Выбрать главу

MAMIN-SIBIRJAK

FABELOJ AL HELENJO

Tradukis N.Kabanov (1909)

Mamin-Sibirjak

Li estis unu el la plej fame konataj rusaj verkistoj kaj naskighis en jaro 1852. Li skribis multajn rakontojn kaj romanojn, en kelkaj el ili estas bonege priskribita la vivo en mineja regiono de Uralaj montoj kun ghiaj rabavidaj serchantoj, kun ghia severa militista regionestraro, ghiaj ekspluatantoj, furioza malshpareco kaj nelongedaura richeco. Chiuj liaj verkoj spiras vivecan veron kaj altan artecon; krom tio en ili estas multe da ago, malsimpla kaj interesa intrigo kaj malsameco de karakteroj kaj personoj. Alia amata temo de Mamin-Sibirjak estas la mondo de infanoj; li skribas ne nur pri infanoj, sed ankau por infanoj, estante agema kunlaboranto de multaj infanaj jhurnaloj. Liaj fame konataj kaj belegaj rakontoj kaj fabeloj prezentas per sia arteco, sincera bonkoreco kaj spriteco rimarkindan chefverkon de nuntempa literaturo. La plej grandan famon ghuas liaj Fabeloj al Helenjo, kiuj estas jam multfoje reeldonitaj kaj estas plej shatata infana legajho.

Moskvo, Marto 1909.

N.Kabanov

Antaufabelo

Baju,[1] baju, baju!…

Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas; unu oreleto de Helenjo dormas, alia auskultas.

Dormu, Helenjo, dormu, belulino; kaj pachjo rakontos fabelojn. Kredeble, chiuj estas tie chi: kato, kaj vilagha hundo, griza museto, kaj grileto sub la forno, makulkolora sturno en kagho, kaj malpacema koko.

Dormu, Helenjo, — tuj la fabelo komencighos. Jen la alta luno jam rigardas en la fenestron; jen straba leporo, kiu lame forkuras; jen lupaj okuloj, kiuj eklumighas per flavaj fajretoj. Alflugas maljuna pasero al la fenestro, frapas per la beko sur vitron kaj demandas: "Chu baldau?" Chiuj estas chi tie, chiuj kolektighis; kaj chiuj atendas la fabelon al Helenjo.

Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas, unu oreleto de Helenjo dormas, alia auskultas.

Baju, baju, baju!…

Fabelo pri la kuragha leporo Long-orela — Strab-okula — Mallong-vosta

Naskighis la leporeto en arbaro kaj chiam ghi timis. Kiam ekkrakis brancho, kiam ekflugis birdo, kiam falis de l' arbo bulo da negho, — la spiro de la leporeto jam haltis pro timo.

Timis la leporeto dum unu tago, timis li dum du tagoj, timis dum semajno, timis dum jaro; fine li farighis granda, kaj subite tedis al li timi.

— Neniun mi timas! — li ekkriis tiel laute, ke oni audis lin en la tuta arbaro. - Nu jen, neniun mi timas!

Kolektighis maljunaj leporoj, alkuris malgrandaj leporidoj, kunvenis maljunaj leporinoj, — chiuj auskultis, kiel fanfaronas la leporo Long-orela, Strab-okula, Mallong-vosta, — ili auskultis kaj ech al siaj propraj okuloj ne kredis. Ne okazis ankorau, ke leporo neniun timas!

— Ho, vi, Strab-okula, chu vi ech lupon ne timas?

— Ne, lupon mi ne timas, nek vulpon, nek urson, — neniun mi timas!

Tio chi estis ja tute amuza. Ekridegis la junaj leporidoj, kovrante siajn bushetojn per la antauaj piedojl ekridis la bonaj maljunulinoj; ekridetis ech la maljunaj leporoj, kiuj jam falis en manegojn de vulpo kaj elprovis lupajn dentojn. Jen tre ridinda leporo! Ho kia ridinda! Kaj chiuj subite farighis gajaj, komencis rulighi, salti, kuradi, nu kvazau chiuj frenezighis.

— Pro kio tie chi longe paroladi! — kriis fine la kuraghighinta leporo. - Se mi renkontos lupon, mi mem formanghos lin…

Chiuj vidas, ke li estas ridinda kaj malsagha, kaj chiuj ridas. Krias la leporoj pri lupo, kaj jen… la lupo jam estas tie chi.

Li pashadis en arbaro por siaj lupaj aferoj, malsatighis kaj pensis: "Nu bone estus, mangheti leporon!" Subite li audas, ke tute proksime leporoj krias kaj pri la griza lupo parolas. Tuj li haltas, ekflaras aeron kaj komencas shtele alproksimighi.

Tute proksime alvenas la lupo al la gajighintaj leporoj, audas, ke ili mokas lin, kaj precipe — la fanfarona leporeto Long-orela — Strab-okula — Mallong-vosta.

— He, fratulo, atendu, tuj mi vin formanghos! — pensis la griza lupo kaj komencis rigardadi, kiu leporo fanfaronas pri sia kuragheco.

La leporoj nenion vidas kaj gajas ech pli multe ol antaue. Fine la fanfarona leporo sursaltis sur shtipeton, sidighis sur siaj postaj piedetoj kaj ekparolis:

— Auskultu vi, malkuraghuloj! Auskultu kaj rigardu min! Jen mi montros al vi artifikon… Mi… mi… mi…

Tie chi la lango de la fanfaronulo kvazau frostighis. La leporo ekvidis la lupon, kiu rigardas lin. Aliaj ne vidis la lupon, sed li mem vidis kaj ne kuraghis ech spiri.

Tiam okazis io tute eksterordinara.

La fanfarona leporeto eksaltis supren, kvazau pilko, kaj pro timego falis rekte sur la larghan lupan frunton, rulis sur la lupa dorso, transturnighis ankorau unu fojon en aero kaj poste tiel ekkuregis, ke shajne li estis preta elsalti el sia propra hauto.

Longan tempon kuris la malfelicha leporeto, ghis kiam li perdis chiujn siajn fortojn.

Chiam shajnis al li, ke la lupo persekutas lin kaj jen-jen ekkaptos lin per siaj dentoj.

Fine la malfelichulo entute senfortighis, fermis la okulojn kaj kiel malviva kushighis sub arbeto.

La lupo tiutempe kuris alian flankon. Kiam la leporo falis sur lin, shajnis al la lupo, ke iu ekpafis lin.

Kaj la lupo forkuris. Ja estas eble trovi en arbaro multajn aliajn leporojn, sed tiu chi estis ja freneza…

Longan tempon la aliaj leporoj ne povis rekonsciighi. Unu forkuris en arbetajhon, unu sin kashis post shtipeto, unu sin jhetis en kaveton.

Fine tedis al chiuj kashighi, kaj ili komencis iom post iom elrigardadi, kiuj estis pli kuraghaj.

— Nu lerte nia leporo timigis la lupon! — diris chiuj. - Sen li, ni ne estus foririntaj vivaj. Sed kie li estas, nia sentimema leporo?

Oni komencis lin serchi.

Iradis, iradis; nenie estas la kuragha leporo. Eble manghis lin alia lupo? Fine oni lin trovis: li kushas en kaveto sub arbetajho kaj estas apenau viva pro timo.

— Bravulo vi estas, Strabulo! — ekkriis chiuj leporoj unuvoche. - Nu jen, Strabulo! Lerte vi timigis la maljunan lupon. Dankon al vi, fratulo! Ja ni opiniis, ke vi fanfaronas.

La kuragha leporo tuj prenis dignan mienon; eliris el sia kaveto, viglighis, fermetis okulojn kaj ekparolis:

— Kiel vi opinias! He vi, malkuraghuloj!

De tiu chi tago la kuragha leporo komencis mem kredi, ke li efektive neniun timas.

Fabelo pri kulineto

I.

Kiel naskighis la kulineto — neniu vidis.

Tio chi okazis sunan printempan tagon. La kulineto chirkaurigardis kaj diris:

— Bone!…

Ordigis la kulineto siajn flugilojn, frotis la maldikajn piedetojn unu je alia, ankorau chirkaurigardis kaj diris:

— Kiel bone! Kia varma suno, kia blua chielo, kia verda herbeto — bone, bone! Kaj chio estas mia!…

Ankorau interfrotis la kulineto siajn piedetojn kaj ekflugis; shi flugadas, chion admiras kaj ghojas. Kaj malsupre la herbeto verdas, kaj en la herbeto kashighas la purpura floreto.

— Kulineto, venu al mi! — ekkriis la floreto.

La kulineto malsuprenighis teren, surrampis sur la floreton kaj komencis trinki la dolchan floran sukon.

— Kia bona vi estas, floreto! — diras la kulineto, frotante sian bushon per la piedetoj.

— Nu jes, bona, sed ho ve, mi ne scias iradi, — plendis la floreto.

— Kaj tamen estas bone, — certigis la kulineto. - Kaj chio estas mia…

Ankorau shi ne finis paroli, kiam surflugis kun zumado vila burdo rekte al la floreto.

— Zzz… Kiu enrampis en mian floreton? Zzz… Kiu trinkas mian dolchan sukon? Zzz… Ha vi, malbona kulino, foriru! Zzz… foriru tuj, se vi ne volas, ke mi mordetu vin!

— Permesu, kion chi tio signifas? — ekpepis la kulineto. - Ja chio estas mia…

— Zzz… ne, mia!

La kulineto malfacile sin savis de la kolera burdo. Shi sidighis sur herbeto, lekis siajn piedetojn malpurigitajn de la flora suko, kaj ekkoleris.

вернуться

1

Rusa interjekcio; rekantajho por dormigi infanojn.