tenis la iluminitan stalon (который держал освещённый вертеп), senvorte ekiris al Menaŝe (безмолвно пошёл к Менаше). La plenvanga post kelkaj paŝoj sekvis lin (круглолицый через несколько шагов последовал за ним) kaj la altstatura (а долговязый) (kion fari sen betlehema stalo (что делать без вифлеемского вертепа)?) vole nevole paŝadis kune kun ili (волей-неволей шагал вместе с ними).
Menaŝe ekprenis la infanon, levis al si kaj kure klopodis atingi sian domon. El la tri betlehemanoj tiu, kiu tenis la iluminitan stalon, senvorte ekiris al Menaŝe. La plenvanga post kelkaj paŝoj sekvis lin kaj la altstatura (kion fari sen betlehema stalo?) vole nevole paŝadis kune kun ili.
Menaŝe larĝe malfermis sian pordon (широко открыл свою дверь). La kandeleto ekflagris (свечка вспыхнула). Anĉjo iris al la lito (подошёл к постели) kaj etendis la abieton al la malgranda Lejzer (и протянул ёлочку маленькому Лазарю), kiu jam kvazaŭ senkonscie stertoris (который уже почти: «словно» в беспамятстве: «бессознательно» хрипел: konscio – сознание). La tri betlehemanoj silente ekhaltis ĉe la sojlo (три вифлеемца молча остановились у порога). Miro (удивление), kortuŝa soleno (трогательная торжественность), sincera emocio alternis en ili (искреннее волнение чередовались в них), kaj unu post la alia deprenis sian ĉapelon (и один за другим /они/ сняли свою шляпу). La patrino (мать), kvazaŭ duonfreneze (словно полубезумно), ŝirmis la flamon de la kandelo (заслонила пламя свечи) per siaj manplatoj (своими ладонями). El la okuloj de la rabeno falis (из глаз раввина падали), falis abunde la larmoj (обильно слёзы).
Menaŝe larĝe malfermis sian pordon. La kandeleto ekflagris. Anĉjo iris al la lito kaj etendis la abieton al la malgranda Lejzer, kiu jam kvazaŭ senkonscie stertoris. La tri betlehemanoj silente ekhaltis ĉe la sojlo. Miro, kortuŝa soleno, sincera emocio alternis en ili, kaj unu post la alia deprenis sian ĉapelon. La patrino, kvazaŭ duonfreneze, ŝirmis la flamon de la kandelo per siaj manplatoj. El la okuloj de la rabeno falis, falis abunde la larmoj.