Выбрать главу

Z:  Ĝi estas ili. Ts! (3:2)

fr: Ce sont elles. St.

de: Sie sind es. — Pst!

ru: Это они! Тсс!

en: ’Tis they. St.

Z:  se ĝi estus kampulino (1:3)

fr: si c’était une paysanne

Kp «tio ĉi estis tiu sama feino» (FE §19).

Kial Zamenhofo misuzis «ĝi»n, malgraŭ la originalo kaj la Fundamento? En kelkaj okazoj oni povus supozi, ke li faris tion por stila efekto, ĉar tia ĝi «donas iom trivialan tonon al la stilo» [PAG, §47, p.75]; tamen tio neniel respondas al la tono de la originalo (interalie, la unue cititan replikon diras la nobela amanto Klitandro). Enigmo.

PMEG plue konstatas:

Zamenhof iafoje uzis ĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto aŭ objekto, kiam la vera subjekto aŭ objekto estis I-verbo aŭ subfrazo. Li ankaŭ uzis iafoje ĝi kiel superfluan duoblaĵon de subjekto de esti, kiam la vera subjekto staris post esti. Tiu uzo komplete malaperis, kaj estas nuntempe rigardata kiel eraro (…)

Ekz‑e (1:2):

Z:  ŝi akiris mian amon, kaj ĝi nur dependos de ŝi, ke ni fariĝu geedzoj.

fr: elle a gagné mon amitié, et il ne tiendra qu’à elle que nous ne soyons mariés ensemble.

La subpropozicio estas la subjekto; kaj la tuta propozicio estas pli klara, se ĝi aperas post la verbo. Estas nenia problemo meti ĝin tiel en Esperanto:

«… kaj de ŝi sola dependas, ke ni fariĝu geedzoj».

Kp en aliaj verkoj:

Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! (FE §17).

Estus tre bele, (…) ke mi iru al la fonto! (FE §19).

El la dirita regulo sekvas, ke (…) ni povas ĉiam uzi la akuzativon (FE §29).

Sed matene montriĝis, ke tio estas Lea (Genezo, 29:25).

Sed franclingve la rigida vortordo postulas, ke la subjekto antaŭu la predikaton; tial por kompromisi kun la indikita loko de la subpropozicio la francoj metas anoncan (kataforan) pronomon. Tia pronomo estas tute superflua en Esperanto, kaj ĝi malakordas kun la normala funkciado de ĝi, kiu (kiel prave konstatas PMEG en la unua citaĵo ĉi-supra) –

   1. normale referencas ion menciitan pli frue (estas ne katafora, sed anafora);

   2. referencas ne tutan frazon aŭ infinitivan grupon, sed ion substantive indikitan.

Jen ankoraŭ pli ŝoka frazo (3:8), en kiu ĝi referencas plurajn agojn ĵus menciitajn per tutaj frazoj (ne per substantivoj):

Z:  Tamen ĝi estas ja agoj, kiujn vi devas pardoni al mia aĝo….

fr: Mais enfin ce sont des actions que vous devez pardonner à mon âge

de: Aber das sind doch schließlich Dinge, die du meinem Alter zugut halten mußt

en: But, after all, you should forgive things of this nature, on the score of my age

ru: Но ведь всё это простительно в моём возрасте.

Ĉi tie temas pri pluro da aferoj kiuj ne formas unu situacion senprobleme referenceblan per tio (kaj ankoraŭ malpli per ĝi). La logika pronomo ĉi-okaze estus tioj (pli detale vd mian studaĵon «Diversaj ioj» en LOdE, n-ro 81, 2001:07). En la moderna lingvo multaj esperantistoj tamen uzus «tio»n en ĉi tia frazo; malmultaj uzus la simplan, sed eŭroplingve nekutiman «tioj»n; lingve pli sentemaj personoj eble uzus elturniĝon similan al la traduko angla (…pardoni tiajn aferojn) aŭ rusa (ja ĉio ĉi tio estas pardonebla…).

Ĉiel ajn, pri siaj ĝi-misuzoj Zamenhofo ne estas konsekvenca. En unu sama sceno (2:1) tute apude aperas:

Lubin. … Fi! kiel neĝentila ĝi estas tiel forpuŝi personojn! (…)

Lubin. … Fi! Estas malbele esti tiel kruela!

Kp ankaŭ:

Lubin. Kiamaniere vi tion faras, ke vi estas tiel bela? (2:1)

Ho, se mi povus ĝin atingi, ke li atestu al la gepatroj (2:7)

Ĝi estas via feliĉo, ke mi vin bezonas (3:4)

Normale al tiaj francaj «il» respondas nulo:

«qu’il est très bon de ne s’y point frotter» = «ke estas tre bone lasi ĝin flanke» (1:1)

«Il ne faut pas qu’il sache rien de tout ceci» = «Estas necese, ke li nenion sciu pri tio» (1:2)

«Est-il possible, notre gendre, que vous…» = «Ĉu estas eble, nia bofilo, ke vi…» (1:4)

«il me semble que …» = «ŝajnas al mi, ke …» (1:4)

«que tout notre gendre que vous soyez, il y a grande différence de vous à nous» = «ke, kvankam vi estas nia bofilo, estas granda diferenco inter vi kaj ni» (1:4)

Sed jen samsenca admono, en kiu la originalo uzas ce (tio), kiun Zamenhofo tradukas per malnecesa ĝi:

«ne por vi ĝi estas konvena uzi tiun vorton» (1:4)

En Esperanto tio sonas galimatie. Zamenhofo paŭsas la strukturon de la franca frazo, kiu ĉi-okaze estas moŝtece malafabla; probable Zamenhofo volis esprimi tiun stilan nuancon, sed plene malsukcesis: la stumbligo neniel esprimas la celatan nuancon, kaj aliflanke, la franca frazo por franclingvano estas tute flua:

«ce n’est pas à vous à vous servir de ce mot-là».

Leksikaj devioj

Zamenhofo nemalofte lasas sin trompi per la ekstera internacieco de francaj vortoj. Ekz-e li meĥanike tradukas honnête per honesta, kvankam la moliera vorto plej ofte signifas, proksimume, «konvena al nobelo» – ekz-e Klitandro estas «la plej honesta homo», ĉar li malavare pagas («li donis al mi tri orajn monerojn»). Por (ekz-e) ruslingvano tio aspektas kiel satiro pri koruptaj moroj, efekto kiun Moliero ne celis.

Kelkloke Zamenhofo ial germanece misuzas se anstataŭ kiam (responde al la franca quand).

Krom la nefundamenta misskribo de la numeraloj 2-foje aperas gebopatroj (3:4), anstataŭ la fundamenta bogepatroj («Ekzercaro» §39); cetere, ankaŭ «bogepatroj» aperas dufoje.

Tradukarta kritiko

La arta sistemo de la verko

En kiu estetiko oni traduku — ĉu en tiu de la moliera epoko, aŭ en la estetiko moderna?

La moderna estetiko estas: pedante konservi la malvivan literon. Ankaŭ tute senmetafore: skribi in (en Dandin, Colin) laŭ la franca ortografio, kaj preskribi la kontraŭskriban voĉlegon -én.

«Tradukoj estas kiel edzinoj: la belaj malofte estas fidelaj, la fidelaj malofte estas belaj.» La traduko Zamenhofa strebas esti fidela (ekstere). Tial la esperanta versio estas ankoraŭ pli teda ol la moliera originalo.