Выбрать главу

La amaso da verkoj en Esperanto estas tia, ke la konstanta kaj ne ripetata legado ne elcherpus ghin de praavo al pranepo. Ghi posedas teknikajn verkojn en chiu fako de aktiveco, vortarojn chiuspecajn. Ghi estis kaj estas la sola lingvo parolata ekskluzive en centoj da kongresoj. Ghi kalkulis kaj kalkulas je la apogo de miloj da profesoroj, akademianoj, universitatanoj, scienculoj, poetoj, verkistoj, politikistoj, diplomatoj kaj shtatistoj. Ghi estis rekonita de UNESKO kaj Unio Internacia de Telekomunikado, kaj propono por ke ghi estu inkludita kiel oficiala lingvo de UN ricevis milionojn da subskriboj.

Kial okazis chio tio? Char Esperanto, krom nediskuteble klara, konciza, preciza, instrumento milda por la eksterigo de la penso kaj sento, fleksebla, adaptebla, estas lingvo simpla. Ghi estas tiel simpla, ke ghia gramatiko estas dekkvinoble, minimume, pli facila ol kiu ajn alia kaj ghia lernado estas, meze, dekoble pli rapida ol tiu de la naciaj lingvoj. Neniu el chi tiuj estas lernebla dum tiom mallonga tempo. Per atenta studado, eblas legi post tri monatoj, paroli post unu jaro kaj skribi post iom pli. Necesas rimarki, ke lingvo facila estas tiu, kiun oni parolas, do por paroli au skribi en Esperanto necesas ghin praktiki, char, kiel pri chio, nur tiu ne eraras, kiu ne lernas. Do oni ne miksu simplecon kun facileco. La unua kondukas al la dua, kondiche, ke oni praktiku. La eblo ekzistas. Necesas ghin profiti.

Por ke neniu estu pli rojalisto ol la regho, necesas scii, ke inter la adeptoj de Esperanto oni kalkulas je dekmiloj da personoj el anglalingvaj landoj kaj ke, favore al la instruado de iu ghenerala internacia lingvo, opiniis elstaraj personoj angle parolantaj, kiel Churchill, Truman kaj Eleanor Roosevelt kaj chiam pli ol 70% en statistikoj faritaj pri universitatanoj, ech se tiu lingvo ne estus la angla.

Do, post la prezentado de chio tio, estas kompreneble ke oni demandas: Kial ghis nun Esperanto ne estis promociita al lingvo oficiala internacia, precipe post ol ghi superis chiujn testojn kaj provojn, al kiuj oni ghin submetis dum ghia jam longa ekzistado? Kial, montrante sin supera — kiel ilo por transdoni ideojn — al chiu ajn nacia lingvo, ghi ne estis ankorau adoptita internacie? Kial, malgrau la aspiro pri komuna lingvo al chiuj popoloj kaj ghia ghenerale rekonata neceso, el chiuj la plej prema legho, UN — kiu pro la lingva afero elspezas fabelajn monsumojn, tiel necesajn kaj deziratajn en aliaj aplikoj, ne traktis la problemon kaj ne klopodis ghin solvi? Kial, en monda dimensio, ghi ne imitis la praktikan realon de tiu raso klera kaj obstina, la juda komunumo, kiu, disighinta tra la mondo, post diasporo, kreis jidon — miksajhon el hebrea, aramea kaj germana lingvoj por komuna interkompreno? Kial ghi ne konsideras alian realon, tiun de pighino, kiun la neceso de interkompreno kreis en Melanezio? Kial ghi ne prenas en konsideron la ekzemplon de la popoloj arablingvaj, kiuj, tiel malsamaj lau deveno, posedas komunan ilon de interkompreno, kiu rezistadas al la jarcentoj kaj kies utilo estus longe kaj tede laudi?

La respondo trovighas en la mistero kushanta en la profundo de la homa spirito. Tiu sama mistero kiu defias la racion kaj igas la kreiton ribeli kontrau la Kreinto; kiu igas nin pli ami tiujn, al kiuj ni bonfaras, ol tiujn kiuj bonfaris al ni; kiu igas nin pli shati, en chiu aktuala momento, tiujn kiuj povas doni, ol tiujn kiuj jam donis kaj ech jam chion donis; kiu igas nin postuli de la kreintoj de la grandaj ideoj kiuj levis la homan genron, ke ili surshprucigu la semon plantitan ne nur per shvito sed ankau per larmoj kaj ech per sango.

Estas necese ne forgesi ke la grandaj kreitajhoj bezonas multe da tempo por enradikighi kaj postulas oferojn kaj abnegaciojn. Kristanismo konsumis tricent kaj pli da jaroj antau ol venki, surshprucigita per sango abunda kaj nobla; atomismo venis el malproksima tempo ghis liveri al ni la sunan energion; la sistemo heliocentra konsumis jarcentojn por esti akceptata, inter larmoj kaj fortlumeco de punbrulejoj; evoluismo ankorau estas kontraubatalata kaj kvazau mortigis sian kreinton; la metra decimala sistemo nur antau nelonge estas oficialigita en Britujo kaj renkontas malfacilojn por esti uzata. Kaj la ekzemploj povus multoblighi.

Nur tio kio havas malgrandan pezon en sia interno levighas facile kaj tuj atingas la brilon de la alto, sed estingighas kaj falas kun la sama rapido kun kiu ghi supreniris kaj brilis. Tio ghenerale okazas al la plej vendataj libroj kaj certaj imitajhoj de arto.

Esperanto ne povus fari escepton. Ghi estas kreitajho tiel granda ke ghiaj 90 jaroj da ekzistado estas nesufichaj. Ghia grandeco bezonas tempon multe pli vastan kaj postulas ankorau pli grandajn sindedichojn. La fizikan inert-forton oni venkas por forto, la mensan nur per la tempo kaj lau la rekta rilato de la grandoj. Kiel diras Walter Francini, estas pli facile faligi la Berlinan muron ol venki antaujughojn. Sed ankau ilin oni venkas. Ghi estas afero pri tempo! Esperanto venkos malrapide, kiel venkas la latinaj literoj, kiuj jam enradikighis en Okcidento kaj, per Ataturk Kemal Pacha, atingis Turkujon en 1928, kaj eniris en la konsideron de Mau Zedong. Ghi penetros kiel la praktika numera decimala sistemo kaj la ciferoj de la araboj, sen gheni iun, sen esprimi submetighon au venkon de iu ajn. Okazos nur supereco de la vero kaj venko de la homaro! Kaj Esperanto estos ne nur la latino de la demokratio, kiel anfauvidis Emile Boirac, rektoro de la Universitato en Dijon, sed la universala moderna latino.

* * *

La elstara lingvisto d-ro Bjorn Collinder, profesoro de lingvoj che Upsala universitato (Svedujo), diris, ke, se la mondo ne estus regata kun tiom malmulte da sagho, kiel ghi estas, Esperanto jam estus enkondukita en la lernejojn de chiuj landoj, kaj la mondlingvo-problemo estus do solvita. Sed... ekzistas la antaujughoj. Kaj tiuj chi dauras prezenti argumentojn, malgrau la nerefuteblaj faktoj favoraj al Esperanto. Kelkaj estas frukto el la sincero, aliaj el la nescio, aliaj el evidenta malbona volo, aliaj el malsuperaj interesoj, kelkaj estas naivaj kaj preskau chiuj estas kontraudiraj inter si.

Walter Francini, en sia nuna verko, prenas sur sin la taskon rebati kaj ech neniigi ilin. Li plene pruvas ilian senfundamentecon kaj ech senkoherecon. Kion ajn oni volus diri tiurilate, ghi estus multe malpli ol li diris kun sia sereneco, profunda scio, modesteco kaj absoluta senpartieco. Do ni transdonu al li la parolon, sed unue ni finu la nian per la belaj konceptoj de Dombrovski (**) cherpitaj el lia profeta poeziajho el la komenco de Esperanto:

NOVA KANTO

Ho! eksonu nova kanto

Pri la lingvio Esperanto,

Pri ligil' internacia,

Revo nia, amo nia!

Kreitajh' la plej mirinda,

Vere estas ghi laudinda

De verkistoj, de poetoj,