Выбрать главу

En la okuletoj de la juna homo ekbrilis rabeca ghojo.

— Chu rezultas gigantaj organismoj?

— Nenio simila! Nu, efektive, la organismoj, ricevitaj de mi, estas pli grandaj ol la ordinaraj… Nu, havas iujn novajn ecojn… Sed ja che tio gravas ne grandeco, sed senprecedenca rapideco de reproduktigho, — diris por sia plago Persikov kaj tuje terurighis. La juna homo skribplenigis la tutan paghon, renversis ghin kaj ekskribis plu.

— Vi ja ne skribu! — jam cedante kaj sentante, ke li estas en la manoj de la juna homo, despere trasiblis Persikov, — kion do vi skribas?

— Chu estas vero, ke dum du tagnoktoj el frajo eblas ricevi 2 milionojn da ranidoj?

— El kiu kvanto da frajo? — denove afekciighinte, ekkriis Persikov, — chu vi vidis iam frajeron de… nu, ekzemple, hilo?

— Chu el duonfunto? — senkonfuze demandis la juna homo.

— Kiu do tiel mezuras? Fi! Kion vi diras? Nu, certe, se preni duonfunton da rana frajo… tiam, evidente… diablo, nu, chirkau tiu kvanto au, eble, konsiderinde pli multe!

Briliantoj ekbrilis en la okuloj de la juna homo, kaj li per unu manmovo skribplenigis ankorau unu paghon.

— Chu estas vero, ke tio kauzos tutmondan renverson en bestbredado?

— Por kio estas tiu gazetara demando? — ekhurlis Persikov, — kaj ghenerale, mi malpermesas al vi skribi absurdajhojn. Mi konjektas lau via vizagho, ke vi skribas ian achajhon!

— Vian fotografian portreton, Profesoro, mi ege petas, — eldiris la juna homo kaj fermis la notlibreton.

— Kion? Mian fotoportreton? Chu por viaj revuachoj? Kune kun tiu diablajho, kiun vi skribas tie? Ne, ne, ne… Kaj mi estas okupita… bonvolu for!..

— Almenau la malnovan kaj ni redonos ghin momente.

— Pankrat! — ekkriis la profesoro en afekcio.

— Mi havas honoron adiaui, — diris la juna homo kaj malaperis.

Anstatau Pankrat post la pordo audighis stranga ritma knarado de mashino, huffera krakado je planko, kaj en la kabineto aperis eksterordinare dika homo, vestita en bluzo kaj pantalono, kudrita el litkovrila drapo. Lia maldekstra mekanikd piedo krakis kaj bruegis kaj en la manoj li tenis paperujon. Lia razita rondforma vizagho, shvelighinta pro flaveta galantino, elmontris afablan rideton. Li armeece kapsalutis la profesoron kaj rektighis, pro kio lia piedo risorte klakis. Persikov mutighis.

— Sinjoro profesoro, — komencis la nekonatulo per agrabla rauketa vocho, — bonvolu pardoni la simplan mortontulon, rompintan vian apartighon. - Chu vi estas reportero? — demandis Persikov. - Pankrat!!

— Tute ne, sinjoro profesoro, — respondis la dikulo, — permesu prezenti min - kapitano de altmara navigado kaj kunlaboranto de la jurnalo "Heroldo de industrio" che Konsilio de Popolaj Komisaroj.

— Pankrat!! - histerie ekkriis Persikov kaj tuje en la angulo rughlume eksignalis kaj milde eksonoris telefono. - Pankrat! — ripetis la profesoro, — mi auskultas.

— Verzeihen sie bitte, Herr Professor, — ekraukis la telefonilo germanlingve: — das ich store. Ich bin Mitarbeiter des Berliner Tageblatts…

— Pankrat! — ekkriis la profesoro en la auskultilon, — bin momental sehr beschaftigt und kann sie deshalb jetzt nicht empfangen!.. Pankrat!!

Kaj en la chefa vestiblo de la instituto tiutempe komencighis sonorado.

* * *

— Koshmara murdo en la Bronnaja-strato!! - sirenis nenaturaj raukaj vochoj, vigle movighantaj en densejo de lumoj inter radoj kaj ekbriloj de lanternoj sur la varmigita junia pavimo. - Koshmara apero de malsano de kokinoj che popvidvino Drozdova kun shia portreto!.. Koshmara malkovro de radio de vivo far Profesoro Persikov!!

Persikov tiel jhetflankenighis, ke preskau trafis sub automobilon en la Mohhovaja-strato kaj furioze kaptis la jhurnalon.

— 3 kopekojn, civitano! — ekkriis la bubo kaj, enpremighante en la homamason sur la trotuaro, denove eksirenis: "Rugha vespera jhurnalo", malkovro de X-radio!!

La konsternita Persikov malfaldis la jhurnalon kaj alpremighis al lanterna kolono. Sur la dua pagho en maldekstra angulo en malklara kadro ekrigardis al li kalva, kun idiotaj kaj blindaj okuloj, kun subenpendanta malsupra makzelo homo, la frukto de pentroarta kreado de Alfred Bronskij. "V. I. Persikov, malkovrinta la misteran rughan radion" — anoncis subskribo sub la desegnajo. Malsupre, sub la titolo "Monda enigmo" komencighis artikolo per la vortoj:

"Bonvolu eksidi, — afable diris al ni la granda sciencisto Persikov…"

Sub la artikolo fieris subskribo: "Alfred Bronskij (Alonzo)".

Verdeta lumo jhetlevighis super la tegmento de la universitato, en la chielo saltaperis fajraj vortoj "Parolanta jhurnalo", kaj tuje la homamaso plenigis la Mohhovaja-straton.

"Bonvolu eksidi!!! - subite ekhurlis en megafono sur la tegmento malagrablega alta vocho, absolute simila al tiu de miloble lautigita Alfred Bronskij, — afable diris al ni la granda sciencisto Persikov! Mi delonge deziris konatigi la moskvan proletaron kun rezultoj de mia malkovro…"

Mallauta mekanika knarado audighis post la dorso de Persikov kaj iu tiris lian manikon. Retrorigardinte, li ekvidis flavan rondforman vizaghon de posedanto de la mekanika piedo. Ties okuloj estis malsekigitaj de larmoj, kaj la lipoj tremetis.

— Min, sinjoro Profesoro, vi ne ekdeziris konatigi kun la rezultoj de via rava malkovro, — diris li triste kaj profunde suspiris. - Pereis miaj 1,5 chervermoj.[3]

Li melankolie ekrigardis al la tegmento de la universitato kie en nigra bushego furiozis la nevidebla Alfred. Persikov ial ekkompatis la dikulon.

— Mi, — elbalbutis li, malamege kaptante la vortojn el la chielo, — neniam "bonvolu eksidi" diris al li! Li simple estas eksterordinara impertinentulo. Bonvolu pardoni min, sed, verdirante, kiam vi laboras, sed oni kurpenetras… Mi diras, certe, ne pri vi…

— Eble, vi, sinjoro profesoro, donos al mi almenau priskribon de via kamero — favorsercheme kaj malghoje diris la mekanika homo, — ja por vi nun estas tutegale…

— El duonfunto da frajo dum 3 tagoj elovighas tioma kvanto da ranidoj, ke estas nenia ebleco kalkuli ilin, — mughis la nevideblulo en la megafono.

— Tu-tu, — obtuze sirenis automobiloj en la Mohhovaja-strato. -Ho-ho-ho… Chu vere, ho-ho-ho-… - susuris la amaso, suprentirante la kapojn.

— Kia fiulo! Chu? — tremante pro la indigno eksiblis Persikov al la mekanika homo, — kiel tio plachas al vi? Mi ja plendos kontrau li!

— Indignige! — konsentis la dikulo.

Blindiga violkolora radio frapis la okulojn de la profesoro, kaj chio chirkaue ekbrilis — la lanterna kolono, peceto de la pavimo, flava muro, scivolemaj vizaghoj.

— Oni ja vin, sinjoro profesoro, — rave traflustris la dikulo kaj ekpendis sur la maniko de la profesoro, kvazau pezilo. Io ekzumis en la aero.

— Ha, chiujn al diablo! — despere ekkriis Persikov, elshirante sin kune kun la pezilo el la amaso. - Hej, taksauto. Al la Prechistenka-strato!

La sensheligita malnova automobilo de konstrukcio de la jaro 24-a ekbolbruis che la trotuaro, kaj la profesoro ekgrimpis en la landauon, penante liberighi de la dikulo.

— Vi malhelpas al mi, — siblis li kaj shirmis sin per la pugnoj de la violkolora lumo.

— Chu vi legis?! Kion oni kriachas?.. Oni buchis Profesoron Persikov kun la infanetoj en la Malaja-Bronnaja-strato!.. - interkriis la amaso.

— Neniujn infanetojn mi havas, hundaj idoj! — ekkriegis Persikov kaj subite trafis en la fokuson de nigra fotilo, fikspafinta lin profile kun malfermita busho kaj furiozaj okuloj.

— Krh…tu…krh…tu, — ekkriis la taksauto kaj entranchighis en la amason.

вернуться

3

Kripligita «chervonco» — iama rusa monumuo (10 oraj rubloj) (Trad.).