Выбрать главу

XVI. PROBLEMO DE LA PLIMULTO

Dum la diskuto de eventuala konstitucio federala por Svislando, unu el la plej interesaj argumentoj kontraŭ ĝi estis la timo, ke plimulto de ŝtatoj povus ion trudi al la malplimulto. Tiam oni riskus reziston de la malkontentaj ŝtatoj, kaj iliaj anoj defendus unu patrujon kontraŭ la alia, la malgrandan kontraŭ la pli granda. La civitanoj povus esti disŝirataj inter du devoj, ambaŭ laŭleĝaj siamaniere.

Efektive okazis tiel dum la Sonderbund -a milito, kaj ankaŭ en Nord-Ameriko dum la milito pri sklaveco, inter la sudaj eksiĝintaj ŝtatoj kaj la nordaj, fidelaj al la federacio.

Por eviti tian danĝeron, necesas konstrui la federacion ne nur sur bazo de aliĝantaj ŝtatoj, sed samtempe sur bazo de aliĝantaj individuoj. La svisoj devas senti fidelecon ne nur al sia kantono, sed ankaŭ al la tuta unuiĝo, kaj havi rektan kontakton kaj rilaton kun ĝi. Krom kantonaj leĝoj, necesas havi ĝeneralajn leĝojn, kaj oni devas malebligi, ke ili kontraŭstaros unu la aliajn.

La komisiono de la svisa Dieto, kiu preparis la konstitucion de 1848, proponis: “Federalan sistemon, kiu respektos la du elementojn de la svisa vivo (krom la urbaj kaj vilaĝaj komunumoj), nome la ĝeneralan aŭ tutnacian elementon kaj la kantonan aŭ apartan elementon. La nova sistemo donu al ĉiu el tiuj elementoj tion, kio apartenas al ĝi por la bono de la tuto de la diversaj partoj. Ĝi akordigu ilin harmonie, submetante la membrojn al la korpo, subigante la kantonan elementon al la tutnacia.” *

*  9. Protokolo de la komisiona diskuto.

Oni antaŭvidis, ke la konsilantaro de la ŝtatoj protektos la kantonajn rajtojn kaj la Nacia Konsilantaro prizorgos la komunajn interesojn.

En la tutnacia ĉambro de la federala parlamento la elektitoj prezentas plej ofte ideojn aŭ tendencojn de personoj loĝantaj en multaj kantonoj. Katolikoj aŭ socialistoj grupiĝas laŭ siaj partioj, ne laŭ sia kantono, escepte en okazoj, kiam grava loka intereso estas tuŝata. La plimulto ĉe la voĉdonoj do reprezentas opinion de la pli granda parto de la popolo en la tuta federacio. Ĝi esprimas la volon de la individuoj kaj ne ĉiam la deziron de la plimulto de la kantonaj registaroj.

Mankis tia ĉambro al la Ligo de Nacioj kaj ankaŭ al la Unuiĝintaj Nacioj. Aldono de popola parlamento al kunveno de nuraj registaroj estas neevitebla, se oni volas krei veran unuiĝon kun centra aŭtoritato tuŝanta la homojn mem.

En Svislando eĉ la Ĉambro de la Ŝtatoj iom post iom evoluis, kaj en multaj kantonoj la popolo mem elektas la du delegitojn al ĝi. Same en Usono por la Senato.

XVII. SVISA SPERTO PRI SUVERENECOJ

Same kiel la usona, la svisa federalismo estas ceda kompromiso inter du suverenecoj. Artikolo 3 de la konstitucio (1848) diras:

“La kantonoj estas suverenaj ĉiam, kiam la federala konstitucio ne limigas ilian suverenecon. Estante tiaj, ili rajtas ĉiujn povojn, kiuj ne estas konfidataj al la federala aŭtoritato.”

La usona konstitucio (1787) ne entenas teorian principon en la samtema artikolo (sekcio 8). Ĝi donas nur liston de la kampoj, en kiuj kompetentas la Kongreso, kaj ĝi lasas la reston al la ŝtatoj. Artikoloj 9 kaj 10 malpermesas al unu kaj al la aliaj tiujn kampojn, en kiuj la povoj konfliktus.

Ekvilibro inter la duspecaj aŭtoritatoj ebligis al la svisaj respublikoj grandan ekonomian prosperon, kaj la kantonaj memregoj tute ne malebligis tre solidan centran registaron, kiu ĉefe zorgis pri novaj kampoj de la vivo, malfermitaj de la modernaj tempoj kaj de la internaciaj rilatoj.

La sep svisaj ministroj, nomataj “ Federalaj Konsilistoj ”, estas preskaŭ ĉiam reelektataj, eĉ de siaj politikaj kontraŭuloj. Same kiel la usonaj superaj juĝistoj, ili plej ofte restas ĉe sia tasko ĝis la morto. Fakte, se oni volus kritiki la svisan kutimon, oni povus eĉ bedaŭri tro pezan daŭrecon. Ekzemple ĝi ne faciligas ŝanĝon de socia tradicio.

Sub la tria kaj kvara francaj respublikoj la registaro ĉiumomente falis, kaj tial suferis iom la fido je parlamenta demokratio. Male, en Svislando la Federala Konsilantaro neniam eksiĝas, sed simple obeas, se la parlamento per voĉdono, aŭ la popolo per referendumo, rifuzas leĝon, kiun ĝi proponis.

Ke Svislando ne sekvis plene la skandinavajn landojn en ilia socia progreso, tion klarigas parte la fakto, ke ĝiaj laboristoj kaj kamparanoj ne sukcesis akordiĝi. Ni ankaŭ notu la obstinon de ĝiaj viroj por rifuzi al la virinoj la rajton je voĉdono.

Sed la federala sistemo certe sukcesis garantii al la svisaj respublikoj ilian sendependecon. Ĝin protektas are ilia unuiĝo kun neŭtraleco, rekonata de la grandaj potencoj eksteraj, kaj ere iliaj kantonaj registaroj, kiuj fidele konservas la lingvojn, kutimojn kaj religiajn apartaĵojn de tiuj diversaj popoloj.

Svisa ŝtato presas sur sia leterpapero “ Respubliko kaj Kantono de Ĝenevo ”, ekzemple. Ĝi mem elektas sian kantonan parlamenton kaj propran registaron. En la plej malnovaj svisaj respublikoj de la montvaloj ankoraŭ kunvenas la tuta vira popolo en ĉiujara “ Landsgemeinde ” (landkomunumo), antikva formo de rekta demokratio, laŭdata de Rousseau  kaj eĉ de Bonaparte .

XVIII. DIVERSECO LINGVA

Ĉar la dudekdu svisaj respublikoj konservas siajn proprajn parlamentojn kaj registarojn, ili memfakte konservas siajn lingvojn kaj apartajn kulturojn. Kvankam tri kvaronoj de la tuta loĝantaro parolas germanajn dialektojn kaj skribas germane, la franclingvaj kantonoj restas plene franckulturaj, kaj same Tiĉino restas itallingva kaj Grizono parte romanĉa.

En la centra registaro la germanlingva plimulto emas lasi al la latinaj svisoj eĉ pli grandan lokon, ol ili rajtus laŭ nura proporcio nombra. Tia tolero kaj kutimo esprimas la volon akcenti la federalan unuecon en diverseco.

Tiu fakto pruvas, ke eĉ energia gento, kiel la germana, kapablas edukiĝi demokrate al respekto por alia kulturo ĉe malplimulto, anstataŭ trudi la sian. La federala sistemo faciligas tian edukadon.

Kiam germanlingvaj hotelistoj kaj komercistoj el la nordo tro multigis germanlingvajn surskribaĵojn en la suda respubliko Tiĉino, kie kuŝas Lugano kaj Lokarno, tiam la kantona registaro decidis diversajn paŝojn por protekti la itallingvan karakteron de sia lando. En fama proceso ĉe la Federala Tribunalo la superaj svisaj juĝistoj pravigis tiun defendon de la propra landkulturo.

Ankaŭ la protestantoj formas en Svislando la plimulton, sed la plej malnovaj respublikoj estas katolikaj. Multaj aliaj havas miksan loĝantaron. En Glarus  la du eklezioj uzas la saman ĉefpreĝejon dimanĉe je malsamaj horoj por sia diservo. Post religiaj militoj kaj post polemikoj tre akraj en la fino de la deknaŭa jarcento, nun fine la interkreda paco montriĝas al ĉiuj kiel granda feliĉo. Tiel malgraŭ multaj malperfektaĵoj kaj eĉ malfruiĝo en sociaj kampoj, Svislando vivigis, kiel Usono, federalan civilizon, kies sperto povas utili ne nur al ĝi mem. Al Eŭropo ĝi havigas eksperimentan materialon kun interesaj rezultatoj.

Ĝi pruvas, ke federala sistemo ebligas konservi apartajn liberecojn kulturajn, politikajn aŭ religiajn, kaj akceli samtempe komunan ekonomian progreson kaj pacan kunlaboradon. Kiom la svisaj respublikoj perdis je suvereneco, tiom ili gajnis je sendependeco, trankvileco kaj profitigaj interŝanĝoj.

XIX. FEDERALA SENTO

La federala sento radikiĝas kaj profundiĝas pro komunaj institucioj. En Svislando ĝin favoras la lernejoj, sed ĉiam kun atenta zorgo pri la du flankoj: unueco kaj diverseco. La infanoj lernas ami la “personecon” de ĉiu cetera svisa respubliko, ne nur de la centra unuiĝo. Ili devas koni iliajn flagojn, kolorojn, kostumojn, pejzaĝojn kaj famulojn. En svisaj lernejoj la blazonŝildoj de la dudekdu kantonoj ornamas plej ofte la murojn de la klasoj aŭ koridoroj.