Выбрать главу

Aleksandr PUŜKIN. Fabelo pri popo kaj lia dungito Balda

elrusigis Ivan Lubjanovskij

Vivis pop',

Frunto - ŝtipa glob'.

Iras la pop' tra bazaro

Kaj scivolas pri specoj de varoj.

Kaj jen Balda marŝas,

Rekte al la pop' paŝas.

"Kial, pop', vi frue vin levis?

Kion trovi vi revis?"

Respondas la pop': "Mi serĉas serviston:

Kuiriston, hakiston, plugiston.

Sed kie trovi la similan

Dungiton malkaran, humilan?"

Diras Balda: "Mi servos al vi modele,

Fervore kaj tute fidele.

Ne estu tro alta salajro -

Tri fingrofrapojn surfrunten al vi dum jaro".

Enpensiĝis la pop',

Jam antaŭe jukas la frunto-glob';

Ja ies tri frapoj - bombardo,

Sed li konfidis al la rusa "hazardo".

Diras la pop': "Konsentite,

Por ni ambaŭ estos profite.

Do vivu en mia korto,

Laboru kun fervoro kaj forto".

Loĝas Balda ĉe l' popo en stalo,

Dormas sur pajlo,

Manĝas kiel kvaropo,

Laboras kiel sepopo, -

Jam frumatene li mil farojn faras,

Plugas, sterkas, hakas, riparas,

Hejtas fornon, ĉion pretigas,

Kuiras ovon kaj mem senŝeligas.

La popedzino pri Balda kontentas,

La popfilino pri Balda sentimentas,

La popido lin "onklo" titolas,

Balda post laboro kun li petolas.

Nur la popo Balda'n malŝatas,

Malafable al li rilatas.

Pri la pago li pensas kun timo,

Pasas la jar' - de l' kontrakt' venas limo.

Li nek manĝas, nek trinkas, nokte angoras,

Jam antaŭe la frunto doloras.

Al la edzino li ĉion konfesas:

"Tiel kaj tiel - kion fari necesas?"

La virina cerbo ja estas lerta,

Pri ĉiuj artifikoj sperta.

"Mi vin povas, - ŝi diras, - instrui,

Kiel la kontrakton detrui:

Donu al Balda ian taskon nur skize,

Tamen la plenumon postulu precize.

Tiel la frunton vi savos de l' klako

Kaj Balda'n lasos sen pago".

Sin eksentis la pop' pli facile

Kaj rigardas Balda'n pli trankvile.

Jen li vokas lin per tono sinjora:

"He, Balda, mia dungito fervora,

Devas diabloj ĉiumonate

Pagi tributon al mi akurate,

Do miaj aferoj estus agrablaj,

Sed jam tri jarojn ne pagas diabloj.

Post manĝo vi vin al ili direktu

Kaj la tributon kolektu".

Balda al la popo nenion rediris

Kaj tuj al la marbordo foriris.

Tie li kablon komencis tordi

Kaj ĝian randon en maron debordi.

Jen aperas el mar' ĉefdiablo:

"Diru, Balda, por kio la kablo?"

- Mi volas per ĝi la maron eksciti

Kaj kun via gento malpura kviti. -

La majunan diablon kaptis angoro:

"Diru, pro kio la malfavoro?"

- Pro kio? Vi ja la tributon pagi ĉesis,

Vi pagotempon tute forgesis.

Tuj mi faros por mi amuzon

Kaj por vi, hunda gento, konfuzon. -

"Balda, kara, atendu minuton,

Ni pagos plene al vi la tributon.

Atendu, mi la nepon invitos".

Balda pensas: "Nu, ĉi tiun mi superspritos!"

Jen aperas la diablido,

Miaŭas, kiel malsata katido.

"Nu, kampulo-Balda, saluton!

Kian vi postulas tributon?

Pri tributo ne audis diabloj.

De kie do tiuj ĉi malagrabloj?

Tamen ni pagos post la deca trakto,

Laŭ reciproka kontrakto, -

Por ke poste ne estu eraro,

Ni vetkuru, Balda, ĉirkaŭ la maro.

Kiu ĉi tien la unua revenos,

Tiu la tributon prenos".

Balda ekridis: "Diablo amuza!

Kion vi elpensis, ruza!

Ĉu vi intencas kun mi vetkuri,

Kun mi, kun Balda mem konkuri?

Konkuranto vi estas kuraĝa,

Sed vi vetu kun mia frato malpliaĝa".

Iras Balda en apudan arbaron,

Kaptas tie da leporoj paron,

Unun ŝovas en sakon kaj returne rapidas.

La diablido sur la bordo sidas.

Je l' oreloj Balda la leporon balancas:

"Jen vi sub mia fajfilo dancos:

Por kun mi vetkuri, diablo,

Al vi mankas ankoraŭ kapablo -

Tio estus nur perdi tempon sensence,

Prefere vetkuru kun mia frato komence.

Foj-du-tri! Galopu for!"

Ekkuris la diablido kaj la lepor' -

La unua ĉirkaŭ la maro,

La dua al la hejma arbaro.

Fine kun elŝovita lango,

Ĉirkaŭinte la maron, kun enfalintaj vangoj,

La diablido sufoke "finiŝ"as,

Sur la frunto ŝviton per la mano viŝas,

Kredante, ke li venki sukcesas,

Sed Balda jam la fraton karesas

Kaj diras: "Ho, mia frato,

Vi laciĝis, ripozu, amato".

La diablido ektremis,

Perdis kuraĝon, la voston subpremis,

Strabe gapas al la leporo.

"Atendu, mi baldaŭ revenos kun oro".

Al la avo li venis, raportas: "Afero domaĝa!

Min superkuris Balda malpliaĝa!"

Streĉe la maljuna diablo pensis,

Sed Balda tiel brui komencis,

Ke la tutan maron agitis

Kaj sur ĝi ondegon ekscitis.

La diablido revenis: "Kial vi koleras?

Ni plene la tributon liveros.

Tamen... ni ankoraŭ unufoje vetos:

Kiu bastonon pli foren ĵetos,

Tiu portu hejmen la tributon.

Ĉu vi timas elartikigi la kubuton?

Kion vi atendas? Ĉu vi havas dubon?"

- Ne, mi atendas jen tiun nubon -

Mi ĵetos tien vian bastonon

Kaj poste ankaŭ vin, friponon. -

La diablidon timigis ĉi tiu sorto,

Li kuris al la av' kun raporto.

Kaj Balda krias terure al diabloj

Kaj ree minacas per kablo.

La diablido elsaltis: "Kial vi bruas? Sufiĉe!

La tributon ni pagos, tamen kondiĉe..."

- Ne, - diras Balda kun malico, -

Nun estas mia vico,

Nun la taskon mi donu,

Kaj la kondiĉon mi proponu;

Ni vidu, kiel statas via spino:

Jen tie paŝtas sin ĉevalino,

Se vi ŝin levi fortos

Kaj ŝin duonverston portos,

Estu la tributo via,

Se ne, ĝi estu mia. -

La diablido ŝovis sin

Sub la ventron de l' ĉevalin',

Sin streĉis risorte,

Penis tutforte,

Iom ŝin levis, du paŝojn iris,

Je la tria falis, apenaŭ spiris.

Balda al li: "Stulta satano,

La veto kun mi estas vano.

Vi ne povis ŝin porti per manoj eĉ,

Kaj mi per piedoj portos sen streĉ' ".

Sur la ĉevalinon Balda saltis,

Rajdis verston, nur tiam haltis.

La diablido kuris en tim' kaj teruro

Al la av' kun raport' pri fiask' je konkuro.

La diabloj diskuton aranĝis:

"Kion fari?" Obstini plu ili ne kuraĝis,

Sakon kun oro sur Balda'n ŝarĝis.

Balda hejmen peze paŝas.

Lin ekvidinte, la popo sin kaŝas

Post la dorson de la edzino,

Detenas spiradon en sino.

Balda trovis la malfeliĉan

Kaj postulis la pagon laŭkondiĉan.

Kun dentoskrapo

Metas la pop' la frunton al frapo:

De l' unua frap'

Saltis la pop' super la kap';

Kaj de l' dua, akuta,

Fariĝis la popo muta.

Kaj de l' frapo tria