Выбрать главу

Tie ĉi ne estas al mi eble doni detalan priskribon de tiuj ĉi ĉirkaŭ 60 provoj; estas sufiĉe, se ni nur enkomune vidos, kio ĉio estis farita en tiu ĉi rilato, kaj kiajn rimedojn oni ĉiufoje volis uzi, por ĉiujn homojn lingve unuigi. Dume el ĉiuj tiuj ĉi penoj montriĝas la instruo, kiu ankaŭ en aliaj aferoj pruviĝas, ke la grandajn verojn oni atingas ne per tre malgranda kosto, sed ke al tio, kion oni fine konfesas kiel «mirinde simpla», oni proksimiĝis ĉiam per malrapidaj kaj malfacilaj flankaj vojoj nur iom post iom kaj paŝo post paŝo.

Oni vidas ordinare en Leibnitz la patron de la «ideo de lingvo tutmonda»; tiu ĉi publikigis sian ideon pri la «Pazigrafio aŭ la arto fari sin komprenebla per komunaj skribaj signoj al ĉiuj nacioj de la tero, en kiaj ajn malegalaj lingvoj ili parolas, se ili nur konas tiujn ĉi komunajn signojn» la unuan fojon en la jaro 1666 en latina disertacio (Dissertatio de arte combinatoria, Lipsiae 1666). Tiu ĉi ideo ankaŭ okupis la grandan pensanton ĝis la fino de lia vivo, kvankam li en tio ĉi venis al nenio, krom senfruktaj iniciatoj. Tamen oni povas jam la hieroglifojn rigardi kiel specon de pazigrafio, kiel ankaŭ la ĥinajn signojn de skribado, kiujn uzas pli ol triono de la tuta homaro, malgraŭ iliaj preskaŭ nevenkeblaj malfacilaĵoj. Ĉar tiu ĉi idea skribado, konsistanta el ĉirkaŭ 40 000 signoj, en kiu per unu komuna simbola signo estas esprimata tiu sama penso aŭ komprenaĵo, kiu, estante elparolata, en ĉiu lingvo sonus alie, povas tial esti legata en ĉiu lingvo, kaj la Ĥino tial ankaŭ legas siajn skribajn signojn ĉiam en sia dialekto, kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn signojn en ilia lingvo. Tiuj ĉi popoloj reciproke sin tiel ne komprenas per sia lingvo, sed komprenas sin per sia skribado, oni povus diri, per la Azia pazigrafio*.

Tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj jam en la jaro 1668 igis la episkopon John Wilkins eldoni sian grandiozan pazigrafian provon, kiun prezentas al ni en bonega maniero Max Müller en la 2a volumo de siaj «Lekcioj pri la scienco de la lingvo», el kiuj ni vidas, ke tie la ideoj kun siaj signoj estis orditaj laŭ specoj kaj dividitaj en klasojn, tiel ke de la komuna oni venadis al la aparta kaj de tie ĉi per ĉiam pli precizaj specialigadoj oni venadis fine al la plej speciala, kion oni volis esprimi en tia maniero.

Sed jam Leibnitz esprimas sin malfavore pri ĝi pro la multego da signoj kaj pro la malfacileco de ilia uzado por la intencita celo, kaj Max Müller mem montras al ni, kiel Wilkins fine, kvazaŭ kondukita de natura instinkto, venis al la vera, nome al «lingvo vorta», kaj tiun ĉi vojon oni devus nur iri plu, por ŝpari al la homaro ducentjaran vanan penadon kun fantomo pazigrafia.

Sed kiel eĉ tia granda pensanto, kiel Leibnitz, sin movadis ankoraŭ en mallumaj antaŭsentadoj, oni vidas el tio, ke li ankoraŭ eĉ ne povis klare sin esprimi pri ia ideo de lingvo tutmonda; ĉar li diris pri la laboroj de Wilkins kaj de Dalgarno, ke la ĉefa afero, kiu tie ĉi estas bezona, la eltrovo de komunaj signoj por ĉiu objekto kaj ĉiu ideo, al ili ankoraŭ ne prosperis. Tiaj signoj laŭ lia opinio devis esti similaj je la signoj de la algebro, kaj ŝajnis al li necese, se oni volis tute atingi la celon, elpensi ion en la maniero de alfabeto de la homaj pensoj, el kio cetere Immanuel Niethammer (1808) volas tiri la konkludon, ke Leibnitz per tio ĉi jam pensis «fonetikan lingvon vortan».

Jam antaŭ Wilkins D-ro Joh. Joach. Becher (1661) proponis numeri la vortojn de tuta vortaro kaj tiujn ĉi nombrojn uzi kiel komunan lingvon de skribado. Sed sendube estas pruvite, ke nur de la tempo de Leibnitz la ideo krei pazigrafion ricevis dece radikojn kaj okupis parte apartajn instruitulojn, parte instruitajn akademiojn kaj registarojn. En Germanujo, Francujo, Anglujo, Hispanujo, Hungarujo, Rusujo, Danujo k.c. estis faritaj multaj provoj kaj proponoj por la atingo de tiu ĉi celo, kaj ankoraŭ en la jaro 1811 la akademio de sciencoj en Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de facila kaj praktike efektivigebla pazigrafio.

Sed tiel same kiel Wilkins kaj Dalgarno, ne venis al la celo ankaŭ Anastasius Kirchner (1665), Peter Porele (1667) aŭ Joh. Upperdorf (1679-80), ankaŭ Andreas Müller (1681), kiu havis la intencon krei universalan lingvon, fonditan sur la ĥina lingvo kaj ĝiaj signoj de skribado, kaj ne pli bone prosperis al Joh. Caramuel von Lobkowitz (1687), kiel ankaŭ al lia antaŭiranto la jezuito Besuier (1684), aŭ al lia postiranto David Solbrig (1725). En la jaro 1772 la hungaro Kalmar de Taboltzafo en sia verko reduktis la tutan sumon de la homaj ideoj al ĉirkaŭ 500 fundamentaj kaj komunaj, ĉe kio li uzis skribajn signojn de ĉiuj popoloj, sed precipe malabarajn. Tiu ĉi universala signa skribado, kiu sekve prave portis la nomon «pazigrafio», estis tamen tiel malfacila, ke nur la senlaca Boyle povis ĝin tute ekposedi.

Post tiu ĉi verko sekvis ankoraŭ multaj, kiel ekzemple de Chr. G. Berger «Plan zu einer allgemeinen Rede — und Schriftsprache für alle Nationen» (Berlin 1779) kaj Delormel (1795), la pazigrafio de Vater (Wien 1795), la pazigrafio de M. de Maimieŭ (Paris 1797), kiu ankaŭ estas fondita sur la numerado de la vortoj, kiel ankaŭ en tiu sama tempo M. Budet kaj M. Chambry.

Ĉiuj tiuj ĉi havis nenian sukceson, ĝis en la jaro 1796 la glora instruisto de surdamutaj, Sicard, kun granda pompo antaŭanoncis oportunan pazigrafion, kiu, atendita kun granda senpacienco, estis eldonita en la oficejo de pazigrafio en Parizo en la lingvoj germana kaj franca du jarojn post ĝia antaŭanonco. Kvankam li certigis, ke li bezonas nur 12 signojn, nomitajn «gamoj», li tamen uzis da ili multe pli multe, por ordigi multajn vortojn, helpajn verbojn kaj ideojn, kiujn li dividis en 3 ĉefajn apartaĵojn kaj poste ankoraŭ en klasojn kaj subklasojn, kaj al kiuj estis ankoraŭ bezonaj diversaj linioj kaj punktoj. La vortaro servas al ĉiu en lia propra lingvo, sed estas en sia konstruo tre vasta, kaj kiel ajn genia la sistemo estas — ĉar nenia havis tian difinitecon —, ankaŭ tie ĉi la ellernado kostis multan kaj grandan laboradon.

Post tio ĉi la bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto Wolke, profesoro de la universitato en S. Peterburgo, publikigis en la jaro 1797 en Dessaŭ sian propran elpenson de interkomunikiĝa skriba lingvo, kiu konsistis en tio, ke ĉiu lingvo postulis apartan leksikonon, kiu devis enhavi ĉiun vorton kun ĝiaj formoj deklinaciaj kaj konjugaciaj; la vortoj sur ĉiu paĝo estis numeritaj per 1, 2, 3 k.c. kaj al ĉiuj sur la flanko estis aldonitaj la nombroj de la paĝoj kaj numeroj, sub kiuj tiu sama vorto estas trovebla en ĉiuj aliaj vortaroj. Oni tiel en kiu ajn dezirita lingvo devis ion nur anstataŭ per literoj skribi per nombroj de paĝoj kaj numeroj de la vortoj, tiam ĉiu, kiu volis legi la skribitan en alia lingvo, devis serĉi la enhavon en la vortaroj de tiu aŭ alia lingvo. Sed se ni konsideros, kiel mallerte, malfacile kaj multekoste tio ĉi devis esti, ni ne devas miri, ke tia sistemo ne povis trovi amikojn. Ĉar se oni volus pretigi vortarojn de nur ĉirkaŭ 16 lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan apud ĉiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj. Kaj tiu ĉi laboro, plendas Wolke, pli multe lin okupis, ol kiom li volus pro siaj aliaj laboroj. Al tio ĉi li eĉ ne pensis pri la sintakso de la lingvoj. El la ceteraj pazigrafiaj sistemoj, kiuj aperis ĉirkaŭ la fino de la 18 centjaro, de Fry en London, de G. E. Busch en la «Jahrbuch des Fortschrittes der Wissenschaften», kiel ankaŭ de Grotenfeld en Göttingen, la verko «Pasigraphie und Antipasigraphie» de J. S. Vater (Weissenfels kaj Leipzig 1799) estas la sola, kiu havas indon; ĉar la aŭtoro jam esprimas en ĝi la opinion, ke la pazigrafio estas rimedo por la interkomunikiĝo kaj komerco en malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenas, kaj ke tio ĉi estas la plej bona parto, kiun la pazigrafio povas atingi.

вернуться

*

V. D-ro Albert Wild: «Über Geschichte der Pasigraphie und ihre Fortschritte in der Neuzeit». München 1861. (Aparta represo el la «Chronik der Gegenwart».)

вернуться

John Wilkins, An Essay towards a real character and philosophical language, 1898.

вернуться

D. S. Chofrin, amusements liter. vol. I p. 28. — En aparta traktato: «Geschichte und Empfehlung einer allgemeinen Schriftzeichensprache» (v. Leibnitz Werke nach Raspe, vol II p. 615–653). Leibnitz eĉ klare komprenigas, ke por ĉiuj ideoj oni devas akcepti karakterajn nombrojn k.c.

вернуться

C. H. Wolke, Erklärung, wie die wechselseitige Gedankenmittheilung allen kultivirten Völkern des Erdkreises oder die Pasigraphie möglich und ausüblich sei, ohne Erlernug irgend einer neuen, besonderen oder einer allgemeinen Wort — oder Zeichensprache. Dessau 1797.