Выбрать главу
[286] bordoj krutaj, Kaj strioj de monteta plat’, Kaj vojoj en la boskoj mutaj, Kaj dom’ de nia festenad’, Azil’ de Muzoj brilvestita Kaj de Jazikov[140] prikantita, Dum el sanktej’ de saĝofont’ Venadis li al nia rond’, — Prikantis li de Sórotj dignon, Kaj belsonoris versa rim’ En vasta kampa malproksim’. Mi ankaŭ tie lasis signon Kaj ŝalmon de la poezi’ Por vent’ pendigis sur abi’.
вернуться

[286]

Sórotj — rivero apud la bienoj Trigórskoe kaj Zujevo-Miĥájlovskoe.