Выбрать главу

Desur la trotuaro subite audighis terurigaj lautaj krioj, pro kiuj Maria Stepanovna saltlevighis kaj akutkriis. Ekstere ektremis lumoj de lanternoj, kaj reehis vocho de Pankrat en la vestiblo. La profesoro feble perceptis tiun bruon. Li levis por momento la kapon, balbutis: "Jen kiel oni furiozas… kion do mi nun povas fari". Kaj denove li falis en stuporon. Sed tiu estis rompita. Lautege ekbruis ladkovrita pordo de la instituto, kondukanta al la Hercen-strato, kaj chiuj muroj ektremis. Poste krevis unupeca glaca tavolo en la najbara kabineto. Ektintis kaj disfalis vitro en la kabineto de la profesoro, kaj griza shtono ensaltis en la fenestron, dispeciginte la vitran tablon. La ranoj eksaltis en la terarioj kaj ekblekis. Maria Stepanovna ekpanikis, ekkriis, jhetis sin al la profesoro, kaptante liajn manojn kaj kriante: — Forkuru, Vladimir Ipatjich, forkuru. - Tiu levighis desur la helica segho, rektighis kaj, farinte la fingron hokforma, respondis, che kio liaj okuloj por momento ekhavis chiaman akretan brilon, memorigantan la antauan vervan Persikov'on.

— Mi nenien iros, — prononcis li, — tio estas simple stulteco, — ili kuradas, kiel frenezuloj… Sed se la tuta Moskvo frenezighis, kien do mi foriru. Kaj bonvolu chesigi la kriadon. Ne estas mia kulpo. Pankrat! — alvokis li kaj premis la butonon.

Vershajne, li deziris, ke Pankrat chesigu la tutan tumulton, kiun li ghenerale neniam shatis. Sed Pankrat jam nenion povis fari. La bruego finighis per tio, ke la pordo de la instituto malfermighis, kaj el malproksimo audighis klaketoj de pafoj, kaj poste la tuta shtona institutejo ekbruegis pro kurado, krioj, frakaso de vitroj. Maria Stepanovna krochighis je la maniko de Persikov kaj komencis tiri lin ien, li elshirighis for de shi, rektighis tutfigure kaj restinte en la blanka kitelo, eliris en la koridoron.

— Nu? — demandis li. La pordo larghe malfermighis, kaj unua, kio aperis en la pordo, estis dorso de militisto kun karmezina galono kaj stelo sur la maldekstra maniko. Li retirighis for de la pordo, al kiu premis furioza homamaso, kaj pafadis per revolvero. Poste li ekkuris preter Persikov, kriinte al li:

— Profesoro, savu vin, mi nenion plu povas fari.

Al liaj vortoj respondis akutkrio de Maria Stepanovna. La militisto pretersaltis Persikov'on, starantan kvazau blanka monumento, kaj malaperis en mallumo de la zigzagaj koridoroj en la dista flanko. La homoj ensaltis tra la pordo, kriante:

— Batu lin! Mortigu…

— Mondan krimulon!

— Vi disvastigis la rampulojn!

Deformitaj vizaghoj, disshiritaj vestajhoj eksaltis en la koridoroj, kaj iu pafis. Ekaperis bastonoj. Persikov iom retirighis, duonfermis la pordon, kondukantan en la kabineton, kie sur la planko surgenue stuporis Maria Stepanovna, dismetis la brakojn, kvazau krucumita… li ne deziris enlasi la amason kaj ekkriis incitite:

— Tio estas absoluta frenezeco… vi estas tute sovaghaj bestoj. Kion vi bezonas? — Li ekkriis: — Iru for! — kaj finis la frazon per akrasona, konata al chiuj krio: — Pankrat, pelu ilin for.

Sed Pankrat jam neniun povis forpeli. Pankrat, kun trabatita kapo, piedtretita kaj en disshiritaj vestajhoj, kushis senmove en la vestiblo, kaj novaj post novaj amasoj trashirighis preter li, malgrau la pafado de milico sur la strato.

Malalta homo, sur simiecaj kurbaj gamboj, en disshirita jako, en disshirita surchemizo, forshovighinta flanken, devancis la aliajn, atingis Persikov'on kaj per terura bato de bastono dishakis al li la kapon. Periskov shancelighis, ighis falanta flanken, kaj lia lasta vorto estis:

— Pankrat… Pankrat…

Oni mortigis kaj disshiris kulpan pri nenio Maria'n Stepanovna'n, la kameron, kie estingighis la radio, dispecigis, same dispecigis la terariojn, murdinte kaj piedtretinte la konsternitajn ranojn, frakasis vitrajn tablojn, frakasis reflektilojn, kaj post horo la instituto brulis, apud ghi kushis kadavroj, chirkauitaj de spaliro de uloj, armitaj per elektraj revolveroj, kaj kontrauincendiaj automobiloj, pumpante akvon el hidrantoj, vershis la akvostriojn en chiujn fenestrojn, el kiuj mughante, longstriis flamo.

Chapitro XII

Frosta Dio el mashino

En nokto inter la 19-a kaj 20-a de augusto 1928 surfalis senprecedenca frosto, neniam registrita de iu ajn malnov-loghanto. Ghi venis kaj dauris du tagnoktojn, atinginte 18 gradojn. La frenezighinta Moskvo fermis chiujn fenestrojn, chiujn pordojn. Nur al fino de la tria tagnokto la loghantaro komprenis, ke la frosto savis la chefurbon kaj tiujn senlimajn vastajhojn, kiujn ghi posedis kaj sur kiujn falis la terura plago de la jaro 28-a. La chevala armeo apud Mojhajsk, perdinta tri kvaronojn de sia personaro, komencis senfortighi, kaj la gasaj eskadretoj ne povis haltigi movighon de la abomenegaj reptilioj, duonringe de okcidento, sud-okcidento kaj sudo direktighantaj al Moskvo.

La frosto mortigis ilin. Du tagnoktojn po 18 gradoj ne eltenis la mavegaj aroj, kaj en la 20-aj datoj de augusto, kiam la frosto malaperis, postlasinte nur humidon kaj fluidajhojn, postlasinte la malsekecon en la aero, postlasinte la lezitan de la neatendita frosto verdajhon de arboj, ne plu estis objektoj de kontraubatalo. La plago finighis. La arbaroj, kampoj, senlimaj marchoj ankorau estis supershutitaj per diverskoloraj ovoj, kovritaj per ofte stranga, fremdloka mirinda ornamajo, kiun la senspure malaperinta Rokk konfuzis kun koto, sed tiuj ovoj estis tute sendangheraj. Ili estis mortaj, ties embrioj senvivis.

La vasthorizontaj vastajhoj de la tero ankorau longe putris pro sennombraj kadavroj de krokodiloj kaj serpentoj, vivigitaj per la mistera, naskighinta en la Hercen-strato en la geniaj okuloj radio, sed ili jam ne estis dangheraj, la fragilaj kreajhoj de putrecaj varmegaj tropikaj marchoj pereis dum du tagoj, postlasinte sur la vastajhoj de tri gubernioj teruran fetoron, putradon kaj puson.

Estis longaj epidemioj, estis longaj epidemiaj malsanoj pro kadavroj de la rampuloj kaj homoj, kaj longe ankorau vagadis la armeo, sed jam armita ne per gasoj, sed per sapeajhoj, kerosenaj cisternoj kaj hosoj, purigante la teron. Ghi purigis, kaj chio finighis al printempo de la jaro 29-a.

Kaj printempe de la jaro 29-a denove ekdancis, ekbrilis kaj ekkaruselis per lumoj Moskvo, kaj denove kiel antaue susuris trafiko de mekanikaj veturiloj, kaj super la helmo de la templo de Kristo pendis, kvazau sur fadeno, luna serpo, kaj surloke de la forbrulinta en augusto de la jaro 28-a duetagha instituto oni konstruis novan zoologian palacon, kaj estris ghin privat-docento Ivanov, sed Persikov ne plu estis. Neniam plu aperadis antau la okuloj de homoj la kurba certiga hoko el la fingro, kaj neniu plu audis la stridan kvakantan vochon. Pri la radio kaj katastrofo de la jaro 28-a ankorau longe parolis kaj skribis la tuta mondo, sed poste la nomo de Profesoro Vladimir Ipatjevich Persikov kovrighis per nebulo kaj estingighis, samkiel estingighis mem rugha radio, malkovrita de li en la aprila nokto. Oni ne sukcesis denove ricevi tiun radion, kvankam fojfoje la rafineca ghentlemano, kaj nun ordinara profesoro, Pjotr Stepanovich Ivanov penis. La unuan kameron neniigis la furioza homamaso en la nokto de murdo de Persikov. Tri kameroj forbrulis en la nikolska sovhhozo "Rugha Radio" en la unua batalo de la eskadreto kontrau la rampuloj, kaj oni ne sukcesis restarigi ilin. Malgrau simpleco de kombino de glacoj kun respegulataj lumfaskoj, oni ne sukcesis fari ghin la duan fojn, spite al la penoj de Ivanov. Vershajne, por tio estis bezonata io specifa, krom la scio, io, kion posedis en la mondo nur sola homo — la mortinta Profesoro Vladimir Ipatjevich Persikov.

Moskvo, 1924, oktobro