Выбрать главу

— Ĉu al vi foje ŝajnas, ke ili estas elpensaĵo?

Ŝi kuntiris la ŝultrojn.

— Same kiel al vi.

— Nu, ne-e…

Ŝi subridis kun malgaja ĉionindulga supereco.

— Rakontu al iu alia. Mi ja scias.

Maljuna oĉjo Revaz', kvazaŭ elsaltinta el pentraĵoj de Pirosmani, sidis en plektita fotelo apud enirejo, en ombro, svingante por ventumo per lasta numero de «Apolono», kaj evidente atendis nin — ekvidis kaj tuj ekstaris.

— Gamarĝobat,[13] sinjorino! Gamarĝobat, batono knjaz![14]

— Saluton, oĉjo Revaz'.

«Revaz» kaj «knjaz», danke al lia prononco, konsistigis, laŭ mi, idealan rimon. Mi oblikve rigardetis al Stanjo — ĉu ŝi rimarkis? Ĉu ne naskos ĉi tiu detalo, ekzemple, epigramon? Al mi ĉiam estis treege agrable kaj eĉ flate, se en ŝiaj versoj mi divenis eĥojn de impresoj, de kiuj mi estis se ne kaŭzanto, do almenaŭ atestanto. Ne, ŝia vizaĝo restis malatenta.

— Tio estas Stanislava Solomonovna, granda talento, — diris mi. — Tio estas Revazo Vaĥtangoviĉ, granda animo.

— Saluton, Revazo Vaĥtangoviĉ.

— Eniru dom', mi petas. Dom' estas malvarme, — li parolis kun forta misprononco, sed al mi eĉ la misprononco plaĉis, eĉ la misprononco estis saturita je suno. Li faris paŝon flanken, preterlasante Stanjon al ŝtupetoj, kaj, kiam ŝi trairis, kliniĝis al mi. Diris duonvoĉe: — Al vi depeŝo venis, batono. En kovert', — kaj, ŝovinte la manon en poŝon de vasta pantalono, trovis la koverton. Donis al mi.

— Dankon, oĉjo Revaz', — mi deŝovis la dekstran kubuton, kaj oĉjo Revaz' metis la koverton sub mian akselon — mi alpremis ĝin al la flanko kaj, plu portante la centkapan bebon, enmanigitan al mi de Stanjo, eniris en la domon.

Ĉi tie, en vere malvarmeta antaŭĉambro, Stanjo kaj princineto Tamriko jam turtumis, sukcesinte konatiĝi sen mi.

— Viroj ĉiam hastas ne tie, kie necesas, kaj ĉiam malfruiĝas ne tie, kie necesas, — diris la princineto, ekvidinte min. — Mi jam ĉion scias — kaj kiel nomiĝas nia gastino, kaj pri Ĝvari, kaj ke necesas duŝo. Vi estas libera, Saĉjo.

Jes. Stanjo scipovis esti fulmorapida, mi ja havis okazon tion sperti.

— Tiam mi vere leviĝos en mian ĉambron por minuto kaj almenaŭ liberigos la manojn.

— Mi ordonos porti al vi vazon kun akvo, — la princineto per rigardo de sperta eksperto mezuris la bukedon. — Du vazojn.

— Metu ĝin dume singarde, — diris Stanjo, starante dorse al mi. — Mi venos — aranĝos.

Mi faligis la bukedon sur tablon, ŝiris la koverton laŭ rando. Certe, la papero ŝiriĝis ne tie, kie necesas, — la fingroj hastis kaj senpaciencis; saltanta en la okulojn surtajpo «Al princo Trubeckoj A. L. en proprajn manojn» kun krako duoniĝis.

Kiel mi suspektis, nura ciferaĵo. Dum kelkaj sekundoj, mordante la lipojn, mi sensence okulumis elfalintan el la koverto malgrandan malmolan folieton kun ses kolumnoj de kvinciferaj nombroj, poste ekstaris. Mi malfermis ŝrankon; el flanka poŝo de la jako prenis komp-ĉifrilon, aranĝitan kiel notlibreto. Enmetis en la fendon la folieton kaj premis per la fingroj sur nerimarkeblaj punktoj de ĵakoj de la rekonilo; dum du sekundoj la rekonilo legis miajn fingrospurojn, indekson de ŝvito… Poste sur malhela ekraneto ekŝprucis saltantaj sensencaj literoj kaj, treminte dum momento, enviciĝis en stabilan linion: «Ricevinte ĉi tion vi devas senprokraste reveni ĉefurbon partopreni enketon treega graveco. Vicministro ŝtata sekureco Rusio I. V. Lamsdorf».

Mi demetis la ĉifrilon. Ekster kontakto kun mia mano ĝi tuj estingis la tekston.

Mi leviĝis kaj malrapide aliris al malfermita fenestro, kondukanta en la ĝardenon. Apogiĝis per ambaŭ manoj je larĝa fenestrobreto. Sunlumo foriris de ĝi, eble, antaŭ duonhoro, la suno kaŝiĝis malantaŭ domangulo, sed la fenestrobreto ĝis nun estis pli varma, ol la manoj. De ĉi tie, de sur dua etaĝo, super brilanta foliaro la valo videblis je dekoj da verstoj — tio estis preskaŭ ĉiuj ĉefaj teroj de antikva Kartli.

Jen, ripozis mi.

Jen, restis mi kun la amatino en paradizo.

La ebriiga odoro de pitosporo,[15] kiu floris sub la fenestro, tuj iĝis ne mia. Fora, kiel rememoro.

Ne, tamen necesas ekfumi. Mi ekturniĝis laŭ la ĉambro, serĉante cigaredojn; trovis. Denove venis al la fenestro kaj blovis aĉan fumon en bonodorantan vastaĵon. Estis aŭdeble kiel malsupre, malantaŭ angulo, ŝercas kartvele knaboj, trenantaj pakaĵon de Stanjo el la aŭto en la domon.

Afablega Ivano Volfoviĉ! Por ke li sendu al mi tian ĉifraĵon, devus okazi io vere eksterordinara. Ja mi intervidiĝis kun li nur hieraŭ matene, kaj li, tirante siajn eksmodajn vangoharojn, pufigante ilin per la montrofingro, tiel sincere, tiel hejmece enviis al mi. «Kiaj lokoj! Kia lingvo! Cinandali, kvareli, kindzmarauli… ĉiu vorto estas plena je profundega senco! Ripozu, kara, ripozu. Vi havas plenan rajton. La afero de Tarbagatajaj narkobaronoj forvoris de vi duonjaron da vivo».

Kaj jen, bonvolu. «Ricevinte ĉi tion…»

Ne, sufiĉas. Ja povus ni plu promeni ĝis la vespero! Kaj oĉjo Revaz' povus, ekzemple, ekdormi, ne atendinte nin. Ja ĉiel povus esti! Ĝis la mateno mi ne moviĝos el ĉi tie!

Sed — kio do okazis?

Mi ne volas, ne deziras pensi pri tio! Jam forgesis!

Sed ja io terura… Kaj ĉu morgaŭ, ĉu postmorgaŭ — mi denove plonĝos en tion kun la kapo.

— Amiko Aleksandro! — laŭte kriis Iraklo de malsupre. — La tablo estas aranĝita!

2

— Vi laciĝis, amata.

— Ne.

— Ja laciĝis. Kisas jam sen forto.

— Ne, Stanjo, ne.

— Mi ja sentas.

— Ĉu vi jam ne deziras?

— Mi ĉiam deziras. Ĉiam kuŝus ĉi tiel. Sed vi ripozu iomete.

Kiel karese ŝi prononcis tiun «ĉ-t». Varsovio.

— Mi ja nenien malaperos, Saĉjo.

— Mi malaperos.

— Vi malaperos. Sed mi ne. Kiam mi necesos — mi ĉiam estos apude.

Ŝi ne mensogis. Sed ankaŭ ne diris veron. Ŝi simple — diris.

Ŝi eksidis. Mallevis la piedojn al lanugeca, vasta je la tuta planko, tapiŝo. Zorgeme rigardis al la fenestro. La vastaĵo kovriĝis per miela nebulo.

— Kiel vi pensas, ĉu ne estis aŭdeble, kiel mi ĉi tie jelpetis?

— Estas mole dirite… — balbutis mi.

— Ja mi sopiris pri vi, — klarigis ŝi kaj ekstaris. Malrapide aliris la fenestron. Mi rigardis. Ŝi sentis mian rigardon, certe, kaj ne turniĝis — malhaste iris kaj permesis al mi admiri ŝin. Preskaŭ dancis. Elasta, fleksema, brunhaŭta — por momento mi ŝajnis al mi fakiro kun fluto, sorĉanta… kiun?

— Vesperiĝas, — diris ŝi. Silentis iom; mi admire rigardis. — Nun ni al Bebrisciĥe jam ne veturos, certe.

— Al mi vere aperis aliaj planoj por dua tagduono.

Ŝi ne respondis. Verŝajne, ŝi jam ne memoris tiujn siajn vortojn.

— Sed morgaŭ matene, — reve prononcis ŝi post paŭzo. — Imagu, dum tuta semajno ni estos ĉi tie! Mi tiel dankas vin.

Kaj subite, levinte manojn, ŝi ekturniĝis laŭ la ĉambro. Nigraj haroj disflugis per rapida karuselo, la mamoj tente tremis. Jam denove aperis deziro premi ilin per la manplato.

— Kiel bone! Kiel bone! Mi estas fe-li-ĉa!

«Ricevinte ĉi tion…»

Mi jam ne memoras! Ne memoras!

вернуться

13

Saluton (en la kartvela).

вернуться

14

Saluton, sinjoro (en la kartvela) princo (kripligita rusa «knjazj»).

вернуться

15

Dekoracia planto (latina nomo: pittosporum, t.e. «peĉosemulo»).