— Jen pri kio mi ankoraŭ volis vin demandi, Jaĥonto Aldabergenoviĉ.
— Mi aŭskultas vin, Aleksandro Lvoviĉ.
— Fakte, se io estus, vi mem al mi dirus… Ĉu ne okazis iaj provoj malhelpi laboron sur la lanĉejoj, aŭ… iuj atencoj kontaŭ okupitaj en «Ares» fakuloj…
— Certe, mi dirus, — respondis Bolsoĥojev. — Tio estis ĝuste la unua, kio venis en mian kapon. Kaj se la unua — do, malĝusta, tiel la tuta mia sperto montras. Tute nenio okazis, Aleksandro Lvoviĉ. Ĉio estas pura. Se okazus, mi scius… kaj tutegale mi parolis pri tio kaj kun la estro de gardistaro de la kosmodromo, kaj kun la uloj, respondecaj pri sekureco de gvidaj fakuloj. Nenio. Nek ĉantaĝo, nek minacaj leteroj, nek atencoj, nek diversioj. Tio estas ne «Ares».
— Sincere dirante, mi opinias same, — diris mi kaj levis la parolilon. Klavumis kodon de Lodejnoe Pole, poste telefonnumeron, tuj poste — kodon, ŝaltantan ekranadon de lineo. Meze de la klavaro ekbrulis verda lampeto, kaj en la parolilo aŭdiĝis alta, interrompiĝanta fajfeto — do, la interparolo ekiris tra ĉifrilo, kaj subaŭskultado iĝis neebla.
Mi bone sukcesis. Tuj alvenis Serĉjo Staĉinskij el la grupo «Az».
— Tio estas Trubeckoj. Kio estas ĉe vi, Serĉjo? Ĉu vi rigardis?
— Jes, Aleksandro Lvoviĉ, ĉio estas ĝusta, estas neniaj duboj. Diversio.
Jes. Mi por sekundo fermis la okulojn. Nu, fakte, neniu ja dubis. Sed pravas ja Bolsoĥojev — ne eblas imagi. Duobliĝo de personeco: mi jam dum dek sep horoj okupiĝas pri la krimo, sed en profundo de la animo ĝis nun ne povas ekkredi, ke tio vere estis krimo, sed ne malfeliĉa akcidento.
— Ĉu vi estas certa? — mi tamen ne sukcesis min deteni. Staĉinskij silentis iom.
— Sinjoro kolonelo, nu ne turmentu vin, — diris li milde. — Duboj malestas.
— Kia mino? Kies? Ĉu vi sukcesis determini? — mi superŝutis lin per demandoj, kaj la tono, ŝajne, estis iomete tro abrupta — sed mi tre malvolis aspekti deprimita.
— La fragmentoj, certe, estas en terura stato, — respondis Staĉinskij. — Ni transportos ilin al Peterburgo kaj ĉion esploros ankoraŭfoje en la laboratorio. Sed anticipa konkludo estas tia: memfarita mino, produktita amatore. Kartoĉo kun likva oksigeno plus acida eksplodigilo plus magneto plus ĉirkaŭfluiga kesto. Ĉio genia estas simpla. Per tia aĉaĵo nin ĉiujn eblas ekstermi, se ekprodukti ĝin amase. Ĝi estis alkroĉita sub maldekstra tira paraboloido — la paraboloido estis forrazita dum ono de sekundo, la gravitavio ekturniĝis ĉirkaŭ laŭlonga akso… ĝenerale, jen tiel.
— Komprenite, — diris mi. La voĉo iomete raŭkiĝis, mi singarde tusetis.
— Kio? — ne komprenis Staĉinskij.
— Nenio, Serĉjo, mi simple tusas. La gorĝo spasmis pro tiaj novaĵoj. Kiam vi intencas moviĝi al Peterburgo?
— Eble, post tri horoj. Mi ĵus finis la esploradon. Ni nun komencas paki ĉion — kiam pakos, tuj elflugos.
— Vi tie… esploru la ŝipon antaŭ la elflugo.
— Tjfu-tjfu-tjfu.[38] Vere, tiel eblas komenci timi propran ombron. Ia infera malicaĵo.
— Ankoraŭ demandon, Serĉjo. Kiom da tempo necesas, por kroĉi tian surprizon sur ŝelo de avio?
Staĉinskij snufis.
— Du sekundojn kaj duono. Sekundon, por ŝovi la manon al brusto aŭ en pendantan sur ŝultro sakon, sekundon, por elmeti, kaj duonsekundon, por leviĝinte sur piedpintoj, fari «plaŭd'!».
— Komprenite, — denove diris mi. — Bone… Kia vetero estas tie?
— Dankon, ke almenaŭ ne pluvas. Kaj ĉe vi?
— Kaj ĉe ni — ŝvito pluvas de ni, — respondis mi. — Nu, sukceson. Se en la laboratorio io aldone montriĝos — telefonu. Mi dume ne intencas reveni.
Mi surmetis la parolilon kaj levis la okulojn al kviete atendanta Bolsoĥojev — tiu duonfermis la okulojn, submetante la vizaĝon al la ventolilo; liaj haroj, nigraj kaj malmolaj, hirtiĝis kaj dancis en aera fluo.
— Nu jen, — diris mi. — Eksploda aparato, kiun povus konstrui eĉ infano. Estas bone, ke ĉe ni maloftas infanoj kun similaj inklinoj. Oksigena kartoĉo kaj acida kapsulo.
Bolsoĥojev malfermis la okulojn kaj denove domaĝe kapjesis. Poste subite ekvigliĝis, iom lame — verŝajne ŝvelis la piedo pro sidado — alkuris la telefonon kaj kaptis la parolilon. Mi deŝoviĝis, por ne malhelpi. Bolsoĥojev klavumis iun mallongan numeron kaj, atendinte, kiam tie oni levos parolilon, temperamente ekparolis kazaĥlingve. Mi deŝoviĝis pli; ĉi tie, diablo min prenu, mi ne povus diri eĉ «didad gmadlobt». Abomena sento estas senlingveco; oni tuj sentas sin fremda kaj sensignifa. Bolsoĥojev faris kulpajn okulojn, kaj, kaptinte momenton, kovris la mikrofonon per la mano kaj flustris:
— Pardonu, Aleksandro Lvoviĉ. La hodiaŭa stapla deĵoranto ne komprenas la rusan.
— Lasu, Jaĥonto Aldabergenoviĉ. Ne li ne komprenas la rusan, sed mi ne komprenas la kazaĥan. Bedaŭrinde. Mi al vi venis.
Bolsoĥojev iomete ekridetis, jam aŭskultante, kion oni diras al li de tie. Poste ion diris, balancinte la kapon, kaj surmetis la parolilon. Silentis iom. Dum ioma tempo ni silente rigardis unu al la alia.
— Ne pli frue ol antaŭhieraŭ Kislenko ricevis en la staplo likvan oksigenon. Dek ok kartoĉojn. Por hieraŭa tago estis planita longa superalta flugo de ekologia sondilo «Ozono», tio estis por ĝi.
— Necesas spuri sorton de ĉiu kartoĉo, — diris mi. — Ĉu ne povus iu krom li…
— Ni sekvos, — respondis Bolsoĥojev. Paŭzis. — Ja tio estas li, li, Aleksandro Lvoviĉ.
— Kaj klarigi, kiu ordonis al Kislenko ricevi la oksigenon kaj kiam, — mi denove frotis la frunton. — Oĥ, vidas mi, ke estas li… Invitu la atestantojn, Jaĥonto Aldabergenoviĉ. Kaj la unua estu tiu, kiu vidis, ke Kislenko aspektis «iel strange».
Riparisto Aslanov depoziciis, ke antaŭhieraŭ, t.e. en tago antaŭ la katastrofo, li renkontis Kislenkon ĉe la pas-kontrolo. Verŝajne, tiu revenis el la hejmo post tagmanĝo. Li staris apud la interna elirejo, jam sur la teritorio de la aerodromo, kaj rigardadis sian paspermesilon, evidente, ĵus montritan al la gardisto. Aslanov tiam ŝercis: ĉu vi vin mem ĉesis rekoni sur foto, ĉu maljuniĝis, dikiĝis? Kislenko levis al li la okulojn, kaj ili estis iaj strangaj, estingiĝintaj kaj obtuze-nekomprenemaj, kvazaŭ la teĥnikisto eĉ Aslanov-on, sian malnovan kamaradon kaj ĉiaman kunludanton je domeno kaj damoj, ne rekonis, pli ĝuste, ne tuj rekonis, sed kun peno rememoris. Aslanov-on afekciis la vizaĝo de Kislenko — ĝi estis laca kaj ĉu krueliĝinta, ĉu malfeliĉa. «Mi eĉ pensis, ke almenaŭ lia edzino estas mortanta», — diris Aslanov. Tamen, tiu vizaĝesprimo post momento malaperis, Kislenko ekregis sin. Li ion balbute ŝercis — Aslanov eĉ ne memoris, kion ĝuste, sed diris strangan, memoriĝintan frazon: «Ĉu ĉiuj freneziĝis…» Aslanov, iomete ofendiĝinte, eĉ petis precizigi, sed Kislenko, verŝajne jam fine rekonsciiĝinte, ekridis, frapis lin laŭ la ŝultro kaj diris: «Tion mi pri miaj aferoj diris». Poste li ekiris al la hangaroj. Ĝenerala opinio pri Kislenko estas plej pozitiva: bona kamarado, bonega laboranto, vera komunisto.
Elektroteĥnikisto Ĉonia depoziciis, ke vespere de la sama tago renkontis Kislenkon en la metiejo, tiu estis ion tornanta per tornilo. Krom li, en la ejo estis neniu. Al Ĉonia, veninta en la metiejojn hazarde, serĉante perditan notlibreton — li poste trovis ĝin en tute alia loko, en la kantino — ŝajnis, ke Kislenko estis konfuzita kaj maltrankviligita de la renkonto. Ĉonia pri nenio lin demandis, sed Kislenko mem komencis klarigi: diris, ke fabrikas por la fileto donacon por naskiĝtago… Interalie, la filoj de Kislenko havas naskiĝtagojn en novembro kaj marto. Sed dum la interparolo Ĉonia pri tio ne rememoris — li estis zorgigita de la perdo kaj rapide foriris. Ĝenerala opinio pri Kislenko estas plej pozitiva: tian justan, kompateman, ĉiam pretan helpi homon oni malofte povas renkonti.
38
Laŭ rusa superstiĉo oni devas trifoje kraĉi trans maldekstra ŝultro, por ke malbona aŭguro ne realiĝu.