Выбрать главу
Tiel li diris, kaj Hero la bovookula ektimis, Sidis silente, koleron en sian koron bridinte, Kaj eksopiris la Uranidoj en Zeŭsa palaco. Jen nun eldiris Hefesto, la glora artisto, favore Pri sia kara patrino Hero, diino blankmana:
«Estos certege malbone kaj fine ne elsufereble, Se vi tiel malice malpacos por la mortemaj Kaj inter dioj vi semos ribelon. Ne ĝuos ja pli ni Ĝojon festenan, se reĝos malpaco. Al mia patrino Mi nun konsilas (kvankam ŝi mem havas multan prudenton)
Al kara patro obee submeti sin, por ke li ree Ne ekkoleru, kaj pli ne konfuzi nin dume festeno. Ĉar se li, la Olimpano tondronĵetanta, ekvolos, Li nin deĵetos de tronoj; li estas pli forta ol ĉiuj. Sed vi lin volu per vortoj delikataj moligi Kaj refariĝos favora baldaŭ al ni l’Olimpano».
Tiel dirinte, leviĝis li kaj pokalon dufundan Donis al sia patrino kara kaj diris la vortojn:
«Kara patrino, elportu malĝojon malgraŭe sufero, Ke mi vin, ho, la plej kara, ne vidu per propraj okuloj Baldaŭ batata; ĉar vana, kiel ajn volus mi, estos Mia helpo, ĉar Zeŭson kontraŭi estas ne eble. Ĉar jam antaŭe, kiam fojon mi volis vin helpi, Kaptis li min ĉe l’ piedo, de sojlo la sankta min ĵetis. Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro Mi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo, Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike.»
Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero blankmana Kaj ridetante ŝi prenis de sia filo pokalon. Li do al ĉiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre, Dolĉan nektaron enverŝis, el la kaliko ĉerpante, Kaj inter dioj feliĉaj eksonis ridado senfina, Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi.
Ĝis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago, Kaj nenio mankis al koroj dum festenado Bonaranĝita: nek sonoj belegaj de liro Apola. Nek l’ harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne.
Sed kiam ekestingiĝis la lumo de l’ suno brilega, Ĉiu el ili foriris dormi en sian loĝejon, Kiun al ĉiu lamapieda artisto Hefesto Ekkonstruis per sia multescianta prudento. Zeŭso do tondronĵetanta iris al sia kuŝejo, Kie li ofte kuŝadis sub ago de dormo la dolĉa. Tien veninte, li dormis, kaj apud li — Hero orkrona.

VIII. Aldono

Preĝo sub la verda standardo

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, Fortego, la mondon reganta, Al Vi, granda fonto de l’amo kaj vero Kaj fonto de vivo konstanta, Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas, Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, Hodiaŭ ni preĝas.
Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, Kun dogmoj de blinda fervoro: Silentas nun ĉiu disput’ religia Kaj regas nur kredo de koro. Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala, Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala, Ni staras nun, filoj de l’tuta homaro Ĉe Via altaro.
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, Sed ĝi sin dividis batale; Popolo popolon atakas kruele, Frat’ fraton atakas ŝakale. Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, Aŭskultu la voĉon de l’preĝo sincera, Redonu la pacon al la infanaro De l’granda homaro!
Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali, Por reunuigi l’homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, Sed lasu nin venki la baron; Donacu Vi benon al nia laboro, Donacu Vi forton al nia fervoro, Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj Nin tenu kuraĝaj.
La verdan standardon tre alte ni tenos; Ĝi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l’ mondo nin benos, Kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero Ekregos sur tero.