Mi ne komprenas, kiel oni povas plendi ĉiam pri la tro karaj viandokostoj! Mi kaj mia familio estas kune dek tri personoj, kaj tamen sufiĉas por ni 1½ funtoj da viando por tago. Mia edzino ne manĝas ĝin, miaj naŭ infanoj ne ricevas ĝin kaj la du servantinoj ne bezonas ĝin. Jen en tia maniero la 1½ funtoj tute sufiĉas por mi por la tuta tago. [Dumpert].
Instruitulo[1] kaj riĉulo. Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por ĝin efektivigi. Li vizitas unu riĉulon kaj petas lin pri helpo. La riĉulo rifuzas, kaj inter ili komenciĝas la sekvanta dialogo:
Riĉulo: Mirinde estas, ke nur la instruituloj ĉiam venadas al la riĉuloj kaj ke la lastaj, kontraŭe, neniam venas al la instruituloj.
Instruitulo: Ĉar la instruituloj komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la riĉuloj komprenas, ke al ili mankas scienco.
Riĉulo: Kial do la riĉuloj volonte oferas al blinduloj, lamuloj kaj similaj malfeliĉuloj, sed ne amas helpi al malriĉaj instruituloj?
Instruitulo: Ĉar ili timas, ke fariĝi en la estonteco blindaj, lamaj k.t.p. ili povas iam mem, sed fariĝi iam instruitaj ili neniam timas! [N. Kuŝnir.]
Demando. Kiu en la XVII-a centjaro portis la plej grandan ĉapelon? — Tiu, kiu havis la plej grandan kapon.
Kuraĝulo.
— Sinjoro! krias unu maljuna fraŭlino el la vagono al unu sinjoro, kiu volas tien eniri: tie ĉi estas la vagono por sinjorinoj!
— Ho! respondas la sinjoro, enirante kaj dismetante siajn pakaĵojn, mi ne estas timemulo!
Memfarita homo. Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A., trinkante sian glason en gaja kolegaro, mia devizo ĉiam estis: «la homo mem devas ĉion al si ellabori». Kiu mem al si helpas, al tiu ankaŭ Dio helpas! La 50000 frankojn, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj ankaŭ de neniu mi ilin heredis, — ne, mi mem ilin gajnis en la loterio!
Malfeliĉa komercisto. Juna homo, kiu en sia urbo havis nenian okupon, venis Londonon, por serĉi helpon ĉe unu sia parenco. Tiu ĉi lasta donis al li kelkan nombron da ĉapoj kaj konsilis al li stari sur la strato kaj vendi ilin. Ĝoja, ke li nun povos iom perlabori, la junulo prenis la ĉapojn kaj iris kun ili sur unu homplenan straton kaj sidiĝis en unu oportuna anguleto. Vespere li revenas al la parenco, kaj tiu ĉi demandas:
— Nu, ĉu vi multe vendis?
— Ha, malgaje respondas la junulo, eĉ unu ĉapon mi ne vendis!
— Ĉu vi al neniu proponis? kion do vi faris la tutan tagon?
— Mi tenis la ĉapojn bone kaŝitajn en mia korbo, por ke la polvo ilin ne malbonigu, sed proponi al iu mi ne trovis okazon en la daŭro de la tuta tago, ĉar el la granda amaso da homoj, kiuj pasis antaŭ mi, ĉiuj havis jam ĉapojn sur la kapoj.
Apetito.
— Kial vi petas almozojn?
— Ĉar mi volas manĝi, mia bona sinjoro.
— Kial do vi ne laboras?
— Ha, kiam mi laboras, mi ankoraŭ pli volas manĝi.
Niatempa amo.
— Mi vin amas…
— Sed mi estas malriĉa.
— Pardonu, vi ne lasis min elparoli ĝis la fino… mi amas vin ne tiel, por edziĝi je vi…
— Ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin, mi havas grandegan kapitalon!
— Pardonu, vi tamen ne lasis min fini; mi amas vin ne tiel, por edziĝi je vi pro via mono.
Zorgo.
— Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj kreditoroj?
— Jes, miaj kreditoroj estontaj, ĉar mi ĉiam zorgas, de kiu mi nun povos ankoraŭ prunti.
Proceso. En unu societo oni demandis pentriston, kiel oni povas la plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj unu gajnis la proceson kaj la dua ĝin perdis.
— Mi pentrus la unuan en ĉemizo kaj la duan nuda, respondis la pentristo.
El la pasintaj tempoj. La imperiestro Paŭlo ordonis, ke ĉiuj preterveturantaj sur la strato, renkontante lin, eliru el la kaleŝo kaj donu al li la reĝan honoron per saluto. Escepto ne estis farita ankaŭ por sinjorinoj. Unu fojon la imperiestro rajdis promene sur la strato en kota tago. Sur la strato montriĝas rapide veturanta kaleŝo, en kiu sidas elegante vestita sinjorino. Venante preter la imperiestro, la veturigisto haltigas la ĉevalojn, kaj la sinjorino rapide elrampas el la kaleŝo. La imperiestro, domaĝante ŝian riĉan veston, ekkriis: «sidiĝu!» La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidiĝas… sur la koton de la strato. Paŭlo rapide desaltis de la ĉevalo, alkuris al la sinjorino kaj, preninte ŝin sub la brakon, alkondukis kaj sidigis ŝin en la kaleŝon. Oni diras, ke al sia ordono la imperiestro poste faris rimarkon, ke virinoj estas liberaj de tia donado de honoro. [M. Solovjev.]
Brava vojaĝisto. Vojaĝisto, rakontante kelkajn el siaj aventuroj, diris al la societo, ke li kaj lia servanto kurigis 50 sovaĝajn arabojn; kaj kiam tio ĉi ekscitis miron, li aldonis, ke ĝi ne estas mirinda, «ĉar, li diris, ni eniris, kaj ili kuris post ni.» [B. G. Jonson.]
Du tajloroj. Barono N., reveninte hejmen de sia somera veturado en diversaj landoj, venigis kun si kelkajn metrojn da ŝtofo por surtuto. La ŝtofo estis la plej kara, kiun li povis trovi en kompetentaj magazenoj, kaj kompreneble ĝi estis bonspeca kaj belkolora. Kiam la barono elripozis de la vojaĝo, kiun oni en tiu tempo faradis per ĉevaloj, li vokis sian konatan tajloron, por kudri la surtuton. Tiu ĉi mezuris la longecon kaj dikecon de la barono, mezuris la ŝtofon, signis per kreto unu fojon kaj duan kaj fine, kvazaŭ bedaŭrante, diris:
— Via barona moŝto! el tiu ĉi ŝtofo surtuto ne povas esti eltranĉita, ĉar por gi malsufiĉas ankoraŭ unu metro…
La barono, kiu sciis, ke la ŝtofo estas venigita de malproksime kaj aĉeti de ĝi ankoraŭ metron estas preskaŭ io neebla, ĉagreniĝis. Post kelkaj tagoj li ekpensis kaj vokis alian, novan tajloron kaj montris al li la ŝtofon. Tiu ĉi pripensis, mezuris kaj fine li promesis ellabori oportunan surtuton. Kelkaj tagoj pasis, kaj la tajloro efektive plenumis sian vorton: li alportis pretan surtuton sufiĉe vastan kaj tiel longan, ke li devis ankoraŭ subtranĉi. Kun mirego la barono vestis la surtuton, kaj ĝoja li bone rekompencis la tajloron, kiu iris domen. Post kelkaj semajnoj, en unu tago de festo, la barono, promenante sur la strato, vidis knabon, havantan la aĝon de ĉirkaŭ sep jaroj, kiu portis manteleton el tia sama ŝtofo, kiel lia surtuto. Li ekkoleris, sed lia miro estis pli granda, ol la kolero. Demandinte, kies estas tiu ĉi knabo, li sciiĝis, ke li estas filo de la tajloro, kiu kudris lian surtuton. Veninte domen li sendis voki tiun ĉi tajloron. Tiu ĉi venis, kaj la barono diris al li:
— Ke vi ŝtelis pecon da ŝtofo kaj ke vi faris al via filo veston el tiu sama ŝtofo, kiel mia surtuto, mi pardonas al vi; sed diru al mi: mi ja vidas, ke de mia ŝtofo ankoraŭ restis, kial do mia konata tajloro, kiu bone komprenas sian laboron, diris, ke neniel ĝi povas esti sufiĉa por surtuto? La tajloro rediris: